Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ekde la 11-a de septembro, Usono tiom investis sin en la kontraŭteroristan militon, ke tiu ŝajnas fariĝinta la sola celo de la ekstera politiko de la registaro Bush. Estas vere ke la usona prezidanto plurfoje reasertis ke la organizado de tiu internacia kampanjo fariĝis lia plej grava respondeco. Sed, se ne dubeblas ke eksternormaj rimedoj estas dediĉitaj al ĝi, la batalo kontraŭ la terorismo tute ne estas la sola zorgo de la usona registaro.
Ekde lia enoficiĝo, la prezidanto de Usono donis al si du aliajn strategiajn prioritatojn: la modernigo de la usonaj militaj kapacitoj kaj la akiro de aldonaj naftorezervoj ĉe eksterlandaj fontoj. Kvankam diversdevenaj, tiuj du celoj kuniĝis kun la antiterorisma milito kaj formas koheran strategion kiu aktuale gvidas la usonan eksteran politikon.
Tiu nova strategio ne estis formulita en princip-deklaro, kaj ne ŝajnas ke ĝi estis eksplicite formulita de Vaŝingtono. Sed ne esta dubo ke tiuj tri kunaj prioritatoj profunde modifis la usonajn militajn kondutojn. La analizo de kelkaj lastatempaj iniciatoj de Usono ebligas kompreni la naturon de tiu evoluo.
Irako kaj Persa golfo. Ŝajnas nun certe ke la Bush-registaro preparas invadon de Irako kies celo ja estas renversi s-ron Saddam Hussein kaj starigi en Bagdado porusonan registaron. Por prepari tiun operacon, la departemento pri defendo fortigas sian militistan ĉeeston en la golf-regiono. La deklarita celo de tiu venonta invado estas detrui la kapablon de Irako produkti atomajn, kemiajn aŭ bakteriologiajn armilojn. Sed evidentas ke Vaŝingtono estas decidita elimini ĉian minacon al la produktado kaj transportado de nafto en tiu regiono. Por la usonaj strategiistoj, temas ankaŭ pri certigi ke la vastaj irakaj naftorezervoj restu disponeblaj, t.e. ne falu sub ekskluzivan regadon de rusaj, ĉinaj aŭ eŭropaj naftokompanioj.
Centra Azio kaj Kaŭkazo. Dum la usonaj fortoj estis dislokataj en la regiono post la 11-a de septembro, ilia sola celo — tiam asertata — estis subteni la militajn operacojn direktitajn kontraŭ la talibanoj en Afganio. Kvankam tiuj estis venkitaj, ŝajnas ke tiuj fortoj restos en la regiono por plenumi alian mision. Tiu konsistos verŝajne — ĉar Usono decidis atingi la vastajn energi-rezervojn de la baseno de la Kaspia Maro — protekti la alvenon de nafto kaj gaso destinita al okcidentaj merkatoj. tiu hipotezo estas apogita de la alsendo de usonaj militistaj instrukciistoj en Georgion, ŝlosilan etapon de la oleodukto kiu ligas la Kaspian Maron al la Nigra Maro kaj al la Mediteraneo, same kiel de la usona decido repretigi aerbazon en Kazaĥio, ĉe la bordo de la Kaspia Maro.
Kolombio. Ĝis antaŭnelonge, la anoncita celo de la usona militisma engaĝiĝo en Kolombio estas lukti kontraŭ la drogokomerco. Dum la lastaj monatoj, la Blanka Domo aldonis du novajn celojn al la usona militisma helpprogramo: kontraŭbatali la politikan perforton kaj la “terorismon” praktikatan de la geriljo kaj protekti la oleduktojn kiuj transportas la nafton de la internaj naftejoj ĝis la rafinejoj ĉe la marbordo. Por financi tiujn novajn prioritatojn, la Bush-registaro petis la Kongreson voĉdoni por plialtigo de la militisma helpo al Bogoto, de kiu 100 milionoj da dolaroj estu specife destinitaj al la protektado de la oleduktoj.
Oni retrovas en tiuj ekzemploj, kaj cetere en pliaj en la mondo, la tri grandajn prioritatojn supre nomitajn. Sed estas ilia kunfandiĝo en unusolan strategion kiu altiras la atenton. Estonte ne eblos plu kompreni la ĝeneralan direkton de la usona ekstera politiko sen konsideri la sekvojn de tiu integriĝo. Por fari tion, necesas esplori tiujn tri prioritatojn dise, poste analizi la manieron en kiu ili kombiniĝas.
Tiu celo, difinita de la kandidato George W. Bush dum la prezidanta elektokampanjo, fariĝis poste absoluta prioritato de la registaro. En ŝlosila parolado, farita en Citadel (prestiĝa militista lernejo en Charleston, en Sud-Karolino), Bush klarigis, en septembro 1999, la manieron per kiu li intencis plenumi la “transformadon” de la usona militistaro. Post aserti ke la Clinton-registaro ne sukcesis adapti la militistajn programojn al la novaj realecoj de la tempo post la malvarma milito, la respublikana kandidato engaĝiĝis por realigi kompletan redifinadon de la usona strategio por “ekkonstrui la armeon de la venonta jarcento”.
Tiu transformado de la armeo havis du ĉefajn celojn: unuavice, certigi la nevundeblecon de la teritorio konstruante antimisilan ŝildon kaj gardante la usonan superecon en la kampo de avangardaj armiloj; poste, evoluigi la kapablecon de Usono invadi regionajn malamikajn potencojn kiel Iranon, Irakon aŭ Nord-Koreion. S-ro Bush firmigis do sian subtenon al la pretigo de antimisila ŝildo protektanta la kvindek ŝtatojn de Usono, kiel al la “revolucio de la milita pensado” kiu tendencas sistemigi la uzadon de komputilo, de perfektigitaj sensiloj, de “diskretaj” materialoj kaj de aliaj avangardaj teknologioj sur la batalkampo. Laŭ la prezidanto, tiu politiko certigos la usonan superecon “por longa tempo”.
En la kadro de la dua celo, Bush diris ke li deziras la evoluigon de la usona kapableco “antaŭĵeti la potencon” — alivorte, la kapablon disloki en malproksimaj teritorioj potencajn fortojn kapablajn triumfi super ia ajn kontraŭulo. Tia ambicio postulas la akiradon de novaj ekipaĵoj, kiel avangardaj sensiloj kaj senpilotaj aviadiloj, sed ankaŭ malpli grandajn unuojn por disloki ilin pli rapide. Bush klarigis: “Niaj armitaj fortoj devos esti moveblaj, mortigaj kaj facile dislokeblaj kun minimumo da logistiko. Ni devas esti kapablaj antaŭĵeti nian potencon al tre longa distanco, en kelkaj tagoj aŭ en kelkaj semajnoj, prefere ol en kelkaj monatoj [...] Surtere, niaj pezaj unuoj devas fariĝi pli moveblaj, niaj malpezaj unuoj pli mortigaj. Ĉiuj devas esti pli facile dislokeblaj.”*
Tuj post enoficiĝo, s-ro Bush ordonis al la defend-ministerio komenci realigi tiujn disponojn. “Laŭ mia peto, la ministro pri defendo, s-ro Donald H. Rumsfeld, komencis profundigitan esploradon pri la usonaj armitaj fortoj”, deklaris la prezidanto komence de la jaro 2001. “Mi lasas al li ĉian liberecon por tuŝi la ĝisnunan staton, por pli bone koncepti la novan arkitekturon destinitan protekti Usonon kaj ĝiajn aliancanojn.” Tiu nova arkitekturo baziĝos larĝe sur la novaj teknologioj, sed ĝia precipa orientiĝo restas la kapablo rapide antaŭenĵeti la militpotencon. Por citi laŭvorte el la parolado en Citadel, s-ro Bush diris ke la usonaj terfortoj estos “pli moveblaj kaj pli mortigaj”, la aeraj fortoj “kapablaj frapi malproksimajn celojn kun absoluta precizeco”, kaj ke la maraj fortoj povos “antaŭenĵeti nian potencon malproksimen en la internon de la teritorioj”.*
Tiuj celoj determinas nun kaj estonte por longa tempo la buĝetajn orientiĝojn de la Pentagono. Tiel, dum sia prezentado de la defendobuĝeto por la fiska jaro 2003 (ĝi komencas la 1-an de oktobro de la antaŭa jaro), kiu sumiĝas je 379 miliardoj da dolaroj (plialtiĝo je 45 miliardoj kompare kun 2002), s-ro Rumsfeld deklaris: “Ni bezonas armitajn fortojn rapide dislokeblajn kaj totale integreblajn inter ili, kapablajn rapide atingi la malproksimajn batalkampojn kaj kunlabori kun niaj aeraj kaj maraj fortoj por rapide frapi niajn kontraŭulojn, precize kaj ruinige.”* Kaj, se la aldonaj rimedoj estos efektive asignitaj al la antimisila ŝildo kaj al la lukto kontraŭ terorismo, jen la kapablo antaŭenĵeti la militforton kiu difinos la investojn kaj la organizadon de la armitaj fortoj en la venontaj jaroj.
Post la 11-a de septembro, nova nocio eniris la usonan strategian pensadon: la ideo laŭ kiu Usono devas uzi la forton en preventa maniero kontraŭ malamikaj potencoj juĝataj kapablaj uzi amasdetruajn armilojn. La Blanka Domo asertas efektive ke preventaj atakoj povus montriĝi necesaj por protekti la usonajn civitanojn fronte al minaco flanke de la “fripon-ŝtatoj”. Se evidentas por ĉiuj ke tia aserto reprezentas radikalan ŝanĝon en la usona strategio, ĝi estas perfekte kohera kun la du aliaj celoj de la registaro: certigi la nevundeblecon de Usono kaj evoluigi ĝian kapablon invadi kaj submeti malamikajn potencojn.
La dua prioritato de la registaro — la akiro de novaj naftorezervoj eksterlande — estis detaligita la unuan fojon en raporto de la National Energy Policy Development Group, publikigita la 17-an de majo 2001. Redaktita de la vicprezidanto Richard Cheney, tiu dokumento starigas strategion destinitan respondi al la plialtiĝontaj usonaj bezonoj de nafto dum la venontaj dudek-kvin jaroj. Se la raporto mencias kelkajn disponojn por ŝpari energion, la plejparto de ĝiaj disponoj celas altigi la usonajn energi-rezervojn.
Ekde sia publikiĝo, la Cheney-raporto provokis duoblan polemikon. Unue, ĉar ĝi rekomendis starigi borejojn en la nacio parko de Alasko, sed ankaŭ ĉar ĝiaj aŭtoroj antaŭe havis kontaktojn kun la nun bankrota Enron. Tiu polemiko kontribuis al silentado pri aliaj aspektoj de la raporto, precipe tiujn de la veraj internaciaj implikiĝoj de tiu nova energi-politiko. Tiuj aperas klare nur en la lasta ĉapitro (“Fortigi la tutmondajn aliancojn”), kiu proponas antaŭzorgi kontraŭ la venonta malabundo de nafto per altigo de importoj.
Laŭ la raporto, la usona dependeco de eksterlanda nafto pasos de 52 % de la totala konsumado en 2001 al 66% en 2020.* Ĉar ankaŭ la totala konsumado altiĝos, Usono devos importi, en 2020, 60% de nafto pli ol hodiaŭ, pasante do de 10,4 milionoj da bareloj tage al proksimume 16,7 milionoj.* La sola rimedo por atingi tion estas persvadi la eksterlandajn liverantojn altigi sian produktadon kaj vendi pli al Usono.
Sed la plejparto de la produkto-landoj ne havas la financajn resursojn necesajn por evoluigi siajn naftajn infrastrukturojn, aŭ estas malemaj lasi la usonajn klientojn domini ilian energi-produktadon. Konscie pri tio, la raporto rekomendas al la Blanka Domo fari de la evoluigo de la nafto-importadoj “prioritaton de nia komerca kaj ekstera politiko”.* Por respondi al la bezonoj de la lando, la raporto konsilas al la registaro precipe koncentriĝi sur du celoj.
La unua konsistas el plialtigo de la importadoj el la landoj de la Persa Golfo, kiu tenas proksimume du trionojn de la mondaj energi-rezervoj. Ĉar neniu alia regiono de la mondo povas tiom rapide altigi sian produktadon, la raporto rekomendas viglajn diplomatiajn klopodojn por persvadi Saud-Arabion kaj ties najbarojn lasi al usonaj entreprenoj la zorgon gvidi la gravajn laborojn de modernigo de iliaj infrastrukturoj.
Dua celo, altigi la geografian “diversecon” de la usonaj importoj, por redukti la ekonomiajn konsekvencojn de estontaj skuiĝoj de kronike malstabilaj regionoj. “La koncentriĝo de la naftoproduktado en unusola mondregiono riskas kontribui al malstabileco de la merkato”, klarigas la raporto. Sekve, “la diversigo de provizo-fontoj estas unuarange grava”.* Por antaŭenigi ĝin, la raporto proponas striktan kunlaboradon kun la usonaj entreprenoj de la energi-sektoro, destinitan por altigi la importadojn el la baseno de la Kaspia Maro (aparte de Azerbajĝano kaj Kazaĥio), de subsahara Afriko (Angolo kaj Niĝerio) kaj de Latinameriko (Kolombio, Meksiko kaj Venezuelo).
Sed la Cheney-raporto forgesas precizigi kion ĉia leganto kiom ajn malmulte informita nepre devas konkludi: ĉiuj regionoj signitaj kiel potencialaj nafto-resursoj estas malstabilaj aŭ flegas anti-usonajn sentojn, se ne ambaŭ kune. Se veras ke certaj partoj de la elitoj de tiuj regionoj estas eble favoraj al evoluigo de la ekonomia kunlaborado kun Usono, aliaj partoj de la loĝantaro ofte reĵetas tiun ideon, pro naciismo aŭ pro ekonomiaj aŭ ideologiaj kialoj. La usonaj provoj celantaj aĉeti pli da nafto de tiuj landoj do ege riskas renkonti diversajn formojn de rezistado, kiuj povas iri ĝis terorismo aŭ aliaj tipoj de perforto. La raporto implicas do konsekvencojn rilate al la sekureco kiuj havas konsiderindan gravecon por la usona internacia strategio.
Kaj ĝuste tie aperas evidentaj paraleloj inter la milita strategio kaj la energi-politiko de la Bush-registaro. Efektive, energi-politiko celanta ebligi al Usono aliri nafto-rezervojn en regionoj de kronika malstabileco estas realisma nur se Usono kapablas antaŭenĵeti sian milit-potencon en tiujn regionojn. Egale ĉu la politikaj respondeculoj alvenis ĝis tiu konkludo aŭ ne, ne estas dubo ke la militistaj staboj siavice tion faris.
En la raporto de septembro 2001 de la Quadrennial Defense Review (QDR), la departemento pri defendo koncedas ke “Usono kaj ĝiaj aliancanoj daŭre dependos de energi-resursoj de la Proksima Oriento”*, kaj ke tiu aliro povus esti malhelpata de diversaj militaj rimedoj. La QDR priskribas poste la tipojn de armiloj kaj de trupoj kiujn Usono bezonos por alfronti tiajn minacojn — precize tiujn nomitajn de Bush dum la supre cititaj deklaroj. La usona milita strategio “baziĝas sur la kapablo de la usonaj fortoj antaŭenĵeti sian potencon en la tutan mondon”, konkludas la raporto.*
Tria granda prioritato de la Bush-registaro, la kampanjo kontraŭ la terorismo, estis eksplicitigita de la prezidanto dum parolado antaŭ la Kongreso la 20-an de septembro 2001, naŭ tagojn post la atencoj de Nov-Jorko kaj Vaŝingtono. Tiu kampanjo ne estos limigita al serio da pun-frapoj aŭ al granda batalo, sed ĝi implicos “daŭrigitan kampanjon” kiu etendiĝos al pluraj operac-terenoj ĝis kiam “ĉiu terorista grupo kun mondvasta celdirekto estos malkovrita, arestita kaj detruita”. Poste, la prezidanto Bush etendis la militon kontraŭ la terorismo al Irano kaj Irako, kiuj laŭ li reprezentas minacon pro sia intenco evoluigi atomajn, kemiajn kaj bakteriologiajn armilojn.
Tia strategio postulas du tipojn de klopodoj: sur la nivelo de spionado, por trovi kaj neŭtraligi la teroristajn retojn, kaj sur la militista nivelo, por detrui la rifuĝejojn de la teroristoj kaj por puni la ŝtatojn kiuj protektas ilin. Se tiuj du agadoj ŝajnas vivonepraj por la venko, la milita aspekto plej altiris la atenton de la gvidantoj. Nu, tiu aspekto konverĝas sufiĉe precize kun la du aliaj grandaj prioritatoj de la registaro.
La maniero, en kiu la milito en Afganio estis farata, ilustras la kapablon “antaŭenĵeti la potencon” menciitan de la prezidanto Bush dum sia parolado de 1999 en Citadel. Antaŭ la komenco de la kampanjo, Usono sendis aviadile grandajn kvantojn da armiloj kaj ekipaĵoj al aliancitaj landoj kaj dislokis imponan floton en la Arabian Maron. La surteraj bataloj estis farataj de malpeza infanterio apogata de longdistancaj bombaviadiloj ekipitaj de altprecizaj telegvidataj armiloj. La akcento estis metita sur la manovrokapablo de la tertrupoj kaj la utiligo de perfektigitaj observiloj ebligantaj lokalizi la malamikon tage kaj nokte.
Samspeca operaco kontraŭ Irako postulus verŝajne la dislokadon de dekmiloj da soldatoj en ŝlosilajn punktojn de la lando, kune kun amasaj bombadoj. “Ne necesus okupi la terenon kaj protekti niajn flankojn”, kiel en 1991, klarigas supera oficiro al la New York Times, “temus pli pri rapida dislokado de la trupoj por koncentri ilin sur la precizajn celojn”.* Kaj, kiel en la kazo de Afganio, la invado devus apogi sin sur la masiva utiligo de specialaj fortoj, kiuj batalos apud armitaj disidentaj grupoj.
La milito kontraŭ la terorismo kontribuas do ekde nun al la usona klopodo protekti la aliron al la nafto, precipe tiu de la Persa Golfo kaj de la baseno de la Kaspia Maro. Kaj la milito en Afganio aperas tiam kiel daŭrigo de la sekreta milito en Saud-Arabio inter la oponantoj al la reganta monarĥio kaj reĝa familio subtenata de la usonanoj. Ekde la reĝo Fahd decidis, post invado de Kuvajto fare de Irako 1990, permesi al la usonanoj utiligi lian landon kiel bazo por ataki Irakon, saud-arabaj ekstremistoj, gvidataj de s-ro Usama Ben Laden, engaĝiĝis en sekretan batalon kiu celas renversi la monarĥion kaj forpeli la usonanojn el la lando. Pro tio, la usona volo detrui la reton Al Quaeda en Afganio montriĝas motivita de la neceso protekti la saud-araban reĝan familion por garantii la usonan aliron al la nafto de tiu lando.*
Oni observas tian evoluon en la regiono borde de la Kaspia Maro. Sub la prezidanto Clinton, la departemento pri defendo starigis rilatojn kun la armitaj fortoj de Azerbajĝano, de Georgio, de Kazaĥio, de Kirgizio kaj de Uzbekio kaj komencis liveri al ili armilojn kaj trejnadon.* Sed, depost la 11-a de septembro, tiuj klopodoj konsiderinde intensiĝis. Tiel, la portempaj bazoj en Uzbekio kaj Kirgizio estas fariĝantaj duonpermanentaj instalaĵoj. Usono helpas ankaŭ al “rearanĝo de aerbazo kun strategia graveco” en Kazaĥio.
Laŭ la ŝtatdepartemento, tiu iniciato estas destinita “plibonigi la kunlaboradon inter Usono kaj Kazaĥio, samtempe starigante interarmitan usonan bazon en tiu naftoriĉa regiono”.* Usono helpos ankaŭ Azerbajĝanon starigi militŝiparon en la Kaspia Maro, kie okazis lastatempe pluraj incidentoj inter azerbajĝanaj naftesploraj ŝipoj kaj iranaj militŝipoj. Se tiuj iniciatoj estas pravigitaj de la neceso faciligi la partoprenon de tiuj landoj en la luktadon kontraŭ la terorismo, ili estas samtempe parto de la usonaj klopodoj celantaj starigi protektatan medion por produktado kaj transportado de la nafto.
Kiaj ajn estu la komencaj intencoj de la usonaj gvidantoj, la tri prioritatoj de la registaro pri internacia sekureco — plibonigo de la militaj kapacitoj, serĉado de novaj naftofontoj kaj la milito kontraŭ la terorismo — nun kunfandiĝis en unusolan strategian celon. Kaj fariĝos pli kaj pli malfacile analizi tiujn tri procedojn separe. La sola maniero precize priskribi la tutmondan tendencon de la usona strategio estas en formulo de unusola celo, kiun oni povas resumi kiel “milito por la usona dominado”. Se estas ankoraŭ tro frue por taksi la longtempajn konsekvencojn de tiu kunfandiĝo en unusolan celon, tamen eblas fari kelkajn observojn.
Unue, kombiniĝinte, tiuj tri orientiĝoj kreas pli fortan dinamikon ol kiam ili ne konverĝis. Efektive tre malfacilas kritiki strategion kiu enhavas tiom da vivonepraj aspektoj de la nacia sekureco. Se oni prezentus ilin separe, eblus ankaŭ trudi apartajn limigojn. Ekzemple, oni povus postuli la limigon de la militaj buĝetoj aŭ la reduktadon de trupoj engaĝitaj en naftoriĉaj regionoj. Sed, se ĉiuj ĉi aspektoj estas metitaj sub la flagon de la antiterorismo, fariĝas preskaŭ neeble diskuti pri ili. Oni povas do atendi ke la politiko de la Blanka Domo trovos certan apogon ĉe la Kongreso kaj la usona loĝantaro.
Sed, pro la samaj tialoj, tia strategio entenas ne neglektindan riskon de akriĝo, se supermezuro kaj de enŝlimiĝo. Ĝi povas efektive konduki al sinsekvo de militaj operacoj de necerta daŭro, kiuj fariĝos pli kaj pli kompleksaj kaj danĝeraj kaj necesigos la engaĝigon de ĉiam pli da rimedoj kaj da trupoj. Temas precize pri tia strategio kontraŭ kiu George W. Bush avertis Usonon antaŭ la elektoj de 2000, sed kiun li de tiam ŝajnas esti decide adoptinta. Ĉiukaze estas ĝuste tio kio ŝajnas okazi en la Persa Golfo, en Centra Azio kaj en Kolombio. En tiuj tri kazoj, estas ĝuste la kombiniĝo de la tri orientiĝoj kiuj malfaciligas limigon de la usona engaĝiĝo.
La plej grava testo de la modelo preferata de la Blanka Domo povas okazi en Irako. La usona prezidanto ne kaŝas sian intencon renversi la prezidanton Saddam Hussein, kaj la departemento pri defendo preparas la usonajn invadoplanojn. Multnombraj arabaj gvidantoj avertis lin kontraŭ la fakto ke tiu invado etendos la malordon kaj perforton tra la tuta Proksim-Oriento. Altaj respondeculoj de la Pentagono same eldiris rezervojn rilate la kostojn kaj riskojn entenatajn en la tenado de konsiderinda usona ĉeesto en Irako post renverso de la reĝimo de Bagdado. Sed tiuj avertoj ŝajnas ne tuŝi la Blankan Domon, kiu ŝajnas decidinta ataki Irakon, kio ajn okazu.