Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Jen la 11-a de septembro. La aviadiloj, deturnitaj de sia ordinara tasko fare de pilotoj senskrupulaj, rapidegas al la koro de la granda urbo, deciditaj frakasi la simbolojn de politika sistemo, kiun ili abomenas. Tre rapide: la eksplodoj, la dissplitiĝantaj fasadoj, la frakasiĝoj inferaj, la fuĝantaj travivantoj kovritaj de ruinaĵoj. Kaj la amaskomunikiloj informantaj pri la tragedio rekte...
Ĉu Novjorko, 2001? Ne, Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973. Kun la kompliceco de Usono, puĉo de la generalo Pinochet kontraŭ la socialisto Salvador Allende, kaj bombado al la prezidanta palaco fare de la aeroarmeo. Dekoj da mortuloj kaj la komenco de dek kvin jaroj da teroro...
Trans la legitima kompato rilate la senkulpajn viktimojn de la Novjorkaj atencoj, ĉu ne konsenti, ke Usono ne estas ne pli ol ajna alia lando lando senkulpa? Ĉu ĝi ne partoprenis politikajn perfortojn, kontraŭleĝajn kaj ofte kaŝajn en Latinameriko, Afriko, Proksima Oriento, Azio...? Kies sekvo estas tragika kohorto da mortintoj, da “malaperintoj”, da torturitaj, da enkarcerigitoj, da ekzilitoj...
La sinteno de la okcidentaj estroj kaj amaskomunikiloj, ilia porusona konkurso, ne masku al ni la kruelan realon. Tra la mondo, kaj speciale en la landoj de la Sudo, la sento plej ofte esprimata de la publikaj opinioj estis: “Kio okazas al ili, estas certe malĝojiga, sed ili ne estas senkulpaj!”
Por kompreni tian reagon, eble ne estus senutile memorigi ke, dum la tuta daŭro de la “malvarma milito” (1948-1989) Usono jam faris “krucmiliton” kontraŭ la komunismo. Kiu kelkfoje havis ecojn de eksterma milito: miloj da komunistoj likviditaj en Irano, ducent mil maldekstraj opoziciuloj forigitaj en Gvatemalio, preskaŭ miliono da komunistoj neniigitaj en Indonezio... La plej hororaj paĝoj de la Nigra Libro de la usona imperiismo estis skribataj en tiuj jaroj, samtempe markitaj de la hororoj de la milito en Vjetnamio (1962-1975).
Tio jam estis la milito de “la Bono kontraŭ la Malbono”. Sed tiam, laŭ Vaŝingtono, subteni la teroristojn ne estis nepre senmorala. Tra la CIA, Usono enscenigis atencojn en publikaj lokoj, aerajn piratadojn, sabotadojn kaj murdojn. En Kubo kontraŭ la reĝimo de Fidel Castro, en Nikaragvo kontraŭ la sandinistoj aŭ en Afganio kontraŭ la sovetianoj.
Ĝuste tie, en Afganio, kun la subteno de du tre malmulte demokrataj ŝtatoj, Saudi-Arabio kaj Pakistano, Vaŝingtono kuraĝigis dum la 1970-aj jaroj la kreadon de islamistaj brigadoj rekrutitaj en la araba-islama mondo kaj konsistantaj el tiaj homoj, kiujn la amaskomunikiloj nomis la “freedom fighters”, la batalantoj por libereco! Ĝuste en tiuj cirkonstancoj la CIA, kiel sciate, egaĝis kaj formis la poste faman Usama Ben Laden (legu p. 22 kaj 23, la artikolon de Selig S. Harrison).
Post 1991 Usono instalis sin en pozicion de sola hiperpotenco kaj fakte marĝenigis la Unuiĝintajn Naciojn. Ĝi promesis starigi “Novan internacian ordon” pli justan. En ties nomo ili faris la militon kontraŭ Irako. Sed, aliflanke, ĝi restis skandale partieca favore al Israelo, koste de la rajtoj de la palestinanoj*. Krome, spite al internaciaj protestoj, ĝi konservis senkompatan embargon kontraŭ Irako, kiu ne tuŝas la reĝimon kaj mortigas milojn da senkulpuloj. Ĉio ĉi konsternegis la opiniojn en la araba-islama mondo kaj faciligis la estiĝon de medio kie disvolviĝis islamismo radikale kontraŭusona.
Kiel la D-ro Frankenstein, Usono vidas nun sian iaman kreaĵon — Usama Ben Laden — leviĝi kontraŭ ĝi, kun freneza perforto. Kaj pretiĝas kontraŭbatali lin, apogante sin sur la du ŝtatoj — Saudi-Arabio kaj Pakistano — kiu de tridek jaroj pleje kontribuis disvastigi tra la mondo radikalajn islamismajn retojn, se necese per terorismaj metodoj!
Malnovaj batalantoj de la malvarma milito, la viroj ĉirkaŭantaj la prezidanton George W. Bush certe ne melkontentas pri la direkto, en kiun iras la aferoj. Ili eble eĉ pensas , ke temas pri bona sorto. Ĉar mirakle la atencoj de la 11-a de septembro redonas al ili plej gravan strategian donitaĵon, kiun la frakaso de Sovetio forprenis kaj jam forestas dum dek jaroj: kontraŭulon. Fine! Sub la nomo de “terorismo”, tiu deklarita kontraŭulo, ĉiuj komprenis tion, estas ekde nun la radikala islamismo. Ĉiuj timindaĵoj povas nun reaperi. Inter ili moderna versio de makartismo, kiu celus la kontraŭulojn al la tutmondigo. Ĉu vi ŝatis la kontraŭkomunismon? Vi adoros la kontraŭislamismon!