Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ni revenu al la puĉo de la 11-a de aprilo, en Venezuelo, kontraŭ la prezidanto Hugo Chavez*. Tiu ĉi estis rapide reinstalita en siaj funkcioj, sed la instruo el tiu stranga puĉo — vere modela kazo — ankoraŭ tute ne tiriĝis. Tio tamen nepre necesas por provi eviti la novan militistan ŝtatrenverson, kiu anonciĝas en Karakaso...
Kio mirigegas, unue, estas la preskaŭ tuta foresto de internacia emocio vide al la krimego kontraŭ registaro kiu gvidas, kun la plej granda respekto al la liberecoj, moderan programon de sociaj transformiĝoj kaj kiu enkorpigas la unikan eksperimenton de demokrata socialismo en Latinameriko.
Estas do aflikte konstati ke la eŭropaj socialdemokrataj partioj, inter ili la Franca Socialista Partio, restis silentaj dum la mallonga dispremado de la liberecoj en Venezuelo. Kaj ke certaj el iliaj historiaj gvidantoj, ekzemple Felipe Gonzalez, havis eĉ la maldecon pravigi la puĉon*, aliĝante al la eŭforio kiun montris la Internacia Mon-Fonduso, la prezidanto de Usono kaj la hispana ĉefministro José Maria Aznar, la [tiam] rolanta prezidanto de la Eŭropa Unio...
En Latinameriko, la lasta armea renverso de prezidanto okazis en septembro 1991, kiam en Haitio Jean-Bertrand Aristide estis forigita. La malvarma milito estis finita, oni kredis ke Vaŝingtono jam ĉesis kun sia spirito de “operacio Kondor”* kiu, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, nome de la antikomunismo, favoris la instaladon de diktaturoj en Sudameriko. Oni pensis ke estas malpermesita ĉia konspirado kontraŭ regimoj starigitaj per libera balotado.
Ekde la 11-a de septembro 2001, la militista spirito kiu blovas super Vaŝingtono ŝajnas esti forbalainta ĉiajn skrupulojn.* De tiam, kiel diris la prezidanto Georges W. Bush, “kiu ne estas kun ni estas kun la teroristoj”. Kaj Chavez estis decide tro sendependa. Ĉu li ne reaktivigis la ONPL-on*, tiun kartelon de naft-eksportistoj, la abomenon de Vaŝingtono? Ĉu li ne renkontis s-ron Saddam Hussein? Ĉu li ne vojaĝis al Irano kaj Libio? Ĉu li ne starigis normalajn rilatojn kun Kubo? Ĉu li ne rifuzis subteni la planon Kolombio kontraŭ la gerilanoj?
Li fariĝis buĉindulo. Sed Vaŝingtono ne povis fari tion en la sanga maniero kiel antaŭe. Kiel uzata ekzemple 1954 en Gvatemalo, en 1965 en Domingo aŭ 1973 en Ĉilio. Otto Reich, la ŝtata subsekretario pri interamerikaj aferoj en Usono, respondeca pri tiu dosiero, rimarkis ke dum la lasta jardeko, kvankam ne okazis puĉo, ses latinamerikaj prezidantoj demokrate elektitaj estis renversitaj — la lasta inter ili estis De la Rua en Argentino. Ne de la armeo, de la popolo.
Jen do la alprenita modelo por renversi s-ron Chavez. Unue, koalicio de riĉuloj — kunigante la katolikan eklezion (reprezentata precipe de Opus Dei), la financa oligarĥio, la entreprenistoj, la blankula burĝaro kaj korupta sindikato — rebaptas sin “civila socio”. Poste, la posedantoj de la grandaj amaskomunikiloj mafiece paktiĝas inter si por ĉiuflanka kampanjo kontraŭ la prezidanto nome de la “civila socio”.
Ne hezitante antaŭ ajna mensogo, la amaskomunikiloj incitis la publikan opinion, martelante fiksan ideon: “Chavez estas diktatoro”, certaj ne skrupulis aserti, dum ekzistas eĉ ne unu malliberigito pro opinio: “Chavez estas Hitlero”* Kaj martelante la saman instrukcion: “Li renversendas!”
Dum iliaj posedantoj konspiras por faligi demokratan prezidanton, la amaskomunikiloj ebriiĝas de vortoj kiaj “popolo”, “demokratio”, “libereco”... Ili organizas surstratajn manifestaciojn, transformas la plej etan registaran kritikon al ili en “gravan atencon kontraŭ la esprimlibereco”, kiun ili denuncas ĉe internaciaj organizoj*, reinventas la ribelan strikon kaj kuraĝigas la sturmon kontraŭ la prezidanta palaco kaj la statrenverson...
Delogitaj de sia natura emo al propagando*, la amaskomunikiloj konfuzis la virtualan popolon, nome de kiu la ŝtatrenverso de la 11-a de aprilo estis farita, kaj la realan popolon, kiu en malpli ol kvardek ok horoj rekondukis Hugon Chavez al la povo. Ilia pento daŭris mallonge. Kun duobligita feroco, profitante de eksterkutima senpuneco, la venezuelaj amaskomunikiloj faras en tiu ĉi momento, helpe de mensogoj kaj doktrinigo, la plej grandan operacion de malstabiligo iam ajn farita kontraŭ demokrata registaro, ĉi-foje ili volas sukcesi la perfektan krimon...
IGNACIO RAMONET
Ndlr: Vd ankaŭ, pri la rolo de la amaskomunikiloj en la puĉo, Maurice Lemoine: En la laboratorioj de la mensogo en Venezuelo
kaj Maurice Lemoine: Malstabiligo en Venezuelo