Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kripta koto

Traktado de José Bové fare de amaskomunikiloj

La gravaj amaskomunikiloj neniam donacas al kontestuloj. Aŭ nur ne longe. Kiuj imagis ke ilia propra talento igos ilin eskapi la komunan regulon, tiuj ĝenerale multkoste pagos la seniluziiĝon. “Traktor-reĝo. Makdo-rompulo. Mistifikulo? Personeco-enketo: José Bové, vera-malvera kamparano. Burĝido. Amaskomunikila sorĉisto. Personeco-enketo José Bové.” Lastan 30-an de septembro, la franca televidkanalo Canal+ elmontris kontraŭ José Bové, minacata de malliberiĝo, la apartan karakteron de lia impertinento.

Ĉar de nun, laŭ ĉies ripetado, la aktivulo-kamparano, kiun Canal+ kaj la aliaj kanaloj senĉese invitis pri ĉio ajn, fariĝis... tro komunika. Estas ja tiu nebanala akuzo, kiu fariĝis la temo de 27-minuta dokumenta filmo produktita de Capa kaj dissendita de la kripta kanalo de Vivendi Universal. 27 minutoj foje sufiĉas por provi ruinigi la reputacion de sindikatisto; televido utilas ankaŭ por tia tasko. Ĝi tiam montras, ke....

Tiun vesperon, ĝi malkaŝis ke José Bové , kiu “ne devenas de kamparana medio sed de katolika burĝa familio”, kiel dudekjarulo ne kapablis “taŭge teni forkoplenon da pajlo”. Ĉiu scias ke Canal+ privilegias super ĉio la popolan devenon de siaj abonantoj, de siaj animantoj, kaj de tiuj kiujn ĝi invitas. Sed oni malpli scias ke ĝi estas preta riski multon por malkaŝi eĉ malplibonaĵon: la “mezajn lernejajn rezultojn” de la kamparana gvidanto.

Malrapidigitaj bildoj, drameca muziko, ĉion oni uzis por enscenigi la atestaĵojn intence la plej ŝarĝajn. En sia eta malluma organizo-sidejo, anarkiisto rivelis ke José Bové estis ... anarkiisto; la eksedzino de Bové, kiu, “post longa hezito konsentis paroli”, rakontis ke lastatempe li tro vojaĝis; eksasociiĝinto, nun aktivulo ĉe la Nacia Federacio de Agrikulturistaj Sindikatoj (FNSEA), sciigis ke la nuna proparolanto de la kamparana sindikato konkurenca ne estis “laboremulo”; alia, “pere de sia edzino, kiu konsentas rakonti sian bedaŭrindan sperton”, diras ke Bové eĉ fuŝis ŝafnaskon “pro amaskomunikiloj; nepardonebla eraro en kamparana mondo”. La televid-ĵurnalisto, kiu certe amas ŝafidojn kaj naŭziĝas pro ĉia “amaskomunika operacio”, daŭrigis kun emfaze akuza tono: “Enamiĝinta al siaj ŝafinoj antaŭ la fotistoj, José Bové fakte estas pli politika aktivulo ol kamparano.”

Poste venis la Millau-epizodo. La morgaŭon de la kontraŭ-Macdonald-operacio, Bové “trankvile foriras al agrabla turista stacio kie liaj gepatroj posedas feriloĝejon.” Tie li ekkomprenas ke “estas ludenda trafbato... li uzu sian enprizonigon kiel novan amaskomunikan armilon.” La telespektanto povus laciĝi pro tro da malbonintenco. Oni do metas la timindan demandon: “Ĉu Bové troigis kun la ĵurnalistoj?

Aliaj ol ĵurnalistoj jam tediĝis pro li: “Kun multaj intelektuloj rompiĝis la rilato”. Kiom da intelektuloj? Nur du estas cititaj, sed la plej bonaj, la plej disponeblaj: Bernard-Henri Lévy kaj Alain Finkielkraut. Ambaŭ riproĉas al Bové deklarojn (mallertajn kaj kiujn li poste bedaŭris) kiuj riproĉis al israela Mossad politikan uzon de la kontraŭsemitaj atakoj en Francio. “Tiaj vortoj misfamigas lin por ĉiam” decidas Alain Finkielkraut, kiun oni vidis pli pardonema al aliaj ofendoj. La elsendo finiĝas kun precizigo: “José Bové ne deziris respondi niajn demandojn.” Kiu tion riproĉos?

S.H.