Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La sceno okazis en la sidejo de la franca prezidanto, la 11-an de majo 2002. Alvokite de la israela ĉefministro, la prezidanto de la Respubliko profitas de tio por leviĝi “forte” — kiel diris lia proparolanto — “kontraŭ la antifranca kampanjo en Israelo celanta prezenti [nin] kiel antisemita lando”. La 6-an de januaro 2002, la israela vicministro pri eksteraj aferoj Michael Melchior, de la centrista partio Meimad, elvokis la “plej malbonan de la okcidentaj landoj koncerne antisemitismon”. Iomete poste, la generalo Ariel Sharon denuncis “tre danĝeran ondon de antisemitismo” kaj anoncis “preparajn disponojn” por akcepti la judojn de Francio. Kiujn, la 22-an de aprilo, la ministro pri internaj aferoj Elie Yishai, de la partio Shas, alvokis — kontraŭ interŝanĝo de 9 000 dolaroj — “paki siajn valizojn kaj enmigri Israelon”.*
Nediskuteble, la antijudaj atakoj, malpliiĝintaj dum dek jaroj, reintensiĝis ekde aŭtuno 2000: incendio de sinagogoj kaj de judaj lernejoj, insultoj kaj kelkfoje eĉ agresoj kontraŭ portantoj de juda ĉapo... Tiuj faktoj estis malmulte prezentitaj en la amaskomunikiloj ĝis novembro 2001, kiam la unua bulteno de la Observatoire du monde juif* publikigis unuan liston da ili. La CRIF kompletigis ĝin kaj transdonis ĝin al la ĉefministro s-ro Lionel Jospin, dum ties ĉiujara festmanĝo, la 1-an de decembro. La Unio de la Judaj Studentoj de Francio (UEJF) kaj SOS Racisme realigis novan enketon en marto 2002.*
Tiuj nombradoj, bazitaj sur komunumaj raportoj, enhavas plurajn problemojn. Unue, la nesufiĉa kontrolado de la faktoj: tiel la incendio, emblema, de la sinagogo de Trappes montriĝis akcidento.* Krome, la necerta motiveco de la farintoj, kiuj, post sia aresto, kelkfoje montriĝis krimuloj sen antisemita engaĝiĝo. La uzo de la terminoj “arabo” aŭ “magrebano” estas ankaŭ hazarda — privata ordoservo ne konas la identecon nek la devenon de la suspektatoj.
Sed plej grave estas la farita amalgamo: ĉu oni rajtas meti en la saman nivelon la intencajn incendiojn kaj la agresojn, gravegajn krimojn, kaj la murskribaĵojn, insultajn poŝtaĵojn aŭ retmesaĝojn, kaj eĉ la sendadon de gazetoj “koncernantaj la proceson de Ariel Sharon en Belgio” (tiel!)? Jen pro kio tiuj “centoj da antisemitaj agoj” kiuj kondukis Jean Kahn, la prezidanton de la Centra Konsistorio de Francio, distingi “la premisojn de nova kristalnokto”*, Alain Finkielkraut eĉ inventi la koncepton de “kristaljaro”... Ni memorigu ke, la 9-an de novembro 1938, la nazioj detruis 191 sinagogojn kaj 7 500 magazenojn, murdis 91 judojn kaj kondukis 30 000 pliajn en koncentrejojn... Kio komuna estas inter la turnopunkto al “senjudigo” de Germanio fare de la nazioj, anoncanta la genocidon, kaj la antijudaj agadoj okazintaj en Francio, kiom ajn gravaj ili estu?
Ĉiuj opini-sondaĵoj atestas ke la antisemitaj antaŭjuĝoj ne ĉesis regresi en Francio ekde 1945. Jen simbolo: se, en 1966, la duono de la francoj estus malakceptintaj la elekton de juda prezidanto de la Respubliko, lastan jaron ili estis nur unu el dek.* Manke de ebleco pentri Francion en koloroj de Viŝio*, kelkaj elektis kiel celon la junajn magrebanojn, akuzitajn fari “intifada de la antaŭurboj”* — tiel Paul Giniewski, defendanto de la kolonizado de Palestino kiel hieraŭ de la apartismo en Sud-Afriko*...
La pintoj de perforto koincidas kun la eksplodo de la dua intifado en la lastaj tri monatoj de 2000, poste kun la operaco Remparo en printempo 2002 — post kio la statistikoj feliĉe malaltiĝis.* Sendube la tragedia spektaklo de la Proksim-Oriento nutras, kiel substrekas Tariq Ramadan, “antisemitan diskurson kiu (...) estas ne nur la faro de junaj sentaskuloj; ĝi estas ankaŭ vehiklata de intelektuloj kaj de imamoj kiuj, ĉe ĉiu rifo (...), vidas la manipulantan manon de la “juda premgrupo””. Kaj la islama filozofo aldonas: “Nenio en la islamo povas pravigi ksenofobion (...) Necesas diri laŭte kaj firme, ke antisemitismo estas neakceptebla kaj nedefendebla.”*
Tiu bonfara memkritiko — kaj ĝi ne estas izolita — tamen ne uzeblas por akuza enketo kontraŭ araboj kaj islamanoj, ope akuzitaj malami la judojn. Por la esploristoj Maryse Esterle kaj Laurent Mucchielli, oni ne povas tiri el la “fiagoj de kelkdekoj da individuoj (...) ĝeneraligojn pri la opinio de la araboj kaj islamanoj ĝenerale”.* Philippe Méchet, direktoro de la Sofrès, konfirmas tion: la rezultoj de la sondaĵoj malpermesas “denunci komunumon en ĝia tutaĵo: tio signifus unuflanke fari gravan strategian eraron, kaj aliflanke neglekti la realon de komunumo kiu, en sia granda plimulto, forĵetas antisemitismon”.*
Des pli ke la akuzantoj de araboj silentas pri la ondo da agresoj... kontraŭarabaj, ampleksigitaj de la 11-a de septembro. La junuloj siavice ne trompiĝas, kiuj sentas “hierarkion” de rasismo kiu celas unue la magrebanojn (89%), poste la ciganojn (46%), la nigrulojn (37 %) kaj la judojn (10%).* La raporto 2002 de la Nacia Konsulta Komisio de la Homrajtoj* nombras, en 2001, 67 “perfortajn rasismajn agojn”: 38 antiarabajn kaj 29 antijudajn.
Fine de aŭgusto 2002, la ministro pri interno liveris, pri la kuranta jaro, informojn kiuj konfirmas la diversecon de la profiloj de la individuoj implikitaj en la antijudaj perfortoj: pri la plej gravaj faroj, la polico kontrolis la identecon de 67 personoj kaj konstatis ke 45 de ili estis magrebdevenaj; kaj pri la “malpli gravaj aferoj”, 79 personojn, de kiuj 48 estis magrebdevenaj. Kaj la konkluda noto: “Laŭ la uzataj metodoj (...), la personeco de la kontrolitaj farintoj kaj laŭ la kolektitaj atestoj, montriĝas ke la esenca parto de la agoj estas farita de adoleskantoj kaj de junaj plenkreskuloj devenaj de problemkvartaloj, jam konataj pro deliktoj, animitaj de malama sento kontraŭ Israelo pli aŭ malpli akrigita de la amasinformado pri konfliktoj kiuj faciligas ilian projekcion en konflikton kiu reproduktas, laŭ ili, la marĝenigojn kaj la malsukcesojn de kiuj ili sentas sin viktimaj en Francio.”
La antisemitismo montriĝas do nedisigebla de la rasismo ĝenerale, same kiel la antijudaj perfortoj enskribiĝas en la kuntekston de socia frustriĝo kaj de komunumiĝo de la antaŭurboj. Jen kion konfirmas la intuicio de s-ro Théo Klein. “La perforto kiun ni alfrontas en la kvartaloj kie koncentriĝas judoj kaj araboj,” konfidis li al ni, “esprimas antaŭ ĉio profundan maltrankvilon kiu esprimiĝas diversmaniere, kaj ne nur kontraŭ la judoj.” Pro tio lia rifuzo al apokalipta analizo de antisemitismo kaj al retiriĝo en la komunumon al kiu ĝi kondukas. “Male al enfermiĝi en sin mem, la judoj devas jes ja postuli de la aŭtoritatoj ke ili certigu la protekton kaj la respekton de ĉiuj civitanoj, sed ankaŭ aliĝi al ĉiuj demokrataj fortoj de la franca socio por kontraŭbatali ĉiujn formojn de rasismo, antijudajn kiel antiarabajn.”
Vd ankaŭ la artikolon de Dominique Vidal: Nome de la batalo kontraŭ antisemitismo
kaj la redaktejan artikolon “Jura ĝenado”