Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Recenzo

Alia historio pri la franca kaj soveta revolucioj

Du verkoj kontraŭflue

“La furioj, teroro, venĝoj kaj perforto, 1789, 1917”*, la lasta sintezo de Arno Mayer, specialisto pri la unua usona malvarma milito post novembro 1917*, pensigas pri la du plej grandaj revolucioj de la historio: la franca kaj la rusa. Lia laboraĵo situiĝas ĉe la antipodoj de la tezoj — prosperaj ekde la dujarcenta datreveno de la Franca Revolucio — de François Furet aŭ de Stéphane Courtois, kiujn Mayer ironie kvalifikas “renovigitaj kontraŭrevoluciuloj”. Li fundamente kontestas la asimiladon faritan de tiuj aŭtoroj inter “Robespierre, Rousseau kaj la Granda Teroro unuflanke, kaj Lenino/Stalino, Markso kaj la gulago aliflanke”, kaj, ĉe la sekva etapo, inter naziismo kaj komunismo, pretenditaj heredintoj de la “jakobena teroro”. Tiu tezo estas cetere larĝe reĵetita en Usono kaj en Germanio.

* En la originalo: “Les Furies, terreur, vengeance et violence, 1789, 1917
* Fayard, Parizo, 2002, 720 paĝoj, 30 eŭroj.

Surbaze de analizo integranta ĉiujn elementojn de la situacio — de socia historio ĉekape, sen forgesi la gravan religian faktoron (en Francio pli ol en Rusio) — kaj relativigante la parton de la ideologio, obsedan ĉe Furet kaj Courtois, Mayer difinas la perforton de la revoluciuloj, “radikalaj refondantoj de la politika kaj socia korpo”, kiel organe ligitan al tiu de la kontraŭrevoluciuloj. Efektive, la iamaj privilegiuloj estigas aŭ ekspluatas la koleron de la dominatoj, kiel la vendeaj nobeloj gvidantaj la ribelon de kamparanoj socie seniluziiĝintaj kaj furiozaj pro la rekrutigo; ili ĵetas sin en la “intercivitanan militon” kaj en la “eksteran militon”, apogante sin sur siaj eksterlandaj samranguloj terurigitaj de la ebleco de kontaĝo kaj, en Rusio, de la perdo de siaj prebendoj. La teroro aperas ĉi tie ne kiel celo de sangavidaj frenezuloj, sed kiel neevitebla konfrontiĝo.

Arno Mayer, kunigante la referencon al la francaj historiistoj de la franca revolucio (Michelet, Quinet, Mathiez, ktp.) kun freŝdata internacia bibliografio, priskribas la interrilaton de la eventoj. Oni eliras pli inteligenta el tiu komparo inter la du revolucioj estiĝintaj en kamparanaj landoj: la unua riĉa kaj potenca, en erao de eŭropa paco (Francio), la alia postrestinta kaj ruinigita de la Granda Milito (Rusio). La unua eliras rapide el la statuso de pario kaj estas reintegrita en la koncerton de la nacioj, la dua turmentata, traktata kiel pesto ekde 1917, enŝlosita de sanitara kordono, malfermas la ŝraŭbtenilon nur post la tempo dum kiu ĝi perdis 30 milionojn da siaj civitanoj (1941-1945). Klera kaj klara ĉefverko, rimardinde tradukita.

Dov Levin esploras en The lesser of two evils: Eastern European Jewry under Soviet rule, 1929-1941* la rilatojn inter sovetianoj kaj judoj de la regionoj de la iama Imperio aneksitaj en septembro 1939 (Pollando) kaj junio 1940 (Baltaj landoj kaj Besarabio). En tiu lulilo de judismo, la persekutoj, tre akriĝintaj ekde 1933, pretigis la judojn akcepti kun etenditaj brakoj la ruĝan armeon, kun la komunistoj venintaj el malliberejo ĉekape; eĉ la riĉuloj, kiuj povis timi la sovetigon — kaj suferis ĝin — preferis tiun “pli malgrandan el la du malbonoj”, la vivon (kun perdo de propraĵo) al la certa morto kun la germanoj. Levin esploras fajne la okazintajn aliigojn: promocio de la intelektuloj kaj de la mizeruloj, sekvoj de la ŝtatigoj, kultura kaj lerneja eksterreligiigo, akcelado de la religia kadukiĝo, politika miksaĵo de boneco al la favoremaj loĝantaroj kaj subpremo kontraŭ la “popol-malamikoj” — kapitalistoj aŭ cionistoj. La orientaj judoj estis alfrontitaj al reĝimo kiu savis ilin dum du jaroj kontraŭ la lokaj malamoj kaj de la Imperio, poste provis evakui ilin kiam la Wehrmacht kaj la interna antisemitismo — bridataj ekde 1939 aŭ 1940 — minacis ilin.

* The Jewish Publications Society, Filadelfio-Jerusalemo, 1995, 346 paĝoj, 35 dolaroj.

Tiu laboraĵo estas komparinda kun la kontestebla libro de Jan Tomasz Gross: “Les voisins. 10 juillet 1941, un massacre de Juifs en Pologne” [La najbaroj. La 10-an de julio 1941, masakro de judoj en Pollando].* Nelonge post la germana invado, iliaj polaj najbaroj torturis kaj mortigis 1 500 judojn de Jedwabne, antaŭ ol forrabi iliajn posedaĵojn. Reduktante la antisemitismon al fantasmo de “rita murdo”, silenta pri la rolo de la eklezio, la aŭtoro neas kaŭzan faktoron de la senbridiĝo, la interkompreniĝon inter judoj kaj sovetianoj. La tezo de la ĝemelaj “totalismoj” germana kaj soveta sufiĉas por ĉio — nu, la pola antisemita “feĉo” “kunlaboris” kun la okupanto de junio-julio 1941 kiel kun tiu de septembro 1939 kaj poste 1945.

* Fayard, Parizo, 2002, 287 paĝoj, 19,50 eŭroj.