Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Recenzo

Diverseco de la muzulmana mondo

Islamo je pluraj voĉoj

La verko same sinteza kaj densa de Marc FERRO * [Mark Fero] entenas svarmon da historiaj informoj kaj detalaj analizoj pri la islamaj mondoj, de Magrebo ĝis Hinda Oceano, tra Iranio, Turkio, araba Proksim-Oriento, islamo de Azio aŭ tiu de Kaŭkazo. Ĝi ebligas akiri la necesan altecon por pli bona kompreno de la profundaj fortoj, kiuj kaŭzas la konfuzon en la islama kulturo kaj ankaŭ la embarason de Okcidento pri ĝi.

*Le Choc de l’Islam, XVIII°-XXI° siècle” [La ŝoko de islamo, 18a-21a jarcento], eldonejo Odile Jacob (Odil Ĵakob), 270 paĝoj, 21,50EUR

Laŭ Marc FERRO, tiu krizo apenaŭ devenas el la naturo de religio neŝanĝebla; ghi estas pli ĝuste la finatingo de longa serio da katastrofoj kaj traŭmatoj, kiujn devis sufere travivi la islamaj socioj: koloniistaj agmanieroj subpremaj kaj malestimaj; sinsekvaj malvenkoj kontraŭ Israelo; dissplitiĝo de Pakistano; malutilaj efikoj de la tutmondigo...

Rekonsiderante en ilia geopolitika medio la diversajn pensofluojn, kiuj esprimis sin tie dum du jarcentoj, la historiisto apartigas kvin ĉefajn ismojn (tentojn). Unue estis la reformismo laika kaj regema, inicita de Kemal ATATÜRK, laŭ kiu la ŝtato devus servigi islamon por trude certigi antaŭeniron de la modernigado. Ĝiaj efikoj estigis admiron de la ŝaho Reza PAHLAVI, kiu ankaŭ volis adopti ilin, same kiel Habib BOURGUIBA (Habib Burgiba) en Tunizio multe pli poste. Aliaj pensofluoj reformismaj samtempe esprimis alian vidmanieron: la akordigon de la necesa malfermo al la moderneco kun la renovigo de islamo kaj la revenon al la kulturaj fontoj de la islama civilizacio.

La komunisma tento enkorpiĝis je la nomo de la koncepto de “proletaraj nacioj” (ideo parte reprenita dum la Bandunga Konferenco en aprilo 1955) dum la 1920aj jaroj de ENVER Paŝao aŭ Sultano GALIEV, kiuj deziris akomodi pli kontraŭklerikan ol kontraŭreligian laikecon al islama medio en etoso de emancipiĝo el la imperio de la caroj. Estante interplekto de sociaj luktoj, etnaj konfliktoj kaj naciaj depostuloj, tiu grefto-provo ankaŭ fiaskis.

La naciisma tento kulminis en la tutarabisma ideologio de NASSER: en ĝi miksiĝis kontraŭimperiisma lukto (krizo de Suezo), projekto por restarigo de la araba unueco kaj volo por firmigo de la nacia ŝtato. Sed ĝiaj internaj malsukcesoj, la interregnaj rivalecoj (Egiptio, Sirio, Irako, Saud-Arabio), la profitemaj kalkuloj kaj la manipuladoj de okcidentaj regnoj potencaj poste malbaris la vojon al la fundamentismaj pensofluoj. La pli kruela fiasko certe estis tiu de multreligia kaj laika naciismo, kiu celis kunekzistadon de araboj, turkoj, armenoj, kurdoj, islamanoj, judoj, kristanoj kaj druzoj.

La islama revolucio en Irano sub la aŭtoritato de mulaoj estis alia tento de islamo, kiu balanciĝis inter revolucia diskurso kaj konservativa teokratio.

Fine, post senkreditigo de naciismaj pensofluoj, islamigo de politikaj luktoj forte manifestiĝis tie, kie la perfortoj plej ampleksiĝis. La islamismo estas esprimo de duobla konstato: tiu de la ordonemaj reĝimoj kaj tiu de la “malpurigo” kaŭzita de ĉeesto de la okcidentanoj sur la islama tero. Sed tute ne unubloka ĝi estas. Kaj la provoj por islamigo de la moderneco, kiujn rekomendas iuj el tiuj doktrinemuloj, ne povus esti resumitaj per la perforta radikalismo de la teroristaj retoj.

La konkludo de la aŭtoro estas kiel eble plej klara: la vera minaco fontas el la ekonomia misekvilibro tutmonda; se ĝi ne estas reduktita kaj malsovaĝigita, la perforto aperos sub novaj maskoj. Malgraŭ siaj dividoj kaj siaj rompoj, la “korpo de islamo” restas krome “grandega son-kesto” sentiva al la konfliktoj ĝin koncernantaj (Palestino, Irako, Ĉeĉenio, Kaŝmiro). Konvenas do juste solvi ilin. Tamen la islamo ne parolas per unusola voĉo. Granda plimulto da islamanoj kontraŭstaras al la ekstremistoj. Kvankam skrapvunditaj de la pasintaj memoroj kaj de la nuntempaj konfuzoj, ili depostulas “sian partoprenon en la tutmonda civilizacio je la nomo de pacaj valoroj, kiuj kvankam islamanaj estas ja tamen universalaj”.

Same kiel Marc FERRO, la eminenta erudiciulo kaj fakulo pri Proksim-Oriento Bernard LEWIS* (Bernar Leŭis) sin demandas pri la historiaj kialoj, kiuj ekde la 18a jarcento transformis brilan civilizacion al aro da apatiaj socioj. Li precipe insistas pri la prokrasto kaŭzita de la regantoj de la otomana imperio kontraŭ malfermiĝo al konkeremiĝinta Eŭropo. Tio, kion oni povas riproĉi al verko cetere same erudicia kaj klara, estas ĝia vidpunkto “kulturisma”, kiu ŝajnas ignori la kompleksecon kaj la diversecon de la mondoj de islamo kaj la plurajn movo-fortojn agantajn ene de tiuj socioj. Krome kaj male de Marc FERRO, kiu ne evitas la responsecojn de la okcidentaj regnoj potencaj (ili akomodis sin kun reĝimoj ordonemaj aŭ religie rigoraj pro strikta defendo de siaj interesoj), Bernard LEWIS persistas en sia opinio, ke nur la islama mondo kulpas pri sia ekkadukiĝo; do nur ĝi ŝuldas elturniĝon. La analizoj de Bernard LEWIS foje ne estas sen memkontraŭdiroj: jen li asertas, ke la islama mondo longtempe restis fermita universo “preskaŭ sen rilatoj kun la ekstero”, jen li mem malkontestas, ke la islamo kreis “tutmondan civilizacion, pluretnan, internacian kaj oni povus eĉ diri transnacian”; aŭ ankaŭ ke tiu mondo estis “multe pli tolerema kontraŭ malplimultoj kaj fremduloj ol la kristanaro dum la sama periodo”.

*Que s’est-il passé? l’Islam, l’Occident et la modernité” [Kio okazis? Islamo, Okcidento kaj moderneco], tradukita el la angla de Jacqueline Carnaud (Ĵakelin Karno), eldonejoj Gallimard/Le Débat (Galimar/La Debato), 229 paĝoj, 19,90 EUR

Tamen oni povas kuniĝi kun li, kiam li alvokas la islamajn popolojn al liberiĝo el la memkompato kaj la teorioj pri komploto, al transpaso de siaj kvereloj “per kunigo de siaj talentoj, de siaj energioj kaj de siaj rimedoj en sama impeto kreiva”, por denove fari el Proksim-Oriento tion, kio ĝi estis antaŭe: elstara centro de civilizacio.