Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Neniam, en la historio de Latinameriko, la partopreno de la informiloj en puĉo estis tiom rekta. Disponante pri 95% de la radio- kaj televid-frekvencoj, tenante kvazaŭ-monopolon de la gazetaro, tiuj “komunikiloj de la malamo” ludis en Venezuelo gravan rolon en la preparado kaj realigo de la provo renversi la legitiman prezidanton, s-ron Hugo Chávez, la 11-an de aprilo 2002. En lando kie la konflikt-etoso povas konduki al intercivitana milito, tiuj komunikiloj de propagando kuraĝigas malkaŝe la puĉemajn sektorojn atingi, eĉ per nova perforto, la renverson de la demokrate elektita prezidanto.
“Ni havis ĉefan armilon: la komunikilojn. Kaj ĉar prezentiĝas la okazo, mi volas gratuli vin pri tio.” Ankoraŭ ne estas noktomezo en Karakaso en tiu 11-a de aprilo 2002 kiu finiĝos, kelkajn horojn poste, per renverso de la prezidanto de Venezuelo, Hugo Chávez, kiam la vicadmiralo Victor Ramírez Pérez gratulas en rekta elsendo la ĵurnalistinon Ibéyise Pacheco sur la ekranoj de la ĉeno Venevision. Dudek minutojn antaŭe, komencante sian interparoladon kun la vico da puĉistaj oficiroj antaŭ si, ŝi ne povis sin deteni ellasi, kun mieno de feliĉa konspirantino, ke ŝi flegas jam de longa tempo privilegiajn rilatojn kun ili. Proksimume je la sama horo, pridemandate en rekta elsendo de Madrido, alia eminenta ĵurnalistino, Patricia Poleo, strange informita pri la estonta disvolviĝo de “spontaneaj eventoj”, anoncas al la hispana televidĉeno TVE: “Mi kredas ke la venonta prezidanto estos s-ro Pedro Carmona.” En la sama momento, en la prezidanta palaco, la reganta ŝtatestro, s-ro Hugo Chávez, daŭre rifuzas demisii.
Ekde lia enoficiĝo en 1998, la kvin precipaj privataj televidoĉenoj — Venevisión, Radio Caracas Televisión (RCTV), Globovisión, Televen kaj CMT — kaj naŭ de la dek grandaj tutlandaj ĵurnaloj — El Universal, El Nacional, Tal Cual, El Impulso, El Nuevo País, El Mundo, ktp. — anstataŭis la tradiciajn politikajn partiojn kvazaŭ neniigitajn de la balotaj venkoj de la prezidanto. Kun la forto de sia monopolo pri la informado, ili subtenas ĉiajn manovrojn de la opozicio, raportas nur tre malofte la registarajn deklarojn, neniam parolas pri la granda plimulto kiu tamen konfirmiĝis en la urnoj. De ĉiam ili faras de la kvartaloj de la simpla popolo “ruĝan zonon” loĝatan de “danĝeraj klasoj”, de “sensciuloj”, de “deliktuloj”, kaj, trovante ilin sendube ne sufiĉe fototaŭgaj, malestime ignoras la popolajn gvidantojn kaj la organizojn.
Enketoj, intervjuoj, raportoj, komentoj iras ĉiuj en la saman direkton kaj kun sama celo: mallegitimigi la regantan povon, detrui la popolan apogon de la prezidanto. “Tiu revolucia registaro estas estetike kloako”, skribas do, kun takto (la 22-an de marto 2002), la vesperĵurnalo Tal Cual, kies direktoro, Teodoro Petkoff (iama marksista gerilano fariĝinta histerie novliberala kaj iama privatiga ministro de la dekstra prezidanto Rafael Caldera), apartenas al la furiozaj opozicianoj. Ne ke la koncerna registaro estus supera al ĉia kritiko. Ĝi faras erarojn, kaj tro multaj korupt-aferoj makulas personojn, civilajn aŭ militistajn, ĉirkaŭ ĝi. Sed, krome ke ĝi estis demokrate elektita kaj konservas la apogon de plimulto de la loĝantaro, oni povas atribui al ĝia konto certan nombron da sukcesoj.*
Nenia rimedo estas ellasita por diskreditigi la prezidanton. Pri tio atestu la skandalo estigita en Karakaso, komence de marto, de la elsendo de falsa intervjuo de Ignacio Ramonet. En deklaro laŭdire protokolita de certa Emiliano Payares Gúzman, meksika esploristo ĉe la universitato de Princeton (Usono), komplete nekonata, la direktoro de Le Monde diplomatique akre kritikis la venezuelan ŝtatestron: “Al la prezidanto Hugo Chávez mankas respektinda intelekta korpuso, el kio sekvas ke lia ŝipo konstante devojiĝas. Kiam li gajnis la balotojn, ŝanis al mi ke io vere grava profiliĝis. Sed (...) la popolismo venkis lin, kiel okazas ja ofte en tiaj kazoj. (...) Mi vidis vidbendojn kie li kantas santiagajn bolerojn klarigante sian ekonomian programon, se entute li havas iun. Mi kredas ke tiuj faktoj, veraj kaj pruveblaj, ŝparas al mi doni mian opinion pri tia persono.”
“La terorismo estas inter ni”
Tuj disvastigita en interreto de Venezuela Analítica*, la “deklaro” estis tuj citita en la unua paĝo, sen ajna kontrolo ĉe la supozita intervjuito, de la ĵurnalo El Nacional, ravite kreditigi la ideon pri la internacie pli kaj pli izolita ŝtatestro. Kiam Ignacio Ramonet dementas esti dirinta la vortojn kiujn oni atribuis al li, El Nacional akre vipas la meksikan mistifikinton* kaj, pli inside, al la direktoro de Le Monde diplomatique.
En senĉesa fluo, multobliĝas “informoj” kiuj flirtas kun la absurdo aŭ la surrealismo. Tiel: “Fontoj de la informservoj malkaŝis akordojn faritajn kun elementoj ligitaj al la Hezbollah de [la venezuela insulo] Margarita, kiuj estas regataj de la irana ambasado. Oni memoras ke, en la tempo de la balotkampanjo de Chávez, certa Mukhdad ŝajne estis tre malavara kun la nuna prezidanto. Tio meritas dankon kaj nun Irano volas fari de Venezuelo operacian bazon, interŝanĝe kun trejnado de venezuelanoj en iranaj organizoj de defendo de la islama revolucio. La terorismo estas inter ni.”*
“Hugo Chávez koncedis esti la ĉefo de reto de deliktuloj”, titolas El Nacional, la 21-an de marto. Sekvatage, Tal Cual elvokas “la vomadojn pro naŭzo kiujn provokis la koleraj paroloj per kiuj li volas timigi la landon”. Insultata, komparata kun Fujimori, Idi Amin Dada, Mussolini aŭ Hitlero, traktata kiel faŝisto, diktatoro aŭ tirano, la “bolivara” prezidanto ricevas atakojn kiuj, en kiu ajn lando, okazigus legitimajn akuzojn antaŭ tribunalo. “Konstanta kaj malrespekta agresado”, indignas lastan marton la ministrino pri komerco Adina Bastidas. “Min ili akuzas financi metadon de bomboj en la stratoj. Kaj mi ne povas defendi min. Se oni atakas ilin, ili plendos en Usono!” S-ro Chávez, kiu vorton en la poŝo ne serĉas, respondas al tiu amaskomunikila bombado, kelkfoje kun lingvaj mispaŝoj, precipe dum sia semajna elsendo, sur la sola televidoĉeno regata de la ŝtato, “Aló presidente!”. Sed liaj kritikoj ne estigas agojn celantajn regi la informilojn. Ekde lia enoficiĝo, eĉ ne unu ĵurnlisto malliberiĝis, neniu komunikilo estis fermita de la registaro. Tiu estas tamen akuzata “primoki la liberecon de informado” kaj “agresi la sociajn komunikilojn”.
La 7-an de januaro 2002, cento da simpatiantoj de la prezidanto sieĝas dum pluraj horoj la sidejon de El Nacional, kantas malamikajn sloganojn, krias “Diru la veron!”, truigas ĝian fasadon per pafaĵoj. “Oni observas efektive kreskon de incidentoj kontraŭ ĵurnalistoj”, konstatas s-ro Carlos Correa, ĝenerala kunordiganto de la organizo de defendo de la homrajtoj Proveca*, “kaj ian kriminaliĝon de ili. Kelkaj estis persone atakitaj. Se ne neniu mortis, estas tamen grave. Sed la posedantoj de la komunikiloj kiuj alprenis politikajn poziciojn kontraŭ Chávez, kio okazas — kaj oni ne scias plu kiu komencis, ĉu la ovo aŭ la kokino-, estas alfrontiĝo en kiu ne eblas plu racie diskuti pri la problemoj de la lando. Nun, diri, ke ne ekzistas esprimlibereco en Venezuelo, estas stultegaĵo.”
“Vi legas la novaĵojn, vi rigardas la televidajn aktualaĵojn”, plendas la jesuito Francisco José Virtuoso, “kaj vi havas la impreson ke la lando estas en plena alfrontiĝo. Kompreneble, tio altigas la etoson de streĉiteco.” Ĉar milito jam okazas, kaj ĉar ĝi estas la celata viktimo, la popola plimulto rebatas. Ĝi ne eltenas plu certajn ĵurnalistojn kiuj kredas sin super diablo kaj bona dio, nek tiun unuflankan kaj antidemokratan traktadon de la informado.
Kaj la incidentoj multiĝas. Ili alprenas la aspekton de alfrontiĝo, kiam la oficiala gazetara agentejo Venpres kvalifikas tri eminentulojn de la komunikila mondo “drogoĵurnalistoj”. La 19-an de marto, la kulpigitaj ĵurnalistoj — Ibéyise Pacheco (direktorino de Así es la noticia, membro de la grupo El Nacional), Patricia Poleo kaj la televida prezentisto José Domingo Blanco (Globovisión) — decidas maksimume dramatigi tiujn akuzojn. Post denunci la “persekuton” per kiu ili opinias sin celataj, sub la filmiloj kaj la fulmlumoj de ĉiuj komunikiloj kunvokitaj al la usona ambasadejo, ili vojaĝas al Vaŝingtono kie ili estas akceptataj kiel herooj! La artikolo, subskribita de certa J. Valeverde* kaj eksplicite malaprobita de la prezidanto Chávez, kondamnita de la ministro pri defendo, José Vicente Rangel, sekvigas sankciojn de la direktoro de Venpres, s-ro Oscar Navas, kaj ties demision. Kio ne malhelpas viglan kampanjon, en Venezuelo kiom eksterlande (v. Coups d’Etat sans frontières [Ŝtatarenversoj sen limoj]), kontraŭ la registaro akuzita voli “silentigi la komunikilojn”.
Koncerne la registaron aŭ ties apogantojn, la komunikiloj sciis tre bone uzi la strategion de la memrealiganta antaŭdiro. Brue denuncante la atencojn al la libereco, kiam tiu estis neniel minacata, praktikante mensogon kaj manipuladon, ili sekvigis reagon, kelkfoje puŝis siajn viktimojn al delikto kiu siavice estis prezentita kiel kaŭzo (kaj ne la sekvo) de iliaj malfacilaj rilatoj kun la povo kaj kun larĝa parto de la loĝantaro.
Kiel ne kondamni la agreson al televidaj aŭ ĵurnalistaj skipoj fare de apogantoj de la prezidanto Chávez? Sed kiel, por tiuj, akcepti esti traktataj tra la tutaj jaro kaj kolumnoj kiel “talibanoj”, “hordoj”, “krimuloj”? Kiel ne indigni ke profesiuloj, eĉ se senegale agresemaj kaj totale apartenantaj al la oligarĥio, estas traktataj kiel “drogoĵurnalistoj”? Sed kiel miri pri tiu devojiĝo se tiuj samaj profesiuloj obligas la falsajn kaj senbazajn akuzojn kontraŭ prezidanto sisteme prezentata kiel komplico de la kolombiaj “drogogeriloj”?
Kun sia viceto da potenculoj kaj steluloj kiel instigantoj, la amaskomunikiloj disvastigas ĉion de la aliaj agantoj de malstabiligo: la mastrara organizo de s-ro Pedro Carmona (Fedecámaras), la Konfederacio de la Venezuelaj Laboristoj (CTV) de s-ro Carlos Ortega, la disidentaj militistoj, la teknokratoj de la Nacia Nafto-Kompanio (PDVSA) kaj kelkaj diskretaj usonaj oficistoj*. Grupiĝintaj sine de la Gazetara Bloko Venezuela (BPV), la komunikiloj forĵetas definitive sian maskon kiam, pasante de la funkcio de observanto al tiu de aganto, ili aliĝas al la unua ĝenerala striko de la 10-a de decembro 2001.
Al la skribitaj “liberaj opinioj” — “Venis la momento por ŝanĝi la registaron. Por renversi ĝin”* — aldoniĝas la dubindaj manipuladoj sur la eta ekrano kaj en la radio. La 5-an de aprilo, du anoncistoj instigas, antaŭ la striko de la benzinejoj, la aŭtomobilistojn ĵeti sin sur la malfermitajn benzinejojn, kiuj estis rapide superŝutitaj. Ili provokas tiel artefaritan ĥaoson dum la striko estis nur tre parte sekvata.
Kiam, la 7-an de aprilo, s-roj Ortega kaj Carmona anoncas la ekon de la ĝenerala striko, Miguel Enrique Otero, direktoro de El Nacional, ĉeestante apud ili, esprimas sin nome de la komunikiloj: “Ni estas ĉiuj en tiu batalo, por la defendo de la rajto informiĝi”! Du tagojn poste, la BPV, kiu ĵus akceptis la novan usonan ambasadoron, s-ron Charles Shapiro, decidas apogi la strikon. Ekde nun, la televidaj ĉenoj elsendas dum horoj en rekta elsendo elde la sidejo de PDVSA-Chuao, kiun la opozicio faris la centro de siaj manifestacioj.
“Ni manifestaciu”, ordonas El Nacional, la 10-an de aprilo (nesubskribita ĉefartikolo). “Ni un paso atrás!” (“Eĉ ne paŝon retro!”), respondas fiksaj tabuloj elsendataj de Globovisión. “Ĉiuj marŝu”, insistas alia ĉeno, “Venezuelanoj, ĉiuj en la straton, ĵaŭdon la 11-an je la 10-a horo matene. Kunportu vian flagon. Por la libereco kaj la demokratio. Venezuelo ne kapitulacias. Neniu venkos nin.” La alvoko al renverso de la ŝtatestro fariĝis tiom evidenta ke la 9-an kaj la 10-an de aprilo la registaro aplikas la artikolon 192 de la leĝo de telekomunikiloj: pli ol 30-foje (por ĉiuj televid- kaj radi-stacioj) ĝi okupas la antenon por dek-kvin aŭ dudek minutoj por aŭdigi sian pozicion. La ĉenoj ĉirkaŭiras la disponon kaj dividas la ekranon en du partojn kaj daŭrigas alvoki al insurekcio.
La 11-an de aprilo, okazas en la amaskomunikiloj vertiĝa sinsekvo da gazetaraj konferencoj de militistoj kaj de civiluloj postulantaj la demision de la prezidanto. En RCTV, s-ro Ortega alvokas la opozicion marŝi al Miraflores (la prezidanta palaco). Kontraŭ 16 horoj, dum la konspirado aperas en sia tuta amplekso, la povo donas ordonon elŝalti la sendostaciojn de la privataj kanaloj. Globovisión, CMT kaj Televen malaperas dum kelkaj minutoj de la ekranoj antaŭ ol repreni siajn elsendojn danke al satelito aŭ kablo. Sur ĉiuj ekranoj, amputita sceno dissendata en maŝo, montranta armitajn kontraŭmanifestaciantojn pafantajn sur “la amaso de pacaj manifestaciantoj” (kiu ne troviĝas en tiu loko!), permesos atribui la viktimojn de tiu fatala tago al la Bolivaranaj Rondoj, la sociala organizo de la apogantoj de la prezidanto.*
Dum tiu tempo, la komplotantoj, inter ili s-ro Carmona, kunsidas en la oficejoj de... Venevisión. Ili restas tie ĝis la 2-a matene por prepari “la sekvon de la eventoj”, en kompanio de s-roj Rafael Poleo (posedanto de El Nuevo País) kaj Gustavo Cisneros, ŝlosilfiguro de la puĉo. Multmilionulo kubodevena, posedanto de Venevisión, li regas komunikilan imperion de monda amplekso — Organisación Diego Cisneros-, en 39 landoj per 70 entreprenoj.* Li flegas tre amikajn rilatojn kun s-ro George Bush (patro). Se ili ludas kune golfon kaj se, en februaro 2001, la iama prezidanto de Usono pasis feri-semajnon en sia venezuela bieno, la du homoj deziras arde (kaj inter alie) la privatigon de PDVSA*. S-ro Otto Reich, usona ŝtatsekretario pri interamerikaj aferoj, koncedas poste ke li “parolis du aŭ tri fojojn” kun s-ro Cisneros tiunokte.*
Je la 4-a matene (la 12-an de aprilo), kaj por eviti sangelverŝon, la prezidanto Chávez lasas sin aresti antaŭ ol esti transportita al la malproksima insulo Orchilla. Sen prezenti subskribitan aŭ registritan tekston ebligantan konfirmi la informaĵon, la komunikiloj anoncas ĥore lian “demision”. La mastro de la mastroj, s-ro Carmona, proklamas sin mem prezidanto, dissolvas ĉiujn konstituciajn, legitimajn kaj demokratiajn povojn. Ekde la antaŭa ĝis tiu ĉi vespero je la 22-a horo, la unua komunikilo fermita ekde la ekofico de la registaro, la sola komunikilo je ĝia despono, la ŝtata ĉeno Venezolana de Televisión (VIV) ĉesis elsendi, perforte trudite.*
La komunikiloj festas la ŝtatrenverson (sed cenzuras ĉian uzadon de tiu esprimo). Akceptante sur Venevisión, ekde la 6-a 45 matene, la admiralon Carlos Molina Tamayo kaj s-ron Victor Manuel García, la direktoron de la enketinstituto Ceca, la animanto Napoleón Bravo gloras sin esti pruntinta sian personan domon por surbendigi, kelkajn tagojn antaŭe, la alvokon al ribelo de la generalo González González. S-ro Garcia siaflanke elvokas lian rolon en la operacia centro de la ribelaj militistoj, en Fort Tiuna: “Iumomente mankis al ni la komunikaĵoj, kaj mi devas danki al la komunikiloj por ilia solidareco, la tuta kunlaborado kiujn ili alportis al ni por atingi tiujn komunikadojn kun la ekstero kaj por doni la direktivojn kiujn indikis al mi la generalo González González.”
“Paŝo antaŭen”, titolas triumfe El Universal. La ĵurnalisto Rafael Poleo, kiu kunsubskribis la protokolon de la unua kunveno de la puĉista stabo, prenas sur sin la taskon (kun aliaj) redakti la fondo-akton de la nova registaro (en la posttagmezo, lia filino Patricia Poleo ricevas la proponon de la “prezidanto” Carmona transpreni la direktadon de la Centra Oficejo pri Informado). Kontaŭsubskribita de la mastraro, la eklezio kaj la reprezentantoj de pseŭdo-“civila socio”, la dekreto kiu ratifas la starigon de diktaturo estas subskribita ankaŭ de s-ro Miguel Angel Martínez nome de la komunikiloj. Ĝi estas legata de s-ro Danie Romero, privata sekretario de la iama socialdemokrata prezidanto Carlos Andrés Pérez kaj... salariata de la grupo Cisneros.
En la ebrieco de la venĝo, la subpremado petolas. Inter la sinistraj bildoj de arestado de la ministro pri internaj aferoj, s-ro Ramón Rodríguez Chacín, aŭ de la parlamentano Tarek William Saab, hukriataj kaj frapataj de furioza amaso veninta de la belaj kvartaloj, RTCV lanĉas “homĉasadojn” publikigante liston de la plej priserĉataj eminentuloj kaj per rekta elsendo montras, en la senspiriga ritmo de usonecaj aktualaĵoj, la plej brutalajn traserĉadojn. Aliflanke, rekte elsendata de ĉiuj ĉenoj, la gazetara konferenco de la ĝenerala prokuroro de la Respubliko, s-ro Isaias Rodríguez, estas brutale interrompita post kvin minutoj, kiam li elvokas la ekscesojn de la “provizora registaro” kaj denuncas la “ŝtatrenverson”.
La 13-an de aprilo, la homamasa ondego de la subtenantoj de s-ro Chávez inundas la stratojn, la lojalaj oficiroj reprenas la kontrolon de la situacio. Tamen nur pere de CNN en hispana lingvo — kaptebla nur per la abonantaj de la kablo-, per la interreta paĝo de la madrida El País kaj de la londona BBC, la venezuelanoj ricevas informojn. Proksimume je la 14-a horo, anoncante la ribelon de la 42-a brigado de paraŝutistoj de Maracay, CNN ekmiras: “La lokaj komunikiloj diras nenion.” Efektive, la “liberecon de informado” tiom laŭte postulata, sekvis la leĝo de la silento... Agoplenaj filmoj, kuir-receptoj, telenovelas, desegnofilmoj kaj bazpilka matĉo de la grandaj usonaj ligoj olupas la etan ekranon (RCTV), interrompitaj nur de la reelsendo de la sekvenco en kiu la generalo Lucas Rincón anoncis la “demision” de la prezidanto Chávez.
Krom la miloj da konektoj kun interreto kaj la alvokoj ekde poŝtelefonoj, tiun black-out povis rompi nur la alternativaj komunikiloj. Popolaj gazetoj, televidoj kaj radioj estiĝis dum la lastaj jaroj en la barrios kiel grava spaco de civitanaj komunikado kaj informados. Sed, kun siaj modestaj spertoj, ili estis krome la unuaj celoj de la “demokrata transiĝo”. “Chávez neniam postulis de ni disvastigi liajn paroladojn aŭ fari propagandon por li”, atestas Thierry Deronne, animanto de Teletambores. “Kontraŭe, la puĉistoj hezitis eĉ ne sekundon aresti niajn respondeculojn kaj rekvizicii niajn sendilojn, por bari al la loĝantaro ĉian eblecon informiĝi alie ol per la komunikiloj de la ŝtatrenverso.” En Karakaso, Radio Perola, TV Caricuao, Radio Catia Libre, Catia TV spertas traserĉadojn, brutalaĵojn kaj arbitrajn arestadojn. Kiujn neniu denuncas.
Fine de posttagmezo, aregoj amasiĝas antaŭ RCTV (poste Venevisión, Globovisión, Televen kaj CTM, kiel antaŭ la fasadoj de la ĵurnaloj El Universal kaj El Nacional), ĵetas ŝtonojn kaj devigas la ĵurnalistojn dissendi mesaĝon kiu postulas la revenon de “ilia” prezidanto. Netolerebla atako kontraŭ la komunikiloj! La epizodo okazigas la kompatindan scenon de ektimaj ĵurnalistoj kiuj, per help-alvoko tra la ondoj forgesas sian puĉistan konduton: “Ankaŭ ni estas parto de la popolo, ankaŭ ni estas venezuelanoj kaj ni plenumas nian devon. Ne eblas ke apogantoj de la subkolonelo Hugo Chávez [forgesante preterpase ke li estas la ŝtatestro] konsideru nin kiel siajn malamikojn.”
Oni devas tamen atendi 20 horojn kaj la rekomencon de la sendado de la ŝtata ĉeno Venezolana de Televisión — refunkciigita de aktivuloj de la komunumaj informiloj, helpate de militistoj de la prezidanta gvardio — por ke falu la muro de silento kaj ke la venezuelanoj eksciu: la situacio ŝanceliĝas.
Kun la escepto de Ultimas Noticias, eĉ ne unu ĵurnalo aperas sekvatage por anonci la revenon de la legitima prezidanto. La privataj televidoĉenoj elsendas neniun informbultenon — nur Globovisión sendas la informojn de la internaciaj gazetar-agentejoj.*
Kvankam la restarigo de la demokrata normaleco okazigis nenian subpremon kontraŭ ili, la amaskomunikiloj daŭre prezentiĝas kiel viktimoj, dediĉas hegemonian spacon al la “herooj de la ŝtatrenverso”, parolas pri “potenc-vakuo”, postulas la demision de la prezidanto Chávez traktata kiel “murdisto”. La “komunikiloj de la malamo”, vidate kaj sciate de ĉiuj, volas esti tutsimple la “komunikiloj de la puĉo”.
Vd ankaŭ, de la sama aŭtoro: Malstabiligo en Venezuelo (la 13-an de decembro 2002)
kaj Ignacio Ramonet: Perfekta krimo.