Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post plenfrapa fiasko dum la provo de ŝtatrenverso de la 11-a de aprilo 2002 kontraŭ la prezidanton Hugo Chávez, la venezuela opozicio, balota minoritato gvidata de la mastrara organizo Dececamaras, la sindikata burokrataro de la Konfederacio de la laboristoj de Venezuelo (CTV) kaj grupiĝo de tradiciaj partioj kaj organizoj sine de la Demokrata Kunordigado, lanĉis sin en novan provon de malstabiligo. En multaj trajtoj tiu memorigas la strategion kiu, en Ĉilio de la 1970-aj jaroj, preparis la renverson de Salvador Allende. Se la ĝenerala striko, unue “nelimigita”, poste “nerevokebla”, lanĉita la 2-an de decembro de siaj gvidantoj — la mastraro estis promesinta pagi la strikotagojn! — estis nur parte sekvata kaj maldensiĝas ĉiutage pli, reaperis ĉiuj ingrediencoj de la scenaro de la aprila puĉo:
‣ alvokoj al civila kaj militista ribelo lanĉita el la “liberigita zono” de la placo Altamira (la ŝikaj kvartaloj de Karakaso) de grupo de oficiroj kiuj partoprenis la provon de ŝtatrenverso de la 11-a de aprilo;
‣ akrigo de la tensioj fare de amaskomunikiloj transformitaj al propagandomaŝino kaj disvastiganta, dek-ok horojn tage, senĉese, la tezojn de la opozicio kaj alvokante malkaŝe al renverso de la legitima prezidanto;
‣ kreado de taŭgaj kondiĉoj por perfortaj agoj kiuj liveru pretekston por alvoki la internacian komunumon por ke ĝi “ĉesigu la ĥaoson”. Pafado sub ankoraŭ ne klarigitaj cirkonstancoj mortigis tri kaj vundis 20 homojn de la opozicio, la 12-an de decembro, dum kiu iu individuo, kiu estas arestita, pafis en la amason, en la placo Altamira. La hazardo bone aranĝis la aferon, ĉar la dramo okazis precize kiam unu el la gvidantoj de la opozicio, s-ro Carlos Ortega, esprimis sin rekte en la televido, kio ebligis al li tuj kvalifiki la prezidanton “murdisto”, akuzante lin mendinto de la krimo. Sen esploro nek ia ajn retropaŝo, la akuzo estis disvastigita de ĉiuj privataj komunikiloj;
‣ utiligo de la viktimoj de tiu “masakro de Altamira” por lanĉi la operacion “ekonomia malstabiligo” paralizante — pere de ĝiaj superaj oficistoj, la teknokratio de la “nafto-generaloj” favoraj al ĝia privatigo — la ekonomian koron de la lando, la ŝtatan naftokompanion PDVSA.
Tiu lasta dispono gravis. La ĉesigo de la produktado plene frapis la eksportkapaciton, provokante perdojn taksitajn de 50 milionoj dolaroj tage kaj interrompante liveradojn de PDVSA, precipe al Usono. En la kunteksto de la “antaŭmilito” en Irako, tiu manko de unu el ĝiaj precipaj liverantoj donas al Vaŝingtono pretekston por fortigi la premon — inkluzive per la ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Regnoj (OAR), s-ro César Gaviria, ĉeestante en Karakaso por antaŭenigi la dialogon — por tuja organizado de balotoj, ekster la konstitucia kadro. Ankoraŭ pli radikala, la opozicio postulas “la demision” de la oficanta prezidanto. Estas vere ke en la nuna stato de la fortrilatoj, ĝi verŝajne perdus la balotojn — se oni ne malpermesus s-ron Chávez partopreni ilin, jen tre aparta koncepto de demokratio!
Tion montras la evoluo de la situacio en la lastaj tagoj. Ekde la 11-a de decembro, agacita de la malama propagando kiun elverŝas la privataj komunikiloj, la subtenantoj de la prezidanto amasiĝas regule kaj pace, kriante “diru la veron!”, ĉirkaŭ la sidejoj de la televidkanaloj kaj la ĵurnaloj. Ĉiutage la defendantoj de la demokrata leĝeco surstragiĝas kaj certigas sian pli grandnombran ĉeeston. Helpate de tiu popola mobilizo kaj de la armeo (purigitaj de siaj ribelaj oficiroj post la 11-a de aprilo), la povo ŝajnas iom post iom repreni — eĉ se nur parte ĝis hodiaŭ — la kontrolon de PDVSA.
La venezuela registaro ricevis, en ĉi-lastaj tagoj, multnombrajn subten-mesaĝojn: Grupo de la Verduloj/ALE kaj Eŭropa Unitara Maldekstro-Nordia Verdula Maldekstro en la Eŭropa Parlamento; 16 usonaj membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj, 39 NRO kaj proksimume 200 eminentuloj — ankaŭ usonaj-, kiuj petas la prezidanton George W. Bush la apogon de Vaŝingtono al demokrate elektitaj registaroj; la argentinaj naftosindikatoj; la Unika Sindikata Centralo de Urugvajo; la kolombia Laborista Sindikata Unio de la naftoindustrio (USO); la Unitara Centralo de la Laboristoj de Ĉilio (CUT); la Konferenco de Naft-Eksportaj Landoj (NEL); ktp.
Pro sekurecaj kialoj, la usona registaro permesis al parto de sia diplomatia personaro forlasi Venezuelon. Ĉar la opozicio bezonas “viktimojn”, kiel la 11-an de aprilo 2002 (v. Dans les laboratoires du mensonge au Venezuela [En la laboratorioj de la mensogo en Venezuelo]), provokoj kaj memorganizitaj atencoj povus malheligi la proksiman estonton. Ĉar de la solvo de tiu batalo kun forta nafto-odoro dependas la estonto de Venezuelo. Kaj de la sociaj reformoj kiujn tiu lando urĝe bezonas.
Maurice LEMOINE
Ndlr: Vd ankaŭ, de la sama aŭtoro: En la laboratorioj de la mensogo en Venezuelo. Tiu artikolo prilumas la rolon kaj konduton de la venezuelaj amaskomunikiloj antaŭ, dum kaj post la puĉo de la 11-a de aprilo 2002,
kaj Ignacio Ramonet: Perfekta krimo