Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 1-an de januaro 1994, en Chiapas * ne evitas la klifojn de la “aktivist”-sindromo — la ekskluzivecon por la zapatismo — ĵetante kelkajn pikojn al la “kaviara maldekstro” aŭ al la “utilaj idiotoj” — certaj personoj, kiuj renkontiĝis kujn la subkomandanto Markos*. Ili tamen liveras simpatian rakontadon pri la okazaĵo*.
Oni retenos el La Fragile Armada* la ducent paroladojn, leterojn kaj komunikaĵojn de la marŝo kaj la tekston de Joani Hocquenghem, en kiu la ribela subkomandanto Markos severe traktas “Alena-n de Prout kaj ties blatoj-n” , ŝercante pri siaj propraj troigoj: “Gefratoj, jes ja konsentite, mi puŝas iomete, sed memoru ke ne komencis ni.” La aŭtoro tamen ne forgesas la malpli konatajn, kiel la komandantinon Yolanda, luktanta kun la malfaciloj de la transprenita tasko: “Ni iros mem [al Meksikurbo] por diskuti, kvankam ni havas multajn problemojn kun la vortoj, kiujn ni ne komprenas, sed ni faros, kion ni povos.”
Du el inter la aŭtoroj de tiu verko bedaŭrinde dedicas sin al ekzerco jam klasika: uzi la zapatistojn por malkvalifiki la aliajn armitajn movadojn de Meksiko kaj de la kontinento. Tamen, pasante tra la meksika stato Guerrero, ĉu Markos ne faris saluton al la memoro de Lucio Cabañas kaj de Genaro Vasquez, revoluciuloj falintaj komence de la jaroj 1970? Li same salutis kaj dankis la ankoraŭ nun aktivajn gerilanojn. Certe, la zapatista movado markis tranĉon: “Revoluciulo volas ĉiam transformi la aferojn desupre”, diras Markos en interparolado kun Ignacio Ramonet, “dum la socia ribelulo volas ŝanĝi ilin desube*.” Jen pro kio tiu maltipa movado, notas la aŭtoro, “kiu iel kreis la unuan simbolan ribelon kontraŭ la tutmondiĝo”.
Tamen, konsideras Carlos Montemayor, “la EZLN ne kompreneblas marĝene de la kompleksa armita proceso [kiu evoluis en Meksiko] en ĉi lastaj jardekoj*”. Kaj la meksika verkisto, elstara konanto de la revoluciaj grupoj de Meksiko kaj de Latinameriko, asertas: “La gerilo ne komencis la perforton; la gerilo estas la armita kaj lasta fazo de senretena, kruela kaj mortiga perforto de la politiko de la grupoj de la povo.”
Pro tio lia antaŭaverta demando — la verko publikiĝis en Meksiko en 1998: “Kiujn sociajn kaj politikajn dimensiojn ampleksas la vorto ‘terorismo’? Popolo leviĝanta por rezisti kontraŭ invado, aŭ por defendi sin kontraŭ masakroj, malsato, rasismo, subpremo aŭ kontraŭ la mizero, ĉu ĝi estas terorista?” La unua reago de la povo vid-al-vide de gerila grupo ne estas militista aŭ polica; ĝi provas malkvalifiki ĝin! Eĉ kun la risko provoki eskaladojn kaj devojiĝojn kaj malfortigi, kiel faras la prezidanto Vincente Fox kun la zapatistoj, kiuj estas ja la “alternativo al rezistado de fundamentisma tipo kie oni trovas fanatikajn ultranaciistajn movadojn, kiuj povas fari mortigajn atencojn nome de siaj valoroj, kaj kiuj proponas al la tutmondiĝo respondon tute same absurdan, dogmatikan kaj malracian*”. Antaŭaverta ankaŭ li, la subkomandanto Markos!