Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Depost la politika-homhelpa fiasko sur fono de genocido en Ruando, en 1994, Francio malpermesis al si militistan engaĝiĝon sur la afrika kontinento. Ĝi limigis siajn agadojn en kunlaborado aŭ subtenado al regionaj porpacaj militfortoj kaj en izolitaj evakuoj de siaj ŝtatanoj — kiel en 1997 sur la du bordoj de la riverego Zairo okaze de la konkero de Kinŝaso far la ribelantoj, kaj poste dum la enlanda milito en Brazavilo.
Tiun novan sintenon de eksa kolonianta potenco, kiu sin diferencigis de la aliaj konservante militistajn bazojn sur la kontinento, resumis en 1997 la ĉefministro Lionel Jospin: “Nek entrudiĝo, nek indiferento”*. Estigante veran “tertremon en la areno”, la socialista registaro rifuzis interalie — spite al la deziro esprimita de prezidanto Jacques Chirac — sendi trupojn en Eburbordon okaze de la “Kristnaska puĉo” de 1999, kiu forpelis prezidanton Henri Konan Bedie. La “dinosaŭroj”, nemoveblaj regnestroj de la “franclingva marĉo”, tiujn hezitojn ne komprenis, kaj same ankaŭ iuj francaj militistaj responsuloj, el kiuj iu asertis: “Nome de la sekureco de la francaj ŝtatanoj, ni estus restarigintaj la ordon kaj residigintaj Bedie”.
En Eburbordo, la 23-an de septembro 2002, kolonelo Charles de Kersabiec, komandanto de la 43-a marinfanteria bataliono, kiu estis ĵus manovrinta sur la flughavenon de Yamoussoukro, konfirmis, ke neniel ajn la francaj militistoj enmiksiĝos en krizo centprocente “kontraŭebura eburborda”. Tamen, unu semajnon poste, post kiam 2100 alilandaj ŝtatanoj (interalie francoj kaj usonanoj) estis evakuitaj el Bouake — la dua urbo de la lando — okupita de la ribeluloj, la franca militista taĉmento tamen ne retiriĝis, okupante Yamoussoukro-n, la politikan ĉefurbon kaj ties ĉirkaŭaĵojn.
Fakte celate inter du pafadoj, tiuj francaj militistoj troviĝas insultataj samtempe de la “patriotoj” de Abidjan kaj de la ribeluloj de Bouaké. Sur la tereno, komenciĝe de oktobro, franca kolonelo asertis: “Se la ribelantoj atakvenas, ilin mi kontraŭblokos”. Dume vidalvide sammomente unu el la ribelestroj sciigis sian incitiĝon: “Francio al ni kreas tro multe da problemoj. Ĝi utilas kiel ŝildo. Ĝi malebligas nian antaŭeniron. Sen ĝi ni jam estus en Abidjan”. Post “senvizaĝa puĉo”, kompletigita de klasika evakua operaco, ja kvazaŭ neintence postvenis militista intermetiĝa taĉmentado, implikante milon da francaj paraŝutistoj, marinfanterianoj kaj legianoj.
Oficiale la misio rolas por malebligi alfrontiĝon, atendante la finpretiĝon de dubinda okcidentafrika pacsoldataro, sub la patroneco de la “Ekonomia Komunumo de la Okcidentafrikaj Regnoj” (EKOAR)*. Sed pli verŝajne — tial ke ne naskiĝas tiu nova avataro de Ecomog* — tio por la misio signifas ŝirmi Abidjan kaj ankaŭ la sudajn regionojn kaj la “utilajn” centrojn de la lando, tio signifas malinstigi la ribelulojn antaŭeniri, tio signifas senmovigi la fronton, atendante denovan sinregadon de stampedinta ebura armeo. Kaj prenante sur sin la riskon oficialigi, almenaŭ provizore, faktan duonigon de la lando (vd la sameldonan artikolon de Tiemoko Conlibaly)*.
La devojiĝo de la komisioj donitaj al la operaco “Unukornulo” plian fojon pruvis, ke estas maldika la limo inter iu operaco laŭdire “homhelpa” kaj iu engaĝiĝo povanta sur la tereno plifortigi unu aŭ alian el la du partioj. Ĝis la mezo de la 1990-a jardeko, ĝis la katastrofa aventuro en Ruando, en la antaŭa franclingva rezervejo, la urĝaj militistaj intervenoj plej ofte finatingis agadojn favorajn al aliancaj reĝimoj laŭ kelkfoje kontestindaj kondiĉoj: la abrupta “purigado” de la Bamileke-a lando en Kamerunio komence de la 1960-a jardeko; la ĉiam refaritaj intervenoj en Ĉadlando por kontraŭstari la ofensivojn de la ribeluloj de nordo; la sinsekvaj paraŝutadoj sur la minejajn provincojn de eks-Zairio en la 1970-a jardeko; la interveno en Gabono en 1990; la subteno al la franciemaj solduloj (Angolo, Gvineo, Benino, Komoroj). La franca armeo estis intervenanta kadre de akordoj por defendo subskribitaj kun sep regnoj kaj por militista kunlaboro kun dudek-kvin landoj, pere de reto de militfortoj antaŭpostenintaj sur kvar bazoj (vidu la mapon), kaj ankaŭ dank’al konstantaj interŝanĝoj kun la lokaj armeoj (ĉiujare dek-kvino da milittrejnadoj kaj 250 haltoj de ŝipoj de la nacia ŝiparmeo).
Ĉi-foje denove kaj pro insista peto de la registaro de Abidjan, Parizo — tamen rifuzante funkciigi la tradician defendtraktaton francan-eburan, startigeblan nur kaze de “deekstera atako” — finfine konsentis liveri al la nacia armeo, kadre de la “normala” militista kunlaboro, subtenon por transmisiado, transportado kaj proviantado, tiel riskante implikiĝi pli profunden en la konflikton. Ŝajne limigita, kaj cetere prikonsentita post dek tagoj kaj multaj hezitoj, tiu “loĝistika” subteno kontribuis redoni al la ebura komandantaro kvazaŭan viglecon kaj efikecon. “Francio ne forlasos nin” sekve komentis la ebura ministro pri defendo, antaŭ ol esti mem eksoficigita. “Parizo elektas Gbagbo-n” konkludis la plejmulto el la gazetoj.
Krome, post la finaranĝo de unua batalhalto je la 17-a de oktobro, la francan armeon, kiu estis transportinta kaj sekuriginta plurajn afrikajn diplomatojn kaj oficirojn de la “kontaktgrupo” de EKOAR, oficiale komisiis la eburborda prezidanton, por provizore kontroli la aplikadon de la akordo. Kaj por fakte plenumi la ĉiam rifuzitan “sinintermeton” inter ebura armeo decidinta resti militpreta (“Niaj policfortoj estas plifortiĝontaj”) kaj ribeluloj rifuzantaj fordoni la armilojn (“Ni neniam fidis al Gbagbo”).
Laŭ la franca vidpunkto, la interveno estis trudita de pluraj faktoroj: la antaŭtimo pri disrompiĝo de la antaŭa okcidentafrika franclingvia “montrofenestro” (kiu tuj misefikus al la regiona stabileco); la premego konsistigita de la ĉeesto de usonaj specialaj militfortoj (kiuj unuafoje estis senditaj en la regionon, montrante ke Francio ne plu estas centprocente fidata); la ekinterveno de la armeoj de Niĝerio kaj eĉ de Angolo; la dissvarmo de armilvendistoj, solduloj, spionoj, eksmilicianoj saviĝintaj el la enlandaj militoj de Liberio kaj de Sieraleono; kaj la deziro sendi trankviligan signalon al ĉiuj “amikaj” reĝimoj de la regiono.
Dume pli intervenisma diplomatio sur la kontinento devos konsideri, ke tiuj fremdaj militistaj entrudiĝoj estas malpli bone tolerataj de la lokaj popolopinioj. Kaj ke la francaj militistoj mem ne plu havas la “afrikan kulturon”, kiu konsistigis ilian forton: la plejmulto de la soldatoj antaŭpostenintaj sur la nigrula kontinento estas anoj de “moviĝaj rotoj” el regimentoj bazitaj en metropola Francio, anstataŭataj ĉiun kvaran monaton, daŭre enfermitaj en la kazernoj; la kadrularo, taskite dum la lastaj jaroj regi la profesiigon kaj la “alorientan malfermon” de la franca militistaro, ankaŭ estis kondiĉata de la neintervenema sentaro de la maldekstraj registaroj inter 1981 kaj 2002. Estas for la etoso de “armfrateco”, kiun prizorgis la 5-a Respubliko dum siaj komencaj jaroj.
La kreditoj atribuitaj al la eksteraj operacoj kaj al la transmaraj bazoj, kaj ankaŭ ties efektivaj kiomoj, estis cetere malpliigitaj je unu triono ekde 1988. Parizo ankaŭ findecidis evakui siajn bazojn de Bangui kaj de Bouar, en la Centrafrika Respubliko. En Ĉadio, la nombro de militistaj kunhelpantoj estis sesonigita en malpli ol dek jaroj. Ĝibutio, longtempe monopoligita de la franca armeo, nun akceptas germaniajn kaj usonajn soldatojn, kaj petas revizion de la defendtraktatoj kun Parizo.
La plejmulto de la defendtraktatoj aranĝitaj kun ses aliaj landoj de la kontinento datiĝas de la 1960-a jardeko, de la tempo de la “Komunumo”*, escepte por Kamerunio (1974) kaj Komoroj (1975). Iuj traktateroj rilatantaj la ordtenadon estas sekretaj. Se tiuj traktatoj estis kelkfoje nuligitaj (kiel en Madagaskaro en 1973), ili estis malofte reviziitaj kaj estas rigardataj kiel “kadukaj”. En 2000 la komisiono pri defendo de la franca Nacia Asembleo postulis, ke estu kontrolotaj la eksteraj operacoj koncernantaj francajn militistojn kaj la defendtraktatoj far “parlamenta instanco rajtigita pri la defendo”. Sed tiu aparta aranĝo estis neniam starigita, kaj la franca parlamento — al kiu estis “prikonsentita” en oktobro 2002 debato pri la krizo kun Irako — ne povis doni sian opinion pri la operaco “Unukornulo” en Eburbordo, same kiel ĝi ne estis demandita ekzemple pri la registara politiko dum la politika-militista krizo en Madagaskaro inter januaro kaj junio 2002.
Por malkonfirmi ajnan “malengaĝiĝon” el la afrika kontinento, la francaj militistoj sin kroĉas ĉe la nova sistemo “Recamp” (Plifortigo de la Afrikaj Kapabloj por Subteno de la Paco)*, al kiu estas dediĉita unu kvinono de la buĝeto por militista kunlaboro. Tri trejncikloj dum du jaroj por armeoj de okcidenta Afriko, poste de centra Afriko, kaj antaŭ nelonge de orienta Afriko — kompletigotaj de manovroj en Senegalo, en Gabono kaj en Tanzanio — estas organizitaj depost 1996. Ili celas, en ĉiu granda regiono trejni intermetiĝan batalionon kaj provizi ĝin per militinstrumentoj lokitaj en Dakaro, Liberurbo kaj Ĝibutio. Tiu aparta aranĝo kompletiĝas per regionaj centroj por speciala trejnado, kiel “la lernejo de la pacsoldatoj” en Zambraco (Eburbordo).
Tiu projekto, stampita de “ĉiuflankismo” efikas al la franca armeo kiel “savilo”. Sin metante sub la patronecon de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Afrika Unuiĝo, ĝi enskribiĝas senpere en la strebadon por respondecigi la afrikanojn mem pri la sekureco de la regiono. Sed la aranĝo ankoraŭ ne estas funkciiva, kion elpruvis la krizo en Eburbordo: unu monaton kaj duonon post la ekmilito, neniu afrika “pacsoldato” jam estis taĉmentita sur la terenon, kio instigis la francajn militistojn danĝere rekomenci la antaŭajn “baroud-ojn”*.
Pri la titolo:*