Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La tezo de la kunpuŝiĝo de la civilizacioj celas kulpigi la “krimajn malamikojn” de Usono pri la fiaskoj de la tutmondigo. Ĉar la dominado de Usono dependas ankaŭ de ties kapablo produkti persvadajn kaj mobilizajn diskursojn. Sed, por gardi siajn interesojn, Vaŝingtono ne havas alian eblecon ol etendi sian dominadon, trudante siajn administrajn, jurajn kaj teknikajn normojn. Obeeme ĝiaj eŭropaj aliancanoj portas la pliparton de ŝarĝoj de tia sistemo.[1]
La epoko ŝajnas tre malproksima en kiu la pensuloj de la tutmondigo esprimis sen kaŝpensoj sian fieron esti ĉesigintaj la dupolusan dispartigon de la planedo. Ekde la 11-a de septembro 2001, efektive, la konfido en la virtoj de la ekonomia kaj financa tutmondiĝo serioze malŝvelis, eĉ ĉe la plej grandaj optimistoj. La espero esti alvenintaj al la “fino de la historio” rapide stumblis, en la usona literaturo, super la “ŝoko de la civilizoj”. Maniero diri ke se la projekto de “feliĉa tutmondiĝo”, volata kaj portata de la okcidentanoj, fiaskis, tiam pro kulpo de iliaj malamikoj, mensbaritaj obskuristoj.
Valoras la penon reiri al la dialogo en la 1990-aj jaroj inter la disĉiploj de Francis Fukuyama kaj tiuj de Samuel Huntington*. La kontinentaj eŭropanoj vidis en ĝi nur fuŝe verkitan filozofian disertacion. Ili ne komprenis ke la du tezoj, anstataŭ esti kontraŭdiraj, kompletigis unu la alian. Ili ankaŭ ne kaptis la uzon al kiuj ili estis destinitaj. Necesas memori ke la usona pensado estas unue utilisma, precipe kiam ĝi havas ideologiajn kaj strategiajn implicojn: la teorio de la fino de la historio havis la funkcion akompani la usonan dogmon de la unua tutmondigo, la “feliĉan tutmondiĝon”. Tiu ideologia koncepto rapide rompiĝis sur la realaĵoj de geopolitiko kiu rifuzis oferi sin sur la altaro de la financa tutmondigo. De Irano ĝis Kolombio, de Kubo ĝis Irako, sen kalkuli kelkajn pliajn grizajn zonojn kiel Balkanio, Somalio aŭ Afganio nek kelkajn pulvejojn kiel la Proksiman Orienton, restis tre aktivaj pereigaj fortoj. Ili ne nur estis ne reduktitaj de la bonfaroj de la tutmondiĝo, sed male ŝajnis fortigitaj de la sovaĝa liberaligo de la merkatoj. Kaj jen eniras la scenejon Huntington kaj lia “ŝoko de la civilizoj”: se la tutmondigo ne produktis la atenditajn fruktojn, estas ĉar ĝi estas bridata kaj frustrata de tiuj kiuj, krimaj malamikoj de Usono, volas malhelpi la reston de la mondo progresi al la civilizaj dolĉaĵoj de la American Way of Life.
Sed kiuj estis do tiuj obskuraj minacoj kiuj venis bari la aliron al la “tutmonda vilaĝo”? La ideologiaj diskursoj ne havis la taskon diri tion, sed pravigi tiujn kiuj estis taskitaj diri ĝin. Ĉar la forto de Usono venas ne nur de ĝia ekonomia kaj financa potenco, sed ankaŭ de ĝia kapablo enskribi tiun potencialan potencon en kadron kaj doktrinon de agado kiuj donas al tiu forto koheron kaj raciecon (almenaŭ en la diskurso), kaj kiuj, antaŭ ĉio, kreskigas la interagadon kaj la sinergion de ĝiaj konsistaj elementoj. Tiel do aperis la temo, unue svage, de la “novaj minacoj”, pri kiuj iuj naive pensis ke ili nur venis anstataŭi la malaperintan sovetan malamikon. En realo temis pri io tute alia: respondi al la malsukcesoj de la tutmondigo kiuj dubigis ties premisojn kaj antaŭsupozojn, ĝuste en la momento en kiu ĝi antaŭenpuŝis Usonon kaj la tutmondigitan ekonomion kiu tiom bone servis al Usono survoje al la pintoj de ĝia potenco.
Komence de la 1990-aj jaroj, la identigitaj minacoj estis precipe mafiaj aŭ krimaj, sed, dum tiu sama jardeko, la terorismo ekokupis kreskantan lokon en la usona retoriko. Poste venis la 11-a de septembro. La minacoj “kontraŭ” la tutmondiĝo fariĝis tiam malkaŝe minacoj “de” la tutmondiĝo. Ĉu vere ankoraŭ sufiĉis rebati en la landoj de la Sudo, nomataj “fontoj” de krimeco kaj teroro, kiam fariĝis tiom evidenta ke tiuj minacoj povis frapi en la koro de la sistemo nur uzante ties proprajn vojojn? Ne nur tiujn de la okcidenta teknologio, turnita kontraŭ la Okcidento per simplaj tranĉiloj, sed la financajn vojojn, kies tuta inĝenierio, same opaka kiel subtila, estis inventita por ĉirkaŭiri la rigorajn reglamentojn de la ŝtatoj. La vundeblecoj de la tutmondiĝo aperis do kiel la vera minaco de la 21-a jarcento.
Sed kiuj estas tiuj vundeblecoj? Ĉu la malekvilibroj enkondukitaj de disvolvomodo kiu profundigas la malegalecojn, gravigas la heterogenecojn kaj malordojn de la mondo, detruas la neokcidentajn kulturajn areojn kaj krimigas la ekonomion kaj la financon? Aŭ ĉu la fragileco de la kompleksa strukturo de la tutmondiĝo, kies altteknologia (high-tech) perfekteco povas ekflori nur sine de perfekte asepsa medio? Elekti la unuan respondon signifas voli alian tutmondiĝon. La duan, male, firmigas la trankviligan doktrinon de mesia tutmondigo kies centron okupas Usono kaj kiu devas defendi sin vigle por ne esti forbalaita de la fortoj de la Malbono. En apenaŭ unu jaro, la usonaj strategiistoj do ellaboris kaj ekstarigis samtempe doktrinon, strategion kaj taktikon, kies realigo fariĝos la decida temo de la venonta jardeko.
La doktrino estas tiu de absoluta kaj prioritata sekurigo de la usonaj teritorio kaj interesoj, kaj sole nur de usonaj. Pretekste pro defendo de la okcidenta sistemo (demokratio kaj liberaligo de la merkatoj), ĝia sola zorgo estas la “bunkrigo” de sia teritorio kaj de siaj naciaj interesoj. Sed tiu bunkrigo estas ĉio alia ol nova izolismo, ĉar kio kaŭzas la vundeblecon de Usono — la malfermo de la landlimoj kaj la enretiĝo — estas samtempe tio sur kio konstruiĝis ĝia potenco kaj kion ĝi devas ĉiupreze konservi. Kaj ankaŭ estas ekster la demando instali reguladojn kiuj forigus al ĝi strategiajn anvantaĝojn kiujn donas al ĝi ĝia hegemonia pozicio en la ekonomiaj kaj financaj merkatoj.
Por protekti sian modelon, Usono do ne havas alian elekton ol etendi ĝin ĉiapreze al la resto de la mondo. La elektita strategio estas aŭtoritate trudi siajn proprajn normojn, kun la minaco fermi la usonajn merkatojn. Tiu farmaniero ne estas tute nova, ĉar la Clinton-a registaro jam uzis ĝin sub la nomo “Shaping the world” (“fasoni la mondon”). Kio radikale novas, male, estas ke ĝi estis unue limigita al la teknikoj de informado kaj komunikado por certigi al Usono, en tiu ŝlosila sektoro, kompletan potencon, “information dominance” (aŭ superiority), kaj hodiaŭ etendiĝas al la tuta kampo de ekonomio kaj financo, kiuj estis antaŭ nelonge elkluditaj*, laŭdifine, de ŝtata reglamentado.
Ne temas pri enkonduko de reglamentado de la merkatoj, sed nur pri konservado de la tutsupereco de Vaŝingtono. La bankaj, impostaj kaj juraj oazoj ne estas minacataj, ĉar ili estas integra parto de la ekonomio de Usono kiu uzas ilin por mallojale per malaltaj impostoj konkurenci la eŭropanojn.* Nuntempe Usono dotis sin per rimedoj por kontroli ĉiujn financajn fluojn kiuj koncernas la dolaron aŭ kiuj pasas tra ĝia teritorio, trudante al la bankoj rilatantaj kun ĝiaj propraj financ-institucioj ke ili liveru la informojn kiuj koncernas ĉiun traktatan operacion.* Tiu kontrolsistemo, ŝajne tiom malgrava ke ĝi eskapis la atenton de komentistoj de la eŭropa gazetaro, ebligos al la usonaj aŭtoritatoj mastri la plej grandan parton de la fluoj de la formala financ-sistemo (tiu kiu uzas la okcidentajn administrajn kaj librotenajn normojn).
Kun la sama eŭropa indiferento, Usono trudas unuflanke ekonomiajn normojn kiuj remodlas la komercajn regulojn kaj cirkvitojn. Tiel, listo de dudek havenoj en la mondo estis unuflanke fiksita de la usonaj dogan-aŭtoritatoj: tiuj havenoj estas la solaj permesitaj eksporti varojn en kestegoj* al usonaj havenoj.* Por esti sur tiu listo, la landoj devis akcepti ke la administraj reguloj kaj sekurecaj normoj estu tiuj fiksitaj de Usono, kaj cetere sub permanenta kontrolo de usonaj doganistoj senditaj en tiujn tiel legitimitajn havenojn. Francio, kiu ne estis sur tiu unua listo, devis cedi al tiuj kondiĉoj por ke la haveno de Havro, kiu transŝarĝas 90% de la francaj kestegaj eksportoj al Usono, ne devu interrompi siajn laborojn. La sama metodo troveblas ekzemple en la projekto de usonaj pasportoj, tio estas, eldonitaj laŭ la sekurecaj normoj (biometriaj) volatajn de Usono kaj kiujn Usono volas trudi al la resto de la mondo.
Tiu strategio resumiĝas en “eksterigo” de la usonaj normoj, trudata de Usono, sed realigota de ĝiaj partneroj. Sub la nomo de “inteligentaj landlimoj” ĝi etendiĝas de la militista kaj polica protektado de la teritorio kaj de la usonaj interesoj ĝis la juraj aŭ administraj reguloj de la komerco de varoj kaj de la servoj (eĉ financaj). Laŭ tiu sekurec-doktrino, la parteneroj kaj aliancanoj de Usono fariĝas antaŭpostenoj de la usonaj protekt-linioj. La tutaĵo de tiuj strategiaj disponoj estas riglita de alia strategia doktrino, nomata long arm jurisdiction (“longbraka jurisdikcio”, enkondukita de la USA PATRIOT ACT, kiu igas la usonan jurisdikcion kompetenta por juĝi la atencojn al la usonaj interesoj, kie ajn ili estu farataj en la mondo.
Kiuj estas la veraj celoj de la politiko de milito entreprenita de Usono nome de la luktado kontraŭ la “novaj minacoj”? Ĉu ili ne estas la “dia surprizo” kiu mankis en Vaŝingtono por pravigi la transiron al malkaŝa dominado de la mondo? Ĉu Usono, ŝajnigante proponi sin al la okcidentanoj kiel lasta ŝildo, ne estas pli ĝuste inventanta novan armitan ekonomian dupolusecon, kontraŭmetante la Nordon kaj la Sudon, en kiu la eŭropanoj estu ĉe la fronto, dum sole la usonaj entreprenoj, malantaŭe, tiros la profitojn de imperia rekoloniigo de la planedo?