Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kio restas de la revoj de “Solidareco”?

Pollando malsana de liberalismo

Laŭ enketo de Eŭrostat, la kvoto de senlaboreco en la landoj kandidataj por la Eŭropa Unio — escepte de Malto kaj Turkio kiuj ne prezentis statistikojn — atingas 13% de la aktiva loĝantaro, kontraŭ 7,3% por ĝiaj dek-kvin nunaj membroj. La proporcio iras de 4% en Ĉipro ĝis 20% en Pollando. Tiu sola cifero ilustras la aĉan flankon de la kapitalismo en tiu ĉi lando kiu revis, kun Solidareco, pri pli humana socio. Kiel la komunisma materiismo, la novliberala materiismo fiaskis tie.

Pollando estas rimarkinda recepto de la tutmondiĝa kuirarto. Prenu landon kiu, en 1989, transiras de komunismo al demokratio, ĉe la fino de neperforta revolucio celanta politikon bazitan sur la respekto de digneco kaj solidareco. Poste, sen demandi la opinion de la popolo, apliku la kutiman traktadon de novliberala ŝoko, faritan el “ekonomia rigoro” kaj el “ununura pensado”. Kaj, dek-unu jarojn poste, rigardu la bildon: demoralizita nacio, malegalecoj ĉie kaj ekonomio anhelanta. Estas ja vere ke tiu sistemo kombinas la malefikecon kun la sordido: ĝi estas ne nur malmorala, sed plie, ekonomie katastrofa.

Kiel, protestos certaj, oni povas aserti ion tian? Rigardu Varsovion, ĉiujn ĉi ultramodernajn oficej-konstruaĵojn, tiujn luksajn hotelojn, tiujn salonojn de Dior aŭ tiujn mercedesojn! Certe, la ĉefurbo kaj, eĉ pli, la provincaj urboj ege ŝanĝiĝis. For la antaŭa grizeco, malplenaj magazenoj, atendovicoj. Antaŭ eĉ nur kelka tempo, oni povintus aldoni: eniru la librovendejojn, vi povos fine aĉeti ian ajn libron! Tion oni ne plu diras, ĉar, amara paradokso, oni legas malpli, nun kiam ĉio disponeblas, ol antaŭe, kiam la plej bonaj verkoj pasis sub la mantelo. Tiuj kun mono apenaŭ interesiĝas pri kulturo, kaj tiuj kiuj amas ĝin estas ofte paŭperigitaj.

Ĉu oni kuraĝos diri tion? La kultura vivo ne estas plu tia kia ĝi estis sub la komunismo, malgraŭ la cenzuro (aŭ eble danke al la ribelo kiun ĝi provokis). La teatroj mortas; la kinarta produktado malprosperas fore de la ĉefverkoj de Andrzez Wajda kaj Krzysztof Zanussi; oni demandas sin kiam aperis la lasta bona libro. Certe ekzistas kelkaj oazoj de kulturo kiuj klopodas spite marojn kaj barojn, precipe en la muziko, kun ekzemple la Kamera Opero de Varsovio. Sed kiom ajn: la granda celo estas gajni monon, kiom eble plej rapide kaj ĉiarimede. Unu materiismo forpelis la alian, kaj tiu de la reganta mono ne faras pli bone ol la dialektika materiismo de hieraŭ.

Kiom belis la opozicio sub la komunismo! Kiom Solidarnosc estis ekzaltiga! Ĉiuj kiuj amis la luktantan Pollandon ne plu rekonas ĝin. Usona amiko, oficante en Varsovio antaŭ dekkvino da jaroj kaj reveninte kiel konsilisto de ambasado, lamentas: “Mi volis retrovi tiun landon kie oni povis diskuti dum tutaj noktoj kun fascinaj intelektuloj, sed, en tiu Pollando, jam neniu havas tempon por io ajn, ĉio turniĝas ĉirkaŭ la profito, oni trovas Makdonaldojn en ĉiu stratangulo: Usono de malriĉuloj!”

Certe, ne ĉio malbonas por ĉiuj. Inter 10% ĝis 15% vivas bone, ofte tre bone. Se universitata profesoro gajnas 600 eŭrojn, ĉefo de entrepreno ricevas same, se ne pli, kiel lia okcidenta samrangulo. Ĉio servas tiun “eliton” de mono. Oni malkaŝe deklaras la novliberalismon, sed la ŝtato ne malaperis: anstataŭ zorgi pri la plej senrimedaj, ĝi funkcias nun serve al la entreprenoj kaj al la riĉuloj (senimpostigo por la firmaoj, malaltigo de impostoj por riĉuloj, malŝparo de publika posedaĵo por riĉigi la privatan sektoron). Robin Hood inversa...

La elstara sociologo Jadwiga Staniszkis parolas pri “ŝtatkapitalismo”. Multaj eksaj direktoroj de komunistaj entreprenos gvidas nun respondec-limigitajn societojn. La baronoj de la antaŭa reĝimo bone elturniĝis: ili kontrolas du trionojn de la nova komerco kaj la duonon de la administracio. Ili cetere bone interkompreniĝas kun la iamaj gvidantoj de la opozicio, kiuj ankaŭ rapide riĉiĝis. La unuaj kaj la duaj dividas inter si la publikajn merkatojn. La nova gvidantaro kunteniĝas.

Malmultaj gvidantoj ne partoprenas la regantajn malmoralecon kaj koruptecon. Praktike neniu kontrakto haveblas sen ke la decidantoj ricevu sian parton de la kuko. La leĝoj kontraŭ tio estas ĉirkaŭirataj sen ke iu ajn protestas. Entreprenisto el la sudokcidento de la lando, al kiu ni demandis kion li faros post la enkonduko de la leĝo pri la travideblo de adjudiko de publikaj kontraktoj, rigardis nin konsternite, kaj poste ridegis: “Sed de kie vi venas? Ni estas tri seriozaj firmaoj en la regiono, ni dividas la merkaton inter ni kaj pagas kune la rajtigiton, la adjudikadoj estas kompreneble kompleta ŝajnigo.” La korupto gangrenas ĉiunivele, tiom ke oni ne plu atingas de urbodomo en deca tempo dokumenton sen pagi la respondecan oficiston. Gazeto ĵus eĉ publikigis, sen ajna sekvo, la aĉetprezojn de futbolmatĉaj arbitraciantoj — pli altaj kiam oni klasaltiĝas.

Perfidita revolucio

La malcentrigo montriĝis plago: ĝi kondukas al dissemado de multege da lokaj mafioj kiuj regule monelpremas sian teritorion. Kiel pruvo: la riĉecoj amasigitaj de la plej multaj lokaj elektitaj dum kelkaj jaroj... La direktoro de firmao pri publikaj rilatoj taskita de la Eŭropa Unio enkonduki, kun ĉiaj kostoj pagitaj, projektojn ebligantajn al la urbaj administracioj plibonigi la travideblon kaj la ligojn kun la civitanoj, lamentis pri tio ke li ne trovas interesitajn urbojn...

La juroŝtato restas iluzia. La justico ŝajnas ofte preferi la gangsteron ol la viktimon. Cetere, ĝia malrapideco faras ke pli valoras provi interkompreniĝi senprocedure, eĉ kun peranta mafio, ol provi respektigi siajn rajtojn. En tiu liberala ĝangalo, kiu ajn havanta la rimedojn povas atingi la permeson fari kion ajn, eĉ konstrui betonpalacon meze de nacia parko!

La Okcidento larĝe kontribuis al tiu korupta situacio. En 1990, okcidenta eminentulo diris al ni: “Solidarnosc, tio estis bela kiel militmaŝino kontraŭ la komunismo, sed nun, ni estu seriozaj, ne estas plu la tempo por paroli pri socia justeco kaj sindikata partopreno!” La internacia kapitalo do “regalis sin” per sia eta Pollando. Ĉiuj firmaoj kun iom da valoro estis aĉetitaj, la polaj respondeculoj estis tro feliĉaj ŝtopi la truojn de la buĝeto per la enspezoj de la privatigo.

Danke al tiu, Pollando faris dum kelka tempo iluzion — la gazetaro parolis eĉ pri “miraklo”. Sed la fonto sekiĝis. Intertempe, la okcidentaj kompanioj regas la preskaŭ tutan bank-sektoron, du trionojn de la entreprenoj kaj la esencan parton de la amaskomunikiloj. Kio restas de Pollando, forvendita, kaj eĉ ne plejpropone?

La reverso de la dekoro, jen kresko falinta al 1%, deficito de interŝanĝoj kaj de la buĝeto pli kaj pli drameca, kvoto de senlaboreco kiu proksimiĝas al 20%. La duono de la familioj vivas je minimuma vivnivelo aŭ sub ĝi. La kamparanoj vegetas senrimede; la pensiuloj dividas inter si la stratojn kie ĉiu povas traserĉi la mastrumajn rubojn. Refoje la novliberala fiasko evidentiĝas: servas al nenio doni ĉiujn avantaĝojn al la riĉuloj kaj al la entreprenoj, se oni ne plibonigas la vivkondiĉojn de la plej granda nombro kaj se oni ne kreas merkaton kiu stimulu la ekonomion. Fine de la kalkulo, la produktantoj mem estas la viktimoj.

La ŝtato ne havas monon. Kiel li povus havi ĝin, ĉar ĝi estis malŝparita? Oni do reduktas senĉese la sociajn servojn, la malsan-kompenson, la helpon al senlaboruloj. La unuaj decidoj de la nova “maldekstra” registaro iris ĝuste en tiun direkton. Ĉar oni donas al la riĉuloj, oni devas do ŝpari ĉe la malriĉuloj! Ĉiu registaro — ĉu ligita al Solidarnosc, ĉu al la postkomunista maldekstro — sekvas la saman politikon ekde dek unu jaroj. Atingi la potencon ne signifas ŝanĝi la politikon, sed aliri al la kuko.

Registaroj kaj politikaj respondeculoj de ĉiu koloro (kun raraj esceptoj) estas tiusence servemaj. Iamaj komunistoj unuavice: kutimaj iam plenumi la direktivojn de la Kremlo, ili nun ne havas malfacilojn plenumi la ukazojn de la Monda Banko... La principo apenaŭ varias, sed, ĉi-foje gajneblas mono. Neniel timindas la amaskomunikiloj: ili aprobas — kiel tiu vicĉefo de granda semajngazeto kiu antaŭnelonge nomis “analfabetoj” la kontraŭulojn al la novliberalismo, aŭ tiu ĵurnalo kiu nomis la partoprenantojn de la kuniĝo de Porto Alegre “huliganoj” kaj “samseksemuloj”.

Kun longtempa efiko, plej gravas ke ĉiuj registaroj reduktis al minimumo la buĝetajn elspezojn dediĉitajn al edukado, esplorado, kulturo kaj sano. Oni pagos la sekvojn post dek jaroj, kaj la vekiĝo estos kruda. Jam nun, ĉiuj esploristoj kiuj povas, fuĝas eksterlanden, pli ol sub la komunismo. Juna “manaĝero” laboranta por okcidenta firmao konfidis al ni: “Kial ni elspezu monon por esplorado aŭ edukado? Ni ne bezonas esploristojn: la pintaj teknologioj liveratas de la okcidentaj entreprenoj kiuj investas ĉe ni; kio necesas, estas 10% de brilaj manaĝeroj kaj amaso da malalte pagataj laboristoj por venigi la okcidentajn firmaojn.”

Laŭ ĵusa sondado, 56% de la poloj opinias ke la 1970-aj jaroj estis la plej bonaj post la milito; nur 20% mencias la nunan epokon. En realo, la novliberala materiismo fiaskis same tragedie kiel la komunisma materiismo. Rektoro de la Ekonomia Altlernejo kaj humanisto, la profesorino Jozefina Hrynkiewicz skribas: “La liberala koncepto, same kiel la socialisma koncepto, estas utopiaj konceptoj... Retroiri post la realigo de sociaj utopioj tre multekostaj por la lando. Pollando spertas hodiaŭ, kiom kostas la forlaso de la socialisma utopio. Tio tamen ne malhelpis nin fali en la liberalan utopion, same malutilan.” La reĝo nudas. Oni perfidis la revolucion de Solidarnosc, kiu tamen metis Pollandon en la avangardon de serĉado de nova politiko kaj de nova ekonomio bazitaj sur la moralaj kaj spiritaj valoroj.

Eĉ la eklezio, tradicia garantianto de la poleco, ne eskapas al la novliberala krizo. Ĝi ŝajnas malproksima de la engaĝiĝo de Johano Paŭlo la II-a, kiu, dum sia ĵusa vizito, konfirmis ke post kontribuado al faligo de la komunisma monstro li celas dediĉi siajn lastajn jarojn al la luktado kontraŭ la hidro de la novliberala kapitalismo, alia flanko de la sama materiisma medalo. Necesas, memorigis li al siaj samlandanoj, konstrui programon bazitan sur mizerikordo, socia justeco kaj solidareco. “Mi scias”, diris li al ili, “ke multas tiuj kiuj observas kaj kritike juĝas sistemon kiu provas konkeri la mondon kaj kiu estas inspirita de materiisma vizio de la homo... en la sama momento kiam brua propagando de liberalismo de libereco sen vero nek respondeco fortiĝas ankaŭ en nia lando.” Kaj li memorigas ke la eklezio devas okupiĝi antaŭ ĉio “pri tiuj kiuj estas senlaboraj, pri tiuj kiuj vivas en pli kaj pli granda malriĉeco, sen perspektivo plibonigi sian sorton aŭ tiun de siaj infanoj”. Ve, konfidas al ni la episkopo Jozef Kowalczyk, papkatedra nuncio, “ne ĉiuj, eĉ sine de la pola episkopejo, komprenas la mesaĝon de la papo”.

Kie do alkroĉi sin? Lasta mito laŭmoda, la eniro en la Eŭropan Union, konsideratan solvi ĉiujn problemojn. Sed kion en la Unio povos fari lando viktimo de tia konfuzo? La polaj gvidantoj batalas por atingi pli da eŭropaj fondusoj, sed ili ne sukcesas utiligi tiujn kiuj estas jam atribuitaj al ili: el 1 miliardo da eŭroj, malpli ol duono estas investita.

Male, la eniro de tiu senforta Pollando povus signifi por la Unio venenigitan donacon.* Ne nur pro la novaj problemoj kiujn ĝi kreos, precipe por la francaj kamparanoj, sed ankaŭ ĉar tiu lando kun primara por-usonismo, konsideras sin Troja ĉevalo de Vaŝingtono sine de la Unio. Certaj ne kaŝas siajn sentojn, kiel s-ro Leszek Balcerowicz, prezidanto de la Nacia Banko, kiu konfidis lastatempe ke Pollando devas eniri la Union, eĉ se li mem juĝas la eŭropan modelon ankoraŭ iomete socia, kaj do tre malsupera al la pura kaj dura usona modelo!

* Vd Bruno Drweski: “La Eŭropa Unio timigas la polojn”, Le Monde diplomatique, januaro 2001.

Tiu lando forvendita al eksterlando, koruptita, ne estas Pollando. La granda slogano de Solidarnosc en 1980 asertis: “Pollando estu Pollando!” Ĝi restas aktuala. La movado moviĝas. Sufiĉas eniri la ŝtalfabrikojn kaj la minejojn aŭ renkonti senlaborulojn en la malgrandaj urboj por konsciiĝi ke la cindro kovas la fajron. La flamo de Solidarnosc reŝprucos. Tiu lando ne estas morta. Ĝi repuŝos morgaŭ la novliberalismon kiel ĝi repuŝis la komunismon kaj konstruos politikon kaj ekonomion bazitajn sur la respekto de la homa persono, en digno kaj socia justeco. Pollando mirigos nin ankoraŭ kaj refariĝos ekzemplo kaj inspiro.