Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kio okazis al ili? Antaŭe en la unua vico por kuraĝe defendi, kontraŭ la potenco kaj la publika opinio, senesperajn aferojn (afero Callas, afero Dreyfus, sendependeco de Alĝerio, paco en Vjetnamio, ktp.), multaj francaj intelektuloj — de Alain Finkielkraut ĝis Jacques Julliard, de Philippe Sollers ĝis André Glucksmann, de Luc Ferry ĝis Pascal Bruckner kaj tiom da aliaj — ŝajnas nun adopti la plej komfortajn kaj konservativajn dominantajn tezojn. Heroldoj de la liberala tutmondigo, timrigidaj genufleksantoj antaŭ Usono, senkondiĉaj subtenantoj de la generalo Sharon, humilaĉaj komplimentistoj de la grandaj estroj, flatantoj de ĉiaj potencoj kaj precipe de tiuj de la amaskomunikiloj, ĉu tiuj “intelektuloj” ne uzurpas sian funkcion kaj ĉu ili ne perfidas Volteron, Hugon, Zola, Gide, Sartron, Foucault kaj Bourdieu[1]?
Enketo
Kiam la popolo estas muzel-ingita kaj la demokratio en danĝero, “la insurekcio estas la plej sankta el la devoj”. De Rousseau ĝis Sartro (“Ni pravas ribeli!”), de Voltero kiu defendis la vidvinon Callas, ĝis Zola kiu denuncis la maljustan kondamnon de la kapitano Dreyfus (v. paĝojn 24 kaj 25), kaj Gide kiu ribelis kontraŭ la milito de Maroko kaj kontraŭ la koloniismo en Kongo, la intelektuloj en Francio — almenaŭ la plej grandaj el inter ili — estis dum du jarcentoj en la avangardo de la batalo por justeco kaj libero.
Ne timante alfronti la establitajn potencojn, riskante sin mem (Hugo kaj Zola devis ekziliĝi), ili partoprenis ĉiajn luktojn kontraŭ la subpremantoj kaj tiranoj. La hispana milito mobilizis ilin, kaj Saint-Exupéry, Georges Bernanos, François Mauriac, André Malraux, inter multaj aliaj, aktive partoprenis en la denuncado de la faŝismo. La alĝeria milito levigis la plej multajn de ili kontraŭ la politiko de “pacigo”: la plimulto (François Mauriac, André Mandouze, Pierre-Henri Simon) denuncis la torturon kaj la ekscesojn de la franca armeo, kaj pli ol 121 subtenis en fama manifesto la dizertantojn kaj la servorifuzantojn. Ĉekape, kompreneble, Sartro kaj lia revuo Les Temps modernes, sed ankaŭ etnologoj (Jean Pouillon), historiistoj (Pierre Vidal-Naquet), orientalistoj (Maxime Rodinson), matematikistoj de internacia famo (Laurent Schwartz), verkistoj, artistoj, aktoroj, ĵurnalistoj... Hodiaŭ oni malfacile imagas, kian efikon sur la opinio kaj sur la establita potenco havis tia mobiliziĝo de la plej grandaj spiritoj de la epoko.
Ĉar la tempoj ŝanĝiĝis. Kaj se la majo 1968 havis ankoraŭ, por multaj, revolucian etoson, la malkovro de la gulago kaj de la “reala socialismo”, kiel la evoluo de la afrikaj kaj aziaj landoj freŝe sendependaj, provokis ĉe multaj francaj intelektuloj veran traŭmatismon.
La perdo de iliaj iluzioj, aŭ de iliaj esperoj, kondukis multajn, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, fuĝi ĝenate en silenton kaj malkonfesi siajn junulajn engaĝiĝojn. Aŭ interveni brue kaj kun la impeto kaj malbona konscienco de pentuloj, en inversa direkto. Pente batante sian bruston, aŭ akuzante la pliaĝulojn ke “ili ĉiam trompiĝis”. Aŭ aliĝante laŭtvoĉe al la usonigo de la mondo, al la ekonomia tutmondigo kaj al la novliberala ideologio kiun ili antaŭe energie denuncis. Certaj ne hezitas nuntempe adopti, pri iu aŭ alia demando (politika, ekonomia aŭ kultura), poziciojn, kiujn ili antaŭ kelkaj jaroj kvalifikis kiel “furioze reakciaj”.
Aliaj restas markitaj de la ŝoko ricevita en sia junaĝo. Se la tempo de la memkritikoj pasis, la fiasko de perestrojko, la disfalo de Sovetio konvinkis ilin ke la konstruo de socialismo kun homa vizaĝo estas utopio. La politiko kiun realigis François Mitterrand kaj la maldekstro en la 1980-aj jaroj, anstataŭ revigligi ilin, firmigis ilian skeptikismon, kaj ili restas deciditaj neniam plu lasi sin kapti de la “ŝajnoj de la historio”.
Jam la termino “engaĝita intelektulo” repelas ilin. La plej seriozaj el ili, retiriĝinte en la universitatoj, izolite en siaj oficejoj kaj esprimante sin nur en revuoj destinitaj al limigita publiko, dediĉas sin precipe al la “serĉado de la vero”.
Pierre Nora estas ekzemplo por tio. Li opinias ke intervenante en la momento, kiu estas ĉiam dubsenca aŭ trompa, la intelektulo riskas erari kaj trompi la civitanojn. Li devas do pritrakti la socion, en kies sino li vivas, kun la sama “distanca rigardo” kiel la etnologo pri la nambikvaraoj: “Kion ni pensis pri De Gaulle en 1958? La tuta maldekstro denuncokriis pri diktaturemo kaj denuncis ”faŝistan ŝtatrenverson“. Ĉu ni havas hodiaŭ la saman juĝon?” Unue prudenton: “Necesas forŝiri la intelektan agadon for de la lukta agado... Estas aĉe por diri, sed kiam oni demandis min, antaŭ dudek jaroj, kiun sloganon mi volas por Le Débat, mi respondis ridante: ”Intelektuloj parolas al intelektuloj“ kiel ”Francoj parolas al francoj“. Necesas akcepti ne esti la proparolanto de la amasoj.” Sed kiu parolas al ili en lingvaĵo de vero, se la intelektulo sin kaŝas kaj silentas? “Domaĝe por ili, se ne ekzistas relajso!”
Pierre Nora iras eĉ pli antaŭen en vojo kiu tre similas al aristokrata malestimo: li ne hezitus, eventuale, “disigi kion li pensas disde kion li skribas”. Konvinkita, ekzemple, ke la eliro el la israel-palestina konflikto povas esti nur tragedia, li ne dirus tion kaj lasus al la leganto ian esperon. Cetere, “estas senutile verki artikolojn de pura opinio. Aldoni opinion al opinio. Ke iu Théo Klein denuncas la politikon de Sharon, tio estas tre bona*. Sed mi, ĉu tio utilus?” Se la civitano Pierre Nora estas maldekstrulo (“Kompreneble mi voĉdonis por Jospin!”), la intelektulo estas aliloke.
Aliaj, ankaŭ partianoj de la plej granda rezervo, unuavide ne ŝajnas trafitaj de skizofrenio. Sen la plej eta hezito ili asertas ke la rolo de intelektulo estas “pensi la mondon por transformi ĝin”: “La intelektulo”, deklaras ekzemple Pierre Rosanvallon, historiisto kaj profesoro en la Collège de France, “estas tiu kiu ligas analizan laboron al civitana zorgo. Alie li estas specialisto.” Sed ĉar tiuj intelektuloj neniel ŝatas vulgarigi siajn sciojn kaj malakceptas tiujn “karikaturojn” kiuj estas laŭ ili la “supraĵaj eseistoj” kaj la “abonantoj de amaskomunikiloj”, ili kondamnas sin al la plej klasikaj universitataj individuismo kaj konservatismo.
Pierre Rosanvallon kontestas tion: “Ekzistas relajsoj kaj perantoj: mezlernejaj instruistoj, intelektuloj de societoj, ĵurnalistoj... Niaj laboraĵoj estas akceptataj de iu aŭ alia maniero de la socio.” Iluzio: kvindek jarojn post la alĝeria milito, multaj instruistoj, ankaŭ la maldekstraj, tre rapidas tra la malhelaj paĝoj de tiu periodo. Se ili ne ignoras ilin.* Kredi sin aŭdata, se oni tuŝas nur sensignife malgrandan parton de la publiko, tio apartenas al fantasmo. Kaj aserti ke la “intervenaj libroj” de Pierre Bourdieu, ekzemple, signifas “falon en la postulo de vero” (Pierre Rosanvallon), tio estas adopti elitisman koncepton de intelektulo kunlaboranta kun la potenco.
Fronte al tiuj intelektuloj rifuzantaj ĉian publikecon kaj — ĉu malkaŝe maldekstraj (Daniel Bensaïd, Miguel Benasayag) aŭ “simple” demokrataj (Clément Rosset, Marcel Gauchet), kiuj cetere ne interesas la amaskomunikilojn ĉar tro “komplikaj”, leviĝis aliaj, kiuj tiom bone sukcesis ke ili okupas la tutan scenejon kaj kiujn la granda publiko konfuzas kun “la intelektuloj”. Ili dankas sian sukceson al sia mondsperteco kiel al la politike orientita ĉiopoveco de la televido.
Antaŭe marksistoj, aŭ marksismemaj, ankaŭ ili, komence de sia “kariero” urĝe malkonfesis siajn unuajn amojn kaj forĵetis la bebon kun la banakvo — jen unu el la “efikoj de Solĵenicin”: en sia fantasmagorio, la grandaj pensuloj fariĝis “hommanĝantoj” — el la cerbo de Hegelo, Markso, Fiĥto aŭ Niĉeo elvenis rekte, asertis ili, la antisemitismo kaj la totalisma ŝtato. Estis tempo promulgi “novan filozofion” kiu kompromisu kun la kapitalismo kun homa vizaĝo: André Glucksmann, Bernard-Henry Lévy, Jean-Paul Dollé kaj kelkaj pliaj strebis al tio. Certe en tuta sincereco. Sed sen ekscesa klarvideco.
Verŝajne tiu agitado spertintus kion spertas la rozoj, se tiuj junuloj kiuj baziĝis pli sur mondumaj rilatoj ol sur publikigitaj libroj, ne vekintus la sciemon kaj poste la entuziasmon de la amaskomunikiloj — inter alie, de la televido. Ĉu ili ne alportis la kaŭcion (de la “maldekstro”) al la ekzistanta ordo, kaj iom da animo al cinika mondo? Ne hezitante kondamni la atencojn al la homrajtoj en Bangladeŝo aŭ en Latinameriko, ĉu ili ne kontribuis al pluvivado de la legendo pri ‘Francio ĉe la pinto de la batalo por libereco’?
Rapide puŝitaj en la helan lumon de la publikeco, ili tie restis. Ne pro siaj “verkoj” — serio da hastaj eseoj ne faras verkon, kelkaj ŝokaj ideoj ne faras penson-, sed ĉar ili simbiozas kun epoko kiu ĉiukampe blufas kaj proponas — jen la alĥemio de la 16-a jarcento — kupron por oro kaj blankan feron por arĝento. De tiu pervertigo de valoroj, kiu transformas ordinaran novaĵon — kiom ajn tragedia ĝi estu — en unuarangan eventon, faras de “Loft Story” “ian kurson de am-edukado” (Luc Ferry)* aŭ de animanto de televidaj “debatoj” filozofi-profesoron, de tiu perversigo de valoroj tiuj ĉi intelektuloj estas la unuaj profitantoj.
La epoko fakte ne plu ekzistas, en kiu intelektulo difinis sin unue per sia intelekta laboro. Per verko kiu konatigis lin kaj, kiam li intervenis en la aferojn de la jarcento, fondis lian legitimecon. Voltero, Hugo, Zola, Sartro, Gide, Foucault, Bourdieu..., ĉiuj estis unue kreantoj, kiuj dankis sian famon nur al si mem, al sia talento kaj al la forto de siaj skribaĵoj. Hodiaŭ ne gravas la kvalito, aŭ la nuleco, de produkto: estas la amaskomunikiloj, kaj unuavice la televido, kiu konsekras la intelektulojn; ekzistigas ilin kiel intelektulojn; decidas kiu estas, kaj kiu ne, intelektulo; kaj samtempe radikale modifas ilian statuson: ne plu temas pri verkado de plej substancaj, plej profundaj libroj por esti agnoskita kiel intelektulo, sed esti kiom eble plej videbla, plej ofte ĉea en la ekrano, en la kanalo kaj en la ĉefpaĝoj de la gazetoj. Tiuj de Libération aŭ Le Monde, se eblas, kaj de la magazinoj.
Eĉ pli bone: se oni havas nur postenon de ĉefartikolisto en granda naciskala ĵurnalo, en Le Point, Le Nouvel Observateur aŭ en L’Express, sen forgesi la direktadon de kolektaĵo ĉe iu eldonejo, oni estas, danke al la reto de parizaj rilatoj kiun oni tiel starigis, certa konservi sian lokon en la suno.
Interŝanĝo de komplezoj: en la amaskomunikiloj la intelektuloj redonas la brilon kiun ili ricevis, kaj la komunikiloj, kiuj petas ilian servon ĉiuteme, entretenas ilian renomon. Tia servema dependeco rilate al tiuj kiuj faras vin reĝo kaj povas, de unu tago al alia, ĵeti vin en forgesejon, havas konsekvencon eĉ sur la naturon de la intelekta produktado: ĝi devas esti senĉesa — unu libron jare, almenaŭ ĉiun duan jaron, eĉ se temas nur pri senkohera komento de plej heterogena aktualaĵo, baptita “taglibro” — kaj, de unu libro al alia, artikolojn, prelegojn, partoprenon en la elsendaĵo de kolego aŭ de ia redakta direktoro, kies novan libron (ne ĉiam legitan) oni kompreneble incensas. Ĉio ĉi je kostoj de kvalito, de seriozeco, de ekzakteco, de profundigita laboro, kaj kun plej granda malestimo al la faktoj.
Volonte ludantaj “ĵurnalisto”, tiuj “parodiaj intelektuloj”* iras malofte surloken (kaj se tamen, ili konfidas sin al la aŭtoritatoj kiuj kontrolas la teritorion, gvidataj de ili, protektataj de proksima gvardio, se tiu ne estas la militista sekureco de la lando kiun ili vizitas...), kaj apenaŭ dediĉas sin al la detalega enketlaboro de raportisto, kiu prenas sur sin riskojn, kolektas pacience informojn, donas tiom da atento al simplaj civitanoj kiom al ĉefoj de ŝtato aŭ de milito. “Ili ne servas ian celon”, diras pri ili Pierre Nora, “ili utiligas ĝin por si, ili metas la malfeliĉon de la mondo en la servon de sia egoo.” Kaj kun ekscesa narcisismo.
Ĉu unutagaj raportistoj aŭ malkoncizaj aŭtoroj, ĉiuj zorgas pri sia diferenco. Kaj, manke de novigado — de kreado-, ili ripetiĝas, por substreki: brua defendo de homrajtoj, prefere en Kroatio, en Bosnio aŭ en Ruando, pli “ekzotaj” ol Francio; impresega panegiro de la novliberalismo kaj de la ekonomia tutmondigo (nepre “feliĉa”); senĉesa apologio de Usono; konstanta kritiko de la “triamondismo”; seninterrompa denuncado de la “progresismo” kaj de ĉia modernismo; senlaca kaj senkondiĉa subteno al la israela registaro... Al ĉiu sian oriflamon kiu faras lin tuj rekonebla. Al ĉiu sian negocon. Se ĝi estas almenaŭ solida, ĝia posedanto povas permesi al si ajnan fantazion.
Ekzemple aserti ke kato ne estas kato, aŭ ke rasisto estas humanisto. Tiel Alain Finkielkraut, ke la antisemitismo de iu Renaud Camus ne tro emociigas. Aserti ke “judo ne kapablas vere asimili la francan kulturon” ne ŝajnas al li skandala: se oni ne rifuzas agnoski “la parton de heredo en la identeco”, nek ke ekzistas “gradoj da nacia aparteneco”, tiuj eldiroj, opinias li, “alprenas alian sencon”.*
Kiel ankaŭ enhavas nenion rasisman, daŭre laŭ Finkielkraut, la ĵusa antiislama pamfleto de Oriana Fallaci, “La kolero kaj la orgojlo”.* Insultante “la filojn de Alaho”, kiuj “multobliĝas kiel ratoj”, ŝi devigas nin “rekte alrigardi la realon” kaj fine vidi, en tute bona konscienco, kio vere estas la araboj. Kiel taburompanto, “ŝi havas la rimarkindan meriton ne lasi timigi sin” kaj liberigas la parolon.*
Tamen, ĝenate de la reagoj kiujn provokis tiuj vortoj, la “humanisto” korektas sin kaj dekretas ke, resume, la libro de Oriana Fallaci estas “nedefendebla”. Post defendi ĝin. Sed en la interparolado kiun li konsentis kun ni, li ne povas alie ol trovi virtojn ĉe ĝi kaj, refoje, defendi ĝin: “Mi estis kaptita de certa forto. Oriana Fallaci entreprenis diri sian veron al Eŭropo. Ŝia libro estas antieŭropa libro.” Mallonge, anti-ĉia.
Finkielkraut-a taktiko: atakite sur preciza punkto, li ŝanĝas la temon, evitas, glitas kiel angilo inter la obĵetoj. Jen pro kio lia konstanta uzo de ‘sed’, kiu havas la funkcion nei — kaj ne nuancigi — kion li, ŝajne submetiĝante al la politika konveneco, ĵus koncedis. Li ne estas paseisto, sed, “atentu la progreson” (klonadon, la PACS*, eksedziĝon per interkonsento, la egalrajtecon...); li ne estas moralisto, sed li juĝas; li diras esti maldekstrulo, sed li “tute ne ŝatas tiun emon de la maldekstro al binareco”; li ne estas je la flanko de la dominantoj, sed “la dominantoj ne ĉiel malpravas”; necesas “forlasi la liberalan diskurson”, sed oni ne enfermiĝu, absolute ne! en la progreseman diskurson.
Kiam oni elvokas la antiaraban rasismon, Finkielkraut enĉenigas tuj la antisemitismon. Ĉu estas do pli malfacile, en Francio, esti judo ol arabo kaj, ĉar judo, trovi loĝejon, dungon, aŭ okupi altajn oficojn...? Ĝenate, li evitas: “Ne estas ĉiam facile esti judo en araba kvartalo.” Ne obĵetu al li ke estas eble pli malfacile esti arabo en Israelo, li nervoziĝas: “La israelaj araboj ĝuas la civitanajn kaj sociajn rajtojn komunajn por ĉiuj israelanoj.” Kaj precipe ne diru al li ke Israelo faras en Palestino, kun la konataj metodoj, kolonian militon: li riskas infarkton.
Partieco, malama timo kontraŭ araboj, blinda subteno al Israelo, narcisisma bombasto: Alain Finkielkraut havas almenaŭ unu meriton. Per siaj ekscesoj, li ebligas kapti, kvazaŭ per karikaturo, komunajn trajtojn de multaj nuntempaj francaj intelektuloj, kiom ajn ili malsamu inter si:
‣ aristokrata aroganteco kaj malestimo al la popolo: Luc Ferry, kiu certe neniam parolis pri la francaj amasoj, ne hezitas aliflanke paroli pri la “arabaj amasoj”. Estas vere ke li ne alte estimas la unuajn: “Mi havas kelkfoje la senton ke ekzistas tro da interesaj programoj en la televido”.*
‣ insulta diskvalifikado de tiuj kiuj pensas alie: la ĵurnalisto Didier Eribon estas nur “pitbulo*”, la pedagogoj kiel Philippe Mérieux estas “ruĝaj gvardioj de la ‘cuculture’”* (Alain Finkielkraut)*, Pierre Bourdieu estis “freneze orgojla, narcisisma, manipulanto, hipokrita, perversa, bombasta, ridinda, neeltenebla” (Alain Minc)*, “la antiusonismo, jen la progresemo de la stultuloj” (Pascal Bruckner)*;
‣ malkohero: Philippe Sollers denuncas la rasismon de Renaud Camus, sed publikigas en sia revuo L’Infini artikolon de Marc-Edouard Nabe, kiu fulmas kontraŭ la “reveno de la anti-antisemitismo. Tiu fiulino Sinclair jam ĝuas tion...”*;
‣ sentemeco multe pli vigla pri antisemitismo ol pri islamofobio. Se la rimarkoj de Renaud Camus pri la judoj provokis ŝtormon da protestoj dum pli ol tri monatoj, la 175 paĝoj da insultoj de Oriana Fallaci kontraŭ la islamanoj apenaŭ vekis emocion en la intelektula mikrokosmo: kun la escepto de Bernard-Henry Lévy, kiu tuj reagis en la sama numero de Le Point kiu publikigis... la blekojn de la itala ĵurnalistino, kaj de Laurent Joffrin, kiu “ekzekutis” ŝin en artikolo de Le Nouvel Observateur, preskaŭ ĉiuj aliaj silentis. Inter alie tiuj inter ili (Claude Lanzmann) kiuj vigle protestis kontraŭ la vortoj de Renaud Camus. Ĉu du malsamaj mezuroj?
‣ certa indiferenteco koncerne la viktimojn de militoj, embargoj, malsato kaj malsanoj kiuj furiozas en la tria mondo: kelkaj 3 000 mortintoj la 11-an de septembro 2001 en Nov-Jorko, tio estas horora, kaj “ni ĉiuj estas usonanoj”, sed centoj da miloj da mortintoj en Ruando, tri milionoj dum tri jaroj en Kongo-Kinŝazo, tio estas ankaŭ horora, sed emociigas neniun: Usonanoj si, afrikanoj no! André Glucksmann, tuj preta denunci la krimojn de la rusoj, ĉinoj aŭ de la nord-koreoj, ne havas eĉ “unu vorton de kompato”, observas Gilbert Achcar, “por la viktimoj de la NATO-ŝtatoj kaj de ties asimilitoj, ekzemple por la kurdoj kaj la palestinanoj”.*
“Intelektulo”, asertis Herbert Marcuse, “estas iu kiu rifuzas kompromisi kun la dominantoj.” Kaj kies unua tasko, diras Pierre Rosanvallon, estas fari la mondon iomete pli perceptebla kaj produkti “legeblecon sen koncedoj”. La plimulto de la nuntempaj francaj intelektuloj ne faras tion: anstataŭ instigi al pripensado, ili miksas la kartojn. Kiel la amaskomunikiloj. Eĉ kiam ili bone konas la realon.
Kiel Pascal Bruckner, kiu memorigas, en la unuaj paĝoj de sia ĵus aperinta eseo Misère de la prospérité* kelkajn terurajn ciferojn pri la malegalecoj de la nuntempa mondo: “20% de la 6 milionoj da loĝantoj sur la globo vivtenas sin per malpli ol unu dolaro tage, kaj unu infano el kvar suferas subnutriĝon en la Sudo... 10% de la monda loĝantaro produktas kaj konsumas 70% de la varoj kaj servoj...” Logike, unusola konkludo trudiĝas: modo de produktado kiu malsatigas du trionojn de la planedo kaj fabrikas centmil milionojn da maldungitoj — estas skandalo kontraŭbatalenda. Kio eskapas, evidente, al la komprenemo de Pascal Bruckner. Sen transiro li furiozas kontraŭ la “antimondigistoj” — ĵaluzuloj kiuj denuncas la mastrojn de la mondo ĉar ili ne partoprenas tiun rondon; li bedaŭras ke Usono intervenas tiom malmulte en la aferoj de la aliaj — “Maltrankviliga estas ne la usona leadership*, sed pli ĝuste ties diskreteco”; frapita de amnezio, li diras “jes al la kapitalismo”, kies misagojn li ĵus stigmatizis, kaj sugestas al tiuj, kiujn ĝi “obsedas”, “ne plu pensi pri ĝi”: “Esti antikapitalisto [...], tio estas pensi pri io alia. Prefere ol esti kontraŭ, kial ne esti apuda, evitante la temon?” Kaj, forgesante “la klason de la statistoj”, ĉu dediĉi sin al “poezio, amo, erotismo, kontemplado de la naturo”?
Inter la nuntempuloj, Pascal Bruckner estas tutcerte aparta kazo. Sed li reprezentas tre vastiĝintan sintenon, tamen sen amo kaj kamparaj floretoj, ĉe multaj intelektuloj.
Kun nuancoj, certe. Se la liberala tutmondigo eŭforiigas Alain Minc, “proksima al blair-ismo” — “batali kontraŭ la tutmondigo, tio estas (pardonu la esprimon) pisi kontraŭ la venton”-, aliaj estas pli nuancitaj. Sed, eĉ se ili denuncas la usonan intervenemon aŭ deziras pli “humanan” tutmondigon kiu respektu “la nevarajn valorojn: feliĉon, amikecon, solidarecon” (Jacques Julliard), la plimulto opinias ke la kapitalismo estas la malplej malbona de la sistemoj kaj ke ĝi simple estu “taŭge aranĝota”. Ĉiuj elvokas la neceson de kontraŭpotencoj kaj iuj kalkulas kun la civila socio kaj la koncertiĝo inter “partneroj”, la aliaj kun la socialaj bataloj.
Alain Minc, “maldekstra liberalulo”, jes ja koncedas ke “la merkato kreas malegalecon”, sed li estas konvinkita ke estas “regulebla” kaj “enkadrebla”. Laurent Joffrin, mola reformisto, defendanto de “renovigita” socialdemokratio, siavice opinias necese “rehabiliti la politikon”: “Ĉio pasas tra la klasika maldekstro. La maldekstraj partioj devas reinventi novajn agmetodojn kaj koncertiĝi eŭropskale por komunaj intervenoj.”
Ĥimeroj, opinias Jean-François Kahn: en momento kiam pli kaj pli da gehomoj, en riĉaj landoj, estas kondamnitaj al pli malfacila vivo, kiam la triamondaj landoj suferas pli ol iam ajn pro malsato kaj pro ĉiam pli alta mortokvoto, en momento do kiam la kapitalismo mortigas, rekte aŭ ne, milojn da homaj estaĵoj, imagi ke oni povas “humanigi” ĝin, dum ĝi estas en sia esenco mem malhumana, tio signifas trompiĝi — absolute.
Se oni rifuzas ĝin, ne restas alia solvo ol komuna fronto de la demokratoj por krei la bazon de alia tipo de socio: “En majo 1968”, daŭrigas la direktoro de Marianne, “mi trovis komplete ridinda la ‘revolucian’ agitadon — la kunteksto ne praviĝis ĝin. Sed hodiaŭ mi pensas ke necesas fari la revolucion. Koncerne la novliberalan logikon — kiu estas freneza dinamiko provokanta terurajn damaĝojn, kiu disŝiras, pistas, rompas, frakasas la homon kaj reprezentas veran retroiron de la civilizacio-, necesas haltigi ĝin per ia revolucio. Se ni ne faras tion, kiu do faros ĝin? Tiuj kiuj estas jam farantaj ĝin, la religiaj integristoj, la islamistoj, la popolistoj, la novfaŝistoj, la etnaj naciistoj... La elekto estas klara: aŭ ni fondu revolucian projekton por la plej bona solvo, aŭ ni akceptu ke aliaj faru ĝin por la plej malbona. Kaj jen kion la plejmulto de la intelektuloj ne komprenas.”
Ĉu ĉar ili burĝiĝis? Certe. “Multaj eks-sesdekokuloj* enprofundiĝis en la merkatekonomion por ŝanĝi ties direkton, kaj ili plene integriĝis en ĝi”, konstatas, bone konante la aferon, Laurent Joffrin. “La liberala reĝimo alte pagas la intelektulojn kiuj aliĝas”, denuncas Michel Onfray, “ĝi scias igi la vasaliĝon dezirinda. Prelegoj por dek mil eŭroj, integrado de la filozofo en la konsilantoskipon de entrepreno, partopreno en direktora komitato, animado de riĉe dotitaj debat-vesperoj, unuaj lokoj en la kunlaborantaj amaskomunikiloj, kie iliaj libroj estas pozitive anoncataj: malmultaj rezistas al tiuj sirenoj” (vd ankaŭ paĝojn 22 kaj 23).
Philippe Sollers, André Glucksmann, Alain Minc, Pascal Bruckner, André Comte-Sponville, Luc Ferry, inter aliaj, ne rezistas kaj volonte agas en la entreprenoj. Bernard-Henry Lévy malakceptas tion, sed, en siaj “bloc-notes” de Le Point, li tamen solenas ties ĉefojn, ekzemple Jean-Luc Lagardère — “Mi ŝatas en li tiun flankon de gran condottiere aŭ Cyrano farante sian propran vivon” — kaj Jean-Marie Messier, kiu “malfermiĝas al la granda vento, venkas la destinon, inversigas la preskribitan ordon de la aferoj”*...
Aliaj, aŭ la samaj, ne hezitas flataĉi aŭ servi la Princon. Antaŭ tri jaroj, Luc Ferry flatis sin esti partopreninta matenmanĝeton kun la ĝenerala sekretario de la Elizeo*, estonta ministro pri eksteraj aferoj: “Mi matenmanĝis kun Dominique de Villepin. Li volis min vidi sola... kaj divenu kiu venis saluti? Chirac!”* Sufiĉas ke ministro aŭ prezidanto konfidas al ili mision aŭ portfolion, por ke ili ravite jubilas...
Tamen, ilia vivmaniero ne sole klarigas ilian nekapablon ĝuste mezuri la mondon. Por tio necesus ke ili farintus veran internan revolucion. Tio ne okazis: male al kion ili kredas, ili ne ŝanĝiĝis. Iliaj mensaj strukturoj restis la samaj: “Kun la sama pasio kun kiu antaŭe ili denuncis la ‘socialismon’ ĉar ĝi oferis la homon al la ŝtato, ili gloras la novliberalismon kaj ne komprenas, aŭ ne volas kompreni, ke tiu oferas la homon al la mono,” konstatas Jean-François Kahn. “Same kiel ili estis stalinistoj aŭ maoistoj, ili fariĝis por-usonistoj. Kaj same kiel ili deklaris sin internaciistoj, ili deklaras sin tutmondigistoj. Ili restas maniĥeanoj, kiel antaŭe. Kaj ne rimarkas ke ili ŝanĝis la tendaron.”
Ardaj defendantoj, kiel ili diras, de la homrajtoj, ili subtenas ŝtatonkiune respektas ilin pli, nek hejme nek en la landoj kiujn ĝi dominas, ol la eksa Sovetio. Senkondiĉa helpo al la plej sangaj diktaturoj kiel al la plej blindaj kaj mortigaj politikoj, puĉoj, atencoj, kondamnoj al malrapida morto (malsato, malsanoj) de centmiloj da homaj estaĵoj (Irako, Sudano): Usono estas “unuaranga teroristoŝtato” (Noam Chomsky)*, kaj ĝuste tiun ŝtaton ili nomas “demokratia” (Jacques Julliard), kiun la plimulto apogas, se ili ne dediĉas al ĝi eĉ senliman admiron.
Politike submetiĝintaj, ideologie servemaj, flatantoj de la granduloj, flatantaj korteganoj, kovritaj de titoloj kiujn ili fiere elmontras kiel medalojn (profesoro de la politeknika lernejo, agregaciulo de universitato, “filozofoj”), ofte frazistoj kaj kelkfoje brilaj stilistoj, ili havas, kiel oni diras, “ĉion por plaĉi”. Ne estas mirige ke ili delogis la amaskomunikilojn nek ke, kompense, ili uzas ilin. Per tio forgesante la unuan oficon de intelektulo, “marĝenan, senutilan, esencan”, kiel diras Pierre Nora: la kritikan oficon, la totalan rifuzon kompromisikun la dominantoj.
Kontraste al tiuj tristemuloj kiuj, prenante siajn dezirojn por realo, regule anoncas la “finon de la intelektuloj”, la intelektuloj — la veraj — estas pli ol iam ajn necesaj: en socio kie la lernejo ruiniĝas, kie la televido verŝas en altaj dozoj siajn stultaĵojn sur milionoj da civitanoj, kie la gazetoj senvaloriĝas kaj plej ofte kulturas la ordinaran novaĵon pli ol la veran novaĵon, nur la intelektuloj povas instigi al pensado. Al distanciĝi iomete de la kruta evento. Al vidi, legi kaj aŭdi alie.
“La rolo de intelektulo estas hodiaŭ la sama kiel antaŭe”, memorigas Michel Onfray: “pri la principo de Diogeno (aŭ de Bourdieu), esti la malbona konscienco de sia tempo, de sia epoko. La tabano, la muŝo, la ribelulo kun kiu oni ne reproduktas la socian sistemon. La intelektulo povas pensi kaj liveri ideojn al la politikistoj, malmulte talentaj por pensado kaj reflektado. Li devas denunci la maljustecojn, la difektojn de la sistemo, la fremdigajn mekanismojn...” Senkoncede.