Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Sovaĝaj riveroj fluas ankoraŭ piede de la Guerrero-montaro, en Meksiko, kie la birdokanto, restinte libera, plenigas de espero la loĝantarojn ĉiutempe subprematajn.* De tiuj ribelaj teroj de la frijol (fazeolo) kaj de la tortilla (maiz-galetoj), la Indiĝena Popola Konsilio Ricardo Flores Magon, la 13-an de novembro 2001, lanĉis la krion: “Tiu malbona registaro havas planon nomitan Puebla-Panamo, por ke la riĉuloj de la mondo fariĝu ankoraŭ pli riĉaj; ili planas trairi niajn terojn kaj meti finon al niaj kuracaj plantoj, al la animaloj de niaj arbaroj, semante eŭkaliptojn kiuj suĉos la tutan vitaminon de la patrin-tero.”
La ekzisto de la Plano Puebla-Panamo (PPP) estis jam publikigita kelkajn monatojn antaŭe, la 12-an de februaro 2001, de la prezidanto Vicente Fox. Ĉar temas pri ŝajna loka respondeculo de Usono, li lanĉis ĝin oficiale la 26-an kaj 27-an de junio 2002 dum kunveno kun la centramerikaj prezidantoj kaj oficistoj de la Monda Banko. Tiu plano, kiu baziĝas sur investoj supozeble de 10 ĝis 12 miliardoj da dolaroj (eĉ 25 miliardoj), estas prezentita kiel “projekto de daŭrigebla kaj integra disvolviĝo”* destinita al zono entenanta naŭ meksikajn ŝtatojn (Puebla, Campeche, Guerrero, Oaxaca, Tabasco, Veracruz, Quintana Roo, Yucatán kaj Chiapas) kaj sep regnojn de centra Ameriko (Belizo, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Kostariko kaj Panamo). Entute 65 milionoj da loĝantoj (28 milionoj da meksikanoj kaj 37 milionoj da centramerikanoj), de kiuj 78% vivas en malriĉeco (60% en ekstrema malriĉeco).
Samrange kun la “modernigo de la metodoj de produktado kaj de konsumado”, “seka kanalo” (fasko de aŭtoŝoseoj kaj de fervojoj) 288 kilometrojn longa tra la istmo de Tehuantepec (de la Golfo de Meksiko ĝis la Pacifika ozeano), oleoduktoj kaj gasoduktoj, ŝoseoj, havenoj, flughavenoj, 25 hidroelektraj baraĵoj, sistemo de elektra integriĝo kaj konstruadon de muntadofabrikoj (maquiladoras) devas venigi la ŝanĝon ebliganta al la zono “valorigi sian potencialon kaj siajn apartaĵojn por fariĝi disvolviĝ-poluso de “monda klaso””.* Kaj eligi la loĝantarojn el sia marĝeneco.
Tamen, en Chiapas, kelkajn tagojn post la oficiala prezentado de tiu granda intenco, subkomandanto Marcos, unu el al gvidantoj de la Zapatista Armeo de Nacia Liberigo (EZLN), reagis siavice: “Ni volas la indiĝenan aŭtonomion kaj ni havos ĝin. Ni ne permesos plu ian ajn projekton nek planon kiu ignoras niajn volojn; nek la Plano Puebla-Panamo, nek la granda projekto transoceana, nek ion ajn kiu signifas la vendon aŭ detruon de la Domo de la Indianoj kiu, ne forgesu, estas parto de la Domo de ĉiuj meksikanoj”*. Kiel eĥo, deko da organizoj renkontiĝis, post tio, en Tapachula (Chiapas, marto 2001), en Xelajú (Gvatemalo, novembro 2001) kaj en Managvo (Nikaragvo, julio 2002) — por citi nur la plej gravajn renkontiĝojn-, por kontraŭi tiun planon.
Ke la homoj reĵetas projekton kiu provas “eligi [ilin] el la malriĉeco”, povas ŝajni surprize. Ĉu tiu mizero ne estis unu el la kialoj de la zapatista ribelo de januaro 1994? Ĉu ĝi ne estas unu el la kialoj, miloble denuncita, de la konfliktoj kiuj, dum la tuta 20-a jarcento, kaj aparte dum ties lastaj tri jardekoj, ensangigis Salvadoron, Nikaragvon kaj Gvatemalon? Por kompreni la milojn da personoj mobiliziĝintajn ekde baldaŭ du jaroj kontraŭ la Plano Puebla-Panamo (PPP), necesas memori ke, ekde la projekto de Alianco por la Progreso disvolvita de Usono komence de la 1960-aj jaroj, dekoj da oficialaj planoj pretendis solvi la plagon de la subevoluo. Malgraŭ tio, la nombro de malriĉuloj ne ĉesis plialtiĝi, en tiu regiono same kiel en la resto de Latinameriko. Krome, la PPP enskribiĝas “en la kadron de la traktatoj pri libera komerco serĉante nur (...) fortigi la kapitalisman ekonomion sen ajna sociala aŭ ekologia konsidero”*.
Tiu regiono konstituas unuarangan intereson, pro ĝia strategia situo kaj siaj resursoj: du oceanoj, longaj marbordoj, granda varieco de la grundoj, vastaj arbaroj, riĉa biodiverseco, enorme da akvo, tavoloj de mineraloj kaj de hidrokarbonoj.
La nura meksika parto de la PPP entenas 65% de la naftaj rezervoj de la lando (mondskale naŭa produktanto) kaj liveras 94% de la nuna produktaĵo kaj 54% de tiu de gaso. Tiu regiono prezentas do plej gravan intereson por Vaŝingtono, kiu ne ĉesas prediki la energian integradon de Meksiko kaj antaŭvidis altigi siajn naftimportadojn dum la venontaj jaroj. Ĝi najbaras, sude de Panamo, kun Venezuelo kaj Kolombio, kiujn oleduktoj kaj gasoduktoj povus interkonekti, tra centra Ameriko kaj Meksiko, kun Usono.
La istmo ne estas inter la precipaj regionoj de naftoproduktado, sed la gvatemala registaro malfermis, ekde decembro 1996, siajn pruvitajn rezervojn da 526 milionoj da bareloj (certaj taksadoj parolad pri 1 400 milionoj), precipe en la arbaroj de Petén, al eksterlandaj investantoj.* Oni elvokas ankaŭ kuŝejojn, ankoraŭ ne esploritajn, ĉe la atlantika (en la Moskitia) kaj pacifika marbordoj de Nikaragvo; kaj la konfirmitan kuŝejon en Honduro (same en la Moskitia).
Pro la superekspluatado profite al la agrokomerco, la planedvasta rariĝo de akvo fariĝis grava problemo.* Nu, pro sia tropika situo inter Atlantiko kaj Pacifiko, la centramerikaj landoj kaj la ŝtatoj Tabasco, Campeche kaj Chiapas en Meksiko havas konsiderindan pluvokvanton.
Fine, en la interno de la 1 023 000 kvadratkilometroj de la zono de la plano, oni trovas milojn da animalaj specioj (mamulojn, reptilojn, amfibiojn, birdojn), sed precipe pli ol 16 000 variaĵojn de plantoj kaj arbaraj specioj, kaj tre riĉan diversecon de biogenetikaj resursoj. Same kiel gravan rezervon de manlaboristaro dispremita de malriĉeco.
Fakte, la PPP preparas la vojon al la Zono de Libera Interŝanĝo de la Amerikoj (ZLIA, hispane ALCA), kiu, laŭ instigo de Usono, devos “integri” en unusolan merkaton ĉiujn landojn de la kontinento (escepte de Kubo) ekde 2005. Se la prezidanto Vicente Fox atribuis al si la patrecon de tio, multaj fontoj montras ke ĝi estis konceptita aliloke. La profesoro pri ekonomiko Andrés Barreda de la universitato de Meksikurbo (UNAM), identigis multajn dokumentojn kaj projektojn ellaboritajn en Centra Ameriko aŭ Meksiko, sed ankaŭ de la usonaj think tanks servintaj al ilia ellaborado.*
Ekde 1993, la Mezamerika Biologia Koridoro (MBK), sub preteksto krei naturan rezervon liganta tridek ekosistemojn, de Chiapas ĝis Panamo, servis por registri la biogenetikajn resursojn de la regiono por ilia industria ekspluatado; aŭ krome la projekto Maja Mondo: sub verniso de kultura kaj ekologia protektado, ĝi enhavas kun merkatlogiko — genetikajn bankojn, ekspluatadon de ekzotaj plantoj, plantejojn, turismon, ktp. — la uzadon de la arbaro. En la sama logiko, la Nacia Plano de Urba Disvolvigo 1995-2000 de la meksika prezidanto Ernesto Zedillo antaŭis ilin je kelkaj jaroj.
Ĉiu de tiuj tekstoj aŭ programoj progresigis diversajn proponojn poste reprenitajn en la PPP, kiel la privatigon de la biogenetikaj resursoj, la zonojn por instali maquiladoras aŭ la hidroelektrajn projektojn. Cetere, la Monda Banko, la IBD* aŭ organizoj kiaj la International Cooperative Biodiversity Group (IGBG), usona konsorcio kreita en 1992 por fari esplorojn pri la biodiverseco, financas plurajn el tiuj programoj. IGBG postulas la partoprenon de privataj entreprenoj en la projektoj kiujn ĝi komanditas, kaj partoprenigas en siaj laboroj la farmacian industrion kun la celo realigi la patentigon de la vivaĵo.*
Plia organizo konata pro sia volo realigi la privatigon de la naturaj resursoj, la Conservation International, agas tre oportune en la Integra Rezervo de Biosfero de la Montes Azeles en Chiapas ([13]v. la sampaĝan tekston pri tio). Financata, inter alie, de United Airlines, Walt Disney, McDonald’s, Exxon, Ford Motor Co, ĝi aliĝis al la Neregistaraj Organizoj — kiel la World Wild Fund (WWF) — sur kiuj apogas sin la meksika registaro en sia kampanjo, kiun ĝi faras ekde du jaroj, por elpeli la loĝantojn de la indianaj komunumoj vivantaj en la rezervo — pretekstante ilian respondecon pri la tre dubindaj arbar-incendioj. Fakte, la zono estas preferata tereno por la bioprospektivo, ekoturismaj projektoj, ekspluatado de dolĉakvaj fontoj, uranio, ligno, sovaĝaj bestoj, kaj ankaŭ, jam de longa tempo, loko de naftoprospektado. Ĝiaj komunumoj suferas jam dum jaroj perfortojn de militistoj, policistoj kaj paramilitistoj, sed, en sia plejmulto, ne volas foriri, malgraŭ la perfortaj premoj.
Pli ol 14 milionoj da indianoj, apartenantaj al 68 etnaj grupoj, riĉaj je siaj lingvoj, kulturoj, tradicioj kaj praaj scioj, loĝas en la teritorio inter la altaĵoj de la ŝtato Puebla, en la centro de Meksiko, kaj la Istmo de Panamo. Nu, spite al la oficialaj deklaroj pri la “multkutureco kaj riĉeco de tradicioj de la etnoj”, tiuj loĝantaroj reĵetas kategorie “tiun planon de sovaĝa koloniigo kiu detruos nian teron, familian agrikulturon, la biodiversecon kaj la naturajn resursojn”. Tiu tipo de disvolviĝo havas nenion por fari kun tiu kiun ili aspiras. Ili ne volas vidi siajn terojn okupitaj de vastaj monokulturoj de eŭkalipto (detruaj por la medio) kaj de afrika palmo, de genetike manipulitaj plantoj por eksportado, evoluigitaj spite al la nutraĵa sekureco de la lando, kaj rifuzas la privatigon de tiuj teroj, “necesan” por konstruo de interoceanaj vojoj kaj “nepran” por sekurigi la investantojn.
La projektego de kanalo — la precipa de tiuj vojoj — devas trairi la istmon de Tehuantepec, plej mallonga vojo inter la sudo de Meksiko kaj la sudoriento de Usono, kaj fariĝi usona komerca poluso kun Azio. Sed ankaŭ Nikaragvo estas en la vico de la regiona konkurso al infrastrukturaj projektoj servontaj kiel geostrategia anstataŭigo, ĉar la panama kanalo baldaŭ atingos la limon de sia kapacito.
Memkomprenebe, por atingi siajn celojn, kiuj baziĝas pli sur la amasa eltirado de energio kaj de resursoj ol sur disvolviĝo, la PPP devas transloĝigi la kamparanojn de la teroj avidataj de la transnaciaj entreprenoj. La koridoroj (corredores) de maquiladores havas la taskon altiri tiujn nekvalifikitajn laborfortojn kiuj, interŝanĝe de mizera salajro, devos urbaniĝi. Kvar mil da tiuj muntadofabrikoj estas jam instalitaj en Meksiko (la granda plejmulto proksime de la usona landlimo). Ili abundas ankaŭ en centra Ameriko. En Meksiko, s-rino Rocio Ruiz, subsekretario taskita pri interna komerco ĉe la ministerio pri ekonomio, konfirmas cinike kial tiuj maquiladoras devas estonte instaliĝi en Oaxaca, en Chiapas kaj ĝenerale en la sudoriento: “En la nordo, oni pagas inter duoble kaj trioble da minimuma salajro; pro tio, ni ne estas plu konkurencivaj por tiaj entreprenoj.” Vidpunkto dividita de s-ro Jorge Espina, gvidanto de la Konfederacio de la Dungantoj de Meksiko (Coparmex), por kiu “la estonto [de la maquiladoras] estas en la sudoriento: tio solvos la politikan problemon de la regiono kaj krome, la laborforto tie estas tre malmultekosta.”*
Celante profitigi la entreprenojn de la eblecoj jam enskribitaj en la Akordo pri Libera Interŝanĝo de Nordameriko (Alena*) — abunda laborforto, senimpostigoj kaj sekureco por la investanto — la parto maquiladoras de la PPP celas ankaŭ bremsi la homajn fluojn kaj fortigi la rolon de Meksiko kiel bufra zono de elmigrado al Usono. Inter 1995 kaj 2000, dum pli ol 3 milionoj da meksikanoj devis elmigri al la granda lando de la Nordo por serĉi laboron, Meksiko elpelis pli 700 000 centramerikajn “senpaperulojn” kiuj serĉis surloke eblecon transvivi aŭ transiti tra ĝia teritorio.*
Dum la prezentado de la PPP, s-ro Vicente Fox substrekis ke ĝi estas “alvoko por unuigi la klopodojn favore al ordigita kaj daŭrigebla kreskado, kiu respektas la legitimajn formojn de organizo de la indianaj komunumoj”. Tamen, antaŭenigi tiun projekton nepre implicis senvalidigi la enhavon de la leĝo pri la indiĝenaj rajtoj kaj kulturo, rezulto de la Akordoj de San Andrés subskribitaj la 16-an de februaro 1996 inter la EZLN kaj la Komisio de Konkordo kaj de Pacigo (Cocopa) starigita de la registaro por trovi solvon al la konflikto de Chiapas. En tiuj akordoj, la teritorio estis eksplicite agnoskita, same kiel la kolektiva dispono de la naturresursoj (escepte de la tiel nomataj strategiaj resursoj: minoj, nafto, ktp.); juraj mekanismoj ebligis efektivigi la aŭtonomion. Ekde la 29-a de novembro 1996, la prezidanto Zedillo rifuzis parafi la tekston, argumentante ke ĝi povas kompromiti la nacian suverenecon kaj endanĝerigas “balkanizi” Meksikon. Ĝi estis antaŭ ĉio obstaklo por la realigo de ekonomia logiko kiu antaŭprezentis la PPP.
En decembro 2000, leĝprojekto pri la indiĝenaj rajtoj kaj kulturo estis prezentita de la prezidanto Fox. Post la marŝo de la zapatistoj al Meksikurbo* de la 25-a de februaro ĝis la 11-a de marto 2001, la Kongreso aprobis konstitucian reformon, sed forigante la esencan parton de la originala teksto. Fine oficialigita en aŭgusto 2001, sed reĵetita de la EZLN, ĝi ne ebligis pace solvi la “militon de malalta intenso” kiu daŭras baldaŭ naŭ jarojn. Al ĵurnalisto kiu demandis al s-ro Fox: “Ĉu la konflikto de Chiapas kaj la zapatistoj fariĝos centramerika problemo pro la realigo de la PPP?” li respondis: “Ne, la zapatista demando ne estas plu problemo por Meksiko. Fakte, ne ekzistas konflikto, ni vivas en sankta paco. Ne temas pri doni pli da spaco aŭ da povo al la zapatistoj.”*
Do, la PPP povus realiĝi ĝuste per la neado de la rajtoj de la indianoj. Tion atestas la projekto de la ministro pri agrar-reformo, s-rino Maria Teresa Herrera, kiam ŝi antaŭvidas “procezon de “malenkorpigo” de la komunumaj kaj komunuzaj teroj, tio signifas la dispartigon kaj privatigon de la teroj”* por garantii la kontraktojn kun la investintoj. Evidentas ke la plano rompos la kolektivajn tradiciojn de solidareco inter komunumoj.
Pli sude, la PPP prezentas tute saman minacon: laŭ la modelo de la aziaj tigroŝtatoj, la registaroj fariĝis pioniroj por transformi siajn landojn en centramerikajn “jaguarojn”. En sia novliberala logiko, la plano neniel garantias la daŭrigon de publikaj servoj (akvo, sano, transporto, elektro, socia sekureco, edukado, kulturo, aŭdvidaj servoj, loĝado...); nek la respekton de la principo de antaŭzorgo (rilate la produktadon de genetike modifitaj organismoj); nek la agnoskon de kaj rajton pri vivtenada agrikulturo; nek la kreadon de dece salajrataj dungoj, male al la modelo ofertata de la maquiladoras. Neniukaze ĝi antaŭvidas koncertiĝon kun la koncernataj loĝantaroj.
Kamparanaj organizoj, etproduktistoj de kafo aparte tuŝitaj de la kurzofaloj kaj de la terposeda koncentriĝo, decidis fari Renkontiĝon de la Centramerika Kamparano por postuli novan agrarreformon, la agnoskon de iliaj teroj, la rajton je libera cirkulado de la laboristoj kaj decan salajron. La 12-an de oktobro 2002, kadre de agadoj kunordigitaj de la Kontinenta Socia Alianco*, oni organizis mobiliziĝojn de Usono (en dudek urboj, inter ili Vaŝingtono kaj Bostono) ĝis Panamo. En Salvadoro, preskaŭ ĉiuj grandaj ŝoseaj aksoj estis blokitaj. En praktike la sama momento, gvatemalaj aktivuloj sukcesis unuan baton al la PPP suspendigante la konstruadon de du ŝoseoj, antaŭviditaj en la kadro de tiu plano, sed ekologie danĝeraj.
“Kio estas proponita”, asertas Andrés Barreda, “estas la subordigo de la konstruado de la nacia industrio [meksika] sub la necesojn de la usona industrio; oferi la produktadon de grenoj lasante la evoluigon de la agrikulturo kaj de bredado al Usono; kaj cedante al ĝi la arbarojn de la sudoriento, organizi la naciajn infrastrukturojn laŭ la konsumbezonoj de Usono”*. Por tiu mondregiono, kune kun la militista parto de la Kolombia Plano, tiu similas forte al rekoloniigo...