Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum la epidemioj plagas la teron, ĉu eblas kalkuli kun la Monda Organizo pri Sano (MOS) por respondi al la defio “sanon por ĉiuj”? La avido de la grandaj laboratorioj, unu el la obstakloj, apenaŭ renkontis opozicion flanke de tiu organizo. Ĝia ĝenerala direktorino, Gro Harlem Brundtland, kiu kandidatas ĉi-monate por renovigo de sia mandato, eĉ larĝe malfermis al ili la pordon, akcelante la privatigon de monda sansistemo kiu proksimiĝas al kolapso.
“Ni devas protekti la rajtojn de la patentoj (...) por garantii ke la esplorado-evoluigo liveros al ni la novajn ilojn kaj teĥnologiojn (...). Ni bezonas meĥanismojn por malhelpi la reeksportadon de medikamentoj malaltpreze al pli riĉaj ekonomioj.” Tiu sonora kredkonfeso favore al la farmaciaj patentoj estis eldirita ne de ĉefo de ĥemia multnacia konzerno, sed de ... Gro Harlem Brundtland, la ĝenerala direktorino de la Monda Organizo pri Sano (MOS), la 29-an de januaro 2001, en la Monda Ekonomia Forumo de Davoso.
Dum la sama aranĝo s-ino Brundtland ne avaris je laŭdoj al la farmaciaj firmaoj: “La industrio,” rimarkigis ŝi, “faris admirindan fortostreĉon por plenumi siajn devontigojn per siaj donacoj de medikamentoj kaj redukto de prezoj.” “Fortostreĉo” des pli meritoplena, ĉar ĝi estas farita malgraŭ “la zorgo de la farmaciaj firmaoj ke la fiksado de pli malaltaj prezoj por la medikamentoj en la evoluantaj landoj povus esti uzata kiel levilo por influi la intertraktadojn kun la landoj, kiuj ja havas la rimedojn por aĉeti ilin.” Patento de moraleco aljuĝita al la multnaciaj konzernoj... ĝuste apenaŭ kvin semajnojn antaŭ la komenco de la proceso, kiujn iniciatis kvardeko da inter ili kontraŭ la sudafrikan registaron kulpigatan prepari la importadon de paralelaj medikamentoj el aliaj evolulandoj...
Ekde la komenco de sia mandato, la 13-an de majo 1998, s-ino Brundtland, iama ĉefministro de Norvegio, anoncis la principojn de sia strategio antaŭ la 51-a Monda Asembleo pri Sano (kiu kunigas la membroŝtatojn de la MOS): “Ni devas malfermi nin al la aliaj.” Kiuj “aliaj”? Esence, la privata sektoro, al kiu proponiĝis partnereco, same kiel la precipaj multflankaj organizoj: Monda Banko, Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Organizo pri Komerco (MOK).
La direktoro de la kabineto de s-ino Brundtland, s-ro David Navarro, pravigas antaŭ ni la orientiĝon de sia ĉefino jene: “Ni absolute bezonas la privatan financadon. De dek jaroj, efektive, la registaroj ne donas al ni plu multe da mono; la granda mono troviĝas en la privata sektoro kaj la financmerkatoj. Kaj ĉar la usona ekonomio estas la plej riĉa en la mondo, ni devas fari la MOS sistemo alloga por Usono kaj la financmerkatoj.”
Prezentita kiel konstato de neceso, tiu pledo por submetiĝo de la MOS al la deziroj de Vaŝingtono kaj de la institucioj de la liberala tutmondiĝo, kaj por apelacio al la karitato de la grandaj grupoj estas en realo pure ideologia: la kontribuo de la privato prezentas nur malgravan parton de la resursoj de la organizo (vd “Fragiligita institucio”). Kion konfirmas al ni diplomato specialisto de la Ununiĝintaj Nacioj: “La sinteno de s-ino Brundtland vide al la farmacia industrio klariĝas per ŝia aliĝo al la valoroj de la nuna tutmondiĝo: ŝi starigis bonegajn rilatojn kun la MOK, kaj ŝi disvastigas sub sia nomo la diskurson de la Monda Banko, la ĉefa donanto de la MOS. Aliflanke, se ŝi adoptus alian sintenon, la ĝenerala direktorino kontraŭus la usonanojn, kies influo dominas.”
Se, dum la ministra konferenco de la MOS, la 13-an de novembro 2001 en Daŭho (Kataro), la evolulandoj disponantaj je farmacia industrio fine akiris la rajton fabriki malpli kostajn kopiojn de medikamentoj protektataj de patentoj — sed nur en kazo de kriza publika sano, kaj sen havi ĝis nun la rajton reeksporti ilin al malriĉaj landoj nekapablaj produkti ilin-, tiu relativa venko ŝuldas nenian dankon al la direktejo de la MOS, malgraŭ la kuraĝa sinteno de certaj ĝiaj reprezentantoj.* Ĝi estis la rezulto de la premo farita de la publikaj opinioj, alertitaj de la neregistaraj organizoj (NRO) kaj, antaŭ ĉio, de spektakla returniĝo de Usono.
Post la atencoj de la 11-a de septembro, Usono efektive minacis la germanan firmaon Bayer, produktanto de la antibiotiko Cipro uzata kontraŭ antrakso, fabriki mem kopiojn de tiu medikamentoj se tre grava rabato ne estus konsentita. Post tiu sukcesa ĉantaĝo estis por Usono malfacile kontraŭi ke aliaj ŝtatoj siavice insistas pri la prioritato de la rajto je sano super la rajto de patento.
Konfirmante tiun avancon, al kiu la MOS-a hierarĥio malmulte kontribuis, la 55-a Monda Asembleo pri Sano fine aprobis, la 17-an de majo 2002, per konsento (do sen ke Usono kontraŭis), rezolucion destinitan “certigi la aliron al la esencaj medikamentoj”. Tiu rezolucio petas la ĝeneralen direktoron “subteni la celatajn mezurojn en la tuta mondo por antaŭenigi sistemon de diversigitaj prezoj por esencaj medikamentoj.”
Havante plu nenion por timi de Vaŝingtono, kaj spronate de multnombraj delegacioj, s-ino Brundtland povas nun ludi pli aktivan rolon en sektoro kie ŝi montriĝis etanima.
Cetere por kompensi tiun pasivecon — antaŭa al la enoficiĝo de s-ino Brundtland-, por kunordigi la lukton kontraŭ aidoso, la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj kreis en 1996 Onusida-n (vd “*, la paralelan importadon de medikamentoj kiel ankaŭ la akcepton de la konkurenco de paralelaj medikamentoj.” Kaj certigante, ne sen kuraĝo, ke “la reguloj de la liberala ekonomio fariĝis maltaŭgaj vide al la tutmondiĝo de la epidemio aidosa. Ekde nun necesas nova pakto inter la industio kaj la socio.”*
Tiuj reguloj de la liberala ekonomio estas tamen tiuj kiuj regas la aktualan politikon de la MOS. En 1980, s-ro Halfdan Mahler, tiama direktoro de la MOS, asignis al la publika helpo al la evoluo, la mision certigi la “sanon por ĉiuj”. Tiu mobiliziga slogano estas nun elvokata nur kiel memoro, ĉar la sano ne estas konsiderata de s-ino Brundtland, almenaŭ en siaj publikaj paroladoj, kiel rajto, sed kiel simpla rimedo serve al la produktado. Antaŭ ĉefoj de entreprenoj, bankistoj kaj ŝtatestroj ŝi asertis antaŭ nelonge ke “la pliboniĝo de la sano signife altigos la fortojn de ekonomia evoluo kaj de la redukto de la malriĉeco.”* Kaj, por konvinki ilin pri la neceso investi en tiu kampo, ŝi insistis pri la negativaj efektoj de la malsanoj sur la kreskon: la aidoso malpliigas la bruttan internan produkton (BIP) je 1% jare en la plej tuŝataj regionoj; en tridek jaroj, la epidemio malario provokis malpliiĝon de la afrika produktado je 100 miliardoj da dolaroj, ktp.
Komentante tiuspecan diskurson, bankisto rimarkigis al ni ke, certe, “estas utile kaj eĉ necese taksi la kostojn de la malsano kaj la mankon de profito kiu rezultas de ĝi. Evidentas ke la sano estas faktoro de evoluo. Fine de la 19-a jarcento, Bismarck jam komprenis tion. Estas li kiu unua persvadis la entreprenistojn krei por siaj laboristoj mutualan sistemon de asekuro je malsano por ke iliaj fabrikoj daŭre funkciu. Sed kredi ke, en tutmondiĝanta labormerkato, oni atingos de la komercistoj investadon en la sanon, tio estas iomete naiva.”
La 17-an de majo 2001, ĉasante rekte sur la terenoj de s-ino Brundtland, la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, s-ro Kofi Annan — kiu, tute kiel ŝi, preparas sian reelekton-, proponis la kreadon de tutmonda fonduso por la sano dotenda je 7 ĝis 10 miliardoj da dolaroj jare, kaj destinita kontraŭbatali la aidoson, la ftizon kaj la malarion.
S-ro Annan intervenis des pli facile en tiun dosieron, ke la MOS en tiu kampo ne atingis konvinkajn rezultojn. Sed, malgraŭ la promesoj de la G8 de Ĝenovo (julio 2001) atribui al ĝi 1,3 miliardojn da dolaroj, la fonduso disponas aktuale pri nur 200 milionoj da dolaroj. Ridinda sumo kompare al la 1,9 miliardoj da dolaroj promesitaj de la tutaĵo de donantoj aŭ kompare kun la 1,6 miliardoj da dolaroj jam didiĉitaj al analogaj programoj de aliaj financaj fontoj.*
La kreado de tiu fonduso aperis unue kiel grava progreso, sed ĝia statuso de sendependa fonduso de privata juro* deprenas fakte de la Unuiĝintaj Nacioj la respondecon pri grava parto de la monda politiko pri publika sano. La MOS havas tie nur klapseĝon, kio — post la kreado de Onusida — akcentas ankoraŭ ĝian marĝeniĝon en kampo kiu estas eĉ ĝia ekzist-kialo.
La MOS estas netravidebla domo kie, por la difino de la programoj, la industriaj premgrupoj defendas siajn interesojn kun granda efikeco, sed en la ombro. Kion konfirmas senhezite alta oficisto de la organizo: “La MOS estas eĉ en la centro de la intereskonfliktoj. Kaj la oficialaj antaŭzorgoj de la domo estas tre malsufiĉaj por malhelpi pli aŭ malpli maskitan trafiltriĝon de la privataj interesoj.”*
De preskaŭ ĉie leviĝas ĉi-temaj protestoj kontraŭ la kompleza politiko de s-ino Brundtland. Tiel, en malfermita letero*, s-ro Ralph Nader, kvankam rekonante ŝiajn fortostreĉojn en la lukto kontraŭ malario, ftizo, tabakismo kaj la tabakindustrioj, skribas al ŝi ke “multaj homoj estas maltrankvilaj pro la fakto ke la MOS akceptis, ke manpleno da grandaj farmaciaj kompanioj havas influon eĉ sur la programoj (...). La MOS (...) reduktis sian tradician rolon de subtenanto al uzo de paralelaj medikamentoj en la malriĉaj landoj.” S-ino Brundtland refutas tiujn akuzojn: “Mi sukcesis male,” ŝi diras al mi, “fortigi la internacian kredindecon de la MOS kaj metigi la sanon en la plej altan nivelon de la tagordoj de la tutmondaj politikoj pri evoluo.”
La antaŭnelonga demisiletero de unu el ŝiaj oficistoj, s-ino Daphne Fresle*, liveras tamen tre premantajn elementojn por la organizo kaj por s-ino Brundtland. La aŭtorino bedaŭras “la mankon de entuziasmo ĉe la aktuala administracio por publike defendi la esencajn interesojn de la evolulandoj, kio devus esti la unua zorgo de la organizo.” Laŭ ŝi, la MOS forlasis sian tradician celon, sanon por ĉiuj, profite al la interesoj de la plej potencaj landoj — preicpe de unu el ili — kaj al tiuj de la farmaciaj firmaoj; ĝiaj lastaj raportoj makulis ĝiajn kredindecon kaj reputacion, pro ilia manko de scienca rigoro;* ĝia administra reorganizado fiaskis.* La rezultoj de la politiko praktikata de pli ol tri jaroj* fine resumiĝas al tio ke, unuflanke, la MOS estas kontestata sur la kampo de etiko; aliflanke, kun la kreo de la Monda Fonduso, ĝi perdis sian politikan gvidadon en la kampo de sano.
En la koridoroj de la enorma sideja konstruaĵo de la MOS sur la ŝikaj altaĵoj de Ĝenevo, multnombraj oficistoj demanditaj asertas diskrete dividi tiun vidpunkton. Unu el inter ili, kiu bedaŭras la statuson de la Monda Fonduso, rimarkigas: “La MOS, malgraŭ siaj misoj, ebligis teorie al ĉiu el la 191 membroŝtatoj aŭdigi sian voĉon en la Monda Asembleo pri Sano. Ekde nun, la politiko kontraŭ la tri plej gravaj malsanoj dependas de la pli aŭ malpli diskretaj diskutoj de la estraro de privata fondaĵo, sen reala respondeco antaŭ la internacia komunumo.”
Por alta responsulo de la organizo, kiu konis plurajn ĝeneraldirektorojn, la MOS troviĝas ĉe turnopunkto de sia historio. Laŭ li, urĝas klare redifini ĝiajn taskojn vide al la liberala tutmondiĝo kaj al la kontraŭdiraj interesoj de la ŝtatoj, de la popoloj kaj de la privata sektoro.* Necesus, ke “ŝtatoj aŭ regionoj postulu de la MOS la organizadon de vere ”ĝeneralaj statoj“ pri la sano en la mondo, dum kiuj ĉiuj partoj povas senambigue klarigi kion ili atendas de monda sanpolitiko.”
Videble, nuntempe neniu scias plu, por kio ekzakte servas la MOS. Sed tiuj, kiu pensas ke la nuna evoluo al privatigo de la organizo de la monda sansistemo povas nur pliakrigi la ekzistantajn malegalecojn, fariĝas pli kaj pli multnombraj.
Jean-Loup MOTCHANE.
Vd ĉi tie la respondon de la MOK al tiu ĉi artikolo
Vd ankaŭ la informojn pri la Monda Organizo pri Sano (MOS) “Fragiligita institucio” kaj
Kvin jaroj perditaj por la lukto kontraŭ aidoso.