Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Le Monde diplomatique” kaj la bildo

Partieco

La spaco de libereco, kiun konsistigas Le Monde diplomatique, portanto de rezistovolo, tre nature kulturis, ankaŭ kampe de ikonografio, la deziron evoluigi forme kiel enhave manieron iri kontraŭflue, provi kontraŭstari tion kio fariĝas kutime en la gazetaro. Tiel naskiĝis maniero per kiu la bildo celas partopreni enhavon kaj estas parto de ties identeco.

La alveno de la koloro en 1989 — ĉarnira jaro koncerne la vidan flankon de gazeto — ebligis malfermi niajn kolumnojn al la pentraĵo, nova akomananto de politika informado kaj signo de nia malsameco. Kaj tio sen forlasi la fotografion nigrablankan — aŭ koloran se necese — privilegiante la laboron de la aŭtoro.

La evoluo de la fotoĵurnalismo, la ciferecigo (kiu implicas malpli grandan fidindecon de la bildo kiel atestaĵo), la tento faris sian “merkaton” sur Interreto, la uzo — pro pli aŭ malpli bonaj kialoj — de la bildobankoj firmigis rezistovolon al kio estigas ripetadon, banaligon kaj varigon.

Klopodi ne konsideri la foton aŭ la pentraĵon kiel “ilustraĵon” — senutila redundanco; diri alie, per unika rigardo; provi distancigi, alvoki la senteblon kiom la videblon; privilegii antaŭ ĉio la aŭtentecon kaj la engaĝiĝon en la rigardo kaj en la ago foti aŭ pentri. Multas la artistoj kiuj faras sian vojon en longedaŭra laboro kaj engaĝas sin totale, malproksime de la spektaklo aŭ de la komerco. Ili disponas tiel malmultan spacon por esprimiĝi... Kruela paradokso: amaskomunikiloj ĉie kaj arto nenie; la svarmado de la arta kvalito stumblas sur la rariĝo de malfermitaj vehikloj.

Ĉu temas pri aŭtora foto, koncepta aŭ plasta foto, pri pentrarto — klasika aŭ moderna-, la artistoj estis ĉiam engaĝitaj en la debatoj de la civito kaj ofte tradukis de tiuj la kompleksecon, la tensiojn kaj luktojn. Nu, kia plezuro lasi al ili spacon en niaj kolumnoj, elirante de kelkaj grandaj principoj kiujn ni volas privilegii:

— la interrilato de skribo kaj formo: artikolo, per sia tono aŭ temo, povas elvoki stilon, epokon, komponaĵon, koloron, liniojn...;

— la resonanco inter tiu skribo kaj tiu formo: historia, simbola, imaga...;

— la trairoj tempo/spaco: vidigi la intervenon de la artisto baraktanta kun sia epoko;

— malfermiĝo al aliaj kulturoj, aliaj esprimmanieroj malkovrigante artistojn el landoj pri kiuj interesiĝas nia gazeto;

— Ofta malakordo, kelkfoje abstraktado, la defio, de riska asociado kun pinĉaĵo da humuro por malpezigi la gravecon de la traktataj temoj;

— la rifuzo samtempe de la tro facila emocio, de la tro brutala aŭ de nura estetisma kriterio.

La bildo — pentraĵo aŭ fotaĵo — ankaŭ kiel spirado. La bildo kreanto de senco, kiel ponteto, sed precipe elektita pro sia nereduktebla forto, kaj kiu vivas sian vivon en niaj kolumnoj. Ĉar temas pri kunvivigi du sendependajn esprimojn — tekston kaj (ĉiam) antaŭekzistantan bildon — kiuj alpenas sencon dum tempo de legado, de apero.

Tiu vojo kondukas al nepre subjektiva elekto, kiel estas subjektiva la maniero en kiu ĝi estas perceptata, elekto danĝera kaj diskutebla. Sed elekto respondanta al tiu ĉi epoko kiu lasas malmultan spacon al la hazardo kaj al la libereco de la imago, al la laboro de asociado de ideoj. Kaj al partieco se necese.*

* Vd Christian CAUJOLLE: “Gazetaro kaj fotografio, misakorda historio”

Solange Brand