Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Recenzo

“Revolucio kaj ŝtato”, de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone

Konstanta esceptostato en Eŭropo

La unua estas en prizono, la alia ne — ĝis nun. Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone, kies larĝanimeco kaj klarvideco estas sekreto nur por la franca kaj itala registaroj, verkis kune libron aperintan en februaro 2000.* Atentigi pri la enhavo estas formo de rezistado kaj de baza solidareco, almenaŭ se oni volas kompreni kio okazis kaj kio okazas antaŭ niaj okuloj.

* Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone: “La Révolution et l’Etat” [Revolucio kaj ŝtato], Dagorno, Marsejlo, 2000, 342 paĝoj, 120 Francaj Frankoj (eŭroj?). Komitato por la liberigo de Paolo Persichetti:.

Kontraŭflue al la tezoj kiuj disigis la agadon de la armitaj grupoj kaj la movadon de la 1970-aj jaroj (kaj, rompante kun la provoj de reciproka dislimiĝo), Persichetti kaj Scalzone celas evidentigi ke la transiro al la armita luktado estis kulmina punkto de vasta socia movado konfrontita al la perforto de la ŝtato kaj aktualiĝo de virtualeco de tiu ĉi sama movado.

Pri tio atestas aparte la porozeco inter la movadoj de armitaj kaj nearmitaj organizoj. “Armita lukto en la movado kaj movado en la armita lukto”: solide dokumentita, tiu sobra konstato, kiu ne pretendas aplikiĝi al ĉiuj politikaj fortoj de la ekstrema maldekstro de tiuj ĉi jaroj, estas kompletigita de aliaj, pri la esence laborista kaj populara socia deveno de la “armitaj batalantoj” kaj pri la esence politika eco de iliaj celoj. Sufiĉe por ruinigi — ne por pravigi, sed por kompreni — kelkajn legendojn ĉirkaŭ tiu “terorismo”.

Male al vastiĝintaj iluzioj pri la karaktero de escepto en la jura arsenalo starigita post 1976, Persichetti kaj Scalzone analizas la starigon de ŝtato de konstanta esceptostato kiu integras la esceptorimedojn en la ordinaran leĝaron: “Post kiam la escepto estis tiel transformata al regulo, la normo estis dissolvita en vasta tutaĵo de esceptoj.” Valoras la penon memorigi certajn el inter ili: longigo de daŭro de preventa malliberigo ĝis dek du jaroj, instigo al denuncado pere de la leĝo pri la “pentintoj”, definitiva kondamno kontumace, ebleco esti plurfoje juĝata pro la sama delikto, enkonduko de “gravigaj cirkonstancoj” por nedubeble politikaj deliktoj. Aldoniĝas tiuj juraj novigoj, nome la “logikaj pruvoj”, la imputadoj per “teoremoj” kaj la deliktoj de “morala”“psika” (mentale, en la itala) kompliceco.

Fine, Persichetti kaj Scalzone kritikas la defendo-strategiojn de certaj kondamnitaj kaj de iliaj subtenantoj kiuj, koncentritaj sur ilia jura kaj/aŭ politika senkulpeco, riskis devii de la lukto por ĝenerala amnistio. Sen partopreni tiun polemikon, necesas reteni la kvaliton de la argumentoj kiuj subtenas ĝin kaj bazas la batalon por amnistio*: ne kiel en Eŭropo.

* Aŭ almenaŭ mezuron de indulto: malpliigo de la punoj kiu konformigus ilin al la “ordinara” juro.

Ĝuste tiun jurigon de la politiko Paolo Persichetti analizas kiel esploristo. Liaj analizoj, kune kun lia malliberigo, klarigas kiel Eŭropo konstruiĝas.

La 25-an de aŭgusto 2002. Tiu dato estas ne nur tiu de la ekstradicio — de forrabo — de Paolo Persichetti, kondamnita en Italio al 22 jaroj da malliberejo pro “morala” kompliceco je partopreno en politika murdo; ĝi estas dato ankaŭ de “perfido de donita parolo” de la plej altaj francaj aŭtoritatoj: perfido kiun nur la emo al kazuistiko kapablas distingi disde simpla kaj banala krimo.

La 11-a de septembro 2002. Tiu dato estas ne nur tiu kiun la franca kaj itala justicministroj, s-ro Dominique Perben kaj s-ro Roberto Castelli, serĉante tiklajn simbolojn, elektis por renkontiĝi kaj, nome de la lukto kontraŭ la “terorismo”, soleni sian solidarecon en la procedo de senfina kaj unudirekta venĝo de la itala ŝtato; ĝi estas dato ankaŭ de venko de la pun-Eŭropo.

Efektive, la ekstradicio de Paolo Persichetti kaj la minacoj ŝvebantaj super la italaj politikaj rifuĝintaj, kvankam ĉefrangas antaŭaj reguladoj, estas samtempe plenumo de promesoj entenataj en tiu jura monstro “eŭropa jura spaco” kaj anticipa ekvalido de la “eŭropa arestmandato”: disponoj bazitaj sur la “reciproka agnosko” de justicagoj de ĉiuj koncernaj landoj kaj kiuj sekve validigas la plej subpremajn leĝojn, procedurojn kaj decidojn de ĉiuj membrolandoj.* La alianco sigelita inter s-roj Perben kaj Castelli siavice sanktigas la amalgamon de ĉiaj “terorismoj”: amalgamon kiun la vorto mem favorigas kaj kiun la justicaj disponoj akceptas, en kunteksto en kiu la kontestado ests kriminaligita.*

* Paolo Persichetti: “Plus de judiciaire, moins de juridique”, 5-an de oktobro 2001,. Vd ankaŭ Jean-Pierrre Paye: “Les faux semblants du mandat européen” [La ŝajnigoj de la eŭropa mandato], Le Monde diplomatique, februaro 2002, p. 4-5.
* John Brown: “Les périlleuses tentatives pour définir le terrorisme” [La danĝeraj provoj difini terorismon], Le Monde diplomatique, februaro 2002. Le Figaro, ĉiam avangarde, detektis en novembro 2001 la ekziston de “terorsindikatismo” aŭ “sindikata terorismo” (Le Figaro, 16-a de novembro 2001, p. 12, el la plumo de Ivon Roufiol.

Temas do pri pli ĝenerala rezistmovado en kiun enskribiĝas la mobilizado por la liberigo de Paolo Persichetti, por defendi la italajn politikajn rifuĝintojn* kaj por atingi amnistion por ĉiuj kondamnitoj de la “plumbaj jaroj”.

* Ĉiuj meritus esti menciitaj ĉi tie. Ŝajnas ke Cesare Battisti kaj Oreste Scalzone estas la plej minacataj.

Persichetti kaj Scalzone finas sian libron per fragmento el tiuj vortoj de Gilles Deleuze: “Ni, aktivaj kaj pasivaj, agante kaj venkate, ĉiukaze restas al ni esti indaj je tio kio okazas al ni. La stoika moralo estas certe tiu: ne esti malsupera al la okazo, fariĝi la filo de siaj propraj okazoj.”*

* Gilles Deleuze kaj Claire Parnet: “Dialogues” [Dialogoj], Flammarion, Parizo, 1977, p. 49-80.

Ni scias ke neniu forigos tiun indecon de Paolo Persichetti.