Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Primara antikastrismo

Ĉu decis partopreni en la librofoiro de Havano?

Kampanjo estis lanĉita de kelkaj parizaj amaskomunikiloj pri la demando: ĉu decis partopreni la librofoiron de Havano, kies invitita lando estis ĉi-jare Francio? Tiu partopreno, laŭ iuj, signifis agnoski la kuban reĝimon. Sed ĉu la bojkoto de la foiro ne estus, inverse, kondukinta al plifortigo de la blokado kontraŭ la insulo? Kaj al fakta subteno de la tezoj plej malamikaj al trankvila interna transformiĝo kaj al normaligo de la rilatoj kun Kubo?

De pli ol kvardek jaroj, Usono trudas al Kubo detruan embargon kiu malhelpas normalan evoluon kun tragikaj sekvoj por la loĝantaro de la insulo. Vaŝingtono faras krome konstantan ideologian militon kontraŭ Havano pere de la potencaj Radio Martí kaj TV Martí, instalitaj en Florido kaj kiuj inundas Kubon per propagando kiel en la tempo de malvarma milito... Krom tio, pluraj teroristaj organizoj, malamikaj al la kuba regimo, havas siajn sidejojn en Florido kaj posedas tie trejnejojn kaj sendas regule al la insulo, kun la pasiva kompliceco de la usonaj aŭtoritatoj, armitajn grupojn por fari atencojn.

Tiel do, de kvar jardekoj, Kubo alfrontas multspecajn agresadojn de Usono. Malgraŭ tiu kunteksto de maskita milito, tiu landeto ŝatanta sian suverenecon atingis absolute esceptajn rezultojn koncerne la homan evoluadon: forigon de la rasismo, emancipigon de la virino, forigon de analfabetismo, drastan redukton de infan-mortiĝo, altigon de la ĝenerala kultura nivelo... En la kampo de edukado, sano kaj sporto la lando atingis rezultojn kiuj rangigas ĝin en la grupo de la plej altnivelaj ŝtatoj.*

* Komp. Rapport sur le développement humain, Nations Unies, 2001 [Raporto pri la homa evoluado, Unuiĝintaj Nacioj, 2001].

En la kampo de la liberecoj mankas multo por ke la aferoj estu kontentigaj, kiel Le Monde diplomatique signalis.* Kaj la lasta raporto de Amnesty International* pri Kubo konstatas ke “almenaŭ dek tri personoj konsiderataj de Amnesty International kiel malliberuloj pro opinio troviĝis malantaŭ la kradoj fine de la jaro 2000”. Tio estas grava (eĉ se Amnesty International rimarkigas ke “la embargo fare de Usono daŭras” kaj “agnoskas ke tiu dispono gravigas la malfacilaĵojn en la lando kaj kontribuas i.a. al gravigo de la karceraj kondiĉoj”), sed tio tute ne similas la anoncitan “gulagon”. La raporto mencias nek torturon nek “malaperon” nek murdon. Ne unu kazon. Dum en la tute proksimaj “demokratioj” — Gvatemalo, Honduro, Haitio, eĉ en Meksiko aŭ Brazilo — sindikatistoj, opoziciuloj, ĵurnalistoj*, pastroj, urbestroj daŭre murdatas... Al tio oni aldonu, en tiuj landoj, la konstantan lezadon de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, la infan-mortiĝon, la analfabetecon, la senhejmulojn, la almoz-infanojn, la drogemulojn, la deliktadon... La legado de la raportoj de Amnesty International hirtigas la harojn.

* Vd i.a. Françoise Barthélémy: “La culture malgré la crise. Cuba entre lassitude et fierté” [F.B.: “La kulturo malgraŭ la krizo. Kubo inter laciĝo kaj fiero”], Le Monde diplomatique, septembro 2001; Jeanette Habel: “Miser sur l’Eglise pour sauver la révolution cubaine?” [J.H.: “Ĉu fidi la eklezion por savi la kuban revolucion?”], Le Monde diplomatique, februaro 1997; Lisandro Otero: “Le ‘bon’ discours d’opposition” [L.O.: “La ‘bona’ diskurso de la opozicio”], Le Monde diplomatique, aŭgusto 1994.
* Cuba, extrait du rapport annuel 2001 [Kubo, eltiro de la jarraporto 2001], Amnesty International, Londono, la 30-an de majo 2001.
* L’Institut international de la presse (IPI) [La Internacia Gazetara Instituto] indikas en sia jarraporto ke 55 ĵurnalistoj estis murditaj en la mondo en 2001. Neniu el inter ili en Kubo.

Post la disfalo de Sovetio kaj de la orienteŭropaj reĝimoj — ŝtatoj kun kiuj Kubo faris la esencan parton de sia ekstera komerco-, multaj politologoj anoncis la rapidan disfalon de la kuba reĝimo. Jen oni miskomprenis ties veran naturon, kiu estas, antaŭ ĉio, garantio de nacia sendependeco. La reĝimo cetere multe ŝanĝiĝis, forlasante tutajn sektorojn de la malnova “socialisma” ortodokseco. La leĝoj pri agrokulturo estis modifitaj, la privata entrepreno agnoskita, la turismo subtenata (kun siaj negativaj sekvoj, kiel la altiĝo de prostituado...), la firmaoj kun miksita kapitalo multiĝis, la kultura vivo vigliĝis... Kubo estas lando senfine pli malfermita ol antaŭ dek jaroj.

Jam de longa tempo Havano ĉesis eksporti sian revolucion, kaj ĉiuj latinamerikaj landoj renodis siajn diplomatiajn rilatojn. La vojaĝo de la papo Johano la II-a en 1998 tiurilate markis turnopunkton. La papo tiam postulis: “Kubo malfermiĝu al la mondo kaj la mondo malfermiĝu al Kubo”. Ankaŭ la reĝo de Hispanio vizitis la insulon kaj renkontiĝis kun Fidel Castro. Eĉ se certaj aktivuloj iam kaj tiam estas maljuste ĝenataj kaj malliberigataj, la precipaj disidentoj estas en libereco kaj akceptadas tre oficiale la plimulton de la eksterlandaj gvidantoj kiuj vizitas la insulon. La plej akraj malamikoj de Kubo koncedas, ke “la tempoj ŝanĝiĝis: la kubanoj kritikas ĉion, la eksterlandanoj estas ĉie. Oni renkontas de tempo al tempo disidenton de la interno, kaj li parolas...*

* Libération, la 25-an de februaro 2002.

La okcidentaj registaroj siavice lernis la lecionon de la fiasko de la transformiĝoj en la orientaj landoj. La disfalo de la homa kondiĉo en Rusio kaj en aliaj orientaj landoj, la etnaj militoj en Balkanio kaj Kaŭkazio kun siaj centmiloj da mortoj, memorigis la fakton ke la Okcidento ne havas magian formulon por garantii sukcesan transiron al la demokratio. Des pli ke ĉi-lasta ege seniluziigis en multaj landoj kaj tradukiĝis, en la horo de la liberala tutmondiĝo, per sovaĝaj privatigoj, forvendo de la heredaĵo de la ŝtato, detruado de la publika sektoro, fino de la kultura kreado, apero de mafioj kaj de deliktaj retoj, ĝeneraligita malriĉiĝo...

La 11-an de septembro 2001, Fidel Castro tuj denuncis la atencojn kaj esprimis sian solidarecon kun la usona popolo. Li ne kontraŭstaris la instaladon de kaptitoj de Al-Qaida en la militista bazo de Guantanamo Bay. Siavice, George W. Bush ne enkalkulis Kubon inter la landoj de la “akso de la malbono”...

Pigraj inkvizitoroj

La uson-kubaj rilatoj, se ili restas markitaj de la maljusta komerca blokado, tamen evoluis dum la du reg-periodoj de la prezidanto William Clinton, en pli konstruan direkton. Rektaj flugoj inter Usono kaj Kubo ekzistas ekde tiam, kiuj ebligas al la kubaj elmigrintoj viziti siajn parencojn. Tiuj elmigrintoj povas ankaŭ transkontigi ĉiumonate, de Usono, rekte, valutojn al sia familio. Kaj eĉ la usonaj turistoj revenas milope...* Estas klare ke Vaŝingtono kalkulas kun paca transformiĝo en Kubo kaj timas brutalan malstabiliĝon kiu sekvigus la foriron de miloj da boat people al Florido, kies demografia ekvilibro estus perturbita...

* Le Monde, la 1-an de februaro 2002.

Dekoj da usonaj personuloj (senatoroj, reprezentantoj, universitatanoj, sciencistoj, ĵurnalistoj, ekleziuloj) venis unu post la alia seninterrompe al Havano. Jesse Jackson, Ted Turner, Francis Ford Coppola, Robert Redford, Jane Fonda iras regule tien. Lastan februaron, la filmisto Oliver Stone restis tie plurajn semajnojn, ĉie akompanante Fidel Castro-n, pri kiu li turnis dokument-filmon... Kaj oni povus citi la viziton al Kubo de dekoj da latinamerikaj kaj eŭropaj personuloj (precipe italaj, francaj, hispanaj kaj portugalaj). Neniu ŝokiĝas pro tio.

Kun la escepto, sajnas, de trupeto da nekonsoleblaj nostalgiuloj de la iama antikomunismo. Nekonante la novan geopolitikan kuntekston, tiuj iamaj batalantoj de la malvarma milito kritikis do la partoprenon de francaj personuloj (kaj evidente la mian) en la Foiro de la Libro de Havano.

Baziĝante sur artikolo plena de eraroj de la ĵurnalo Libération*, sen kontroli la verecon de la informaĵo*, pluraj pigraj inkvizitoroj* demonstris plian fojon ke, kiel la papagoj, la amaskomunikiloj ripetas la amaskomunikilojn.

* Tiu artikolo akumulas la kliŝeojn, reprenas koncerne F. Castro-n la titolon “Lider máximo”, esprimon inventitan de la CIA kaj neniam utiligita de la kubanoj; ĝi parolas pri “Propagandes silencieuses” sen esti leginta eĉ unu linion; ne scias ke la ĵurnalo Granma ne aperas dimanĉe, ktp.
* Surbaze de duamanaj informoj, ne ver-kontrolitaj, la ĵurnalisto de Le Monde (de la 17-a de februaro 2002) Jean-Michel Caroit, malĉea en Havano, donas — elde San-Domingo! — “detalan priskribon” de miaj agadoj en Kubo, prezentante min erare kiel “unu el la organizantoj de la Monda Socia Forumo de Portalego” kaj inventas imagitan konversacion inter F. Castro kaj mi pri Portalegro...
* Laurent Joffrin en Le Nouvel Observateur, la 21-an de februaro 2002; Philippe Sollers en Le Journal du dimanche, la 24-an de februaro 2002; Alain-Gérard Slama en la radio France Culture, la 1-an de marto 2002; Alain Finkielkraut kaj, denove, Laurent Joffrin en France-Culture, la 2-an de marto 2002; François Reynaert dans Le Nouvel Observateur, la 28-an de februaro 2002.

Kadre de sia nova politiko de disvastigo de neortodoksaj verkoj*, la Kuba Instituto de la Libro deziris eldoni mian libron Propagandes silencieuses *. Ĉiuj kiuj ne evitis la penon legi ĝin scias, ke ĝi ne estas partieca favore al ia ajn potenco.* Konceptita en la subfosa spirito de la majstroj de la frankfurta skolo (Adorno, Benjamin, Marcuse), ĝi proponas konceptan ilkeston, kiu ebligas defendi sin kontraŭ ia mens-manipulado ajndevena, ĉu de dekstre aŭ de maldekstre.

* Kp. Françoise Barthélémy: La culture malgré la crise. Cuba entre lassitude et fierté. [F.B.: La kulturo malgraŭ la krizo. Kubo inter laciĝo kaj fiero.] Verko cit.
* Galilée, Parizo, 2000. Tiu ĉi libro estis jam tradukita, krom en Kubo, en Portugalio, Brazilo, Italio, Grekio, Germanio, Sud-Koreio, Usono kaj Aŭstralio...
* La libro entenas eĉ, sur la paĝoj 193 ĝis 195, kritikon al la kuba reĝimo.

La prezentadon de la libro en Havano sekvis sincera kaj malfermita debato kun intelektuloj, ĵurnalistoj kaj studentoj, kun la ĉeesto ne nur de Fidel Castro*, sed ankaŭ de du usonaj gravuloj, la nobelpremiitoj pri ekonomio Robert Mundell kaj Joseph E. Stiglitz.

* Iuj riproĉis al mi tiun ĉi proksimecon kun Fidel Castro, sed semajnon poste, en Berno, mi partoprenis publikan debaton pri la tutmondiĝo apud la vicprezidanto kaj ministro pri ekonomio de la Helvetia Konfederacio, Pascal Couchepin. Ĉu mi intertempe fariĝis la “alibio de la grandaj svisaj bankoj”? (Vd Le Temps, la 22-an de februaro 2002 kaj Le Courrier de Genève, la 23-an de februaro 2002).

Dum la debato mi memorigis, inter alie, ke “Sovetio perdis la malvarman militon per knokaŭto” kaj ke necesas preni jenan instruon el tiu klara malvenko: “Reĝimo sen demokratio kaj ekonomio sen merkato kondukas al katastrofo.” Fidel Castro konfirmis, ke jam ne ekzistas “modelo” en politiko kaj ke neniu scias plu tre bone kion nuntempe signifas la koncepto “socialismo”.* Li cetere aldonis ke, se la kontesto al la liberala tutmondiĝo estas legitima, necesas radikale kondamni ĉian uzon de perforto...

* F. Castro rivelis ke, dum la lasta renkontiĝo de la Forumo de San-Paŭlo, kiu kunigas ĉiujn maldekstrajn latinamerikajn partiojn, tiuj ĉi decidis ne plu prononci la vorton socialismo, “ĉar tio estas vorto kiu ekde nun dividas...”

Pli ol 200 000 personoj vizitis tiun Foiron de la Libro de Havano (kiu tenas la mondan rekordon de la plej forta frekventado...), kvin milionoj da verkoj estis venditaj ĉi-okaze en tiu landeto kie la legado daŭre estas pasio. Okazis centoj da debatoj pri plej diversaj temoj. La francaj eldonistoj povis libere prezenti la librojn de aŭtoroj kritikantaj la reĝimon (Cabrera Infante, Reinaldo Arenas, Jesús Díaz, José Triana, Raúl Rivero, ktp.)* Neniu verko estis cenzurita de la aŭtoritatoj. Kio pruvas plian fojon, ke la primara antikastrismo estas la liberalismo de la kretenoj...

* La libroj de la romanverkistino Zoé Valdés ne estis troveblaj, ĉar ŝia eldonejo, Actes Sud, ne konsideris utile prezenti ilin. Kontraŭe al la aserto de Libération (la 15-an de februaro 2002), la kubaj aŭtoritatoj neniel malpermesis ilin.