Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉar estas jam konsentite, ke la okazaĵoj de la 11-a de septembro 2001 malfermis novan periodon de la nuntempa historio, ni demandu nin, kia alia ciklo estis fermita de tiuj okazaĵoj kaj kiuj estas la konsekvencoj de tio.
La epoko finiĝanta komencis la 9-an de novembro 1989 kun la falo de la berlina muro kaj kun la malapero de Sovetio, la 25-an de decembro 1991. Senhalte celebrataj, la precipaj karakterizoj de tiu etapo — kiu vidis cetere la impeton de la liberala tutmondiĝo — estis: la ekzaltado de la demokrata reĝimo, la celebrado de la jurŝtato kaj la glorado de la homrajtoj. En interna kaj ekstera politiko tiu Triopo estis konsiderata kiel speco de konstante elvokata kategoria imperativo. Kvankam ĝi ne estis senambigua (ĉu eblas pacigi liberalan tutmondigon kaj planedvastan demokration?), tiu Triopo kalkulis kun la kunsento de la vivitanoj, kiuj vidis en ĝi avancadon de la juro kontraŭ la barbareco.
Nome de la “justa milito” kontraŭ la terorismo, ĉiuj ĉi belaj ideoj estas subite forgesitaj. Tuj, por entrepreni la militon en Afganio, Vaŝingtono ne hezitis nodi aliancojn kun regantoj, kiuj hieraŭ estis ankoraŭ nefrekventeblaj: la puĉgeneralo Pervez Moucharraf de Pakistano, aŭ la diktatoro de Uzbekio Islam Karimov. La krioj de la laŭleĝa pakistana prezidanto, s-ro Nawaz Sharif, kaj tiuj de la uzbekaj defendantoj de la liberecoj ne sukcesis transi la murojn de siaj karceroj... Ŝtelpaŝe, la valoroj hieraŭ ankoraŭ nomataj “fundamentaj” forlasas la politikan scenejon, dum demokrataj ŝtatoj jure malprosperas.
Pri tio atestas uragano de mezuroj kontraŭliberecaj deciditaj en Usono. Jam tagon post la atencoj instaliĝis esceptojuro. La justicministro, s-ro John Ashcroft, akceptigis kontraŭteroristan leĝon nomitan “patriota leĝo”, kiu permesas al la publikaj instancoj aresti suspektatojn por tempo kvazaŭ nelimigita, deporti ilin, enkarcerigi ilin en izolĉelojn, kontroli iliajn poŝtaĵojn, iliajn telefonajn konversaciojn, iliajn komunikadojn pere de interreto kaj traserĉigi iliajn domojn sen jura permeso... Ne malpli ol 1 200 eksterlandanoj estis tiel kaŝe arestitaj, inter ili pli ol 600 restas malliberigitaj sen juĝo, sen eĉ esti, koncerne grandan parton el inter ili, prezentitaj al juĝisto kaj sen havi la eblecon esti helpata de advokato*. La registaro intencas krome pridemandigi kelkajn 5 000 homojn inter 16 kaj 45 jaroj, vivantaj en Usono per turisma vizo, suspektataj pro la simpla fakto ke ili devenas el la Proksima Oriento*...
Dum la normalaj usonaj tribunaloj estas perfekte kompetentaj*, la prezidanto George W. Bush decidis, lastan 13-an de novembro, krei militistajn tribunalojn kun specialaj proceduroj por juĝi la eksterlandanojn akuzitajn je terorismo. Tiuj sekretaj procesoj povos okazi en militŝipoj aŭ militistaj bazoj; la verdikto estos decidita de komisio konstituita de militistaj oficiroj; la unuanimeco ne necesos por kondamni la akuziton al morto; la verdikto estos sen apelacio; la konversacioj de la akuzito kun sia advokato povos esti kaŝe subaŭskultataj; la proceso restos sekreta kaj la procesaj detaloj estos publike alireblaj nur post jardekoj...
Respondeculoj de la Federal Bureau of Investigation (FBI) kuraĝis eĉ proponi, ke certaj akuzitoj estu ekstradiciataj al amikaj landoj kun diktatoreca reĝimo, por ke la loka polico povu pridemandadi ilin uzante metodojn “krudajn kaj efikajn”. La aplikado de la torturo estis malkaŝe postulataj en la kolumnoj de grandaj magazinoj*. En la televidstacio CNN la republikana komentisto Tucker Carlson estis tre klara: “La torturo ne estas bona afero. Sed la terorismo estas pli malbona. Do, en certaj cirkonstancoj, la torturo estas malbono malpli malbona.” Steve Chapman, en la Chicago Tribune, memorigis ke demokrata ŝtato kiel Israelio ne hezitas apliki la torturon al 85% de la palestinaj malliberigitoj*...
Senvalidigante decidon de 1974, kiu malpermesis al la Central Intelligence Agency (CIA) murdi eksterlandajn ŝtatestrojn, S-ro Bush donis al tiu ĉi institucio blanketon por fari ĉiajn sekretajn operaciojn necesajn por fizike elimini la ĉefojn de Al-Qaida. Forgesante la ĝenevajn konvenciojn, la afgana milito estis gvidata en tiu ĉi sama spirito: likvidi la anojn de Al-Qaida eĉ se ili kapitulacias. Rifuzante ĉian ideon de negociita solvo kaj de kapitulaco, la usona sekretario pri defendo, S-ro Donald Rumsfeld, montriĝis nefleksiĝema kaj malkaŝe alvokis al mortigo de la kaptitaj araboj, kiuj batalis flanke de la talibanoj. Pli ol kvarcent inter ili estis masakritaj dum la ribelo en la fuorto de Qala-e-Jhangi kaj nombro sendube pli alta dum la konkero de Tora Bora.
Por ke nenia jura persekuto povu trafi la usonajn militistojn pro faroj en eksterlando, Vaŝingtono montriĝas malamika al la projekto de Internacia Puntribunalo (IPT)*. Ĝuste pro tio la senato ĵus akceptis, je sia unua legado, la leĝon ASPA (American Servicemembers Protection Act), kiu permesas al Usono fari ekstremajn disponojn — ĝis la milita invado de lando! — por liberigi ĉian usonan civitanon juĝotan antaŭ la estonta IPT.
Favore al la “mondmilito kontraŭ la terorismo” pliaj ŝtatoj — Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, Italio, Hispanio, Francio — same pliakrigis sian restrikt-leĝaron. La defendantoj de la publikaj rajtoj havas kialon por maltrankviliĝi: la ĝenerala moviĝo de niaj socioj al ĉiam pli granda respekto de la individuo kaj de ties liberecoj estas ĵus brutale haltigita. Kaj ĉio indikas, ke ekde nun ni devojiĝas al ŝtato pli kaj pli policeca...