Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Imperio ne havas aliancanojn, ĝi havas nur vasalojn. La plej multaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio ŝajnas forgesi tiun historian realon. Antaŭ niaj okuloj kaj sub premo de Vaŝingtono, kiu trudas al ili implikiĝi en ĝian militon kontraŭ Irako, principe suverenaj landoj lasas sin tiel redukti al la trista rolo de satelito.
Oni multe demandis sin kio ŝanĝiĝis en la internacia politiko post la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Post kiam la 20-an de lasta septembro, la usona registaro publikigis dokumenton difinantan la novan “nacian strategion de sekureco de Usono”*, oni konas la respondon. La geopolitika strukturo havas nun en sia pinto unusolan potencegon, Usonon, kiu “ĝuas senegalan militforton” kaj kiu ne hezitos “agi sole, se necese, por uzi [sian] rajton je memdefendo agante en preventa maniero.” Post identigo de “tuja minaco”, “Usono intervenos eĉ antaŭ ol la minaco konkretiĝu”.
En klaro, tiu doktrino restarigas la rajton pri “preventa milito” kiun Hitlero aplikis 1941 kontraŭ Sovetio, kaj Japanio samjare en Pearl Harbor kontraŭ Usono... Ĝi forviŝas ankaŭ fundamentan pricipon de internacia juro adoptita en la vestfalia traktato en 1648, nome ke ŝtato ne intervenu, kaj neniakaze milite, en la internajn aferojn de alia suverena ŝtato (principo rompita dum la interveno de Nato en Kosovo...).
Ĉio ĉi signifas ke la internacia ordo fondita en 1945, fine de la dua mondmilito kaj regata de la Unuiĝintaj Nacioj, ĵus finiĝis. Malsame al la situacio kiun la mondo konis dum la jarcento post la falo de la berlina muro (1989), Vaŝingtono plenumas de nun senkomplekse sian rolon de “tutmonda gvidanto”. Kaj faras tion krome kun malŝato kaj aroganteco. La rolo de imperio, hieraŭ ankoraŭ konsiderata kiel akuzo de tipe “primara antiusonismo”, estas malkaŝe postulata de la falkoj kiuj svarmas ĉirkaŭ la prezidanto Bush.
La Unuiĝintaj Nacioj, apenaŭ menciitaj en la dokumento de la 20-a de septembro, estas sekve marĝenigataj aŭ reduktitaj al registrejo devigata kliniĝi antaŭ la decidoj de Vaŝingtono. Ĉar imperio cedas antaŭ nenia leĝo kiun ĝi ne promulgis mem. Ĝia leĝo transformiĝas al universala leĝo. Kaj respektigi tiun Leĝon al ĉiuj, se necese per forto, fariĝas ĝia “imperia misio”. La cirklo tiel fermiĝas.
Sen nepre konscii pri la okazanta strukturŝanĝo, multaj eŭropaj gvidantoj (en Britio, Italio, Hispanio, Nederlando, Portugalio, Danio, Svedio...) jam adoptas, rilate la usonan imperion, per pudela reflekso, teniĝon de servema submetiĝo kiu bone sidas al fidelaj vasaloj. Forvendante preterpase nacian sendependecon, suverenecon kaj demokration. Mense ili transiris la limon kiu disigas aliancanon disde feŭdito, partneron disde marioneto. Ili petegas, se eble, post la usona venko, guton da la iraka nafto...
Ĉar ĉiuj scias ke, transe de la prezentitaj argumentoj*, unu el la ĉefaj celoj de la anoncita milito kontraŭ Irako estas efektive la nafto. Akapari la due plej grandajn mond-rezervojn de hidrokarbonoj ebligus al la prezidanto Bush komplete transformi la tutplanedan naftomerkaton. Sub usona protektorato, Irako povus rapide duobligi sian produktadon de krudpetrolo, kio sekvigus tujan falon de la naftoprezoj kaj eble ekonomian rekreskon en Usono.
Tio ebligus ankaŭ konsideri aliajn strategiajn celojn. Unuavice, fari fortan frapon al unu el la abomenaĵoj de Vaŝingtono, la Organizo de nafto-eksportantaj landoj (ONEL), kaj nerekte al certaj de ties membrolandoj, aparte al Libio, Irano kaj Venezuelo (sed amikaj landoj ne estus domaĝataj, kiel Meksiko, Indonezio, Niĝerio aŭ Alĝerio...).
Duavice, la regado super la iraka nafto favorus distanciĝon rilate Saud-Arabion kiu estas pli kaj pli konsiderata sanktejo de radikala islamismo. En (neverŝajna) wilson-eca scenaro de remodligo de la karto de Proksim-Oriento*, anoncita de la vicprezidanto Richard Cheney, Saud-Arabio povus esti malmuntita kaj, en la riĉa provinco Hassa, kie situas la precipaj naftotavoloj kaj kies loĝantaro estas plejparte ŝijaista, starigita emirlando sub usona protektorato.
En tia perspektivo, la konflikto kontraŭ Irako sekvigus post mallonga tempo atakon kontraŭ Irano, lando jam klasita de Bush kiel membro de la “akso de la malbono”. La iranaj hidrokarbonaj rezervoj kompletigus la fabelecan predon kiun Vaŝingtono celas akapari en tiu unua milito de la nova imperia erao...
Ĉu Eŭropo povas kontraŭstari tian danĝeran aventuron? Jes. Kiel? Unue uzante sian duoblan vetoo-rajton (Francio, Britio) sine de la Sekurec-konsilio de UN. Poste, blokante la militan instrumenton, la Nato-n, kiun Vaŝingtono intencas uzi por sia imperia ekspansio kaj kies uzado estas submetita al la voĉo de la eŭropaj ŝtatoj.* En ambaŭ kazoj, tiuj devus konduti kiel veraj partneroj. Kaj ne kiel vasaloj.