Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post la eventoj de la 11-a de septembro 2001 kaj la milito de Afganio, la civitanoj havas la senton droni en mondo dominata de politika perforto kaj de terorismo. De pli ol jaro, per teruraj bildoj kaj halucinaj atestoj, la amaskomunikiloj semas timegon raportante pri teruraj atencoj, mortigaj eksplodoj, spektaklaj ostaĝodramoj... Jam ne pasas semajno sen doloriga sangelverŝo, de Israelo ĝis Balio, de Karaĉio ĝis Moskvo, de Jemeno ĝis Palestino... Kaj donante la impreson ke la planedo estas balaata de ia nova mondkonflikto — “la milito kontraŭ la internacia terorismo” — pli kruela eĉ ol la antaŭaj. Kaj kies eventuala usona milito kontraŭ Irako estas nur simpla epizodo. Tiu impreso estas malĝusta. Male al la ŝajno, la politika perforto estis neniam tiom malforta. La politikaj ribeloj kaj insurekcioj, la militoj kaj konfliktoj estis tre malofte tiom malmultaj. Kvankam tio ŝajnas surpriza, kaj eĉ se tio malplaĉas al la amaskomunikiloj, la mondo estas kalma, trankvila, larĝe pacigita. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas kompari la nunan geopolitikan pejzaĝon kun tiu antaŭ dudek-kvin aŭ tridek jaroj. Malaperis preskaŭ ĉiuj radikalaj protestgrupoj adeptaj al la armita batalo. Kaj la plejmulto de la pli aŭ malpli intensaj konfliktoj, kiuj kaŭzis ĉiujare dekmilojn da mortoj, finiĝis. Preskaŭ ĉiuj ardejoj, flamgitaj de la marksisma perspektivo konstrui pli bonan mondon, efektive estingiĝis aŭ estas estingiĝantaj. Restas, laŭ planeda skalo, apenaŭ deko da perfortejoj. Kolombio, Eŭskio, Ĉeĉenio, Proksima Oriento, Iburbordo, Sudano, Kongo, Kaŝmiro, Nepalo, Srilanko, Filipinoj... Certe, nova adepto de armita batalo — la radikala islamo — aperis kaj ekde tiam okupas la scenon de la amaskomunikiloj. Sed ĝiaj agadoj, kiom ajn spektaklaj ili estu, ne masku la esencon: la armita politika batalo rariĝis. Ĉu tio signifas ke ne agas aliaj formoj de perforto? Kompreneble ne. Jam pro la ekonomia perforto kiun praktikas, stimulite de la liberala tutmondiĝo, la dominantoj sur la dominatoj. La malegalecoj atingas novajn dimensiojn. Vere ribeligajn. La duono de la homaro vivas en malriĉeco, pli ol triono en mizero, 800 milionoj da personoj suferas subnutradon, preskaŭ miliardo restas analfabetoj, unu miliardo kaj duono ne disponas je trinkakvo, du miliardoj daŭre ne havas elektron... Kaj, kvankam tio povus ŝajni malverŝajna, tiuj miliardoj da damitaj de la tero tenas sin politike trankavilaj. Jen eĉ unu el la grandaj paradoksoj de nia erao: pli da malriĉuloj ol iam ajn, kaj malpli da ribeloj ol iam ajn. Ĉu tiu situacio povas daŭri? Ne tre verŝajne. Certe pro la elĉerpiĝo de la marksismo kiel internacia motoro de socia ribelo, la mondo estas en stato de ia transiro. Inter du cikloj de politikaj revolucioj. Kaj dum la maljustecoj estas pli skandalaj ol iam ajn, observeblas ke certaj formoj de perfortoj atingas jam paroksismajn dimensiojn. Aparte la perforto de malriĉuloj kontraŭ malriĉuloj, kaj aliaj primitivaj ribelformoj* kiuj esprimiĝas per deliktado, krimeco, malsekureco kaj kiu, ie kaj ĉie, ne nur en Francio, alprenas la trajtojn de vera socia milito. En Latinameriko kaj aliaj regionoj de la planedo, antaŭ tridek jaroj, junulo trovinte revolveron rekrutiĝis en organizo praktikante la armitan batalon por ŝanĝi la sorton de la homaro. Hodiaŭ, junulo trovinte revolveron pensas unue pri si mem kaj, sentante la rompon de la socia kontrakto fare de la dominantoj, rompos siavice tiun kontrakton, atakante bankon aŭ enrompante magazenon. Ekde la granda ekonomia krizo en decembro 2001 kaj la paŭperigo de la mezaj klasoj, la kvoto de “delikteco” en Argentino kvarobliĝis... En Brazilo, unu el la plej malegalecaj landoj de la mondo — kies elektantoj amase voĉdonis por la “kandidato de la malriĉuloj” Inacio “Lula” Da Silva-, la socia milito atingas konsternajn proporciojn. Nur en la sola urbo Rio, inter 1987 kaj 2000, mortis per kuglo pli da neplenkreskuloj malpli ol 18-jaraj ol en ĉiuj konfliktoj kune de Kolombio, Jugoslavio, Sieraleono, Afganio, Israelo kaj Palestino. Dum tiuj dek-tri jaroj, ekzemple, 467 junuloj mortis en la konfrontiĝo inter Israelo kaj Palestino; dum la sama periodo, 3.937 neplenkreskuloj estis mortigitaj en Rio*... Antaŭ tiu kreskanta ondo de kion la amaskomunikiloj nomas “la malsekureco”, multaj landoj — Meksiko, Kolombio, Niĝerio, Sudafriko, ktp. — jam elspezas pli por fari tiun socian militon ol por sia propra nacia defendo. Brazilo, ekzemple, dediĉas 2% de sia jara riĉeco (NBP) als siaj armitaj fortoj, sed pli ol 10,6% por protekti la riĉulojn kontraŭ la malespero de la malriĉuloj... La granda instruo de la homa historio estas jena: la homaj estaĵoj ĉiam fine ribelis kontraŭ la graviĝo de la malegalecoj. La nuna kresko, en la Sudo kiel en la Nordo, de la delikteco kaj krimeco — kiuj estas ofte nenio alia ol primitivaj kaj arkaikaj manifestiĝoj de socia agado-, konstituas nedikuteblan signon de furiozo de la plej malriĉaj antaŭ la maljusteco de la mondo. Ankoraŭ ne temas pri politika perforto. Sed ĉiu sentas bone ke temas pri prokrasto. Por kiom da tempo?