Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la kampo de la komunikiloj, la invado de la interreto kaj la cifereciga revolucio provokis senprecedencan traŭmaton*. Altirataj de potenc-ambicioj kaj de perspektivoj de facila profito, la industriaj gigantoj devenantaj de la elektro, de la informadiko, de la armado, de la konstruado, de la telefonio aŭ de la akvo ĵetis sin sur la sektoron de la informado. Ili rapide starigis gigantajn imperiojn. Kaj preterpase distretis kelkajn fundamentajn valorojn: unuavice la zorgon pri altkvalita informado.
Tra la mondo, gigantaj konglomeraĵoj akaparas la komunikilojn. En Usono, kie la antikoncentriĝaj reguloj en la aŭdvida kampo estis nuligitaj en februaro 2002, America-OnLine aĉetis Netscape, la magazinon Time, la holivudan societon Warner Bros kaj la televidĉenon de kontinua informado CNN; General Electric, la monde unua entrepreno per sia borsa kapitaliĝo, akaparis la televidan reton NBC; la firmao Microsoft de s-ro Bill Gates regas la merkaton de komputilaj programoj, volas konkeri tiun de la vidbendaj ludoj per sia konzolo X-Box kaj, pere de sia agentejo Corbis, dominas la merkaton de gazetaraj fotoj; la News Corporation de s-ro Rupert Murdoch ekregas certajn plej disvendatajn britajn kaj usonajn gazetojn (The Times, The Sun, The New York Post), posedas reton de televido per satelito BskyB, unu el la usonaj televidaj ĉenoj (Fox), kiel ankaŭ unu el la plej gravaj firmaoj de produktado de televidaj serioj kaj de filmoj (Twenty-Century-Fox)...
En Eŭropo, Bertelsmann, la monde unua eldonisto, akiris RTL Group kaj ekde nun regas en Francio la radion RTL kaj la ĝeneralteman ĉenon M6; s-ro Silvio Berlusconi posedas la tri precipajn privatajn ĉenojn de Italio kaj regas, kiel prezidanto de la Konsilio, la tutaĵon de la publikaj ĉenoj; en Hispanio, la firmao Prisa regas la ĵurnalon El País, la reton SER de radioj, la kriptan ĉenon Canal Plus Hispanio kaj la precipan poluson de eldonejoj...
En Francio, la krizo de la reklammerkato, la sinkantaj vendoj de ĵurnaloj kaj la apero de senpagaj ĵurnaloj instigas al regrupigo de la titoloj de la tutlanda gazetaro favoranta la eniron de industriistoj en la kapitalon de gazetentreprenoj en malhelpo. En tiu kunteksto, la malmuntado de Vivendi Universal Publishing (VUP) provokis radikalan ŝanĝon. La grupo Dassault, prezidata de s-ro Serge Dassault, dekstrula politikisto kiu jam regas Le Figaro kaj multajn regionajn ĵurnalojn, povis tiel akiri la semajngazeton L’Express, la magazinon L’Expansion kaj 14 pliajn titolojn, fariĝante, pere de la firmao Socpresse, la unua grupo de tutlanda gazetaro en Francio.
Aliflanke, la grupo Lagardère, prezidata de s-ro Jean-Luc Lagardère, proksima de s-ro Jacques Chirac, unua eldonisto de Francio (Hachette, Fayard, Grasset, Stock...), kiu posedas jam regionajn ĵurnalojn (Nice Matin, La Provence), dominas la magazin-gazetaron (Paris Match, Elle, Télé 7 jours, Pariscope...) kaj regas la distribuadon de la ĵurnaloj pere de la kioskoj Relay kaj la Nouvelles messageries de la presse parisienne (NMPP), aĉetis la eldon-poluson de VUP (Larousse, Robert Laffont, Bordas...) kaj fariĝas tiel unu el la gigantoj de la eŭropa komunikado kaj ne kaŝas plu sian ambicion gluti aŭ Canal PLus aŭ la publikan ĉenon France 2...
Tiuj du grupoj, Dassault kaj Lagardère, kiuj ekde nun dominas la francajn komunikilojn, havas ambaŭ la maltrankviligan econ esti konstituitaj ĉirkaŭ centra firmao kies precipa aktiveco estas milita (ĉasaviadiloj, helikopteroj, misiloj, raketoj, satelitoj...). La malnova timo do realiĝis: certaj el la plej grandaj komunikiloj troviĝas nun en la manoj de kanonvendistoj... En tempo de tensioj pri Irako, oni rajtas supozi ke tiuj komunikiloj ne kontraŭstaros kun ĉia energio al milita interveno kontraŭ Bagdado...
La karnovora apetito de la novaj imperiestroj de la komunikado kondukas aliajn gazetojn serĉi krizorezistan dimension por eskapi al ekregado de aliaj. Ekzemple, la grupo Le Monde* lastatempe proksimiĝis al Publications de la Vie catholique (Télérama, La Vie), de kiu ĝi akiris 30% de la kapitalo, kaj al la semajngazeto Le Nouvel Observateur, kaj intencas meti parton de sia kapitalo en borso.
Ĉiuj ĉi trudoj minacas la gazetaran liberecon. Ili kondukas al situacio en kiu oni privilegias la rentabilitaton. Kaj nomumas por la komandopostenoj tiajn mastrumantojn kies zorgo estas respondi al la postuloj de la invest-fondusoj kiuj posedas parton de la kapitalo. Tiuj “fondusoj kalkulas pri reven-kvotoj de investoj de inter 20% kaj 50% laŭ la riskonivelo, kaj ĉar la gazetaro estas konsiderata pli malpli riska sektoro”, ili ne hezitas postuli “malgrasigojn de la personaro”*...
Unu el la plej altvaloraj rajtoj de la homo estas komuniki libere siajn pensojn kaj siajn opiniojn. En la demokratiaj socioj, la libereco de la parolo estas ne nur garantiata, sed akompanata de alia fundamenta rajto: tiu esti bone informata. Kaj ĝuste tiu rajto estas minacata de la koncentriĝo de la komunikiloj, de la fuzioj de antaŭe sendependaj gazetoj en grupoj kiuj fariĝis hegemoniaj. Ĉu la civitanoj devas toleri tiun devojigon de la gazetara libereco? Ĉu ili povas akcepti ke la informado reduktiĝas al simpla varo?