Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Antaŭmilite

Ĉio indikas nun ke la milito de Usono kaj de kelkaj ĝiaj vasaloj kontraŭ Irako vere okazos. Tere, mare, aere, la giganta militmaŝino estas nun kompleta kaj la logistiko finpreta. La kameraoj de la mondaj televidoj estas ankaŭ surloke. Ĉio pretas por la ordono ekfajri.

Nenio tamen, laŭ la internacia leĝeco, permesas tian agreson. La inspektistoj senditaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por malkovri eventualajn amasdetruajn armilojn restas daŭre senrezultaj. Ilia raporto transdonita al la UN la 27-an de januaro estas por tiel diri malplena. Cetere, nenia ligo povis esti pruvita inter Bagdado kaj la islamismaj teroristaj retoj, kaj aparte kun tiu de Al-Qaida, farinta de la teruraj atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj ekde tiam la publika malamiko numero unu de Vaŝingtono. Sekve, la monda opinio daŭre postulas nerefuteblajn pruvojn kiuj pravigus la estontan atakon.

La iraka reĝimo estas certe fia, kaj s-ro Saddam Hussein aparte abomeninda aŭtokrato kiu ne hezitis plurfoje masakri sian propran loĝantaron eĉ per uzado kontraŭ ĝi de batalgaso malpermesita de la internaciaj traktatoj. Ĉu tio pravigas “prevent-militon”? Li estas bedaŭrinde ne la sola ŝtatestro de tia sinistra naturo. Kaj, kiam tio servis la interesojn de Vaŝingtono, tiu neniam montris la plej etan skrupulon subteni s-ron Saddam Hussein en la jaroj 1980 kaj aliajn same abomenindajn diktatorojn: Marcos en la Filipinoj, Suharto en Indonezio, la Ŝahon en Irano, Somoza en Nikaragvo, Batista en Kubo, Trujillo en Dominiko, Pinochet en Ĉilio, Mobutu en Kongo-Zairo, ktp.

Certaj el la plej sangoverŝaj kaj plej abomenindaj tiranoj estas daŭre subtenataj de Usono, kiel la delira Teodoro Obiang*, akceptita kun ĉiaj honoroj en la Blanka Domo en septembro 2002 fare de la prezidanto George W. Bush...

* Alveninta al la povo per puĉo en 1979, la generalo Obiang estis “reelektita” por sepjara mandato, la 15-an de decembro 2002 per 97,1% da voĉoj...

Fronte al tiom da arbitreco flanke de Vaŝingtono, eĉ malnovaj aliancanoj de Usono malemas subteni ĝin en ĝia krucmilito kontraŭ Irako. Du el inter ili, Francio kaj Germanio, kvazaŭ malobee, asertis fine de januaro ke la pruvoj ne ekzistas por pravigi armitan intervenon. Ili postulis ke la inspektistoj de la UN daŭrigu sian laboron por ke ĉia dubo estu forigita pri la posedo de amasdetruaj armiloj de Bagdado. Kaj postulas, ĉiukaze, ke dua rezolucio de la konsilio pri sekureco de la UN eksplicite permesu la uzadon de forto kontraŭ Bagdado. Francio ne elkludas* uzi, eventuale, sian veto-rajton. Tiu franca-germana pozicio ŝajnas esti kuraĝiginta Rusion kaj Ĉinion, permanentaj membroj de la Konsilio pri sekureco, adopti malpli timemajn poziciojn kaj ankaŭ postuli duan rezolucion de la UN.

* Elkludas: ekskluzivigas -vl.

Ĉio ĉi forte agacis Vaŝingtonon kiu ne ĉesas koleri, ĉefe kontraŭ Berlino akuzata, kiel Parizo, pro mallojaleco. Sed ne ŝajnas esti modifita ĝian intencon invadi Irakon. La usona ŝtatsekretario, s-ro Colin Powell, alvenante al la Monda Ekonomia Forumo de Davoso, la 25-an de januaro, konfirmis ke Usono povas kalkuli kun dekduo da “amikaj landoj”, kio estas, laŭ li, pli ol sufiĉa por konstitui internacian koalicion kontraŭ Irako.

La mondo daŭre demandas sin kun granda maltrankvilo pri la veraj kialoj de tiu milita interveno. En la Monda Socia Forumo de Portalegro, ekzemple, kiu kunigas la precipajn agantojn de la tutplaneda civila socio, tiu zorgo forte markis ĉiujn debatojn. Multaj ĉeestantaj intelektuloj — Noam Chomsky, Tariq Ali, Naomi Klein, Adolfo Perez Esquivel, Eduardo Galeano, ktp. — demandis sin ĉu ne estas absurde, kaj eĉ krime, dediĉi dekojn da miliardoj da dolaroj por fari tiun militon kion nenio ŝajnas pravigi, dum tiuj sumoj estus multe pli utilaj se dediĉitaj al edukado, sano, nutrado, loĝado kaj alfabetigo de kelkaj tri miliardoj da malriĉuloj kiujn nombras nia planedo. Tiu estas cetere la mesaĝo kiun la prezidanto de Brazilo, s-ro Lula da Silva, nome de ĉiuj malfavorigitaj, transdonis al la mastroj de la mondo kuniĝintaj en Davoso.

Laŭ granda parto de la internacia opinio, tiu konflikto ne havas alian celon ol nafton. Ĝia vera celo, laŭ ĝi, estas ekregi unu el la precipaj rezervoj de hidrokarbidoj de la mondo. Tiu strategio aperas kiel manifestiĝo de la nova imperia aroganteco de Usono, kiel ia “kaprico de potenculo” kies geopolitikaj sekvoj (aldone al pli ol miloj da viktimoj) povus esti katastrofaj.

Milito volata ankaŭ de la eta kliko da ekstremdekstraj “falkoj” (s-roj Richard Cheney, Donald Rumsfeld, Paul Wolfowitz, Richard Perle, Douglas Feith, Jack D. Crouch, John R. Bolton, ktp.) kiu ĉirkaŭas la prezidanton Bush kaj kiu pensas, kiel ĉiuj potenc-ebriuloj, ke oni povas ĉiam solvi ĉian politikan, ekonomian aŭ socian problemon per militista forto...

IGNACIO RAMONET