Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“La historio denove moviĝas.” ARNOLD J. TOYNBEE
Oni sentas bone, en tiu afero pri Irako, ke io fundamenta estas okazanta. Alarmsignaloj eklumas ĉie, la tuta internacia arĥitekturo krake rompiĝas, la UN estas distirata, la Eŭropa Unio dividita, la NATO frakturita... Konvinkite ke la tragediprodukta maŝino denove ekmarŝis, dek milionoj da homoj protestis en la stratoj de la urboj de la mondo la 15-an de februaro 2003. Ili ne volas vidi reveni la brutalecon de la internacia politiko, kun ties ekstremaj perfortoj, pasioj kaj malamoj.
Kolektivaj timoj esprimiĝas forme de angordonaj demandoj: kial tiu milito kontraŭ Irako? Kial nun? Kiujn verajn intencojn havas Usono? Kial Francio kaj Germanio kontraŭstaras ĝin kun tiom da energio? En kio tiu konflikto malkaŝas novan situacion en ekstera politiko? Kiujn ŝanĝojn ĝi anoncas en la grandaj mondaj ekvilibroj?
Tro da homoj pensas ke la veraj kialoj de tiu milito restas enigmaj. Kun la plej bona volo, tiuj kiuj analizas la argumentojn de Vaŝingtono restas skeptikaj. La usonaj aŭtoritatoj ne sukcesis konvinki ke tiu milito estas necesa. Kaj ilia insisto marteladi mizerajn pravigojn des pli dubigas la internacian opinion.
Kiuj estas la oficialaj argumentoj por ĝi? Da ili estas sep, kaj estas formulitaj en la raporto “Jardeko de mensogo kaj de defio”, prezentita de la prezidanto George W. Bush antaŭ la Sekureckonsilio de la UN la 12-an de septembro 2002. Tiu teksto de dudek-du paĝoj rediras la tri precipajn riproĉojn: Bagdado ne respektis dek-ses rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj; Irako posedas aŭ celas posedi amasdetruajn armilojn (atomajn, biologiajn, kemiajn) kaj balistikajn misilojn; fine, ĝi kulpas pro rompo de la homrajtoj (torturoj, seksperfortoj, senjuĝaj ekzekutadoj).
La kvar aliaj akuzoj koncernas: la terorismon* (Bagdado, laŭ ĝi, gastigas palestinajn organizojn kaj donas 25.000 dolarojn al la familio de ĉiu farinto de suicid-atencoj kontraŭ Israelo); la militkaptitojn (inter ili usona piloto); la havaĵojn konfiskitajn dum la invado al Kuvejto (artverkoj kaj milita materialo); devojigon de la programo “Nafto kontraŭ nutraĵo”.
Ĉiuj ĉi riproĉoj igis la Sekureckonsilion de la UN voĉdoni, unuanime, la 8-an de novembro 2002, por la rezolucio 1441, kiu starigas “fortigitan inspektadon kun la celo fini komplete kaj konstatite la procedon de senarmigo”.
Ĉu tiuj ĉi argumentoj estas tiom teruraj ke ĉiuj landoj devas konsideri Irakon kiel problemon numero unu de la mondo? Ĉu ili faras Irakon la plej terura minaco por la homaro? Ĉu ili definitive pravigas grandampleksan militon?
Al tiuj ĉi tri demandoj, Usono kaj kelkaj ĝiaj amikoj (Unuiĝinta Regno, Aŭstralio, Hispanio...) respondas jese. Sen atendi la verdan lumon de ajna internacia instanco, la aŭtoritatoj de Vaŝintono (kaj de Londono) sendis al la landlimoj de Irako timindan militforton de proksimume 200.000 soldatoj, provizitan per kolosa detrupotenco.
Aliflanke, al ĉi-samaj demandoj, aliaj okcidentaj landoj (Francio, Germanio, Belgio...) kaj grava parto de la monda opinio respondas per triobla “ne”. Ili agnoskas la gravecon de la riproĉoj, sed opinias ke oni povus esprimi tiujn samajn akuzojn — nerespekto al la rezolucioj de la UN, rompoj de la personaj rajtoj kaj posedo de amasdetruaj armiloj — al aliaj regnoj de la mondo, por komenci ĉe Pakistano kaj Israelo, proksimaj aliancanoj de Usono, kontraŭ kiuj neniu pensas deklari militon. Ili observas ankaŭ ke, pri multaj aliaj diktaturoj amikaj kun Usono — Saud-Arabio, Egiptio*, Tunizio, Pakistano, Turkmenio, Uzbekio, Gvineo Ekvatora, ktp. — kiuj tretas la homajn rajtojn, Vaŝingtono silentas.
Krome ili opinias ke la iraka reĝimo, de dek-du jaroj submetita al ruiniga embargo, al limigo de ĝia aera suvereneco kaj al konstanta kontrolgardado, ne povas esti tuja minaco por siaj najbaroj.
Fine, koncerne la senfinan serĉadon de netroveblaj armiloj, multaj estas tentataj pensi kiel Konfucio, ke “oni ne povas kapti nigran katon en malluma ĉambro, precipe se ne estas kato”. Ili konsideras ke la inspektistoj de la Komisiono pri kontrolo, konstato kaj inspektado de la Unuiĝintaj Nacioj (Kokoinun)*, gvidata de la sveda diplomato Hans Blix, kaj tiuj de la Internacia agentejo pri atomenergio (IAAE), estrata de la egipta eksperto Mohamed El Baradei, konstante progresas, pri kio atestas la raportoj prezentitaj antaŭ la Sekureckonsilio, kaj ke tio devus ebligi atingi la celon — la senarmigon de Irako — sen uzo de milito.
Pro tio ke li adoptis tiun saĝan argumentadon kaj per la voĉo de sia ministro pri eksteraj aferoj, s-ro Dominique de Villepin, sciis firme esprimi ĝin sine de la Unuiĝintaj Nacioj, la franca prezidanto, s-ro Jacques Chirac, enkorpigas, en la okuloj de tiuj kiuj tra la mondo kontraŭstaras tiun militon, la rezistadon fronte al la usona hegemonieco. Tiu kostumo estas certe iom tro granda, sed oni ne povas nei ke la prezidanto de la Franca Respubliko gajnis en kelkaj semajnoj internacian popularecon kiun malmultaj francaj regnestroj konis antaŭ li. Kiel la generalo della Rovere en la fama filmo de Roberto Rosselini*, s-ro Chirac retroviĝis hazarde en tiu rolo de rezistanto, sed necesas konstati ke li plenumas tiun mision.
La usona registaro siaflanke daŭre ne sukcesas konvinki ke tiu milito pravigeblas.
Ĝi riskas la francan vetoon kaj spertis, frapon post frapo, du diplomatiajn malvenkegojn en la Sekureckonsilio: unue la 4-an de februaro kun la fiasko de prezentado de “pruvoj” kontraŭ Irako fare de s-ro Colin Powell; poste la 14-an de februaro, kun la prezentado de la prefere pozitivaj raportoj de la inspektistoj, dum kiu s-ro Blix ne hezitis aserti ke pluraj el la “pruvoj” kontraŭ Bagdado prezentitaj de s-ro Powell estas “senfondaj”. Samtage, s-ro de Villepin ankaŭ asertis: “Antaŭ dek tagoj, s-ro Powell elvokis supozitajn ligojn inter Al-Qaida kaj la bagdada reĝimo. En la nuna stato de niaj priesploroj kaj informadoj farataj lige kun niaj aliancanoj, nenio permesas pruvi tiajn ligojn.”
Sed la pruvo de ligoj inter la reto de s-ro Ben Laden kaj la reĝimo de s-ro Saddam Hussein estas decida por pravigi la konflikton. Precipe por la usona publika opinio, daŭre ŝokita de la abomenaj atencoj de la 11-a de septembro 2001.
Ĉar neniu konstatebla argumento ŝajnas pravigi tiun militon, tiom da civitanoj mobiliziĝas ĉie kontraŭ ĝi. Kaj neeblas ne demandi sin pri la veraj motivoj de Usono. Evidente, ili estas almenaŭ tri.
Unuavice ekzistas la zorgo, fariĝinta obseda ekde la 11-a de septembro 2001, eviti ĉian ligon inter iu “friponŝtato” kaj la “internacia terorismo”. Jam 1997, s-ro William Cohen, sekretario pri defendo de la prezidanto Clinton, deklaris: “Ni alfrontas la eblecon ke regionaj agantoj, armeoj de tria tipo, terorismaj grupoj kaj eĉ religiaj sektoj celas atingi malproporcian povon, per akiro kaj uzo de amasdetruaj armiloj.”* En komunikaĵo disvastigita la 11-an de januaro 1999, s-ro Ben Laden koncedis ke tiu ebleco ja realas: “Mi ne konsideras krimo provi akiri atomajn, kemiajn kaj biologiajn armilojn.”* Kaj s-ro George W. Bush rekonis ke tiu eventualeco obsedas lin: “Nia timo estas ke teroristoj trovas eksterleĝan ŝtaton kiu povus provizi ilin per la teknologio por mortigi.” *
Tiu “eksterleĝa ŝtato”, en la menso de la usona prezidanto, ne estas alia ol Irako. Pro tio la teorio de la “preventa milito”, difinita la 20-an de septembro 2002*, kiun s-ro James Woolsey, iama direktoro de la CIA, resumis jene: “La nova doktrino naskiĝinta de tiu malsimetria batalo kontraŭ la teroro estas tiu de la ”avanca fortimigo“ aŭ de la ”preventa milito“. Ĉar la teroristoj havas ĉiam la avantaĝon ataki sekrete kiam ajn kaj kie ajn, la sola defendo konsistas en kapti ilin nun, kie ajn ili troviĝu, antaŭ ol ili povu esti kapablaj ekfrapi.”* Kompreneble, nenia permeso de la Unuiĝintan Nacioj estos petita.
La dua motivo, ne deklarita, estas la regado de la araba-persa golfo kaj de ĝiaj resursoj en hidrokarbonoj. Pli ol du trionoj de la konataj mondaj rezervoj de nafto troviĝas koncentritaj sub la grundo de kelkaj regnoj situantaj ĉe la bordo de la golfo: Irano, Irako, Kuvejto, Saud-Arabio, Kataro kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Por la evoluintaj landoj, kaj precipe por Usono, grandaj malŝparantoj de energioj, tiu regiono ludas ĉefrolon kaj posedas fundamentajn ŝlosilojn por ilia kresko kaj por ilia vivmaniero.
Ĉia interveno kontraŭ landoj de la Golfo estas do konsiderata kiel minaco por la “vivdecidaj interesoj” de Usono. Jam 1980, en sia parolado pri la stato de la Unio, la prezidanto James Carter, nobelpremiito pri paco en 2002, difinis la usonan doktrinon por tiu regiono: “Ĉia provo, flanke de kia ajn eksterlanda potenco, alpreni la kontrolon de la regiono de la Persa Golfo, estos konsiderata kiel atako kontraŭ la vivdecidaj interesoj de Usono. Kaj tiu atako estos repuŝita per ĉiuj necesaj rimedoj, inkluzive de milita forto.” *
Regata de la britoj ekde la fino de la unua mondmilito kaj la dismembrigo de la otomana imperio, la golfregiono spertis la kreskon de la usona influo ekde 1945. Du gravaj landoj tamen evitas la vaŝingtonan estrecon: Irano, ekde la islama revolucio de 1979, kaj Irako, ekde ties invado al Kuvejto en 1990. Saud-Arabio mem fariĝis suspekta post la atencoj de la 11-a de septembro pro ĝiaj ligoj kun la batalema islamismo kaj pro la financa helpo kiun la saud-araboj laŭdire donis al la reto Al-Qaida. Vaŝingtono konsideras ke ĝi ne povas permesi al si perdi trian pionon sur la Golfa ŝaktabulo, kaj eĉ malpli iun gravan kiom Saud-Arabion. Jen pro kio la tento okupi, sub falsaj pretekstoj, Irakon, kaj reakiri la regadon de la regiono.
Transe de la militaj malfacilaĵoj, la administrado per usonaj okupadofortoj de Irako liberigita de s-ro Saddam Hussein ne estos facila. En tempo kiam li estis klarvida, s-ro Colin Powell mezuris la komplikegan malfacilecon de tio: “Ni vane malestimis Saddam-on pro tio kion li estis farinta, Usono neniel emis detrui lian landon. En la fluo de la dek lastaj jaroj, estis Irano, kaj ne Irako, kiu estis nia granda rivalo en la Mez-Oriento. Ni volis ke Irako daŭre faru kontraŭpezon al Irano. Saud-Arabio ne volis ke la ŝijaistoj ekregu en la sudo de Irako. La turkoj ankaŭ ne volis ke Irako estu diserigita. (...) Irako dividita en sunaisma, ŝijaisma kaj kurda partoj ne kontrubuus al la stabileco kiun ni celis en Mez-Oriento. La sola rimedo eviti tion estus konkeri kaj okupi tiun malproksiman nacion de dudek milionoj da loĝantoj. Mi ne pensas ke tio estas kion la usonanoj deziris.”* Ĝi estas tamen kion hodiaŭ deziras la prezidanto Bush...
La tria nedeklarita motivo por tiu milito estas certigi la hegemonion de Usono super la mondo. La skipo de ideologoj ĉirkaŭ s-ro George W. Bush (s-roj Cheney, Rumsfeld, Wolfowitz, Perle, ktp.) jam delonge teoriadis pri tiu ascendo de Usono al imperia potenco (v. paĝojn 16 kaj 17). Ili estis jam tie, en la 1980-aj jaroj, ĉirkaŭ la prezidanto Bush patro. Estis la fino de la malvarma milito kaj, male al la plejmulto de la strategiistoj kiuj postulis malkreskigon de la milit-instrumento, ili kuraĝigis la reorganizadon de la armitaj fortoj kaj la ekscesan uzadon de la novaj teknologioj kun la celo redoni al la milito ĝian econ de instrumento por ekstera politiko.
Tiutempe, rakontas atestanto, “la Vjetnam-sindromo estis ankoraŭ vigla. La militistoj volis uzi la forton nur se ĉiuj konsentis. La starigitaj kondiĉoj postulis praktike naciskalan referendumon antaŭ ol eblis uzi la forton. Nenia militdeklaro eblis sen kataliza evento kia Pearl Harbor”.* Tamen, tiu skipo de falkoj, kun la helpo jam de la generalo Colin Powell, sukcesis realigi, en decembro 1989, sen konsento de la Kongreso nek de la Unuiĝintaj Nacioj, la invadon al Panamo (pli ol mil mortviktimoj) kaj la renverson de la generalo Noriega.
Tiuj samaj viroj faris poste la militon de la Golfo, dum kiu la armitaj fortoj de Usono demonstris militan superpotencon kiu konsternis la mondon.
Reveninte al la povo en januaro 2001, tiuj ideologoj konsideris la atencojn de la 11-a de septembro kiel “katalizan eventon” delonge atenditan. Ekde tiam, nenio ŝajnas bremsi ilin. Pere de la Patriot Act, ili provizis la ŝtatpotencon per timinda liberecmortiga instrumento; ili promesis “ekstermi la teroristojn”, proponis la teorion de “tutmonda totala milito [a] kontraŭ la internacia terorismo”, konkeris Afganion, renversis la reĝimon de la talibanoj kaj lanĉis batalfortojn en Kolumbion, Georgion, Filipinojn... Ili poste difinis la doktrinon de la “preventa milito” kaj pravigis, surbaze de propagando kaj gurdado, tiun militon kontraŭ Irako.
Ili akceptas ke Vaŝingtono koncentriĝu sur la verajn lokojn de potenco en la horo de la liberala tutmondiĝo: G7, IMF, MOK, Monda Banko... Sed ili deziras eligi Usonon iom post iom el la multflankeca politika kadro. Pro tio ili igis la prezidanton Bush rompi la protokolon de Kioto pri la sekvoj de la forcej-efikoj, la traktaton ABM pri la balistikaj misiloj, la traktaton establanta Internacian Pun-Kortumon, la traktaton pri la kontraŭpersonaj minoj, la protokolon pri la biologiaj armiloj, la akordon pri la etkalibraj armiloj, la traktaton pri la totala malpermeso de atomarmiloj, kaj eĉ la Ĝenevajn Konvenciojn pri la militkaptitoj rilate al la malliberuloj de la punkaptitejo de Gŭantanamo. La venonta paŝo estus la rifuzo de la decido de la Sekureckonsilio. Kio mortminacus la sistemon de la Unuiĝintaj Nacioj.
Paŝon post paŝo, nome de la grandaj idealoj — libereco, demokratio, libera komerco, civilizacio-, tiuj ideologoj realigas la transformadon de Usono al novtipa militŝtato. Kaj alprenas la ambicion de ĉiuj imperioj: remodli la mondon, ŝanĝi la landlimojn, civilizi la loĝantarojn. La iamaj koloniistoj ne agis alie. Ili “pensis” — memorigas la historiisto Douglas Porch — “ke la disvastigo de komerco, de kristanismo, de scienco kaj de administra efikeco de la Okcidento repuŝos la limojn de la civilizacio kaj reduktos la konfliktozonojn. Danke al la imperiismo, la malriĉeco transformiĝos al prospero, la sovaĝulo trovos la elsaviĝon, la superstiĉo fariĝos lumo, kaj la ordo estos instalita tie kie antaŭe regis nur la konfuzo kaj la barbareco”.*
Por eviti tiun afliktan perspektivon, Francio kaj Germanio, nome de certa ideo pri la Eŭropa Unio*, elektis kontraŭpezi — ne malamike — al Usono sine de la UN. “Ni estas konvinkitaj” — asertis s-ro de Villepin — “ke necesas multpolusa mondo kaj ke unu potenco sola ne povas certigi la ordon de la mondo.”*
La skizo de nova mondo tiel konturiĝas. En kiu dua potenc-poluso povus konstituiĝi aŭ de la Eŭropa Unio se ĝi scias kuniĝi, aŭ de tute nova alianco Parizo-Berlino-Moskvo, aŭ de aliaj variigeblaj konstelacioj (Brazilo — Sud-Afriko — Barato — Meksiko). La franc-germana iniciato konstituas historian demarŝon kiu fine eligas Eŭropon el sesdek jaroj da timoj kaj ebligas al ĝi remalkovri la politikan volon. Demarŝo tiom aŭdaca ke ĝi malkaŝis, per kontrasto, la etaniman sintenon de certaj eŭropaj landoj (Unuiĝinta Regno, Hispanio, Italio, Pollando...) tro longtempe vasaligitaj.
Usono komencis instaliĝi en la komforto de unupolusa mondo dominata per la forto de ĝia milit-instrumento. La milito kontraŭ Irako devis servi por certigi ĝian novan imperian potencon. Francio kaj Germanio memorigis al ĝi ke, rilate potencon, kvar faktoroj estas decidaj: politiko, ideologio, ekonomio kaj militistaro. La tutmondiĝo povis kredigi ke nur la ideologio (liberala) kaj la ekonomio estas fundamentaj faktoroj. Kaj ke la du aliaj (politiko kaj militistaro) fariĝis duarangaj. Jen eraro.
En la nova reorganizado de la mondo kiu komencas, Usono de nun favoras la militistaron (kaj la amasinformadon). Francio kaj Germanio, male, la politikon. Por alfronti la problemojn kiuj premas la homaron, tiuj du landoj vetas pri la eterna paco. La prezidanto Bush kaj lia ĉirkaŭaĵo, pri la eterna milito...
IGNACIO RAMONET