Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, komuna leĝo de la planedo, asertas solene en sia preamblo: “Ni, popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj, deciditaj gardi la estontajn generaciojn kontraŭ la plago de la milito (...) kaj institucii metodojn garantiantajn ke ne estu uzata la forto de armiloj, escepte en komuna intereso, (...) decidis kunigi niajn penadojn por realigi tiujn celojn.” Ekde sia komenca artikolo, la Ĉarto substrekas ke la unua celo de la UN estas “konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon” kaj “subpremi ĉian agon de agreso aŭ alian rompon de la paco”.
Lanĉante, en la matenkrepusko de ĵaŭdo, la 20-a de marto, “preventan militon” kontraŭ Irako kaj invadante tiun landon sen mandato de la UN, Usono kaj ĝiaj britaj aliancanoj do rompis la internacian leĝecon, tretis la fundamentajn principojn de la Unuiĝintaj Nacioj kaj klare kondutis estante agresantoj. Antaŭ tiu krimo kontraŭ la paco, la monda komunumo troviĝas antaŭ neniam spertita situacio. Ekde la kreado de la UN, neniam du fondo-regnoj, konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio (kaj troviĝantaj inter la plej malnovaj demokratioj de la mondo), tiom brutale transiris la internacian leĝon por fariĝi, el vidpunkto de tiu ĉi, kion oni ja devas nomi “delikto-ŝtatoj”. La monda ordo per tio estas renversita. Ne laŭ la nocioj de politikaj valoroj. La protestado de milionoj da civitanoj tra la mondo, kaj eĉ ene de Usono kaj Britio, kontraŭ tiu milito estas motivita de la sento ke ĝi estas malmorala. Sen tro iluziiĝi, ĉiu atendas de la plej potenca regno de la Tero ke ĝi estu potenco ankaŭ etika, ĉampiono de la respekto al la justo kaj modelo de submetiĝo al la leĝo. Aŭ almenaŭ ke ĝi ne turnu malkaŝe la dorson al la grandaj principoj de politika moralo. Nu, ekde la atencoj de la 11-a de septembro 2001, ŝajnas ke Usono, sub la prezido de s-ro George W. Bush, defendas aparte cinikan koncepton de ŝtata racio. Reuzante la malnovan konsilon de Makiavelo — “Princo devas kompreni, se li volas konservi sian potencon, ke li devas ofte agi kontraŭ la kredo, kontraŭ la karitato, kontraŭ la humaneco kaj kontraŭ la religio”*-, s-ro Bush kaj la falkoj kiuj ĉirkaŭas lin decidis agi kontraŭ la leĝo, kontraŭ la moralo, kontraŭ la homaj rajtoj kaj kontraŭ la internacia juro. Post senprecedenca diplomatia malvenkego, kiu vidis la usonan hiperpotencon nekapabla ligi al siaj argumentoj, sine de la Sekurec-Konsilio, landojn delonge lokitajn en sia influ-medio, kiel Meksikon, Ĉilion aŭ Pakistanon, Vaŝingtono spertis novan kaj severan baton per la rifuzo de Turkio, ĝia tre malnova aliancano, lasi usonajn trupojn pasi tra ĝia teritorio. Spite al tiuj elreviĝoj, s-ro Bush daŭrigis sian projekton agresi Irakon kaj anoncis la subtenon de stranga “koalicio” de kvardek landoj, el kiuj svarmas la iame komunismaj regnoj, inter ili Usbekio aŭ Turkmenio, novtotalismaj diktaturoj el inter la plej sinistraj de la mondo... Dum ili atakas abomenindan kaj tiranecan reĝimon kiel tiun de s-ro Saddam Hussein, necesas konstati ke s-ro Bush kaj lia ĉirkaŭaĵo ne kapablis trudiĝi sur la morala tereno. Ilia malestimo de la internacia juro, la aroganteco kiun donas al ili la brutala forto de ilia militinstrumento provokis eĉ la plej potencan ondon de antiusonismo kiun la mondo iam ajn konis post la vjetnam-milito (1961-1975). La Internacia Komisiono de Juristoj, konsulta organo de la UN bazita en Ĝenevo, avertis, jam la 18-an de marto 2003, kontraŭ atako al Irako sen mandato de la UN. “Tia atako estus kontraŭleĝa kaj konstituus agres-militon”, asertis tiu komisio, kiel antaŭe aliaj asocioj de britaj, francaj, hispanaj kaj belgaj juristoj*. “Ekzistas nenia ebla jura bazo por tia interveno”, deklaras tiu komisio; “sen permeso de la Sekurec-Konsilio, neniu regno rajtas uzi la forton kontraŭ alia regno, escepte en kazo de legitima defendo, responde al armita atako.” Se la usona registaro kelkfoje elvokis la “legitiman defendon” por ataki Irakon, ĝi faris tion nur adresante sin al sia interna opinio, provante ligi la atencojn de la 11-a de septembro 2001 kaj la bagdadan reĝimon (kio ne estas pruvita), sed neniam antaŭ la Sekurec-Konsilio. Tiu ĉiam konsideris, ĝis antaŭ la 20-a de marto, ke Irako ne prezentas tujan minacon tian ke ĝi pravigus tujan militon. Cetere, la “legitima defendo” antaŭkondiĉas antaŭan armitan agreson, kiun Irako ne faris. Kaj la nocio de “preventa legitima defendo” ne estas allasita en la internacia juro. S-ro Bush klarigis la invadon al Irako ankaŭ per la neceso ŝanĝi la reĝimon de tiu lando kaj forpeli de tie s-ron Saddam Hussein. Kiom ajn laŭdindaj estu tiuj argumentoj, ili ne pravigas, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, unuflankan decidon uzi la perforton. Kaj la preteksto, ankaŭ elvokita de Vaŝingtono, instali demokration en Irako, ankaŭ ne estos konsiderata laŭleĝa pravigo por agreso. Jam en la 17-a jarcento, la juristo Grotius, fondinto de la popola juro, en sia fama libro De jure belli ac pacis, asertas ke “voli regi la aliajn kontraŭ ties volo, pretekste ke estas bone por ili”, konstituas la plej oftan argumenton por “maljustaj militoj”.
IGNACIO RAMONET