Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekspluatataj infanoj

Pli ol 211 milionoj da infanoj 5- ĝis 14-jaraj estas devigataj labori. Por atentigi la publikajn opiniojn pri tiu tutplaneda fenomeno kiu koncernas precipe la evolulandojn, sed ne domaĝas la riĉajn regnojn, la Internacia Organizo pri Laboro (IOL) iniciatis la 12-an de junio 2002 en Ĝenevo “unuan mondan tagon kontraŭ la infanlaboro”.*

* Kp Le Monde, 13-an de junio 2002.

La bildo pri infanceco kaŝas ofte la realon kiun spertas la infanoj. Kaj tiu, en multaj landoj, daŭre similas al tiuj premsonĝoj kiujn priskribis en la 19-a jarcento en harstarigaj romanoj aŭtoroj kiel Charles Dickens, Victor Hugo, Hector MalotEdmondo de Amicis.*

* Vd Edmondo de Amicis: “Le livre coeur” [La libro koro], Presses de l’Ecole normale supérieure, Parizo, 2001.

La liberala tutmondiĝo neniel helpis. Ĉar, “en mondo kie la libera cirkulado de kapitaloj kaj varoj estas nun tutmonde certigata, la industrioj de la Sudaj landoj povas konservi sian lokon en la merkato nur se ili maksimume eluzas la solan sektoron en kiu ili restas ege konkurencivaj: la malalta kosto de ilia laborforto”.* Sen laborigi la infanojn, konsiderinde malpli bone pagataj ol plenkreskuloj, multaj landoj ne povus elteni la konkurencon, iliaj eksportoj malpliiĝus kaj iliaj devizo-enspezoj falus.

* Bernard Schlemmer (sub direkto de): L’enfant exploité [La ekspluatata infano], Karthala, Parizo, 1996.

La multnaciaj entreprenoj ne estas la lastaj kiuj profitas tiun ekspluatadon de infanoj. Inter alie, tiuj de la tabako (Philip Morris, Altadis), de la banano (Chiquita, Del Monte) kaj de la kakao (Cargill). En Malavo ekzemple, kies tabakindustrio estas la unua dunganto, dekmiloj da infanoj estas ekspluatataj por la rikolto kaj la sekigo de la tabakfolioj. En Ekvadoro, infanoj de 7 ĝis 8 jaroj laboras en la banankampoj dek du horojn tage. En Eburbordo, la monde unua kakaoproduktanto, miloj da sklav-infanoj estas laŭ tiu fonto utiligataj por labori en la plantejoj.

Tiu demando de sklavinfanoj kaj de la komerco pri ili eniris la titolpaĝojn de la ĵurnaloj en aprilo 2001, kiam oni malkovris ŝipon sub niĝeria flago — la Etireno-, venanta de Benino kaj transportanta dekon da infanoj vendotaj kiel sklavoj en Gabono. Laŭ la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por la infaneco (Unicef), pli ol 200 000 infanoj kaj adoleskantoj estas viktimoj de tiuj komercoj, aĉetataj kaj vendataj, en centra kaj okcidenta Afriko.

Eĉ en la riĉaj landoj, preskaŭ 2,5 milionoj da infanoj — al kiuj aldonendas 11,5 milionoj da adoleskantoj inter 15 kaj 17 jaroj — laboras en malagrablaj kaj riskaj kondiĉoj, en agrokulturo, konstruado, tekstilaj laborejojj kaj ŝufabrikoj — 120 000 en Usono, 200 000 en Hispanio, 400 000 en Italio kaj pli ol 2 milionoj en Grand-Britujo...

Por okupiĝi pri tiu drameca situacio de la infanoj, dek du jarojn post la Monda Pinto por la Infanoj aranĝita de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko en septembro 1990, nova Pinto de la Infaneco okazis lastan majon, en la UN-sidejo, kun la partopreno de pli ol cent landoj. Ĝi estis malfermita de s-ro Kofi Annan kun severa konstato: “Ni mizere fiaskis en la protekto de la esencaj infanrajtoj.”

Estas vere ke la ciferoj estas harstarigaj. Pli ol duonmiliardo da infanoj vivas per malpli ol 1 eŭro tage. Ili estas plej akre tuŝataj de la mizero de kiu ili konservos dum sia tuta vivo psiĥajn kaj korpajn sekvojn. Pli ol 100 milionoj da infanoj neniam iras al lernejo. Ĉiujare mortas 11 milionoj da infanoj de malpli ol 5 jaroj, jen 30 000 tage, unu ĉiujn tri sekundojn...

Inter 1990 kaj 2000, pro konfliktoj pli ol 1 miliono da infanoj perdis siajn gepatrojn aŭ estis disigitaj de sia familio, pli ol 300 000 estis soldatigitaj, pli ol 2 milionoj estis masakritaj en intercivitanaj militoj, pli ol 6 milionoj estis vunditaj, kripligitaj aŭ dumvive handikapitaj, 12 milionoj etis senigitaj de tegmento, kaj kelkaj 20 milionoj forpelitaj de sia hejmo...

Krome, pli ol 700 000 infanoj viktimiĝas ĉiujare de komerco kun personoj, retenataj kontraŭvole en kondiĉoj de sklaveco, pro, laŭ UN, “la postulo pri malmultekosta laborforto kaj tiu, kreskanta, pri geknaboj por la seksa komerco.”*

* La situation des enfants dans le monde 2002 [La situacio de la infanoj en la mondo 2002], Unicef, Ĝenevo.

La sorto de la knabinetoj estas aparte lamentinda. Ili suferas ĉiujn diskriminaciojn. Tiel, el la cento de milionoj da infanoj sen lernejo, 60 milionoj estas knabinoj. Pro ilia sekso, inter 60 kaj 100 milionoj da knabinoj viktimiĝas je fetmortigo, je infanmortigo, je subnutrado kaj je malbona prizorgado. Pli ol 90% el la domservistoj — la plej ofta dungo de laborantaj infanoj — estas knabinoj de 12- ĝis 17-jaraj. En certaj regionoj afrikaj kaj aziaj, la proporcio de seropozitivaj je la aidosa viruso estas kvinoble pli alta ĉe knabinoj ol ĉe knaboj.

Vide al tiu skandalo necesas reaŭdi la krion lanĉitan de decida voĉo, nome de ĉiuj ekspluatataj infanoj de la mondo, sine de la UN, lastan majon, antaŭ 70 regnestroj kaj centoj da ministroj de 189 landoj, fare de 13-jara bolivianino, Gabriela Azurdy: “Ni estas la viktimoj de ĉiuspecaj ekspluatadoj kaj misuzoj, ni estas la stratinfanoj, ni estas la infanoj de milito, ni estas la orfoj de aidoso, ni estas la viktimoj, kaj niaj voĉoj ne estas aŭdataj. Ĉio ĉi devas ĉesi! Ni volas mondon indan je ni...”