Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Stephen Pichon

Ekde Julio 2002, Le Monde diplomatique instaliĝis en sia nova sidejo, en la XIII-a distrikto de Parizo, en avenuo Stephen Pichon. Multaj legantoj demandas nin: kiu estis tiu Stephen Pichon?

Eĉ se nia instaliĝo en tiu adreso estas nur pro hazardo de la nemoveblaĵa merkato en Parizo, oni devas agnoski ke la hazardo foje bone aranĝas la aferojn, ĉar tiu ŝtephen Pichon — naskiĝinta la 10-an de Aŭgusto en 1857 en Arnay-le-Duc (Côte d’Or) kaj mortinta la 18-an de Septembro 1933 en Vers-en-Montagne (Jura) — estis sinsekve... ĵurnalisto kaj diplomato. Unue kiel redaktisto ĉe La Commune affranchie en 1878, poste ĉe La Justice en 1880, li estis 1889 elektita deputito de la XIV-a distrikto en la Nacia Asembleo [la franca parlamento], kie li sidis inter la ekstrema maldekstrularo.

Fariĝinte ambasadoro, li reprezentis Francion en Haitio, Brazilo kaj Ĉinio. Li estis nomumita de Georges Clémenceau ekde 1906 respondeci pri Quai d’Orsay [ministerio pri ekstero] kaj li konservis sian postenon en la kabinetoj de Aristide Briand kaj de Louis Barthou. Denove sub la prezidanteco de la “Tigro” Clémenceau, Stephen Pichon estis la granda franca ministro pri eksterlandaj aferoj de la fino de la unua mondmilito (1914-1918). Li retiriĝis de la politika vivo en 1924.

I.R.