Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Komencita de s-ro Fernando Collor de Mello en 1990, la ciklo de novliberalaj registaroj de Brazilo povus eble finiĝi kun la fino de la mandato de s-ro Fernando Henrique Cardoso. Kiu ajn estu lia posteulo, tiu ricevos, krom la heredaĵo de fragila ekonomio, landon kiu ŝanĝiĝis en kelkaj de siaj plej fundamentaj aspektoj. Li devus verŝajne forlasi elĉerpitan ekonomian modelon, kiu postulas signifajn ŝanĝojn. Kion difinos la elektoj de la 6-a de oktobro, tio estas la direkto en kiu okazos la ŝanĝoj, se la lando ne volas ripeti la dramecan argentinan krizon.
Ebligante la elekton kaj poste la reelekton de s-ro Fernando Henrique Cardoso en la unua baloto de la elektoj de 1994 kaj de 1998, promeso galvanizis la plejparton de la brazilaj elektantoj: la mona stabileco — atingita per la batalo kontraŭ la inflacio, difinita kiel unuavica celo — malfermis al Brazilo la pordojn de la relanĉo de ekonomia evoluo, interrompita jardekon antaŭe. Al la veno de eksterlandaj investoj, portantoj de teknologia moderneco, devis aldoniĝi la kreado de laborpostenoj, politiko de redistribuado de enspezoj — la inflacio efikis fakte kiel “imposto por la malriĉuloj” — kaj, fine, la aliron de la lando al la “unua mondo”.
La financa krizo per kiu finiĝas la dua mandato de s-ro Cardoso, kiu venigis du pruntojn de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) — une je 10 miliardoj da dolaroj, la alia je 30 miliardoj da dolaroj (iomete pli ol 30 miliardoj da eŭroj)-, montras ke tiuj promesoj ne estis tenitaj. Fakte, la transformadoj kiuj afekciis tiun grandan landon estis de alia rango.
Kiel la aliaj latinamerikaj landoj, Brazilo estis viktimo de la ŝuldokrizo komence de la jaroj 1980. Tiu krizo metis finon al la jardekoj, kiuj, komencite kun la reago al la krizo de 1929, ebligis la plej fortan kreskon en la historio de la lando. De 1964 ĝis 1985, la ekonomia ekspansio akompanis la militistan diktaturon — la ŝtatrenverso okazis dum la internacia ciklo de plej granda ekspansio de la kapitalismo. Tiu ciklo faciligis tre altajn kreskoritmojn inter 1967 kaj 1979, ebligis importadon de kapitaloj kaj, profitante disponeblajn eksterajn merkatojn, evoluon de eksportoj.
Tiuj transformadoj sekvigis renovigon de la laborista klaso. Samtempe kun novaj sociaj kaj civitismaj movadoj, ĝi konstruis blokon de opozicio kiu, apogante sin sur la ŝuldokrizo de 1980, akcelis la finon de la diktaturo. Tamen, la transiro estis alproprigita de la liberalaj fortoj de la opozicio, grupiĝintaj ĉirkaŭ la rifuzo de la “aŭtoritatismo”. Ili promesis tiam ke la “demokrata procedo” ebligos, sole, la solvadon de la gravaj problemoj akumulitaj dum la dudek antaŭaj jaroj.
Tiu vizio, kune kun la kapablo de la “reciklitaj” diktaturaj fortoj partopreni la koalicion kiu, ekde 1985, regis la landon kun civila prezidanto — José Sarney-, faris Brazilo unu el tiuj sudamerikaj landoj, en kiuj la elementoj ligitaj kun la diktaturo estis la plej fortaj, infektantaj la transiron al demokratio.
Post diversaj heterodoksaj provoj de lukto kontraŭ la inflacio, ĉe la fino de la 1980-aj jaroj aperis scenaro simila al tiu de aliaj landoj de la regiono: aliĝo al novliberalismo. Tamen, Brazilo malfermiĝis pli malfrue ol la aliaj al politikoj de struktura alĝustigo. Inverse al Ĉilio, Bolivio, Meksiko aŭ Argentino, kaj pro sia specifeco, la eliro el la diktaturo trafis sur klimato malmulte favora al la novliberalismo en la unua tempo. La reveno al demokratio estis konstucie firmigita de konstitucio kiu, donante rajtojn konfiskitajn de la militistoj, estis kelkfoje konsiderata kiel “civitana” konstitucio. Kune kun la forto de naskiĝantaj sociaj movadoj, ĝi metis Brazilon al la rando de la proceso de novliberala hegemonio, kiu estis jam pli avancita sur la resto de la kontinento.
La unua kohera novliberala projekto realiĝis de s-ro Fernando Collor de Mello. Eliktita prezidanto en 1989, sed deoficigita de la Kongreso pro korupto en 1992, li lasis prokrastita la proceson de malfermo de la ekonomio, de privatigoj, de redukto de la ŝtato kaj de ekonomiaj dereguligoj, pilieroj de la vaŝingtona kunsento. S-ro Cardoso, ministro pri ekonomio de s-ro Itamar Franco — vicprezidanto, poste anstataŭanto de s-ro Collor de Mello, de oktobro 1992 ĝis decembro 1994-, poste, 1994, elektita prezidanto, revigligis tiun projekton donante al ĝi novan formon: tiun de lukto kontraŭ la inflacio, kiu estis la latinamerika maniero redukti la elspezojn de la ŝtato, supozataj esti la kaŭzo de stagnado kaj ekonomia malfruo.
Ĉekape de koalicio entenanta lian partion — la Partion de la Brazila Socialdemokratio (PSDB), origine de maldekstra centro — kaj certajn tradiciajn fortojn de la dekstro, s-ro Cardoso disponis dekomence pri absoluta plimulto en la Kongreso. Kun krome la unuanima subteno de la granda nacia kaj internacia mastraro, li ĝuis do, por la historio de tiu lando, senprecedencajn politikajn, sociajn kaj amaskomunikajn subtenojn.
Forprenante de la “Civitana Konstitucio” esencajn reguligajn aspektojn, s-ro Cardoso reformis ĝin tiom ofte kiom li volis. Pli ol ĉiu alia prezidanto (eĉ ol tiuj de la diktaturo), kaj kvankam li disponis je plimulto, li regis helpe de “provizoraj disponoj”, dekretoj kiuj, kun la konsento de la Kongreso, eterniĝis kaj tiel fariĝis en la praktiko novaj leĝoj. La plej multajn leĝproponojn iniciatis la ekzekutivo, kiu tiel kompletigis la regivon de la prezidanto.
La reelekto de s-ro Cardoso jam ĉe la unua balotado spegulis fundamente la pozitivan juĝon de la elektantoj pri lia plano “Real” de mona stabileco, kiu estis venkinta la inflacion. Tamen, bilanco de la transformadoj spertitaj de Brazilo dum la 1990-aj jaroj, kaj aparte dum lia prezidanteco, povas resumiĝi en du centraj aspektoj: la financigo de la ekonomio (vd “La ciferoj de la katastrofo”) kaj la malfortigo de la laborkontraktoj.
Koncerne la unuan, la modalecoj adoptitaj por la mona stabileco donis hegemonian rolon al la eksterlanda kapitalo. Ĉar la balotkampanjoj de s-ro Cardoso estis esence financitaj de la plej grandaj brazilaj bankoj, la bankosistemo profitis de la unika plano — dotita de miliardoj da realoj — de ekonomia savo!
La servo de la publika ŝuldo reprezentas pli ol 32,7 miliardojn da eŭroj jare. En 2002, 2003 kaj 2004, Brazilo bezonos 1,02 miliardojn da eŭroj semajne por financi la amortizon de ekstera ŝuldo je 30,6 miliardoj da eŭroj kaj de la kuranta konto de 20,4 miliardoj da eŭroj, dum la fluoj ĝis tiam sumis je 20,4 miliardoj da eŭroj jare.
Ĉu sur la financa nivelo, ĉu sur tiu de ĝia simpla funkciado, la ŝtato ne estos plu vivipova, se — minimume — la tempolimoj de ŝuldrepago ne estos retraktataj. Se ne, ĝi sekvos la vojon — kaj fiaskon — de la argentina registaro de s-ro De La Rua. [Carlos Gambetta: “Totala krizo en Argentino”, Le Monde diplomatique, januaro 2002. La ekonomio pasis komplete sub la jugon de la financo pro la ŝuldonivelo de la buĝetoj, pro la engaĝiĝoj de la bankoj en la publikan ŝuldon (je kosto de la pruntedonoj por investoj) kaj pro la kreskanta proporcio de spekulaj investoj de industriaj, komercaj kaj agrikulturaj entreprenoj.
Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la oficistoj okupantaj la ŝlosilajn postenojn de la registaro devenas el la naciaj kaj internaciaj financaj sektoroj kaj reiras sisteme en la privatan sektoron.
Tiu hegemonio kondukas siavice al grava transformado — en kvanta kaj socia rilato — de la publika buĝeto. La elspezoj por edukado reprezentis 20,3% de la kurantaj enspezoj en 1995; ili estas nun nur 8,9% en 2000; la pago de interezoj por la ŝuldo, kiu absorbis 24,9 % de la enspezoj, forvoras hodiaŭ 55,1%. Ĉiuj elspezoj por edukado kaj sano sumitaj estas ekde nun malpli altaj ol la sumo de tiuj interezoj.
La 1990-aj jaroj estis ankaŭ markitaj de la rariĝo de laborpostenoj. Historie, la ekspluatado de la laborforto en la kamparo por la produktado de kafo destinita al eksporto, kiu kombiniĝis kun la aparte malfrua abolo de sklaveco en 1888 — trista rekordo de tri jarcentoj kaj duono-, klarigas la foreston de agrar-reformo kaj la relative freŝdata enkorpigon de la migranta laborforto en la oficialan labormerkaton.
Ĉu en periodo de demokratio aŭ de diktaturo, de kresko aŭ stagnado, la alveno de manlaboristoj stampitaj de antaŭkapitalismaj rilatoj ekzistantaj en la agrikultura mondo akompanis la kvin lastajn jardekojn (vd la artikolon de Carla Ferreira: En la lando de senteruloj). En la 1980-aj jaroj, la ekonomio en malkresko komencis ne povi plu absorbi tiujn kontingentojn. Asertante ke li “turnos la paĝon de la getulismo en la brazila historio”*, s-ro Cardoso donis la lastan frapon al la reguliga kapablo de la ŝtato. Lia politiko de “fleksiigo” de la laborfortoj — eŭfemismo malbone kaŝanta la kreskon de super-ekspluatado — lasis la plejparton de la laboristoj sen oficialaj kontraktoj ebligantaj al ili esti plenrajtaj kaj, per tio, civitanoj.
Malfermo de la ekonomio kaj rariĝo de laboro produktis novan internan migradon, ne plu de la primara sektoro al la sekundara aŭ al la oficiala komerco (terciara sektoro), sed de la sekundara sektoro al la neformala (terciara sektoro). Rompante la dinamikon de socia supreniĝo bazita sur pli bona kompetento kaj sur la transiro el la neformala sektoro al laborkontrakto, tiu tipo de evoluo iras precize la inversan vojon: malaltiĝo de kompetento kaj foriĝo de rajtoj, eĉ perdo de civitaneco. Se, en 1991, 53,7% de la laboristoj sukcesis labori en la oficiala ekonomio kaj atingi la rajtojn kiujn alportas laborkontrakto, ili estas jam nur 45% en 2000. La 55% restantoj aktivas en la paralela ekonomio.
La mezaj klasoj siavice spertis profundiĝon de la frakturoj aperintaj dum la militista diktaturo. Senlaboreco, falo en la neformalan sektoron, la malprospero de la publikaj servoj, la malgrandigo de la laborlokoj en la banka sektoro, ĉio ĉi tuŝas iliajn malsuprajn tavolojn kiuj tendencas proletiĝi, dum la rafiniteco de la servoj kaj la ekspansio de la financa sektoro ebligis al alia parto alkroĉiĝi al la tutmondiĝanta dinamiko de modernigo kaj de kapitalinvestado. La diferencoj de espezoj, de posedaĵoj kaj, sekve, de ideologio permesas ĉiam malpli meti tiujn mezajn sektorojn en unusolan kategorion.
Senlaboreco, mizero, socia marĝenigo, perforto, drogokomerco, foresto de jura kaj de providenca ŝtato... Ĉiam pli multnombraj, la laborista medio kaj la malriĉa popolo en la periferioj de la urbegaj zonoj* spertis la plej kruelajn epizodojn de tiu socia krizo. Reĵetaĵo de la kapitalismo, tiu plimulto de la loĝantaro estas viktimo de mortigoskadroj, de diskriminacio kaj, precipe, de manko sociiga institucio. Iliaj membroj ne estas plu sociigitaj de familio nek de lernejo, kaj eĉ malpli de laboro. Oni ne trovas ilin en partioj, nek en maldekstraj nek en dekstraj, nek en sociaj movadoj. Ili ne disponas pri libertempaj nek de kulturaj lokoj, kaj certaj de ili dronas en delikteco aŭ drogokomerco, luktas kontraŭ la polico, produktas protestan rap-muzikon, dancas kaj interbatalas en la perfortaj baloj de la periferio...
Ili havas la senton ŝuldi nenion al organizita socio de kiu ili ricevas nenion. Ilia sola kontakto kun ĝi restas la kontaĝo de la konsumstiloj aŭ la polica perforto, kaj la diversaj formoj de agado, laŭleĝaj aŭ ne, ebligas al ili transvivi materie kaj spirite. Ili estas la granda enigmo de la socio. Tiu ne havas alian elekton ol konsideri ilian itineron de perforto, banditeco, protestkulturo, sociaj kaj politikaj bataloj...
La eklezioj respegulas ĉiujn ĉi transformiĝojn. La katolika eklezio malfortiĝis pro la agado de Vatikano, kiu akre atakis la teologion de liberigo kaj ties precipajn reprezentantojn en la eklezia hierarĥio, kaj pro la turniĝo al konservatismo en la sinteno de la simpla popolo. Konfrontitaj al la malracieco de la nuntempo, al foresto de politikaj perspektivoj kaj al neplenumeblaj promesoj de la konsumsocio, larĝaj sektoroj de la loĝantaro turniĝis al la magio de evangeliaj sektoj aŭ al konservatismaj variantoj de katolikismo.
Provizore kompensante la foreston de publika administrado en la kvartaloj de la simpla popolo, la evangeliaj religioj provas oferti al parto de la junuloj solvon kontraŭ la drogokomerco* — tiuj du mondoj kunvivas sen grandaj problemoj. Kiel komunumaj formoj de helpo, ili engaĝiĝas en la serĉado de laboro, en kolektiva konstruado de loĝejoj aŭ en financhelpo por urĝa bezono — en pli aŭ malpli sama maniero kiel la helplaboro de la... drogkomercantoj.
Suferante jam de senlaboreco, de fragmentigo kaj de la “neformaligo” de la labora mondo, de la turniĝo al konservatismo de la simpla loĝantaro, Brazilo devas krome alfronti la institutigon de la politika vivo — eĉ tiun de la maldekstraj partioj. Kune kun la hierarĥio de la katolika eklezio — precipe la Nacia Konferenco de Episkopo de Brazilo (CNBB)-, la Unika Centralo de Laboristoj (CUT) kaj la Movado de Senteruloj (MST) restas la motoroj de la socia movado.*
Sed la premo de la registaro sur la sindikatoj (aldone al la apogo por la flavaj sindikatoj), sur la asentamentos (okupadoj) de la senteruloj, la sociaj programoj de la urbaj administracioj kaj de la registaroj de la ŝtatoj sufokas la agkapablon de la plej batalemaj organizoj en la rezisto al la novliberalismo.
Se la Partio de la Laboristoj (PT) daŭre politike kanaligas la grandan socian forton akumulitan de la maldekstro dum dudek jaroj, ĝia turniĝo al “institutiĝo” malfortigis ĝian enradikiĝon en la popolmovado. Tiu turniĝo grave modifis la internan konsiston de la partio: altiĝo de la mezuma aĝo, distanciĝo disde la malriĉuloj, grava pezo de altaj oficistoj ligitaj al administraciaj, parlamentaj kaj registaraj strukturoj de la ŝtatoj, (75% de la reprezentantoj dum la lasta nacia renkontiĝo de la PT en Recifo en novembro 2001 devenis de ili).
Tiu opcio provokis ankaŭ moderiĝon de ĝiaj politikaj pozicioj, en la temoj de repago de la ekstera ŝuldo, de la agrar-reformo, de la Zono de Libera Interŝanĝo de la Amerikoj (ZLIA), de la eksterlandaj kapitaloj en la entreprenoj, kiel ankaŭ en la agmanieroj de la partio. La kandidatiĝo de s-ro Luiz Inácio da Silva (“Lula”) por la prezidantaj balotoj trafas sur grava refuto de la mezaj klasoj kaj de la “elitoj”.* La prezidantaj balotoj estis do ĉiam okazoj de alĝustigo de la publika bildo de la kandidato kaj de la partio mem, por ebligi venkon en la balotoj.
Ĉu la PT gajnas aŭ ne la elektojn, ĉiukaze antaŭvideblas granda strategia debato. Kaze de venko, la diskuto temos pri la rilato inter registaro kaj potenco, pri la limoj kaj eblecoj de agado en la nuna institucia kadro, pri la eblecoj de enkorpiĝo en la sistemon aŭ de rompiĝoj, ktp. Se “Lula” perdos, post kiam la gvidantoj de la partio maksimume moligis ties politikajn poziciojn en la perspektivo de alianco kun la mastraro, kaj por atingi la apogon de aliaj sektoroj de la tradicia elito, sen tamen atingi la venkon, probable finiĝos etapo en la vivo de la PT.
La nova situacio devus favorigi la reaperon de tendencoj politike pli maldekstraj, kaj la foriron de altaj oficistoj al organizoj de la centro kaj de la dekstra centro. Krom ĝia ekonomia kaj sociala aspekto, la peza heredaĵo de s-ro Cardoso montriĝas ankaŭ en la krizo de la (ankoraŭ) juna demokratio.
Kiu ajn estu lia posteulo, la vizaĝo de Brazilo jam ne estos la sama. Elĉerpita, kaj respondeca pri la socia fiasko kiu faras Brazilon unu el la plej malegalecaj landoj de la mondo, la ekonomia modelo transvivis nur danke al la pruntoj de la IMF, kiuj ĉiufoje altigis la fragilecon de la ekonomio; tiu modelo estas nepre modifenda.
Restas por ekscii kiun direkton prenos tiu ŝanĝiĝo: ĉu limigitaj modifoj, kiel tiuj promesitaj de s-ro José Serra, ekonomikisto, eksministro pri sano kaj kronprinco de s-ro Cardoso, aŭ de la reprezentanto de la “tria vojo”, s-ro Ciro Gomes, aŭ ĉu en rompo kun la novliberalaj politikoj, kiel promesas s-ro Luiz Inácio da Silva.
Krom la eliron el la interna krizo, venko de la opozicio povus sekvigi la fortiĝon de la Merkato Komuna de la Sudo (Mercosul)*, kun kreado de komuna mono, por eligi Argentinon el ĝia marasmo kaj, pere de la rekonstruo de tiu alianco, proponon de latinamerika integriĝo anstataŭ la ZLIA, instrumento de hegemonio de Usono.
Vd la ĉefartikolon de Ignacio Ramonet, post la venko de “Lula”: Vivu Brazilo!.