Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kian kontrolon por la egalrajta komerco?

Se ĉio iros bone, la egalrajta komerco, kiu protektas la produktistojn de la Sudo kontraŭ la ekspluatado, havas belajn tagojn antaŭ si. La optimistoj substrekas, ke ĝi reprezentas ankoraŭ nur infiniteziman parton de la internaciaj interŝanĝoj, sed ke ĝia koncepto estas “portiva”. Ĉiukaze, tiu sistemo respondas al precizaj kaj postulemaj kriterioj, kiuj malfacile kongruas kun la grandskala evoluo, kiu atendas ĝin.

Nederlando pintas

La okcidentaj konsumantoj estas tute pretaj por helpi rekte la Sudajn produktantojn per tio, ke ili aĉetas “egalrajte”. Tio signifas, ke ili konsumas nutrajn aŭ artmetiajn produktojn, por kiuj ili havas la garantion, ke al la produktinto venis ĝusta pago. Tiu prezo devas konsideri liajn bezonojn kaj tiujn de lia familio, koncerne la formadon, sanon, socialan protekton ktp. La importistoj engaĝiĝas ankaŭ por fari antaŭpagon kaj elekti longdaŭrajn komercrilatojn kun la produktistoj. En la momento, la egalrajta komerco reprezentas vendosumon de 373 milionojn da eŭroj*, kaj oni taksas, ke 800 000 produktistoj en Afriko, Azio kaj Latinameriko profitas de tiu sistemo. Kaj la orientaj landoj? Aktuale, neniu laboras kun ili.

*Le Commerce équitable en Europe 2001. Faits et chiffres dans dix-huit pays européens, étude de l’European Fair Trade Association (Efta)” [La egalrajta komerco en Eŭropo 2001. Faktoj kaj ciferoj en dek ok eŭropaj landoj, studaĵo de la European Fair Trade Association, (t.e. Asocio pri eŭropa egalrajta komerco), disponebla en la angla sur la retpaĝo.

Aĉeti “egalrajte” estas solidar-ago kun la familioj de la alia mondparto, kiuj vivas en la plej granda senhaveco. La konsciiĝo pri la fakto, ke la foso inter riĉaj kaj malaj landoj daŭre kreskas, estas decida faktoro. La internacia komerco lasita sole al la decidoj de la liberala merkato efektive malebligas al la kampuloj aŭ metiistoj de la Sudo vivi dece de sia laboro: por altigi sian konkurencivon, la multnaciaj konzernoj, kiuj okupas ekzemple la mondmerkatojn de kafo kaj de bananoj, senĉese malaltigas la aĉetprezojn. Aldoniĝas la altgrade malstabiliga efekto de la spekulado pri la krudmaterialoj. Por kontraŭagi tion, agantoj komencis organizi siajn proprajn importsistemojn ekde la fino de la 1960-aj jaroj.

Tiu movado komencis en Nederlando, kiu konservis sian avangardan rolon, ĉar hodiaŭ, kun 71 500 000 EUR da vendosumo en egalrajta komerco, ĝi estas superita nur de Germanio (101 000 000 EUR). Francio tre malfruas kun 9 700 000 EUR, kontraŭ 16 100 000 EUR por Italio, 51 000 000 EUR por Svisio kaj 70 000 000 EUR por Britio. Tiuj ciferoj estas malaltaj kompare kun la potencialo. La egalrajta kafo, certe la ĉefa produkto, reprezentas nur 3% de la vendoj en Svisio kaj Luksemburgio, la du landoj, kie ĝia sukceso estis plej grava.

Konsumagantoj

Inter la agantoj de la egalrajta komerco necesas distingi la “perlabelajn” organismojn, kiuj certigas importsistemojn laŭ produkto, disde la importistoj — pograndaj, detalkomercaj aŭ butikretaj, kiel Artisans du monde [Metiistoj de la mondo]-, kiuj havas siajn proprajn kontaktojn kun la produktistoj kaj kontrolas sin mem, manke de io alia. Retoj naciaj, poste internaciaj, kreiĝis por liveri informojn al siaj membroj, prepari varbadojn por konsciigi la publikon kaj eĉ por premgrupi. La plej malnova, la International Federation of Alternative Trade, kreiĝis en 1989. Ĝi kunigas Sudan produktistojn kaj eŭropajn, japanajn kaj nordamerikajn importistojn. La European Fair Trade Association (EFTA) grupigas dek du import-organizojn el naŭ eŭropaj landoj. La Network of European World Shops (News) federas pli ol 2 700 magazenojn en 13 landoj, kaj la Fairtrade Labelling Organization International grupigas 17 perlabelajn organizojn.

En Francio la evoluo de la egalrajta komerco dependas de la edukado de la granda publiko, ankoraŭ malmulte mobilizita ĉar malmulte informita (14% de la enketitaj personoj en 2001 konis la labelon Max Havelaar, sed en 2000 ili estis nur 6%). Ĉiuprintempe la Quinzaine du commerce équitable [Du semajnoj de la egalrajta komerco] estas okazo por lanĉi grandajn konsciigajn kampanjojn. En la resto de la jaro, la renkontiĝo kun la konsumantoj, kiujn oni provas ŝanĝi al konsumagantoj, okazas dum foiroj, en bazaroj aŭ en komercaj centroj. Sed jam, la egalrajta komerco komencas esti akirata de avidaj entreprenistoj malmulte zorgantaj pri la fundamentaj kriterioj, tro premaj por ili. Pro tio la neceso promulgi regulojn, des pli ke la granda distribuo, vere ne famo pro sia filantropio, ankaŭ interesiĝas pri tio. La franca platformo de la egalrajta komerco (Plate-forme française du commerce équitable — PFCE), reto de dek tri ĉefaj francaj asocioj kaj entreprenoj, ellaboris sian propran ĉarton. Ĝi laboras nun por estigi kriteriojn por kribri la tridekon da strukturaĵoj, kiuj frapas ĉe ĝia pordo.

Komisiono

La ŝtatsekretario pri solidara ekonomio (SEES) preparas projekton de kadro-leĝo pri sociala kaj solidara ekonomio, kun labelo por la egalrajta komerco. “La plej grava aganto, kiu permesas diri, ĉu vendataj produktoj estas aŭ ne egalrajtaj, estas la importisto, kiu estas en kontakto kun la produktisto. Do, la koncesiado estu farota tie”, asertas Jean-Louis Vielajus, de la Comité français de solidarité internationale [Franca Komitato de internacia solidareco], aŭtoro de raporto por la SEES kaj la PFCE. Sed la SEES iras pluen: ĝi helpis por ke la franca normiga agentejo* Afnor kreu komisionon pri la egalrajta komerco, kies laboroj komencos ĉi-oktobre 2001. “Ĉi komisiono kunigos reprezentantojn de la egalrajta komerco, de asocioj de internacia solidareco, koncernatajn ministrejojn, la grandan distribuon, la sindikatojn kaj asociojn ne konsumantoj”, precizigas Caroline Perrin, al la ŝtatsekretario, kiu aldonas: “Normo sur la bazo de libervoleco; ili devos do atingi difinon interkonsentitan.”

* Agence française de normalisation (Afnor).

Dum la Internaciaj Renkontiĝoj de la egalrajta komerco, kiuj okazos en Liono januare 2002, necesos konvinki kvar pliajn landojn por krei similajn laborgrupojn. Nur per tiu kondiĉo eblos lanĉi internacian ISO-normon. “Estis malfacile lanĉi tiun ideon pri normo”, klarigas S-ino Perrin: “Ni parolis pri tio antaŭ unu jaro, sed la agantoj ne estis pretaj. Ili ne komprenis la gravecon nek la avantaĝojn. Hodiaŭ ili konsideras, ke ili prefere ĉeestu, por partopreni la decidojn kaj observi kio okazos.” Kio konfirmas la prezidanton de la PFCE, Jean-Yves Le Turdu, kiu bedaŭras tamen, “ke la aferoj survojiĝas en urĝo. Ni havas la impreson, ke oni ne aŭskultas nin”. La PFCE tamen partoprenos la komisionon, ĉar “eĉ se starigi normon ŝajnas tre malfacila, la PFCE ne lasu la lokon libera por la grandsurfacaj vendejegoj”.

Michel Besson, de la importsocieto Andines, estas apenaŭ pli entuziasta: “El diskuto kun la granda distribuo rezultos nur normo malaltnivela, de la etika komerco, t.e. la respekto de kelkaj normoj de la OIT, kiel la rajto sindikatiĝi. Sed ni vidu, eble ĝi povus esti pli postulema. Pleje gravas instrui al la konsumanto, ke ekzistas diferenco inter la etika komerco kaj nia metodo de evoluigo.” Sama tendenco ĉe s-ro Vielajus: “Necesas publika politiko, kiu subtenu la edukadon pri la egalrajta komerco, do subvencioj. Ni ne maltrafu tion, alie okazos konfuzoj ĉe la konsumanto. La risko estas banaligi la egalrajtan komercon, kiu fariĝus nova niĉo de marketingo.”

Registrita marko

Andines antaŭiris registrante la markon “egalrajta komerco” ĉe la Nacia instituto de industria posedaĵo (INPI), kun konkreta ĉarto. Max Havelaar-Francio ne estas tiom malfidema: tiu perlabelisto pensas povi trudi siajn kondiĉojn al la superbazaroj kaj ĝi volas rapide enirigi la egalrajtan komercon en la korbon de la dommastrino. Kiel ajn, la granda distribuo pretas lanĉi sin en la breĉon, ĝi ja preparas jam siajn proprajn labelojn interne...