Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Family of Man

Recenzo pri ekspozicio de Sluban

Per kio oni rekonas grandan fotiston? Per la kohero de lia rigardo, kia ajn estu lia objekto observata. Jen kio okulfrapas tuj en Traverses, la ekspozicio de Klavdij Sluban en la Maison européenne de la photographie kaj en la samnoma libro dediĉita al li. La juna franca fotisto sloven-devena, kiun la legantoj de Le Monde diplomatique bone konas, kondukas nin de la balkanaj landoj — kompreneble — al la najbaroj de la Nigra Maro, sed ankau de Karibio al Israelo kaj Palestino. Kaj tamen tiuj, kiujn li montras, havas trans la latitudaj diferencoj ion komunan: la profundan humanecon de tiu kiu, kun sia Leica, provas rakonti ilian malesperon kaj iliajn esperojn — kiuj estas ankau liaj. La elekto de nigro (tre nigra) kaj blanko, la ofta uzo de malklaro servas tiun intervenon. “Per fotilo”, konfidas al ni Sluban, “eblas montri parolantajn bildojn, kiuj plej intime tradukas viajn pensojn.” Dum momentoj oni pensas al la neforgesebla Family of Man de Edward Steichen (1955), kaj tio ne estas eta komplemento...

D. V.