Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“HARRY POTTER”. “LA SINJORO DE LA RINGOJ”

La Malbono kaj la sav-infano

Okaze de la jarfinaj festoj, Harry Potter kaj la ĉambro de la sekretoj kaj La Sinjoro de la ringoj II La du turoj, kina adaptaĵoj de du romanoj internacie furoraj, invadas la kinejojn. Komunaj punktoj inter tiuj du fikcioj: ambaŭ prezentas infanon, aŭ ĝian simbolan ekvivalenton, hobiton, kiel sole kapablan savi la mondon kontraŭ minaco kiu ŝvebas la ombro de milito. Kvazaŭ por prepari nin al eventuala konflikto, ni vidas tie la “Bonon” devigita kontraŭvole kontraŭbatali la “armeojn de la Malbono”...

Unue destinita por infanoj, “Harry Potter” de Joanne Kathleen Rowling ĝuis preskaŭ tuj la entuziasmon de la gepatroj, kaj ĝia sukceso ĉe la plenkreskuloj ne ĉesas kreski. Nu, tiu romano, konstruita ĉirkaŭ grandiĝanta minaco de milito kaj de ties detruoj, surscenigas infanon, taskitan savi la mondon de la plagoj kiuj minacas ĝin kaj militi kontraŭ la fortoj de la malbono. “La sinjoro de la ringoj” de John Ronald Reuel Tolkien, kies kina adaptaĵo estas sursojle de senprecedenca sukceso ekde la apero de la libro en la 1940-aj jaroj, sekvas identan skemon. La kvazaŭ neplenumeblan taskon savi la planedon de la minaco kiun faras Saŭro, malica persono enkorpigante la “fortojn de la malbono”, alprenas infano, aŭ pli ĝuste simbola ekvivalento de infano: “hobito”, sensperta junulo ne pli ol 90 cm alta kaj ankoraŭ sub tutelo de plenkreskulo, la magiisto Gandalfo.

Certe, la temo de la savanto estas tre malnova, kaj ĉiu scias ke la Mesio estas, ekde sia naskiĝo, destinita al eksterordinara sorto. Do, nenio ol io tre klasika en la reapero de la temo de savinfano. Tamen kun diferenco, kaj ĝi gravas: Jesuo, Moseo... sukcesas plenumi sian taskon nur kiam ili estas plenkreskuloj kaj post akiri certan sperton. Nu, en la nuntempaj romanoj por la junularo, tute ne necesas atendi la plenan aĝon: estante infanoj — sed ankaŭ ĉar ili infanas — Harry Potter kaj aliaj junaj herooj estas taskitaj savi la mondon.* Kial? Kiujn ecojn, kiujn magiajn virtojn, havas do infano kiujn ne havas plu plenkreskulo por ke ni konfidu al ĝi, pere de tiuj libroj, la taskegon protekti nin? Ĉu simpla flatado al generacio kies dinamikan junecon ni envias? Aŭ ĉu aflikto? Aflikto pro plenkreskula mondo kiun oni nur malfidas kaj kiun oni juĝas nekapabla je malavareco kaj altruismo?

* Al la romanoj de Rowling kaj de Tolkien necesus aldoni nuntempajn verkojn kiel “Le Passeur” ou “L’Elue” de Loïs Lowry, kaj ankaŭ la trilogion À la croisée des mondes de Philop Pulman, kie knabineto, tute sole alfrontante sian propran patron, Lord Asriel, la diablecan manipulanton de malbonaj sorĉaĵoj, sukcesas eviti la detruon de la planedo.

La elekto de infano kiel heroo estas certe ankaŭ malrekta atesto de impreso, kiun havas multaj plenkreskuloj, ke la batalo kontraŭ la malbonaĵoj detruantaj la planedon superas la volon de ŝtato kaj des pli de la individuoj. Pli ol iam ajn, fronte al la impona egeco de la plagoj kiuj amasiĝos sur niaj ekranoj, ni sentas nin kiel infanoj antaŭ la mondo de plenkreskuloj: impresitaj kelkfoje, timegitaj ofte, dominataj ĉiam. Montrante al ni, ke “hobito” humila, timema kaj sen granda amplekso, triumfas super la senmezura potenco de Saŭro, suvereno dotita de obskuraj kaj malicaj fortoj; ke orfeto decide kontraŭbatalas Voldemort-on, fian diktatoron, tiuj romanoj ebligas al ni legi kion ni ne plu esperas vidi en la realo: la batalon de Davido kontraŭ Goliaton, aŭ nian etecon triumfanta super la gigantoj.

Ĉu tiu analizo sufiĉas por klarigi la grandegan sukceson de Harry Potter aŭ de la Sinjoro de la ringoj? Ĉu ekzistas inter tiuj du historioj pliaj komunaj punktoj kiuj povas klarigi la samtempecon de ilia sukceso?

“La sinjoro de la ringoj” priskribas mondmiliton, batalon faratan de politika koalicio, kontraŭ Saŭro, diktatoro kun senkompata krueleco, lanĉonta siajn armeojn al konkero de la planedo. Ĝi prezentas la perfidojn de iuj, la malkuraĝon de aliaj. Ĝi rakontas ankaŭ la kuraĝon kaj decidemon de kelkaj spite al la minaco de la kavaliroj de Saŭro, senkarniĝintaj estaĵoj tamen ankoraŭ vivaj, kies vidon elvokas tiun de “Mordor”, la lando de la Malbono, prisemitaj de kio similas al “mortokampoj”. Kaj eĉ se Tolkien arde defendis sin kontraŭ tio, malfacilas ne vidi kelkajn aludojn al la dua mondmilito, ekzemple en la nomo “Nazgul”, donita al la teruraj servistoj de Saŭro, kiu oscilas inter “nazio” kaj pli orienta sono.

Harry Potter tiras ankaŭ sian materion el la traŭmato de la dua mondmilito: se la juna Harry estas orfo, kulpas pri tio diktatoro kiu, murdante liajn gepatrojn, seniĝis je siaj precipaj oponantoj, de tiuj, kiu malgraŭ la reganta teroro kuraĝis rezisti. Movata de rasista malamo kontraŭ “la kotsanguloj”, nome tiuj kiu ne havas puran “sorĉistan” sangon en la vejnoj, Voldemorto promesas, tuj kiam li atingos la potencon, ilian totalan ekstermadon. La aludo al la nazismo, sen esti komplete eksplicita, ĉar multaj legintoj de Harry Potter ne rimarkis ĝin, estas reala, jam per la komencliteroj SS de Salazar Serpentard, spirita patro de la tirano.

La romano de Joanne Kathleen Rowling do rakontas kiel Valdemoro, post esti reduktita, danke al la kuraĝo de iuj, al preskaŭ nenio, iom post iom reakiras forton kaj pli kaj pli sukcesas kolekti ĉirkaŭ si grupon da adeptoj. Fine de la kvara volumo, la lasta aperinta, la kunfrapiĝo estas tuj okazonta inter la Bono — enkorpigita de Dumbledoro, protektanto de Harry Potter, motivata de demokratiaj kaj humanaj valoroj, inter ili la rifuzo al mortpuno, granda malfido al tro subpremaj metodoj, volo antaŭenigi kulturon kaj edukadon — kaj la Malbono, enkarnigita de Valdemorto.

La historio de la dua mondmilito pravigis la maniĥeajn interpretadojn de la mondo: laŭ ili ekzistis tiam, sub la diktaturo de Adolf Hitler, unuflanke la Malbono, la malamo kaj volo detrui, kaj aliflanke la Bono, la kuraĝo kaj la moralaj valoroj. La nazia barbareco, granda traŭmato de la 20-a jarcento, estis tia nekomprenebla realaĵo kiun oni ne ĉesas pridemandi. Paul Ricoeur diras ke la precipa funkcio de la imagivo estas esplori la vivon, turni ĝin ĉiudirekten por provi kompreni ĝin.* Ĝuste tion faras la romanoj kiaj Harry Potter aŭ La sinjoro de la ringoj. Ili proponas al ni reduktitan modelon de la universo igante ĝin per tio atingebla por nia kompreno.

* Paul Ricoeur: “Le conflit des interprétations” [La konfliktoj de la interpretadoj], Le Seuil, Parizo, 1969.

Koncerne nian plezuron de plenkreska leganto, tiu devenas ne nur de regreso; ne temas nur simple pri “ripeta leciono de nia infanaĝo” nek pri eliro de la infanceo. Temas pri projekcio en minacan estonton por mastri ĝin aŭ, pli bone, desorĉi ĝin. Jen la funkcio kiun donas Claude Lévi-Strauss al reduktitaj modeloj: “Pli malgranda, la totaleco de la objekto aperas malpli timinda; pro ĝia kvanta malpliiĝo ĝi ŝajnas al ni kvalite simpliĝinta. Per la miniaturo, la realo estas kaptebla, pesebla en la mano, aperceptebla de unusola rigardo.”* Povi tiel submeti la mondon, kapti kaj ĉirkaŭbari ĝin, povi igi ĝin malpli timiga per ĝia miniaturigo, jen do kelkaj el la virtoj de tiuj libroj kiuj, kiel “Harry Potter” aŭ “La sinjoro de la ringoj”, konstruas universon kaj enfermas la vivon interne de unusola objekto.

* “La pensée sauvage” [La sovaĝa pensado], Plon, Parizo, 1962, p. 38.

La verko de Joanne Kathleen Rowling estas des pli trankviliga ke ĝi sukcesas, pro la fakto mem de sia nefiniteco, enkonduki sin en la realon. Dum la aliaj libroj, aperintaj, estas finitaj, fermitaj en si mem, kaj pro tio ne partoprenas en la tempa realeco, la romano de Rowling, male, laŭ tio ke ĝi entenas grandan malcertecon pri la sekvo, ankriĝas tre forte en la nuneco. Ĉar li ne scias la finon de la “Aventuroj de Harry Potter”, la leganto estas efektive alfrontita al la nefiniteco kaj al la malcertecoj kiuj estas ordinare tiuj de la realo kaj ne de la fikcio. Precipe ĉiuj demandoj ligitaj kun la fortoj pri kiuj povas kalkuli Voldemorto unuflanke, Dumbledoro aliflanke, kiam la milito eksplodos, estas identaj kun la malcertecoj ligitaj al nia propra estonto.

Sed dum en la vivo ni ne scias kio atendas nin, male, koncerne la sekvon de la aventuroj de Harry, ni scias almenaŭ ion, kaj tio estas esenca: la junulo elturniĝos; la Bono venkos super la Malbono. Estus efektive neimageble ke la aŭtoro finos “La aventurojn de Harry Potter” kun Voldemorto triumfanta super Harry kaj ties anoj. Jen pro kio parto de la sukceso: la nefiniteco de la romano, la pridemandoj kaj la atendoj kiujn ĝi instigas, kreas limspacon inter la fikcio kaj la vivata medio kaj sukcesas preskaŭ enigi la fikcion en la realon. Ĝi donas tiel la iluzion ke, kiel en la libro tiel en la realo, ĉiopova aŭtoro dominas sian kreaĵon kaj ke nenio neinversigebla povas okazi al ni, malgraŭ ĉiaj minacoj de la Malbono...

Eĉ pli: ĉu la sukceso de liaj du romanoj ĉe la plenkreskuloj ne respondas, en lasta analizo, al potenca bezono trankviliĝi pri la fortrilatoj en la aktuala geopolitika mondo? Ĉu “Harry Potter”, kiel “La sinjoro de la ringoj” donas klaran respondon, ho ve kiom reduktitan, al unu el la plej grandaj angoroj de la nuna periodo: ĉu vere ekzistas en la mondo batalo inter la Bono kontraŭ la Malbono, kiel asertas ekzemple la prezidanto George W. Bush? Aŭ ĉu necesas pensi ke ekzistas malsamaj kulturoj kaj socioj kiuj, ĉiu siamaniere, generas siaflanke kruelaĵojn, maljustecojn kaj perfortojn?

Dum ni ĉiuj scias kiom la militoj detruas, sed ankaŭ, inverse, kiom danĝere povas esti tro malfrua reago al naskiĝanta mondkonflikto, malmultas la personoj kiuj sentas sin kapablaj elturniĝi el tiuj demandoj, sed malmultas ankaŭ tiuj kiuj povas tute trankvile kaj konscie respondi ke en parto de la planedo koncentriĝas la Bono, la Virto kaj la Moralo.

Tiumaniere, furorigante ĉiujn ĉi romanojn kiuj, daŭre kaj daŭre, revivigas la historion de la naziismo, ĉu la legantoj ne serĉas persvadi sin, kvankam senkonscie, ke la skemo de la batalo kontraŭ la hitlera Germanio estas ankoraŭ ĝusta skemo? Kaj la sukcesaj romanoj kaj filmoj kiuj prezentas al ni malicajn personojn kiuj enkarnigas la Malbonon, ĉu ili ne venas ĝustatempe por trankviligi kaj senkulpigi nin? Kredigante ke unu el la nuntempaj fortoj estas dediĉita al la Malbono kaj al detruado, ili povas doni bonan konsciencon al tiuj kiuj, ĉe unu flanko kiel ĉe la alia, anoncas la “kunfrapiĝon de la civilizacioj”?

Mallonge, ekzistas io maltrankviliga en la fascino kiun estigas tiuj verkoj, kvazaŭ la eventualeco de milito estus jam atingita kaj kvazaŭ ni estus jam alvenintaj al la etapo ĵus antaŭ la ekbatalo; al tiu lasta etapo antaŭ la decido, kie ni bezonas persvadi nin ke la farenda batalo estas ĝuste tiu de la moralo kaj de la humaneco kontraŭ la fortoj de la Malbono. Tiel, la sukceso de tiuj romanoj estus la premisoj ke ni akceptis la eventualecon de la milito kaj ke restas al ni nur persvadi nin pri ĝia plenrajteco. Ĉar, por akcepti ne nur iri al milito, sed ankaŭ sendi niajn infanojn al la fronto, estas certe necese alveni al la pensado ke certaj fortoj povas enkarnigi absolutan Malbonon kion ni devas kontraŭbatali, tio kostu kiom ajn. Sen ke io aperas en la klareco de la konscio, estas nedubeble ke la aventuroj de “Frodon la hobito”, aŭ de “Harry la sorĉisto”, helpas nin persvadi nin pri tio.

Eble ni jam respondis al nia komenca demando: kial do la tasko ekbatali estas konfidata al la infanoj Harry Potter aŭ Frodon?... Subite interpuŝiĝas en niaj memoroj frazoj gravuritaj sur la monumentoj pri falintoj soldatoj: “Al niaj infanoj, mortaj por la patrio.” “Antaŭen, infanoj de l’ patrujo.*”...

* Komenco de la franca nacia himno: Allons enfants de la patrie -vl.