Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En Johanesburgo, ĝis la 4-a de septembro, okazas la Monda Pinto pri daŭrigebla evoluo. En Afriko, pli ol aliie, la praktiko ĉion merkatigi — socia malegaliganto — aldonis siajn detruojn al tiuj de la evoluo — detruante la naturon. La okcidentaj potencoj daŭre prirabas tiun kontinenton. Usono kaj Eŭropo starigas kaj nuligas siaprofite la internaciajn ludregulojn, subtenate de ofte komplicaj afrikaj gvidantoj. Tamen, ĉerpante en sia subestimata kultura heredaĵo kaj en la vigleco de siaj socioj, Afriko povus solvi la problemon de la plagoj kiuj mizerigas ĝin.
En Afriko, la ĝis nun plej komuna koncepto pri la estanteco kaj la estonto estis ke la morto, neevitebla, estas tamen tolerebla kondiĉe ke nova generacio anstataŭas la alian. La “daŭreco” kompreniĝis kiel ebleco tiel transvivi sin mem. Neniu estis konsiderata malriĉa dum ekzistis iu alia kun kiu li povis kalkuli. Jen pro kio, en niaj socioj, la vivnecesa graveco de naskado: en la senco ne nur de kvanto de infanoj, sed ankaŭ kaj precipe de altvaloraj personoj (korpa kaj mensa sano, socia kompetento, moraleco), kiuj longigas la vivon kaj ĉiamigas ĝin.
Ĉiuj antaŭzorgoj estis faritaj por ke neniam la fajro estingiĝu. La alianco kun la naturo, la diversaj formoj de solidareco garantiis tiun ĉiamecon, pli fortan ol la daŭreco. Per oferoj (kolao, lakto, grenoj) oni petegis pardonon de hakota arbo, aŭ de vundota tero antaŭ ol kulturi ĝin. La unuaj rikoltoj okazigis kulturajn eventojn kaj memorigis la nepran neceson kompreniĝi kun la medio kaj domaĝi ĝin. Tiaj formoj de sperto kaj de vivokono kompreneble igas rideti pli ol unu teknokraton.
Estas bona ŝanco ke en Johanesburgo, dek jarojn post la pinto de Rio, estas la afrika kontinento kiu akceptas la Mondan Pinton pri daŭrema evoluado. Sed la evoluo — eĉ daŭrema — estas nur plia ŝlosilvorto kaj plia slogano. Ĝi estas des pli timinda ĉar ĝi permesas la daŭrigon de la “civiliza” misio de la koloniaj potencoj, sed, ĉi-foje, kun la apogo kaj la kompliceco de lokaj elitoj kiuj siavice tromplogas kaj servutigas siajn proprajn popolojn. La liberala tutmondigo estas la logika kadro de tiu trompado. Ĝiaj fiaskoj kaj detruoj ne senkuraĝigas nin, eĉ se voĉo tiom kompetenta kiel tiu de s-ro Joseph Stiglitz, iama ĉefekonomisto de la Monda Banko kaj nobelpremiito pri ekonomio, diras al ni ke “nuntempe, la tutmondiĝo ne funkcias por la malriĉuloj de la mondo. Tio ne funkcias por la medio. Tio ne funkcias por la stabileco de la monda ekonomio.”*
Afriko, pli ol ĉiu alia mondregiono, devintus remastri sin kun la plena scio pri la dominanta ekonomia sistemo kaj pri la kulpkonfesoj de la institucioj de Bretton Woods.* Sed ne okazis. Niaj gvidantoj preferas trompiĝi pri la defio kaj enpoŝigi la dividendojn de la submetiĝo. La pezaj investoj en multekostaj infrastrukturoj kaj ofte tute ne necesaj kaj kiuj aldoniĝas al la gravigo de la ekstera ŝuldo, daŭre restas la prioritato de la plimulto el inter ili. Atestas pri tio ilia nova eltrovaĵo: la Nova Partnereco por la Evoluo de Afriko (NoPEA, angle Nepad). La patroj de tiu novliberala projekto, la plej ambicia iam ajn imagita de la afrikaj gvidantoj, estas konfidemaj kaj serenaj. Kaj tio spite al la avertoj de multaj organizoj de la afrika socio.*
La partneroj kiujn ili serĉis kaj trovis kaj kiuj rangas antaŭ iliaj popoloj, nome la G8, la Internacia Mon-Fonduso kaj la Monda Organizo pri Komerco (MOK), ne estas sinceraj en siaj rezolucioj de lukto kontraŭ la malriĉeco aŭ por la mediprotektado. La diluvaj pluvegoj kiuj hantas parton de la nordo de la planedo, la sekeco kaj malsato en suda Afriko — kaj kiujn Okcidenta Afriko timas — ne sufiĉos por fleksigi la mastrojn de la “ĉion-merkatigu”, aparte la potencegan usonan registaron. Ties arogo ne havas limojn, ĉu temas pri kompenso de la damaĝoj suferitaj de la posteuloj de la afrikanoj deportitaj kiel sklavoj (durbana konferenco), pri subvencioj al agrokulturaj eksportadoj (roma pinto de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrokulturo — ONA, angle FAO), pri financado de la evoluo (konferenco de Monterrey), pri emisioj de forceja gaso (protokolo de Kioto) aŭ pri la Internacia Pun-Kortumo.
Tamen okulfrapas la doloraj vundoj malfermitaj dum pli ol kvardek jaroj da evoluo, inter ili du jardekoj da struktura alĝustigo aranĝita de la IMF kaj de la Monda Banko, kaj dek jaroj da pretendita daŭrema evoluo. Senscie implikitaj en tiuj strategioj, la afrikanoj vivas plejmulte en situacioj de ekstrema malcerteco. Analfabetismo, senlaboreco, subnutriĝo, malsatoj kaj malsanoj daŭre suferigas. La loĝantaroj estas des pli vundeblaj ar iliaj kulturaj referencoj malklariĝis aŭ ne plu efikas. Kvankam ili inventas novajn iukampe, kaj ili rezistas kiom eble, kun pli aŭ malpli konvinkaj rezultoj. Retiriĝo, individuismo, fanatismo, ekzilo, perforto estas ĝuste la fuĝejoj por la viktimoj de la komercisma tutmondigo en Afriko.
La migradoj kiuj tiom obsedas la decidantojn de la riaj nacioj devas esti rekonsiderataj sub la kriterio de tiu tragedio. Se malsekureco ekzistas, ĝi estas unuavice la sorto de la virinoj, infanoj, laboristoj, kamparanoj, maljunuloj kaj kripluloj daŭre estas mistifikataj kaj malriĉigataj en la nomo de evoluado. Ili ekziliĝas ar ili ne scias plu kiel doni sencon al la ekzisto en siaj propraj teroj kaj laŭ siaj propraj normoj.
En la zonoj de foriro (urboj, kvartaloj kaj vilaĝoj), la geafrikanoj senigitaj de enspezofontoj kaj vivrimedoj, vivas en la timo korpe malaperi pro la prezaltiĝo de nutraĵoj, de privatigo de publikaj servoj, pricipe de la sansistemo. La nepagipovaj malsanuloj estas efektive kondamnitaj al morto. Supervivado pasas tra elturniĝemo, infanlaboro, ekstrema virinlaboro, almozpetado, prostituado (spite al aidoso), ŝteloj, sangaj krimoj...
Dum la sociaj ligoj disiĝas kaj la orientiloj nebuliĝas, la naturaj resursoj rariĝas en terura rapideco. La arbaroj masakriĝas de la multnaciaj entreprenoj pro konstruligno, de la malriĉaj familioj pro hejtligno kaj kiel enspezofonto. La demografia premo, al kiu la dominanta diskurso imputas la respondecon de tiu situacio, estas certe gravega trudo, sed kiu povintus kaj devos solviĝi per edukado, precipe per tiu de la virinoj.
Kiam temas pri iliaj intersoj, la potenculoj de i mondo nomas la kaŭzojn de niaj suferoj solvoj, konfiskas la financajn resursojn kaj e friponas difinante inter si la ludregulojn. La malsato — kiu afekcias 800 milionojn da personoj en la mondo, el kiuj plejmulto da geafrikanoj — lanas pli, ol iam, defion al la diskursantoj pri la daŭrema evoluado. La planeda epidemio aidoso, ekstermante loĝantarojn de la kontinento kvankam ĝi povus esti digata, lanas al ili plian, kiu celas ankaŭ la afrikajn elitojn kiuj daŭre trompiĝas pri la tipo de partnereco.
Ĉu oni povas atendi multon de la johanesburga pinto, en internacia medio tiom markita de la usona unuflankismo, de duobla lingvaĵo, la hezitadoj kaj perfidoj de Eŭropo, la ieesto, entrudado kaj senpuneco de la IMF kaj de la Monda Banko en Afriko, la korupteco, la manko de vizioj de la afrikaj gvidantoj kaj la misuzado de la provoj kiujn faras la socioj organizi sin? Estas ne tre verŝajne ke la industriigitaj regnoj, skuitaj de la sekvoj de la 11-a de septembro kaj de la financaj skandallavangoj en la lastaj monatoj (Enron, WorldCom, Xerox, Vivendi Universal, ktp.), montriĝos pli atentemaj ol pasintece pri la zorgoj de nia kontinento.
Kiel do nomi tiun legitiman esperon fine akiri niajn ekonomiajn, politikajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, kiam la vortoj ne nur sonas false, sed aldoniĝas al la homa malfelio? Kial ne montri kreivon erpante en la ria lingva trezoro de la kontinento konceptojn kiuj parolu pri la homo kaj ties medio, kaj kiuj havu sencon por la popoloj. Tiu de evoluado (antinomia al la nocio de daŭremo) kaj tiu de liberala tutmondigo procedas en la sama malhumaniga logiko. Por Afriko necesas kontraŭmeti al ili principojn de vivo kaj valorojn kiuj privilegias la homon: humilon kontraŭ arogantecon, la sencon kaj zorgemon pri la alia, precipe pri la estontaj generacioj, fronte al la ion-por-si kaj la egoismo.
Tiu peno de kreivo plenumendas tute aparte de la agantoj kaj organizoj de la afrikaj socioj. ĝuste ili havas la taskon aperigi kritikajn gecivitanojn kiuj plene konscias pri la vera naturo de la mondsistemo, kaj kiuj donos al la politika malfermiteco alian sencon ol tiun de la varigo de Afriko.