Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“La islama Dio ne estas nia Dio, kaj la islamo estas tre fripona kaj krima religio.” Tiel esprimis sin la pastro Franklin Graham en oktobro 2001. La hazardo volis ke, kelkajn semajnojn poste, la publiko malkovris ke lia patro, la pastro Billy Graham, certe la plej respektata predikisto de la lando, kutimis eldiri same malmulte piajn vortojn, sed koncerne la judojn. La surbendigo de privata konversacio okazinta en 1972 kun Richard Nixon en la Ovala oficejo de la Blanka Domo estis publikigita. La pastro — kiu ekde la 1950-aj jaroj estis la intimulo kaj religia konsilanto de ĉiuj prezidantoj — plendis (inter alie) pri la akaparo de la amaskomunikiloj fare de la judoj: “Necesas rompi tiun akaparon, alie la lando estos fuŝita.” Billy Graham prezentis siajn “sincerajn ekskuzojn” pro tiuj vortoj “kiuj spegulis neniel lian pensadon” kaj memorigis ke li ĉiam senmanke subtenis la ŝtaton Israelo. La heredinto de lia predik-imperio, siavice, ne provis mildigi siajn antiislamajn dirojn. Male, li poste fortigis ilin.
La transiro de antisemitismo al islamofobio estas eĉ pli okulfrapa en la kazo de la pastro Pat Robertson. En verko aperinta en 1990, li ekstaras kontraŭ “la liberalaj judoj kiuj dum la lastaj kvardek jaroj engaĝiĝis por malpliigi la kristanan influon al la usona publika vivo”. Poste, la fama televid-evangeliisto, kiu unue ĝojis pri la atencoj de la 11-a de septembro, dia puno por lando kulpa toleri abortigon kaj samseksemon, fulmas antaŭ ĉio kontraŭ la islamanoj: “Ili volas kunekzisti ĝis la momento kiam ili povas kontroli, domini kaj poste, se necese, detrui.” En julio 2002, tiu sama Pat Robertson ricevis la Premion de la Amikoj de Israelo aljuĝita de la Sionista Organizo de Usono.*
Tiu intereso pri la Proksima Oriento ne estas nova. Ekde la 19-a jarcento, la regiono estis tero de misio por multnombrj protestantaj eklezioj, de kiuj certaj ne aprobis la kreadon de la hebrea ŝtato. Nur la fundamentistaj grupoj, kiuj interpretis la sanktajn tekstojn laŭlitere — vidis en la kreado de Israelo la realigon de bibliaj profetaĵoj. Kaj, kiel en la kazo de la pastro Billy Graham, la “kristana sionismo” povis serene kunekzisti kun la antisemitismo, de kiu ĝi kelkfoje nutriĝis. La konflikto de la Proksima Oriento tamen ne estis unuaranga zorgo de la pastroj aŭ ilia aŭskultantaro.
Oni devas reveni al la fino de la 1970-aj jaroj por kompreni la grandan kreskon de la kristana dekstrularo kaj ĝian aliancon kun Israelo. La tiamaj socialaj, politikaj kaj ekonomiaj perturboj kreis fertilan grundon por reakciaj religiaj grupetoj kiel la Morala Plimulto de la pastro Jerry Falwell.
En Israelo, la Likud, favora al la “reveno” al la tuta biblia tero de Israelo (Eretz Israel), fine atingis la povon. En 1978 kaj 1979, la pastro Falwell vojaĝis al la Sankta Lando, invite de la ĉefministro Menahem Begin. Ili kompreniĝis tiom bone, ke en 1980 la pastro estis honorigita per la medalo Vladimir Jabotinsky (laŭ la nomo de la fondinto de la “reviziisma” sionismo kaj mentoro de Menahem Begin. , de s-roj Itzhak Shamir kaj Ariel Sharon).*
Tiuj jaroj estis ankaŭ markitaj de perturboj sine de la usona juda komunumo. Du el ties ĉefaj figuroj, Irving Kristol kaj Norman Podhoretz, rompis kun la “liberala” tradicio (en la usona senco de progresema) al kiu la judaj intelektuloj longtempe tendencis. Post kiam ili batalis por civitanaj rajtoj, la “pozitiva diskriminacio” kaj la malstreĉigo kun Sovetio, ili faris spektaklan returniĝon, fondante la neokonservativan movadon. Multnombraj komunaj punktoj — la kritiko al la prizorgo-ŝtato, la reveno al la “tradiciaj valoroj”, la pura kaj dura antikomunismo kaj la senrezerva apogo al la Likud — proksimigis ilin de tiam al la kristana dekstrularo.*
La elekto de s-ro Ronald Reagan en 1980 firmigis tiun aliancon por frakcio — kiu restis longtempe minoritata — de la usona juda loĝantaro tradicie pli proksima de la demokrata maldekstro. La novkonservativuloj tiam funkciis kiel kortegaj intelektuloj, dum la respublikana prezidanto nomumis en sian kabineton durajn fundamentistojn. La sekretario pri la interno James Watt klarigis ke la poluado de la planedo ne devas maltrankviligi, ĉar “la reveno de la Sinjoro estas proksima”. Kaj antaŭ la Nacia Asocio de la Evangeliaj Grupoj, s-ro Reagan faris, la 8-an de marto 1983, sian faman prelegon kvalifikante ikon la “imperio de la Malbono”.
En 1989, juĝante sian “mision plenumita”, la pastro Falwell dronigis sian “moralan plimulton”. La fundamentistaj eklezioj estis cetere malfortigitaj per la skandalo de la televid-evangelistoj, kaj la israela premgrupo Aipac (American Israeli Public Affairs Committee) spertis unu el siaj raraj malvenkoj.* La prezidanto Bush effektive rifuzis garantii prunton de 10 miliardoj da dolaroj tiom longe kiom la ĉefministro Itzhak Shamir daŭrigis sian politikon de subteno al la kolonioj en okupe tenataj teritorioj.
Krome, la falo de la komunismo forprenis gravan argumenton de la subtenantoj de la antikomunistaj movadoj en Centra Ameriko (multnombraj inter la fundamentistoj) kiel ankaŭ la geostrategian argumenton favore al Israelo (“sola demokrata ŝtato en regiono minacata de Sovetio”). La Aipac tiam komencis plilarĝigi sian varbadon: anstataŭ koncentri ĝin sur la ŝtatoj kun forta juda loĝantaro (Nov-Jorko, Kalifornio, Florido, Ilinojso), la porisraela premgrupo nun teksis aliancojn en la tuta lando, inkluzive de tiuj partoj kie la juda loĝantaro preskaŭ ne ekzistis.* Dum la Clinton-aj jaroj, la aventuroj de la prezidanto kaj precipe la batalo de la impeachment denove reunuigis novkonservativulojn kaj fundamentistan dekstron en alianco de virto abunde financata kaj tre bone organizita.
Kun la helpo de la jarmila febro, la prezidant-balotkampanjo de la jaro 2000 markis la grandan revenon de Dio en la politikan debaton. La respublikana kandidato George W. Bush deklaris, ke lia preferata politika filozofo estas “Jesuo Kristo: li savis mian vivon”, dum lia rivalo Albert Gore anoncis ke, antaŭ ol fari malfacilan decidon, li demandas sin: “Kion farintus Jesuo?” Elektante kiel kunlistanon la senatoron Joseph Lieberman, ortodoksan judon konatan pro sia moralema diskurso, li ĝojigis ĉiujn integristojn.
Sed estas ĉefe la atencoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj cementis la aliancon de novkonservativuloj kaj fundamentistoj penantaj fari la “kolizion de la civilizacioj” memrealiĝanta profetaĵo. La islamo estis efektive signita kiel la nova imperio de la malbono. La diskurso senlace martelata de la amaskomunikiloj kaj transprenata de preskaŭ ĉiuj usonaj parlamentanoj*, adoptis la tezojn de la israela registaro: ĉar s-ro Yasser Arafat estas la “israela Ben Laden”, la du landoj estas unuiĝintaj en la sama batalo. Estas cetere la falkoj proksimaj de Israelo (kiel la vic-sekretario pri defendo Paul Wolfowitz, aŭ la strategiisto de la Pentagono, Richard Perle), kiuj prezidis ĉe la ĝisdatigo de la defend-doktrino: Usono ekde nun faros preventajn frapojn kontraŭ landoj kapablaj provizi sin je nukleaj, biologiaj aŭ kemiaj armiloj — pro tio la urĝo “ŝanĝi la reĝimon” en Irako (vd la ĉi-supran artikolon de Paul-Marie de la Gorce: “Tiu danĝera koncepto de preventa milito”)
Ĉiuj grandaj nomoj de la kristana dekstro — Ralph Reed, Gary Bauer, Paul Weyrich, ktp. — engaĝiĝis en la nova krucmilito, ofte telegvidata de Israelo. Tiel, s-ro Ariel Sharon mem volis ke la rabeno Yechlel Eckstein, fondinto de la International Fellowship of Christians and Jews, rekrutigu s-ron Ralph Reed, iama prezidanto de la kristana koalicio, por prediki la bonan vorton: 250 000 kristanoj tiel sendis al Israelo pli ol 60 milionojn da dolaroj. Same, la organizo Christians for Israel/USA financis la enmigradon de 65 000 judoj, por realigi, laŭ diroj de ĝia prezidanto, la pastro James Hutchens, “la alvokon de Dio, kio estas helpi la judan popolon reveni kaj restarigi la teron de Israelo”.*
La retoriko de la prezidanto Bush (“kiuj ne estas kun ni, tiuj estas kun la teroristoj”, “ni estas bonaj”, ktp.) favorigis binaran kaj maniĥean diskurson kiu koincidas kun la pensoskemoj de la intergristoj. Laŭ lastatempa sondaĵo de Time/CNN, 59% de la usonanoj pensas ke la eventoj priskribitaj en Apokalipso okazos (en Har Megggidar, situanta en la ebenaĵo de Jezreel nuntempe en Israelo — “Har-Magedono” en la Nova Testamento) kaj 25% kredas ke la atencoj de la 11-a de septembro estis antaŭdiritaj de la biblio.* De tio la eksterordinara sukceso de la serio Left Behind (50 milionoj da ekzempleroj venditaj): dek volumoj, meze inter anticip-romano kaj praktika gvidilo por la fino de la tempoj, kiuj pretendas oferti la ŝlosilojn de la misteroj de la Apokalipso.*
En certaj fundamentistaj rondoj, la obstinado de s-ro Ariel Sharon estas ekzalte akceptata. Ĉu ne estis lia vizito — pure provoka — la 28-an de septembro 2000 sur la templomonto (la esplanado de la moskeoj) kiu eksplodigis la ciklon de perforto kies finon oni daŭre ne vidas? Do, laŭ la Skriboj, estas sur tiu sanktigita loko kie la Tria Templo estas starigota, antaŭludo al la sangaj eskatologiaj militoj. En tiuj kondiĉoj, paca solvo aŭ teritoriaj koncesioj povus kompromiti — aŭ prokrasti — la realigon de la profetaĵoj. Kiel substrekis la pastro Hutchens: “Ne povas esti paco antaŭ la veno de la Mesio.”
Malgraŭ sia ŝajna solideco, la alianco inter israelaj ekstremistoj kaj kristanaj fundamentistoj baziĝas sur miskompreno. Efektive, la kronologio antaŭvidata de la fundamentistoj havas ion por maltrankviligi: unue la plagoj, la suferoj kaj la militoj; poste, la rekonstruo de la Templo kaj la veno de la Antikristo; fine la dua veno de la Mesio kaj la fina batalo en Jerusalemo inter la Bono kaj la Malbono. La justuloj estos tiam en “jubile” kondukataj ĉielen. Du trionoj de la judoj estos konvertitaj, la aliaj eliminitaj aŭ kondamnitaj.* Por certaj, la fino de la mondo estas cetere pli proksima ol ŝajnas. En januaro 1999, la pastro Jerry Falwell deklaris ke la veno de la Mesio povas okazi en la dek venontaj jaroj. Li asertis ankaŭ ke la Antikristo estas jam inter ni, kaj ke li estas “judo kaj vira”.*