Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Recenzo pri: Tribunal des grands vents [Tribunalo de la ventegoj], de Roland Paret, volumo II, Cidhica, Montrealo, 2002, 422 paĝoj, 21 eŭroj (volumo I aperis en 2001). La piste des sortilèges [Pado de la sorĉoj], de Gary Victor, Vents d’ailleurs, Parizo, 2002, 510 paĝoj, 21 eŭroj.
La vortoj mankas por difini tiujn profundajn torentojn. Riverromanoj certe, senlimaj tumultoj, de homoj kaj de koto, nekredeblaj tumultoj de mortintoj, de vivantoj, de konceptoj kaj stumbligiloj... Universo de miraklo kaj de ekstravaganco, inversa mondo skuas niajn orientilojn kaj niajn valorojn. Almenaŭ se la neatendito kaj la malrespekto, kiuj tordas ilin, ne proponas novan eliron!
Kiam sociala romano kaj sociaj sciencoj klopodas instrui nin pri Haitio, ŝnurdancistoj, klaŭnoj, trapezistoj, provokuloj kaj devo-spituloj de flamanta mitologio alportas kelkfoje pli da lumo. Tiun de la apostato aŭ de la nekonscianto. En Tribunal des grands vents, Roland Paret tiras la Ĉiopovulon antaŭ la tribunalon, tie citigas la haitian episkopon, estigas nekredeblan turniron inter subtenantoj de futbalo, kamparanoj, burĝoj, prostituitinoj iamaj aŭ daŭraj, dioj de du antagonismaj religioj. Giganta kaj burleska proceso, kun deliraj peripetioj, akuzas konformismojn kaj antaŭjuĝojn, do ĉiujn malnoblecojn, ĉu devenaj aŭ ne de la koloniano.
La uragano balaas larĝe, ŝparas nenion al la dominantaj klasoj, apenaŭ ion al la virvirismo nek al la kredemo de ĉiuj, eĉ malpli al la institucioj. La malrespekto de Tribunal des grands vents ridigas ĉiujn, sub gvido de la makiavela doktoro Edmond aŭ de la oferema sanktulino Loulouse. Kaj kun tiom da personoj ke oni perdus la fadenon de la historio. Se la historio de Haitio havus fadenon, se ĝi ne estus malkudrita jam antaŭe.
Persono konstante sur la fadeno, miraklita ŝnurdancisto, Sonson Pipirit sekvas la padon de sia amiko Persée Persival, murdita de fiulo. La heroo de Gary Victor kaj de La Piste des sortilèges lanĉas sin en frenezan persekuton tra la regno de la mortintoj. Terura universo, sen fido nek leĝo, sed nek pli nek malpli feroca ol tiu de la vivantoj. Bawon Samedi, gastiganto de la mortintoj, ne timigas pli ol la sadismaj satrapoj regantaj la vivantojn. La mortintoj kaj la spiritoj semas la kaptilojn, la lwa-oj, la vuduaj diaĵoj, ĉaspelas la trudulon aŭ negocas la influon, rompas la ĵuron pli ol la homoj. La belulinoj kun nevenkeblaj seksallogoj sekvas la sklavĉasistojn aŭ la trompulojn, amŝtelistojn. Kvincent paĝoj, tute malpezaj, sufiĉas apenaŭ por mezuri la penon.
Piripit disponas nur pri unu tagon por trairi Haition kaj fendi du jarcentojn. La diojn vivtenas la frustrado kaj la fieco de la mortidevuloj. Li komprenis. Al la diablo la dioj!
Dio certe iel forgesis Haition, sed la haitianoj ankoraŭ ne forgesis Dion. Kaj niaj du verkintoj havas pri tio scion kvazaŭ kompletan. Grimacojn, ridetojn kaj palpebrumojn ankaŭ.
Ĉu mitologio aŭ imagaĵo de la aŭtoroj? Aperas Haitio halucina, ŝnurdanca, delira. Abakadabranta. La rido apudas la morton, la kaptilon, la feston, la kredon, la mokon. La dioj estas diabloj. Kaj la gaja ĉiutagaĵo obscenas.
Senigita de mezuriloj importitaj de Okcidento, la realo legiĝas alie. Alie, sed kun friponoj, viktimoj, ĉarlatanoj, subaĉetantoj, tiranetoj kaj tiranoj.