Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

El la artikolo Bob WOODWARD kaj Dan BALTZ: “At Camp David, Advice and Dissent”,

Washington Post, 31-an de januaro 2002.

“[...] S-ino Condoleeza Rice starigis la demandon por scii ĉu [Usono] devas projekti militkampanjon krom Afganio. En tiu kunteksto, la iraka demando ree surtabliĝis [...]. [La partoprenantoj] akordiĝas ĉiuj pri la fakto ke la vica sekretario pri defendo, s-ro Paul Wolfowitz, estis la precipa defendanto de la iraka strategio. Kiel tria viculo de s-ro Cheney dum la golf-milito [de 1991], li estis opiniinta ke estas eraro ĉesigi la terkampanjon [en Irako] abrupte kaj nekomplete. La registaro de s-ro George W. Bush provis dekomence subfosi s-ron Saddam Hussein [...]. S-roj Rumsfeld kaj Wolfowitz ekzamenis [antaŭ la 11-a de septembro] serion da militaj opcioj celantaj Irakon, sed nenio estis decidita. [Dum la kunveno de Camp David], s-ro Wolfowitz asertis ke s-ro Saddam Hussein estis sendube ĉe la fonto de la terorismo kaj ke la atakoj de la 11-a de septembro kreis okazon por frapi [la irakan reĝimon]. Laŭ li, s-ro Saddam Hussein estas danĝera gvidanto decidita atingi amasdetruajn armilojn kaj verŝajne uzi ilin. Ke li portas sendube la respondecon pri la atencoj de la 11-a de septembro, almenaŭ malrekte, kaj ĉiu devas koncedi tion. Dum antaŭaj kunvenoj, s-ro Rumsfeld jam starigis la irakan demandon, sed malpli impete. Dum la kunveno [de Camp David], li redemandis ĉu ne estas la taŭga momento ataki Irakon. Remarkigante ke la usonaj fortoj estas surloke kaj ke Usono, se ĝi volas esti kredeblaj koncerne terorismon, devas ĉiukaze je unu momento aŭ alia ataki la irakan demandon, li [proponis] kapti la okazon. S-ro Colin Powell faris obĵetojn dirante al la prezidanto [...] ke necesas frapi Irakon je la taŭga momento. Ni komencu tuj ĉe Afganio [pledis li]. Ni estos tiam refortigintaj nian kapablon respondecigi Irakon, supoze ke ni povos pruvi ke Irako ludis rolon [en la atencoj de la 11-a de septembro].”

Golub