Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post sperto de la neimagebla detruo de la World Trade Center kaj de la Pentagono, la usonanoj estas nun konfrontitaj al io eĉ pli neimagebla: la bakteriologia milito. La publikon kaptis emocio senegala depost la timo antaŭ la nuklea milito, en la 1950-aj jaroj. Kaj ne senkaŭze... Tamen, antaŭ la 11-a de septembro, Vaŝingtono, rifuzante ke ĝiaj propraj stokoj estu inspektataj, decidis ne subskribi la protokolon de konstatado kaj kontrolado de la Internacia Konvencio, kiu malpermesas biologiajn armilojn.
La timo antaŭ la uzo de biologiaj armiloj — la “atombombo de la mizerulo” fare de ne-kocidentaj landoj malamikaj aŭ “senrespondecaj” estis regule incitita de la Okcidento. Tamen, tiuj armiloj de amasdetruo estis unue evoluigitaj de la industrilandoj, precipe de Usono, Britio, Francio, la iama Sovetio, Germanio, Japanio kaj Kanado.* Certaj el inter tiuj landoj postulas de longa tempo la biologian malarmadon, sed ili konservas aliajn rimedojn de amasdetruo, precipe siajn atomarmilojn, kiuj servas al ilia defendo kaj antaŭenigas iliajn geopolitikajn celojn.
La laborista angla ĉefministro Harold Wilson lanĉis 1968 la ideon de internacia konvencio prokskribanta biologiajn armilojn. Per tio li provis respondi al la protestoj kontraŭ la britaj programoj de ĥemia kaj bakteriologia milito.* Li elektis fokusiĝi sur la biologiajn armilojn pro du kialoj. Unue, lia registaro, kiu sciis ke Usono ne rezignos ĥemiajn armilojn. Due, liaj konsilistoj konsideris, ke la biologiaj armiloj, tro dependaj de klimataj kondiĉoj kaj de genetikaj mutacioj, havas malcertan efikon kaj dubindan utilecon. Sir Solly Zuckerman, scienca konsilisto de la ĉefministro, nomis ilin “ludilo sen milita valoro”.*
En realo, la okcidentaj landoj havis nenion por perdi rezignante biologiajn armilojn (ili povis kalkuli kun siaj atomarmiloj), sed havis multon por gajni malhavigante eventualan malmultekostan amasdetruilon al la sen-atomarmilaj landoj.* Tuj poste, Usono venis al la sama konkludo kaj, en novembro 1969, la prezidanto Richard Nixon decidis do malfari la usonan programon de biologia milito kaj subteni la Konvencion proponitan de Londono. Kiel diris William Safire, kiu inter 1969 kaj 1973 estis la oficiala skribisto: “Se iu uzas ĝermojn kontraŭ ni, ni vitrigos lin per atomarmiloj.”*
Tiel enskribiĝis strategia malsimetrio inter Okcidento kaj la resto de la mondo en la Konvencion de malpermeso de biologiaj armiloj de 1971. dum la potencaj ŝtatoj konservis sian nuklean ŝirmilon, la malfortaj ŝtatoj subskribintaj la Konvencion pri biologiaj armiloj (Biological Weapons Convention, BWC) havis siavice nenian fortimigilon. Aldone, multaj el inter tiuj malfortaj ŝtatoj estis ankaŭ subskribintoj de la traktato pri nuklea nedisvastigo.
Fine de la malvarma milito, la usona decido severe puni per ekonomiaj sankcioj la ŝtatojn konsiderantajn posedantoj de ĥemiaj aŭ biologiaj armiloj, la “friponŝtatojn”, profundigis tiun malsimetrion. En Proksima Oriento la okcidentaj landoj aplikis politikon de “malsamaj mezuroj”. Unuflanke ili preskaŭ absolute silentis pri la israela atomarsenalo kaj la sekretega evoluigo de ĥemiaj kaj biologiaj en Ness Ziona. Aliflanke oni startis intensan ofensivon de publikaj rilatoj, poste realigon de ekonomiaj punoj, kontraŭ la arabaj ŝtatoj najbaraj al Israelio, kiujn oni suspektis tro interesiĝi pri tiuj samaj armiloj.
Plej ekstrema ekzemplo de tiu politiko estas la perforta malarmigo de Irako. En la jaroj post la golfmilito de 1991, la iraka atomprogramo estis malmuntita de la Internacia Agentejo pri atomenergio (IAAE)*, kaj 1998, tutaj branĉoj de ĝia biologia kaj ĥemia programo fare de la Speciala Komisio de la Organizo de Unuiĝinta Naciaro (Unscom). Malgraŭ la sukceso de tiuj programoj la sankcioj kontraŭ Irako estis daŭrigataj, kun teruraj sekvoj por la loĝantaro kaj sen ke Saddam Hussein kaj liaj akolitoj estu tuŝitaj.
Cetere Usono, kiu insistas pri la sankcioj kontraŭ la friponŝtatoj, montras malmulte da urĝo por subteni aŭ fortigi la rimedojn de la Konvencio, kiuj aplikiĝas al ĝi mem. Fakte, la registaroj Clinton kaj Bush ambaŭ malfortigis la Konvencion kun jam malprecizaj preskriboj.
Tiu malpermesas “la evoluigon, la produktadon kaj la stokadon” de biologiaj armiloj kaj de venenoj. Sed tiu malpermeso havas gravajn mankojn. Fakte, la Konvencio permesas la evoluigadon, la produktadon kaj eble eĉ la stokadon de biologiaj patogenaj agantoj en limigita kvanto, se tiuj estas ligitaj al la produktado de san-defendrimedoj kiaj vakcinoj, terapioj aŭ specialaj protektaj vestaĵoj. Same, la esplorado estas fakte allasita, ĉar la Konvencio ne mencias ĝin. Krome, ĝi ne antaŭvidas ian ajn meĥanismon de konstatado aŭ kontrolado. Kaj fine, escepte en la ekstrema kazo de stokado de biologiaj armiloj, malfacilas distingi inter sandefendaj kaj ofensivaj uzoj, se oni ne volas procedi al hazarda analizo de la intencoj de la diversaj produktantoj.
En 1995, la subskribintoj de la Konvencio akordiĝis por intertrakti protokolon pri konstatado kaj kontrolado, precipe pri inspektaj reguloj devigantaj al deklarado de ĉia agado ligita al biologia milito. Sed tiu emo al travideblo stumblis sur gravaj problemoj, precipe sur la obstina diplomatio de la Klintona registaro.
La eksa prezidanto estis ja forte subteninta la Konvencion, sed li cedis sub la premo de la bioteĥnologia kaj farmacia industrioj, kiuj deziris malfortan reĝimon sen la povo submeti ilin al precizaj kontroloj de internaciaj inspektistoj.* Ekde tiam la usonaj traktantoj trudis savajn klaŭzojn, kiuj grave malfortigis la inspektkondiĉojn kaj larĝskale taskis la kontroladon al la ŝtatoj mem. Vaŝingtono insistis ankaŭ ke estu etigitaj la inspektadoj de militistaj instalaĵoj de tiuj ŝtatoj, kiuj havas gravajn programojn de biologia sandefendo. Alivorte, nur frakcio de la usonaj instalaĵoj de biologia sandefendo estis inspektebla.
Fine de la 90-aj jaroj multaj ekspertoj opiniis, ke la protokolo pri konstatado kaj kontrolado estis senigita de sia substanco. En tiu situacio venis la nova registaro de Bush, kies rekta unuflankismo* faris ofensivon kontraŭ la malarmado. La 25-an de julio 2001 ĝi repuŝis la tutan protokolon, kiun ĝi konsideris ne nur senefika, sed danĝera por la usona nacia sekureco.*
Unu semajnon antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001, la New York Times malkaŝis unu el la esencaj kialoj de tiu decido: la registaro deziris kaŝi certajn programojn de biologia milito.* Laŭ la esploroj de la novjorka gazeto, tri projektoj ŝajnis esti aparte maltrankviligaj: la testado de eksperimenta instalaĵo uzanta organismojn ĝenerale neofensivajn, sed dotitajn de ecoj proksimaj al patogenaj agantoj servantaj kiel biologiaj armiloj; la testo de bakteriologia bombo, de kiu certaj komponantoj ne estis ĝisfine ellaboritaj; plano de genetika teĥniko pri tribo rezistanta al antrakso.
La dua projekto, la bombo, konstituas rektan rompon de la Konvencio, kiu klare malpermesas la evoluigadon, la produktadon kaj la stokadon de ekipaĵoj kaj de transigiloj kapablaj liveri patogenajn agantojn. Fakte, ĉiuj ĉi projektoj troviĝas marĝene de tio, kio estas malpermesita de la Konvencio, en ombra zono, kie la juraj precizecoj ne plu havas multe da senco. Oni povas bone imagi la reagon de la Okcidento, se ĝi estus malkovrinta Usama Ben Laden faranta la samon en la afganiaj montaroj.
Ĉiuj ĉi projektoj subfosas la Konvencion kaj stimulas la evoluigon de novaj biologiaj armiloj ĉie en la mondo. Unu el la unuaj katastrofo-scenaroj naskitaj de la genetika teĥniko estis la ideo ke iu evoluigis modifitan patogenan aganton, kontraŭ kiu ekzistas nenia defendo.* Ĝuste pro tio leviĝis voĉoj, ekde 1975, postulantaj absolutan malpermeson de ĉia genetika modifado. La argumento, laŭ kiu tamen necesas daŭrigi la genetikan teĥnikon pri patogenaj agantoj por krei vakcinon, ne estas fondita. La naturo ja produktas eĉ tro da modifeblaj genoj, ol ke unusola vakcino povus efiki. Ĉiuj ekspertoj pri biologia sandefendo scias tion. Do, kial Usono daŭrigas tiun projekton?
Ekde la 11-a de septembro oni spertas usonan mobilizadon de projekto kontraŭ la biologia terorismo. La usona Kongreso dediĉontas 1,5 miliardojn da dolaroj por la milita kaj civila defendo ĉi-rilate. Parto de tiu mono eble necesas por pliigi la rimedojn de civila sanprotekto. Sed, en la situacio de foresto de demokrata travideblo, ĉi amasa subteno al la programo de biologia defendo povus eĉ pli subfosi la Konvencion, en momento, en kiu tiu devus esti fortigita per strikta reĝimo de inspektado postulanta la travideblon de ĉiaj institucioj uzantaj danĝerajn patogenajn agantojn aŭ ekipaĵojn por manipuli biologiajn agantojn. Plie, la malpermesoj de la Konvencio devus esti etenditaj por enkludi* ĉian modifadon de biologiaj agantoj por militaj celoj kaj ĉian tiudirektan esploradon. Tiu malpermeso estu absoluta kaj universala. Ĉia laborado de genetika modifado destinita al evoluigo de vakcinoj aŭ de terapioj kontraŭ naturaj patogenaj agantoj estu estrata de civilaj laboratorioj submetitaj al internaciaj regulado kaj kontrolo. Nur tiel la loĝantaro protekteblas.
Vd resumon de internaciaj traktatoj pri limigo de armiloj
kaj pri efika usona agado en internacia organizo por trudi siajn interesojn“Tipe usona kemia puĉo”.