Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Monda Organizo pri Komerco, Internacia Mon-Fonduso, Monda Banko... Per sia agado, la internaciaj financaj organizoj okupas la strategian koron de la liberala tutmondigo. Kun mordanta ironio, Jean Ziegler montras kiel, malgraŭ la evidentaj fiaskoj — katastrofaj por la tria mondo-, iliaj bankoj — ĉi tie tiuj de la Monda Banko — multobligas la pravigajn teoriojn, alproprigas la diskursojn de la kontestantoj kaj finfine ĉiam sukcesas teni la direkton fiksitan de la “interkonsento de Vaŝingtono”.
La Monda Banko spertis sian oran epokon de la fino de la 1960-aj jaroj ĝis komence de la 1980-aj*. Robert McNamara, iama defend-ministro de la prezidantoj John F. Kennedy kaj Lyndon B. Johnson, gvidis ĝin de 1968 ĝis 1981. Sub lia prezido, la jara volumeno de la pruntoj pasis de 1 miliardo al 13 miliardoj da dolaroj, la personaro kvarobliĝis kaj la administra buĝeto multobliĝis je 3,5. Helpe de sia kasisto Eugène Rotberg, McNamara sukcesis akiri sur la diversaj naciaj kapitalmerkatoj 100 miliardojn da dolaroj da prunteprenoj. Irionio de la historio: granda parto de tiu sumo estis akirita de svisaj bankoj, ĝuste tiuj kiuj gastigas la esencan parton de la fuĝokapitalo devena de nababoj, diktatoroj kaj parazitaj klasoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko.
Laŭ Jerry Mander*, McNamara mortigis pli da homoj ĉekape de la Monda banko ol kiam li estis, kiel ministro pri defendo de Usono, ĉefo de la masakroj en Vjetnamio. Jerry Mander desegnas lian portreton tiel: “Hontema pro la rolo kiun li ludis dum la vjetnama milito, li volis sin elaĉeti helpante la malriĉulojn de la tria mondo. Li eklaboris kiel bona teknokrato, kun la aroganteco de aŭtenta kredanto: ”Mi vidas en la kvantigo lingvaĵon kiu aldonas precizecon al la argumento. Mi ĉiam opiniis ke, ju pli gravas la demando, des malpli nombraj estu tiuj kiuj decidas pri ĝi“, li skribas en ”Retrorigarde: la tragedio de Vjetnamio kaj ĝiaj lecionoj“*. Fidante la ciferojn, McNamara trudis al la triamondaj landoj akcepti la kondiĉojn ligitajn al la pruntoj de la Monda banko kaj transformi siajn tradician ekonomion por maksimumigi la ekonomian specialiĝon kaj la mondan komercon. Tiuj, kiuj rifuzis tion, estis lasitaj al sia sorto.” Kaj, pli sube: “Laŭ liaj urĝaj admonoj, multaj landoj ne havis alian elekton ol kurbiĝi sub la jugo de la Banko. McNamara ne detruis plu vilaĝojn por savi ilin, sed kompletajn ekonomiojn. La tria mondo retroviĝas nun kun grandaj ŝlimplenaj baraĵlagoj, ruiniĝantaj stratoj kondukantaj nenien, malplenaj oficodomoj, detruitaj arbaroj kaj kamparoj, monstraj ŝuldoj kiujn ĝi neniam kapablos repagi. [...] Kvankam grandas la detruoj semitaj de tiu homo en Vjetnamio, li superis sin mem dum sia mandato ĉe la Banko.”
La nuna prezidanto de la banko, 68-jara aŭstraliano kun blanka krinaro kaj bela trista rigardo, nomiĝas James Wolfensohn. Elstara homo laŭ destino kaj talentoj. Iama bankisto de Wall Street, multmiliardulo, anime ideologo kaj imperiisto, li estas ankaŭ perfekta artisto. Unue pianisto, li dediĉas sin nun al la violonĉelo kaj vidigas intensan aktivecon kiel aŭtoro. Pro tio lia kromnomo: “la pianisto”.
Dum la solduloj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) certigas la cirkuladon de la komercaj fluoj, tiuj de la Monda Banko kaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) okupiĝas pri la financa fluo. IMF kaj Monda Banko estas la plej gravaj el la institucioj nomataj de Bretton-Woods*. La termino “Monda Banko” estas cetere malpreciza: oficiale, tiu institucio nomiĝas “The World Bank Group”. Ĝi entenas la Internacian Bankon por Rekonstruo kaj Evoluo (IBRE), la Internacian Asocion por la Evoluo (IAE), la Internacian Financ-Kompanion (IFK), la Multflankan Agentejon por Garantio de Investoj (MAGI) kaj la Internacian Centron por Mastrumado de Konfliktoj rilate Investoj (ICMKI).
En siaj propraj publikaĵoj, la grupo uzas la terminon “Monda Banko” por signi la Internacian bankon por rekonstruo kaj evoluo kaj la Internacian asocion por evoluo. La tri aliaj institucioj, partoj de la grupo, havas limigitajn funkciojn, marĝenajn rilate al la traktata temo. [...]
La World Bank Group laborigas iomete pli ol 10 000 oficistojn. Ĝi estas verŝajne la interŝtata organizo kiu plej komplete informas la publikan opinion pri siaj propraj strategioj, intencoj kaj agadoj. Kvazaŭ seninterrompa fluo de statistikoj, de klarigaj broŝuroj, de teoriaj analizoj fontas en ĝia fortikaĵo el vitro kaj betono en numero 1818 H Street Northwest, en Vaŝingtono. La Monda banko praktikas sur la planedo senmezuran povon, agadas prometee kaj multforme. Ĝi sola dediĉas kreditojn al la plej malprovizitaj landoj. Dum la lasta jardeko, ĝi tiel konsentis al la triamondaj landoj longdaŭrajn kreditojn je sumo supera al 225 miliardoj da dolaroj. Ĝi certigas la kreadon de infrastrukturoj per investokreditoj. En certaj kazoj — en Niĝerio ekzemple-, ĝi kovras ankaŭ (en dua pozicio, post la duflankaj donantoj) la buĝetan deficiton de aparte malprovizita ŝtato. Ĝi financas ankaŭ ĉiujare centojn da evoluprojektoj.
En vortumo de banka tekniko, tiu organizo estas ĉie la “lastinstanca pruntedonanto” (“the lender of last resort”), tiu kiu troviĝas en situacio por trudi al la ŝuldanto la kondiĉojn de sia elekto. Kiu alia ol ĝi pretus konsenti la plej etan krediton al Ĉadio, al Honduro, al Malavio, al Nord-Koreio aŭ al Afganio?
Inter la Monda banko kaj Wall Street, la alianco estas kompreneble strategia. La Banko cetere savis plurfoje certajn financinstitutojn malsaĝe engaĝiĝintajn en spekuladaj operacioj ie kaj tie en aliaj kontinentoj. En sia ĉiutaga praktiko, ĝi funkcias laŭ kriterioj strikte bankecaj. Ĝia ĉarto eksplicite elkludas ĉian politikan aŭ alian kondiĉadon. Ĝia praktiko estas tamen superdeterminita de sumiga koncepto nebankeca, kaj tiu ĉi certe politika: la “Interkonsento de Vaŝingtono”*.
Ĉiujare la Banko publikigas specon de katekismo: The World Development Report. Tiu publikaĵo estas aŭtoritata en la universitataj kaj UN-aj medioj. Ĝi provas fiksi la grandajn temojn kiuj, dum certa tempo, okupas la specialajn agentejojn de la UN, la universitatojn kaj, krome, la publikan opinion. Tiu raporto portas la personan markon de la prezidanto James Wolfensohn. Ĝia eldono 2001 malfermiĝas sur tiu ĉi kredkonfeso: “La malriĉeco en riĉa mondo konstituas por la homaro plej grandan defion.”* La ideologoj de la Monda banko atestas tradicie admirindan teorian fleksiĝemon. Malgraŭ la evidentaj fiaskoj de sia institucio, ili ne ĉesis, dum la lastaj kvin jardekoj, multobligi la pravigajn teoriojn. Ili havas respondon al ĉio. Ili estas nelacigeblaj. Ili plenumas sizifan laboron. Rigardu ni iom pli detale.
Tempe de McNamara, la preferata teorio de la Banko estis tiu de la “kresko”. Kresko = progreso = evoluo = feliĉo por ĉiuj. Venis unua ondo de kontestoj, portata precipe en 1972 de la kleruloj de la Klubo de Romo, pri la temo: “La senlima kresko detruas la planedon”. La teoriuloj de la Banko reagis tuj: “Kiom vi pravas, estimataj kleruloj! La Monda banko aprobas vin. Ekde nun, ĝi funkciigos la ‘integritan evoluon’.” Alivorte, ĝi konsideras ne nur la kreskon de la interna produkto de lando, ĝi kontrolos ankaŭ la sekvojn produktitajn de tiu kresko por aliaj sektoroj de la socio. Jen la demandoj kiujn la Banko tiam faris al si: ĉu la kresko estas ekvilibra? Kiujn sekvojn ĝi produktas por la interna distribuado de la enspezoj? Ĉu tro rapida kresko de lando ne riskas afekti la energiajn rezervojn de la planedo? Ktp.
Poste aperis aliaj raportoj kritikantaj la senbridan kapitalismon, precipe tiuj starigitaj de esploristo-grupoj prezidataj respektive de Gro Harlem Brundtland kaj de Willy Brandt. Tiuj kritikoj celis la “ekonomismon” de la Banko. Ili postulis aliajn parametrojn, neekonomiajn, de la evoluo, precipe tiujn de edukado, sano, respekto al la homrajtoj, kaj riproĉis al la Banko ne konsideri ilin. Tiu ĉi reagis tuj. Ĝi produktis superban teorion pri la neceso de “homa evoluo”.
Nova etapo de kontestado: la ekologia movado ampleksiĝis kaj gajnis influon ĉie en Eŭropo, en Nord-Ameriko. Por evoluigi la produktofortojn de socio, diris la ekologiistoj, ne sufiĉas gapi al la klasikajn indikilojn nek eĉ al la famaj parametroj de homa evoluo. Necesas ankaŭ longtempe antaŭvidi la efikojn de tiel nomataj evoluigaj intervenoj, precipe sur la medio. La ideologoj de la Banko sentis tuj la venton turniĝi. De tiam, ili estas la senindulgaj defendantoj de la “daŭrema evoluo” — la “sustainable development”.
En 1993 okazis en Vieno la Monda konferenco pri la rajtoj de la persono. Kontraŭ la usonanoj kaj certaj eŭropanoj, la nacioj de la tria mondo trudis la agnoskon de la “ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj”.
Tiun revolucion prezidis jena konvinko: analfabeto fajfas pri la gazetara libereco. Antaŭ ol okupiĝi pri la civilaj kaj politikaj rajtoj, do la klasikaj demokratiaj rajtoj, nepras kontentigi la sociajn, ekonomiajn, kulturajn rajtojn. James Wolfensohn publikigis tiam raporton post raporto, deklaron post deklaro. La Monda banko estos kompreneble la avangardo de la batalo por la realigo de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj. En Prago, septembre 2000, “la pianisto” faris eĉ kortuŝan prelegon pri la temo.
Unu el la laŭdate lastaj piruetoj de la organizaj intelektuloj de la Monda banko koncernas la “empowered development”, la postulon pri ekonomia kaj sociala evoluo kontrolata de la viktimoj de la subevoluo mem. Tamen, neniu el la sinsekvaj intencdeklaroj de la Banko sukcesis daŭre maski tiun evidentaĵon: la fiaskon de la diversaj strategioj de “evoluo” starigitaj de ĝi. Kion fari? Al la Banko neniam mankas ideoj. Nun ĝi pledas por mildigaj cirkonstancoj. Ĝi invokas la Fatalon. La prelego farita la 8-an de aprilo 2002 en la salono XI de la Palaco de la nacioj de Ĝenevo, antaŭ la altaj oficistoj de la UN kaj de la MOK, de la vicprezidanto taskitaj pri la eksteraj rilatoj de la Monda banko, havis la titolon: “Ĉu la helpo al evoluo atingos iam la malriĉulojn?” Respondo de la eminenta vicprezidanto: “Neniu scias”.
Por porti la bonan vorton al la mondo, James Wolfensohn uzas la servojn de certa nombro da zorge elektitaj mesaĝistoj. Kio estas la jesuitoj por la katolika eklezio, tio estas la missi dominici de la “pianisto” por la Monda banko: tiuj “senditoj de la mastro” plenumas plej diversajn misiojn. Ekzemploj.
En Lagoso, ĉefurbo de Niĝerio, granda naftopotenco kaj unu el la plej koruptaj socioj de la mondo, James Wolfensohn instalis oficejon de la “good governance” (kontrolo de korupto). Lia komisiito kolektas informojn venintajn de privatuloj, de sociaj movadoj, de neregistaraj organizoj, de eklezioj, de sindikatoj aŭ de ribelaj oficistoj, koncerne koruptecon. Li observas la trukitajn aŭkciojn de la grandaj konstruejoj de la regiono, la subtablaĵojn pagitajn de lokaj direktoroj de multnaciaj societoj al ministroj, la misuzon de povo praktikata de tiu aŭ alia ŝtatestro kontraŭ rekompenco sonanta kaj stumbliganta. Mallonge, li registras, dokumentas, provas kompreni la multajn vojojn uzatajn de la koruptatoj kaj la koruptantoj. Sed kio poste fariĝas tiu scio? Mistero.
Wolfensohn nomumis ankaŭ plenuman vicprezidanton, tute speciale taskita lukti kontraŭ la ekstrema malriĉeco. Ankaŭ li dokumentas kaj informiĝas... Ĝis antaŭnelonge, tiu posteno estis okupita de Kemal Dervis. Temas pri ekonomikisto proksimume kvindekjaraĝa de turka nacieco, varmkora kaj fajna, kiu elkreskis en Svislando. Islamano, li faris sian bakalaŭran ekzamenon en privata katolika establo, la kolegio Florimont en Le Petit-Lancy, proksime de Ĝenevo. Komence de 2001, li forlasis la Bankon. Li estas nun ministro pri ekonomio kaj financoj de Turkio.*
Alia persono tute maltipa en la servoj de Wolfensohn: Alfredo Sfeir-Younis. Ekde novembro 1999, tiu direktas en Ĝenevo la World Bank Office, la reprezentanton de la Banko ĉe la eŭropa ĉefkvartiro de la UN kaj ĉe la MOK. La viro ne estas banala. Jen kiel la ĵurnalisto André Allemand priskribas lin: “Kun iom retenita karismo kiel de barba Richard Gere, la tute nova reprezentanto de la Monda banko priskribas organizon en plena filozofia mutacio, aŭskultanta la plej malprovizitojn kaj provanta aktive forigi la malriĉecon de la mondo.”* Allemand kromnomas lin “la ornamisto”.
Sfeir-Younis estas ĉilo de libana deveno, kosmopolito kaj naskita diplomato. Filo de granda maronita familio kies unu branĉo fiksiĝis en Ĉilio, li estas la nevo de Nasrallah Sfeir, la patriarko de la maronita eklezio. Ekde 1967, kiam lia patro nomumiĝis ambasadoro de Ĉilio en Damasko kaj Bejruto, la juna Alfredo ĉeestis ĉiujn konvulsiojn, militojn kaj turbuladojn de la fertila Krescento.
“La ornamisto” estas pioniro. Li estas la unua ekonomikisto pri medio (“environmental economist”) kiu eniris la Bankon. Hodiaŭ ĝi havas 174 da ili. Li laboris cetere dum sep jaroj en kondiĉoj ofte malfacilaj en sahela Afriko. Atestanta solidajn antifaŝistajn konvinkojn, li siatempe kontraŭis la diktaturon de Pinochet. Kiel budhisto li praktikas meditadon.
Sed Don Alfredo estas antaŭ ĉio majstro de la ambigua lingvaĵo: “La nunaj ekonomiaj malfacilaĵoj venas unuavice de la distribuado de la riĉaĵoj kaj ne tiom de problemoj ligitaj al la produktado aŭ konsumado... La mondo suferas mankon de globala regado.”* Ĉiu ĝeneva kalvinisma pastro leganta tiujn liniojn tuj entuziasmus. Jen frato! Fine banka respondeculo kiu ne ĉiam parolas pri kresko, produktivo kaj maksimumigo de profitoj! Sed kion la naiva leganto de tiuj vortoj ne scias: la mesaĝisto de la “pianisto” en Ĝenevo estas decida defendanto de la “stateless global governance”, de la monda senŝtata registaro, kaj de la Interkonsento de Vaŝingtono.
Don Alfredo estas durulo. Altfluga influhava oficisto: en certaj momentoj, kaj laŭ ordono de la “pianisto”, li ludas ankaŭ la sekretajn agentojn, kiel dum la Monda konferenco pri komerco en Seatlo, en 1999. “Lastan decembron, mi estis en la stratoj de Seatlo, taskita raporti al mia organizo la temojn de la manifestaciantoj.”*
Alia missus komplete maltipa de la “pianisto” nomiĝas Mats Karlsson. Intima kunlaboranto kaj disĉiplo de Pierre Schori — la precipa intelekta kaj spirituala heredinto de Olof Palme-, Karlsson estis ĉefekonomikisto de la sveda ministerio pri eksteraj aferoj kaj ŝtatsekretario pri helpkontribuado. Li estas konvinkita socialisto. Lia amiko estas krom Pierre Schori, Gunnar Sternave, la pensokapo de la svedaj sindikatoj. Nu, Karlsson estas hodiaŭ vicprezidanto de la Monda banko, taskita pri eksteraj aferoj kaj pri rilatoj kun la UN. Mi diras tion senironie: certaj de tiuj ideologoj delogas min. Ilia intelekta vervo, ilia kulturo estas simpatiaj. Certaj estas eĉ sinceraj. Alfredo Sfeir-Younis kaj Mats Karlsson, por paroli pri ili, estas profunde simpatiaj homoj. La problemo estas, ke se iliaj teorioj ŝanĝiĝas kaj adaptiĝas, la praktiko siavice estas konstanta: ĝi rezultas de la pura banka racieco, kiu implicas la sisteman ekspluatadon de la koncernataj loĝantaroj kaj la nepra malfermo de la landoj al la predistoj de la tutmondigita kapitalo.
Ĉar laŭ la modelo de la MOK kaj de la IMF, la Monda banko estas ankaŭ bastiono de la novliberala dogmo. Ĉiukaze kaj al ĉiuj ŝuldolandoj ĝi trudas la Interkonsenton de Vaŝingtono. Ĝi antaŭenigas la privatigon de la publikaj havaĵoj kaj de la ŝtatoj. Ĝi altrudas la imperion de la novaj mastroj de la mondo.
En januaro 2000, tertremo! La plej grava mesaĝisto, la plej proksima de Wolfensohn, Joseph Stiglitz, ĉefekonomikisto kaj unua vicprezidanto de la Monda banko, demisias denuncante publike la strategion de ekstrema privatigo kaj la malefikecon de la institucioj de Bretton Woods.* Wolfensohn subite sentas dubojn. Li eĉ starigas al si demandojn: la kapitaloj revenas, la kreditoj eliras, la baraĵoj konstruatas, donas elektron... kaj ĉie ĉirkaŭe la homaj estaĵoj mortas malsate. Ĉie en la tria mondo, la malario revenas galope kaj mortigas milionon da personoj jare, la lernejoj fermiĝas, la analfabetismo progresas, la malsanulejoj ruiniĝas, la pacientoj forpasas manke de medikamentoj. La aidoso furiozas.
Io ne funkcias. Do, Wolfensohn pridemandas, vojaĝas, invitas al sia tablo aktivulojn de sociaj movadoj, aŭskultas ilin, cerbumas, kaj provas kompreni la gigantan fiaskon de sia Banko.* El la duboj de la “pianisto” naskiĝis nova organigramo.* La sociala departemento (“Social board”), kies personaron li fortigis, devas ekde nun nepre esti konsultita de ĉiu projektoĉefo.
Tiu departemento havas la taskon ekzameni kaj taksi la homajn kaj socialajn konsekvencojn provokatajn de la intervenoj de la Banko en la gastiganta lando: konstruado de aŭtoŝoseo, de baraĵo, de riverŝanĝo, de haveno, de uzinaro, ktp.
Kiumaniere la nova aŭtoŝoseo afektos la vivon en la vilaĝoj kiujn ĝi trairos? Kiel industria konglomeraĵo influos la labormerkaton de la regiono? Kio fariĝos la kamparanoj forpelitaj de la eksproprietado de teroj kiu antaŭas la konstruon de baraĵo? Neintensaj kultivaj plantejoj destinitaj al eksportado postulas la detruon de miloj da hektaroj de arbaroj: kiom afektiĝos la klimato e la regiono? La demandoj ekzaminataj de la socia departemento estas sennombraj. Sed ĝi havas nenian povon. Eĉ se ĝiaj konkludoj estas komplete negativaj, eĉ se ĝi antaŭvidas katastrofon post katastrofo, ĝi ne povos malhelpi la konstruadon de la industria konglomeraĵo, la forigon de la arboj aŭ la deturnadon de rivero.
La decido de la bankistoj estas ĉiam suverena.