Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Pri la “evidenta destino” de Usono

Neniam Usono posedis oficiale koloniojn en Latinameriko. Sed faktajn koloniojn, jes. Ekde la 19-a jarcento ĝis la 1930-aj jaroj, la politiko de la “granda bastono” — armitaj intervenoj kaj okupacioj de suverenaj regnoj — ebligis al Vaŝingtono prepari la terenon al diktatoroj, kiuj poste, malfeliĉe por la popoloj, kondutis kiel perfektaj plenumantoj de usonaj ordonoj.

La 22-an de februaro 1927, naskiĝa datreveno de George Washington, la usona ambasadoro en Parizo, Myron Herrick, kunvenigis al bankedo la diplomatajn reprezentantojn de la latinamerikaj regnoj membroj de la Panamerika Unio. “Usono ne avidas teron”, deklaras li dum sia parolado. “Ĝi ne deziras nek bezonas novajn teritoriojn. Kiel ĉiuj informitaj homoj scias, ĝi konstante kaj memdecide ne uzis, dum la lastaj kvardek jaroj, oftajn kaj facilajn okazojn ampleksigi sian teritorion. Tiuj, kiuj akuzas nin je imperiismaj intencoj, ne scias la faktojn aŭ ne estas sinceraj.”* Kun memoro certe moligita per la lumurbaj vino kaj oro, li evidente forgesis la dispecigitan Meksikon, la katenitan Kubon, kontrolatajn Haition kaj Dominikon, Panamon forŝiritan de Kolombio, la invaditan Nikaragvon, la aneksitajn Filipinojn...

* en: Louis Guilaine: “L’Amérique latine et l’impérialisme américain [Latinameriko kaj la usona imperiismo], Armand Colin, Parizo, 1928.

En 1823, en sia mesaĝo al la Kongreso, la usona prezidanto James Monroe lanĉis la doktrinon konservonta lian nomon. Dum la ibera imperio disfalas, revekante certajn britajn apetitojn, li rifuzas ĉian eŭropan intervenon en la aferojn de la amerika kontinento. Ĉiu ajn povus trovi en tio sian avantaĝon se, sub preteksto lukti kontraŭ la ekstera koloniismo, Usono ekde tiam ne orientus sian eksteran politikon al starigo de kontinenta bloko kun la aspiro domini ĝin.

Sen tro zorgi pri la kredindeco de siaj pravigoj, Usono intervenas milite en 1824 en Portoriko, 1831 en Argentino, 1845 kaj 1847 en Meksiko, 1857 en Nikaragvo, 1860 en la provinco Panamo kaj ree en Nikaragvo. Tiom ke, en 1847, la registaroj de Ĉilio, Bolivio, Ekvatoro, Nov-Grenado (Kolombio) kaj Peruo kunvenas en Limo por diskuti pri la demandoj levitaj de tiu intervenismo. La sekvan jaron, en 1848, la milito kontraŭ Meksiko pravigas ilian maltrankvilon: de Teksaso al Kalifornio, Usono aneksas la duonon de la teritorio de sia najbaro.

La politiko de la “granda bastono”

Post la fino de la secesia milito, Nordameriko konsciiĝis pri sia grandega potenco. Ekde 1880, fininte ankaŭ la konkeron de la Okcidento, ĝi turnas sin al la Sudo. Dum la prezido de la generalo Ulysses Grant (1869-1877), la teorio de la “evidenta destino” montras senŝminke la usonan projekton: regi la tutan kontinenton. Estas vere ke ĝi daŭre apogas sin sur la mistika “defendo de la demokratio”. Sed tiun ĝi aplikas per la politiko de la big stick (granda bastono) kaj sendado de la marines. Post punktecaj militaj intervenoj venas invadoj, sekvataj de starigo de protektoratoj.

Restinta sub hispana dominado, dum la aliaj amerikaj kolonioj jam akiris sian sendependecon, Kubo ribelas. Ekde 1895, José Marti gvidas tie militon por sendependeco. La 11-an de februaro 1898, kaj en misteraj kondiĉoj, la usona kirasŝipo US Maine eksplodas antaŭ la haveno de Havano. Pretekstante tiun incidenton, la prezidanto William McKinley eksplodigas la konflikton kontraŭ Hispanio. Post venki senpene la iberajn trupojn fine de “belega militeto”, kiel ŝatis nomi ĝin Theodore Roosevelt, la usonaj militfortoj okupas Portorikon.* Per la traktato de Parizo, la 10-an de decembro 1898, Hispanio rezignas same pri Kubo kiel pri la Filipinoj v. “Masakro en la Filipinoj”.

* Tiu insulo estas submetita al iel aŭtonoma reĝimo sub la aŭtoritateco de usona guberniestro. En 1917, post pluraj jaroj da protestado de portorikaj gvidantoj ĉe la Kongreso, la [usona -vl] civitaneco estas donata al ĉiuj portorikanoj kiuj deziras ĝin. En 1952, la insulo ricevas la statuson de Libera Asociita Ŝtato (LAŜ), kiu daŭre validas.

Sub premo de la milita okupacio, la “liberigita” Kubo devas akcepti la aldonon de anekso al sia konstitucio, la anekson Platt, voĉdonitan de la usona Senato en 1901. Per tiu anekso, Havano akceptas interven-rajton de Usono por “gardi la kuban suverenecon” (tiel!), kaj por certigi registaron kiu protektu “la vivon, la proprieton kaj la individuajn liberecojn”. “Por havigi al Usono la celatajn kondiĉojn por gardi la sendependecon de Kubo kaj protekti ĝian popolon, same kiel por sia propra defendo”, precizigas la dokumento ankaŭ, “la registaro de Kubo vendos aŭ luos al Usono sur la teritorio necesa por starigo de karbostokejoj aŭ de ŝipejoj en certaj determinitaj lokoj. (...)” Tiel naskiĝas la bazo de Guantanamo.*

* Vaŝingtono ricevis fakte la bazojn de Guantanamo kaj de Bahia Honda, sed tiu lasta estis 1912 redonita interŝanĝe kun pligrandigo de tiu de Guantanamo.

La insulo perdis sian sendependecon eĉ antaŭ ol akiri ĝin. Entrudiĝante en ĝian internan politikon, en siajn instituciojn, en sian balotsistemon, en sian impost-reĝimon, Usono tie intervenas milite en 1906, 1912 kaj 1917. Usona protektorato ĝis 1934, Kubo restos poste dominata, regata de registaroj sen reala povo.

“Persisto en malbona konduto aŭ senpoveco kiu kondukas al ĝenerala senfortigo de la ligoj de civilizita socio povas fine necesigi, en Ameriko kiel aliloke, la intervenon de civilizita nacio. En la okcidenta hemisfero, la aliĝo de Usono al la Monroe-doktrino povas, en evidentaj kazoj kie ĝi troviĝas fronte al iu malbona konduto aŭ al iu senpoveco, devigi ĝin, kiom ajn estu ĝia malemo al tio, plenumi internacian taskon de polico.” Theodore Roosevelt, elektite prezidanto en 1903, lanĉis tiun averton, “korolarian de la Monroe-doktrino”.

Por trudi la latinamerikajn regnojn respekti siajn “internaciajn devojn” kaj “la justicon al la eksterlandanoj” (legu: la kreditojn de la estiĝantaj multnaciaj entreprenoj), por “alporti la progreson” kaj la “demokration” al la “postrestintaj popoloj”, la marines elŝipiĝas en Meksiko, en Gvatemalo, en Nikaragvo, en Kolombio, en Ekvadoro. Malpli hipokrite, la prezidanto William Howard Taft deklaras en 1912: “La tuta hemisfero apartenos al ni, fakte, per la supereco de nia raso, ĝi apartenas al ni jam morale”.

Sen signo de teritoria konkero nek de deklarita milito, la statuso de sendependa latina respubliko faliĝas malpli alta ol tiu de simpla ŝtato de Usono, kie la interveno de la federacia registaro de Vaŝingtono okazas nur en tre limigitaj kazoj kaj devas esti permesita de la federacia Kongreso.* La defendo de la nacia sendependeco fariĝas tie ribelo kontraŭ la potenco kiu arogis al si la protektoraton de tiuj respublikoj, kaj ĝi estas sange dispremita profite al influhavaj interesoj pli ol la civilizacio.

* Louis Guilaine, verko cit.

Ekde la unua koncesio akirita de Kostariko en 1878, la United Fruit Company (UFCo) konstruis banan-imperion ĉe la atlantikaj bordoj de Centra Ameriko (kiel en Kolombio kaj Venezuelo). Ĝisj milionoj da hektaroj kaj ĝiaj proprietoj konstituas verajn sendependajn reĝlandojn. Temas pri defendo de ties interesoj. Per la kuratelo inspirita de tio kion li nomas sian goodwill (sian bonan volon), la Onklo Sam — kun ega klakĉapelo, stelita veŝto kaj striita pantalono kiel la flago — intervenas diplomatie kaj milite, per sia propra aŭtoritato, sen ajna kontrolo, en la internajn demandojn de tiuj respublikoj.

Temas certe pri turbulentaj nacioj, ofte vivantaj en stato de kronika anarkio kaj de financa malordo. Sed kelkaj antaŭaĵoj — la etnocido de la ruĝhaŭtuloj kaj la Secesia Milito — tamen ne pravigas la grandan najbaron de la Nordo konduti kiel guvernisto. Sed, krom la defendo de siaj ekonomiaj interesoj, li volas en tiu regiono certiĝi pri la posedo de estonta kanalo inter Atlantiko kaj Pacifiko.

Ĉar Kolombio tro malrapidas donante sian konsenton al la kondiĉoj kiujn Usono metis por cedo, “por cent jaroj”, de tiu estonta akvovojo en la provinco Panamá, Usono preferis la disigon de tiu provinco en 1903. Interŝanĝe de 10 milionoj da dolaroj, la traktato Hay-Brunau-Varilla de la 18-a de novembro donas al ĝi la senfinan uzadon de la kanalo kaj de 8-kilometra zono ambaŭflanke de la bordoj, same kiel la totalan suverenecon sur tiu tutaĵo. Alianc-traktato en 1926 pligravigas la servutecon. Ĝia artikolo 6 koncedas specialajn rajtojn al Vaŝingtono dum tempoj de milito, farante virtuale de Panamo, el militista vidpunkto, novan ŝtaton de la Unio.

Dolar-diplomatio

La “dolar-diplomatio” plenumas sian mastrecon plej imperiece tamen en Nikaragvo. Ankaŭ tie temas pri ekposedo de la estonta interoceana kanalo, kies definitiva lokado ankoraŭ ne estis determinita. Post unua elŝipiĝo en 1853 por “protekti la vivon kaj la interesojn de la usonaj civitanoj” la marfusilieroj revenas en 1912 por rompi la rezistadon de la liberaluloj, kiuj rifuzas kontrakti kun Usono pri prunto kiu sekvigos, fare de tiu, la financan regadon de Nikaragvo. Instalita en la povo, la prezidanto Adolfo Díaz subskribas la faman prunton donante la doganajn enspezojn kiel garantion kaj akceptante usonan ĝeneralan kontroliston de doganoj, nomumotan de la nov-jorkaj bankistoj kun aprobo de la Ŝtatdepartemento. Jen la komenco de usona garnizono en Managvo daŭrigata dum dek-tri jaroj, de 1912 ĝis 1925. Intertempe, en 1914, la traktato Bryan-Chamorro donis al Usono la ekskluzivajn rajtojn pri la konstruado de la eterna kanalo.

La marines sursceniĝas denove en 1927, post kiam la konservativulo Emiliano Chamorro, ilia protektato, reprenis la povon perforte. Necesis la longa malegala luktado de la outlaws de la eta freneza armeo de Augusto Cesar Sandino por ke ili foriru en 1932. Dum tiu periodo, Usono kreis nacian gvardion kies jefe director estis marine ĝis 1932, antaŭ ol la torĉo estis transigita al la generalo Anastasio “Tacho” Somoza.

En Honduro, Usono intervenis en 1903, 1905, 1919 kaj 1924 por “restarigi la ordon” (precipe tiun de la United Fruit kaj de la kompanioj ekspluatantaj la teritoriojn, la minejojn kaj la arbarojn). En 1915, la granda usona demokratio paralele kaj senbrue sufokis la etan Respublikon Haitio. Elŝipiĝinte ĉekape de ekspedicia forto en Portoprinco, la admiralo William B. Caperton trudis al la registaro konvencion kies klaŭzoj, ŝajne legalaj kaj libervole konsentitaj, liveris la civilan kaj militistan administracion, la financojn, la doganojn kaj la ŝtatan bankon (anstataŭita de la National City Bank) en la manojn de la usonanoj. Por rompi la rezistadon, li deklaris la militleĝon por la tuta teritorio. Sama militleĝo en Domingo, kie la Konvencio de la 8-a de februaro 1907 permesas al la invadistoj administri la doganojn kaj disdoni la enspezojn el ili al la eksterlandaj kreditoroj.

Tiun politikon de la “granda bastono” la demokrato Franklin D. Roosevelt anstataŭigis en 1934 per tiu de la good neighbourhood (bona najbareco). La Konferenco por la Paco (Bonaero 1936) kaj la oka Konferenco de la Amerikaj Regnoj (Limo 1938) rekonfirmas la absolutan suverenecon de ĉiu lando. Sed, dum la fazo de la protektoratojj, Usono sukcesis organizi stabilajn aŭtoritatajn reĝimojn apogitajn sur la lokaj armitaj fortoj, sindonemajn al ĝiaj interesoj. La bona najbareco do tradukiĝis per la subteno al la diktatoroj Rafael Leonidas Trujillo en Domingo, Juan Vicente Gómez en Venezuelo, Jorge Ubico en Gvatemalo, Tiburcio Carías en Honduro, Fulgencio Batista en Kubo, kaj al la dinastio de la Somoza en Nikaragvo.