Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Jen granda tago por Irako, deklaris la usona generalo Jay Garner alvenante en la bombadita kaj prirabita Bagdado, kvazaŭ lia majesta apero signifus la miraklan finon de la mil kaj unu plagoj kiuj premegas la iaman Mezopotamion. Pleje konsternas ne tiom la maldeco de la vortoj kiom la submetiĝemo kaj apatio per kiuj la amaskomunikiloj raportis pri la instaliĝo de tiu kiun oni devas ĝuste nomi la “usona prokonsulo”. Kvazaŭ ne plu ekzistus internacia juro. Kvazaŭ ni revenus al la epoko de la mandatoj.* Kvazaŭ estus iel normale ke Vaŝingtono nomumas superan oficiron (pensiulan) de la usonaj militfortoj guberniestro de suverena regno...
Decidita eĉ sen konsulti la fantomajn membrojn de la “koalicio”, tiu nomumo de supera oficiro por mastrumi venkitan landon vekas malagrablan memoron pri la iamaj praktikoj dum la epoko de la koloniaj imperioj. Kiel ne pensi pri Clive reganta Hindion, pri lord Kitchener komandanta Sud-Afrikon aŭ pri Lyautey administranta Marokon? Kaj diri ke ni kredis tiajn perfortojn por ĉiam kondamnitaj de la politika moralo kaj de la historio...
Tio tute ne rilatas, oni diras al ni, prefere komparu tiun “transiĝon en Irako” kun la reĝimo de la generalo Douglas MacArthur en Japanio post 1945.
Ĉu tio ne maltrankviligas iom pli? Ĉu ne necesis la atomajn detruojn de la urboj Hiroŝimo kaj Nagasako, mallonge preskaŭ la Apokalipson, por ke Usono decidu nomumi generalon administranto de venkita rivala potenco? En epoko kiam la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ankoraŭ ne funkciis.
Nu, la UN ekzistas, almenaŭ teorie.* Kaj la invado al Irako fare de la usonaj fortoj (kun iliaj britaj helpantoj) tute ne finis ian trian aŭ kvaran mondmiliton... Escepte se la prezidanto George W. Bush kaj lia ĉirkaŭaĵo konsideras la atencojn de la 11-a de septembro 2001 ekvivalento de tutmonda konflikto...
Certe, la generalo Garner aŭdigis ke tiu okupacio ne estos eterna: “Ni restos la necesan tempon”, asertis li, “kaj ni foriros kiom eble plej rapide.”* Sed la historio instruas ke tiu “necesa tempo” povas daŭri. Post invadi la Filipinojn kaj Portorikon en 1898, sub la altruisma preteksto “liberigi” tiujn teritoriojn kaj iliajn loĝantarojn de la kolonia jugo, Usono tre rapide anstataŭis la antaŭe dominantan potencon. Post subpremi la naciismajn rezistantojn, ili forlasis la Filipinojn nur en 1946, kaj tamen intervenis en la internajn aferojn de la nova regno subtenante, dum ĉiu prezidanta balotado, la de ĝi preferatan kandidaton, inter alie la diktatoron Ferdinand Marcos, kiu okupis la povon de 1965 ĝis 1986... Kaj ili daŭre okupas Portorikon... Eĉ en Japanio aŭ en Germanio, kvindek-ok jarojn post la fino de la milito, la ĉeesto de la usona armeo restas konsiderinda.
Vidante alveni en Bagdado tiun generalon Garner kaj lian skipon de 450 administrantoj, oni ne povis alie ol pensi ke Usono, en tiu ĉi novimperiisma fazo, reprenas sur sin kion Joseph Conrad nomis “la ŝarĝo de la blankulo”. Aŭ kion la grandaj potencoj, ekde 1918, nomis “sankta misio de civilizado” por la popoloj nekapablaj “gvidi sin mem en la aparte malfacilaj kondiĉoj de la moderna mondo”.*
La usona novimperiismo renovigas la romian koncepton de morala dominado — fondita sur la konvinko ke la libera komerco, la tutmondiĝo kaj la disvastigo de la okcidenta civilizacio estas bonaj por la tuta mondo-, sed ankaŭ milita kaj komunikila dominado, super popoloj konsiderataj pli aŭ malpli malsuperaj.*
Post faligo de la fia diktaturo, Vaŝingtono promesis starigi en Irako modelan demokration, kies disradiiĝo sekvigos, impulsite de la nova imperio, la disfalon de ĉiuj aŭtokrataj reĝimoj de la regiono. Inkluzive, tiel asertas s-ro James Woolsey*, iama direktoro de la CIA kaj proksimulo de la prezidanto Bush, de tiuj de Saud-Arabio kaj de Egiptio...
Ĉu tia promeso kredindas? Evidente ne. S-ro Donald Rumsfeld, ministro pri defendo, cetere urĝe precizigis ke “Vaŝingtono rifuzos agnoski islaman reĝimon en Irako eĉ se tio estus la deziro de la plimulto de la irakanoj kaj se tio estus la rezulto de la balotoj”.* Malnova instruo de la historio: la imperio trudas sian leĝon al la venkito.
Tamen ekzistas alia: tiu kiu vivas de la imperio ankaŭ pereos de ĝi.
Ignacio RAMONET