Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La superbazarismo naskiĝis en Francio en la 1950-jaroj. Tiuepoke, intermetiĝas dek ĝis dek-du perantoj inter la agrokulturisto kaj la konsumanto. La prezo pagita por unu kilogramo da pomoj estas kvarobligita, kiam ĝi atingas la korbon de la mastrumantino. La nutrovaroj estas malfacile troveblaj kaj la prezoj abrupte plikariĝas. La komercistoj profitas de kvazaŭa monopolo. La mendadon trafas la ofertado nur rande de maltolereblo. De tio kelkiuj profitas, por konsistigi maldecajn riĉaĵojn. Disvastiĝas en la publikopinio la ideo, ke estas komercisto tiu, kiu estas prosperiĝinta profitante de la “nigra komerco” kaj pliriĉiĝante malprofite de la konsumanto. Kvindek jarojn pli poste pluas tiu fifamo.
En 1949, S-ro Edouard Leclerc malfermas sian unuan memservejon en Landernau, malgranda urbeto de “profunda” Bretonio. Ĝi ne difineblas kiel “vendsurfacego”: la familia spicejo surfacas nur 50 kvadratmetrojn, kaj unuafoje la kliento mem servas sin. La vitraĵoj de la vendejo estis farbitaj tiamaniere, ke la preterpasantoj ne povas rekoni la vizaĝojn de tiuj konsumantoj, kiuj venas por “malriĉe aĉeti” kaj por profiti de rabatoj je 20% ĝis 70% por kurantkonsumaĵoj.
En Usono samepoke la aŭtomobilo populariĝas. Fakaj komercoj efektiviĝas laŭ memservo en specoj de hangaroj situantaj ĉe la urbobordo. La aĉetontoj havas je sia dispono grandajn puŝĉaretojn, vastajn parkejojn, kaj eĉ benzinpumpilojn. La principo transiras Atlantikon. Ĝin francoj alproprigas al si, aldonante la faman ideon pri “ĉio sub unu nura tegmento”: de la freŝaj produktaĵoj ĝis la mastrumaparatoj.
En 1963, en la Pariza ĉirkaŭurbo estas inaŭgurita la hiperbazaro “Carrefour” *, la unua ververa “vendsurfacego”. Post kelkaj jaroj ĝi fariĝas la revendretego la plej grava en Eŭropo, kaj la duaranga en la mondo. Por pleja bono, sed ankaŭ por pleja malbono, la “francmoda” superbazarismo estas ĵus naskita. Dum unua periodo la tradiciaj komercaj principoj estas obeataj: la aĉetitaj varoj estas revendataj kun profitmarĝeno celanta repagi la kromkostojn kaj la laborpagon de la komercisto. Ju pli rapide renoviĝas la stokoj, des pli amasiĝas la profitoj. Hiperbazaroj kaj superbazaroj grandkvante aĉetas kaj akiras gravajn rabatojn, etparte redonatajn al siaj klientoj. Ekiĝas rondo, kiu kredindas virtoplena, kaj kiu plej alte profitas al la konsumantoj.
Pliiĝas la kvantoj kaj, proporcie al tiuj, pliiĝas la postuloj de la revendistoj kontraŭ iliaj liverantoj, kiujn tiuj revendistoj konstante minacordonas malpliigi iliajn prezojn. La interrilatoj pli kaj pli streĉiĝas. Des pli ke tre rapide la “vendsurfacegoj” postulas (aposterioran) kroman, kaj tute arbitran, repagon. Tio estas la “jarfina rabato” JFR, kiun konsistigas inter 1% kaj 2% de ĉiuj aĉetitaĵoj de la 12 antaŭaj monatoj! Neeviteble kaj senkompate ekturniĝas iu detrua dentoradaro, kiu ne plu haltos....
Superbazaroj kaj hiperbazaroj disvolviĝas. Francio rompas ĉiujn rekordojn de ties denseco en Eŭropo: en malpli ol tridek jaroj la nombro pliiĝas de 200 superbazaroj ĝis pli ol 5000, kaj de unu sola hiperbazaro ĝis pli ol 1200. La vendejoj ne plu aĉetas senpere la varojn, sed ili grupiĝas en aĉetoficejoj, por ankoraŭ pli forte preminflui la marĉandadojn kun siaj liverantoj. La erao de la kunfandiĝoj kaj de la koncentriĝoj finatingas konsistigon de vera merkatoligarkio. Profitante de sia superrega pozicio, la aĉetoficejoj starigas malbanalan moneltrudan sistemon, ĝisnune nekonatan en la tiel nomataj juroŝtatoj: ĉiujare diverskiale ili postulas kroman rabaton je unu ĝis du procentoj. Kelkfoje multe pli. Unika en la mondo tiu impostado, pli konata laŭ la terminoj “komercaj negocaĵoj” aŭ “postaj marĝenoj”, honorarias fakte nur la preskaŭ monopolan situacion, kiun ĝuas la franca superbazarsektoro vidalvide al siaj liverantoj.
Tiu impostado, esence konsistanta el pago de fiktivaj aŭ supertaksitaj servoj, plialtiĝis de 10% antaŭ unu jardeko ĝis 35% kaj poste 40% kaj ankoraŭ 45%, kaj fine amplekse superis la limon je 50% de la prezo de la venditaĵoj, ekstremkaze atingante 60 procentojn komence de la jaro 2002. Ĝi ĉiujare plialtiĝas. La profitegon tiel havitan neniom profitas la konsumanto. Ĝi ebligas la disdonadon de gravaj dividendoj al la akciuloj de tiuj konsumuzinoj. Ĝi utilas ankaŭ por pagi la koruptadon de la politika potenco, kiu kutimas monigi sian subskribon por rajtigi malfermojn de vendejoj. La deviga tiela “vojimposto”, je minimume unu miliono da eŭroj por unu hiperbazaro, kreiĝis fine de la 1970-jaroj. Dum la “Mitterand-jaroj”, altiĝas la aŭkciprezoj, kaj pli kaj pli dikiĝas la “kovertoj”*: enhavante ĝis 1,5 kaj 2 kaj 3 milionojn da eŭroj. S-ro Michel Leclerc, lerta spertulo, cetere publike agnoskas, ke: “La vero devigas diri, ke proksimume la duono de la grandaj vendensembloj estis submetitaj je tiu ŝakrado”.
En tiu sistemo, la liverantoj devas, ne nur rabati siajn prezojn, sed ankaŭ pagi por ĉio: pagi enirrajton por ekhavi referencojn; prezenti al ĉiuj vendejoj de la retego senpagajn varojn okaze de la unuaj liveroj; pagi por ke iliaj produktaĵoj estu montrataj ĉe privilegia situo aŭ ĉe la unua vico de la montromebloj; pagi por financi la vendstimulajn kampanjojn; pagi por aperi en la katalogoj; pagi okaze de la instalo de novaj vendejoj; pagi okaze de la riparo aŭ de la plibeligo de malnovaj vendejoj; pagi eĉ por ke estu al ili pagotaj iliaj propraj fakturoj. Pagi kaj ree pagi....Pagi ne plu sciante la kialon, ĉar estas plu neniu rilato de la pagota prezo kun la realo de la servo farita de la revendisto al ties liveranto. Tiagrade ke, en majo 2002, iu tre mediatkonata franca revendisto unuafoje lanĉis masivan informkampanjon, subagnoskante la fenomenon de senkaŭza fakturado.
La francaj deputitoj identigis pli ol 500 motivojn pretekstitajn de la aĉetoficejoj, por tiel postuli kromajn avantaĝojn de iliaj liverantoj. Tiuj-ĉi troviĝas antaŭ simplega elektebleco: ĉu submetiĝi, ĉu esti “senreferencigitaj” (vidu la ĉi-postan artikoleton pri “la moneltrudo de la referecdono”), tio estas konservi siajn nevendotajn produktaĵojn kaj fermi siajn produktejojn! La bonegaj parlamentaj raportoj prezentitaj al la Francia parlamento (nacia asembleo) en 1995 kaj en 2000 elmontras, ke la politika potenco havas bonegan scion pri la vasteco de la mallojalaj faroj de la superbazarsektoro. Tamen unu el tiuj raportoj senpove konstatas, ke: (“La rilatoj inter la produktantoj de konsumaĵoj —
‣ 70000 entreprenoj, 400000 agrokulturistoj — kaj la 60 milionoj da konsumantoj similas la trapason en la ujkolo de sablohorloĝo. Ĉe la aperturo kvin grupegoj de revendistoj kontrolas la vendon de pli ol 90% de la amaskonsumaĵoj”). Kelkaj liverantoj posedas referencojn ĉe nur unu aŭ du aĉetoficejoj, kio tiom pli malbonigas ilian dependecon.
Tro longtempe profitinte de la sistemoj de kaŝitaj financadoj organizitaj de tiuj retegoj, la franca politika potenco ankaŭ tiukaze kapitulaciis.
La amaskomunikiloj ne multe pli entuzismiĝas, por priparoli tiun tiklan temon. (“Ĉu la graveco de la reklamaj enspezoj devenantaj de la superbazarsektoro klarigas la singardon de iuj kolegoj?”), sin demandas Philippe Cohen en (“Marianne”) * Pro tio ke ĝi tiel starigis la demandon pri la respondeco de la vendsurfacegoj en la kuro al la malpliigo de la kostoj okaze de la bestfaruna afero, tiu semajngazeto estis elpelita el la reklamkampanjoj de la superbazarsektoro. Ĉu tial estas mirige, ke la presgazetaro, iĝinte simpla “reklamportilo” laŭ la reklamista slango, nun kontentigas sin malprecize vortigi postsekvojn — alilokigojn, maldungojn, senindustriigojn — de iuj faroj, zorge atentante neniam ilin kunligi al iliaj realaj kaj profundaj kaŭzoj?
La kontinua pliigo de la procento de la “posta marĝeno” katastrofe konsekvencas al la entreprenoj. Tiuj-ĉi iom post iom troviĝas senigitaj je siaj rimedoj investi kaj financi sian esploradon kaj sian kreskadon, kaj tial ili estas altruditaj sin helpi per alilokigoj. La perantoj certe malaperis, sed ankaŭ kun ili malaperis la oficoj de ili ofertitaj. Laŭskeme, nuntempe en prezo estas plu nur du esencaj komponantoj: la pago de la liveranto (agrokulturisto aŭ industria entrepreno) pli kaj pli kunpremita, kaj tiu de la revendisto, kiu “detranĉas por si la porcion de la leono”. * La kvin aĉetoficejoj, dispartigantaj inter si la Francian merkaton, treege respondecas pri la malapero de la “proksimloka komerco”, pri la dispremo de la homdimensia agrokulturo (kaj sekve pri la dezertigo de la kampara spaco), pri la industriaj alilokigoj kaj pri la masivaj importoj.
Samtempe, malaperas la konkurenco, kaj ŝrumpiĝas la elektebleco de la konsumanto, samritme kiam realiĝas novaj koncentriĝoj. Tiu inferna spiralo finatingis iun malpliiĝon de la kvalito de la produktaĵoj kaj iun konsumadon laŭ du modoj. La plej malriĉaj konsumantoj devas kontentigi sin per tio, kio estas al ili ofertata laŭdire “malplej multekosta”: la amasbredita kokido je 1,5 eŭro por unu kilogramo, la viando de sentaŭgaj bovinoj, la tomatoj forcitaj en serumo, kaj eĉ — ĝis aprilo 1999 — la kortobirdoj nutritaj per la kotoj de akvoelpurigejoj. Tiuj sennaturaĵoj tamen lasas gravajn marĝenojn al tiuj, kiuj eksponas ilin sur siaj montrobretoj. Fakte, tute ne malkaraj, ili estas ege multekostaj: ĉu ankoraŭ eblas paroli pri “kunpremita prezo”, dum unu kilogramo da tomatoj aĉetita je 0,30 eŭro al la agrokulturisto estas revendita je 1,20 eŭro al la konsumanto, kio estas kvarobligo kiel en 1949.
Rabinte la plejmulton de la sektoro de la nutraĵaro, nesatigite, la franca superbazarismo ekatakas la merkatojn de la flankfarmacio, de la kuraco, de la sanigo, de la beligo, de la komuniko, de la komputiko, de la juveloj, de la floroj, de la vinoj, de la biletvendo, de la vojaĝoj, de la manfaraĵoj, de la aŭtomobiloj, de la banko, de la asekuro, de la servoj, de la interreto, de la sportoj, kaj eĉ de la stirtrejnado. Jam la unua franca juvelisto nomiĝas Leclerc, kaj la unua franca fiŝoŝipekipisto nomiĝas Intermarché.
En Francio, pli ol unu litron da benzino el du litroj pumpas vendsurfacego. La franca aŭtomobilaro duobliĝis inter 1975 kaj 1995, dum samperiode la nombro da benzinvendejoj malpliiĝis de 47500 ĝis 18500. En dudek jaroj malaperis tridek mil tradiciaj vendstacioj, kiujn anstataŭis trimil vendstacioj en vendsurfacegoj. Nuntempe 500 benzinvendejoj estas ĉiujare fermitaj. Nu, por la sama pumpita volumeno unu vendsurfacega stacio laborigas la kvinonon de dungitoj.
Tiuj riĉegaj superbazarretegoj, kiuj riĉegigis siaj kreintojn kaj siajn akciulojn, pretiĝas, per samaj metodoj sed kun dekobligitaj rimedoj, konkeri Eŭrop-Union, la orienteŭropajn landojn, la sudamerikajn landojn, la sudorientaziajn landojn, kaj eĉ Ĉinion. Nun planedskale prepariĝas ververa diktatoreco de la superbazarismo super la produktantaro kaj la konsumantaro.
Ni studu la ekzemplon de eta entrepreno, kiu fabrikas tabuletojn da ĉokolado. Ĝia gamo konsistas el kvin malsimilaj produktaĵoj: ĉokolado nigra, blanka, lakta, avelumita, migdalumita. Ĝi ofertas ege altkvalitajn produktaĵojn, ĝi ĝuas bonegan reputacion. Kaj ĝi decidas ekpaŝi al revendado en vendsurfacoj egaj kaj mezaj VEM.Ĝi inklinas al tio des pli, ke pro sia malfortiĝo la tradicia komerco ne plu ebligas, ke ĝi serene antaŭvidos sian estontecon malgraŭ sia propra kapableco. Vidalvide al ĝi prezentiĝas ŝajne neesperebla debito: potenca retego grupiganta 1500 superbazarojn kaj 200 hiperbazarojn.
Tiam komenciĝas la malagrablaj surprizoj. La entrepreno devos pagi al la aĉetoficejo, por la nura referencdono de siaj kvin ĉokoladtabuletoj, en ĉiu superbazaro po 150 eŭrojn por ĉiu produktaĵo — 750 eŭrojn por la kvin specoj-, kio sumas je 1.125.000 eŭroj por la 1500 superbazaroj de la retego. Por la 200 hiperbazaroj de la retego, la entrepreno devos elspezi po 750 eŭrojn por ĉiu produktaĵo en ĉiu hiperbazaro, tio estas po 3750 Eŭroj por la referencdono de la gamo en ĉiu hiperbazaro, tio estas 750.000 eŭroj por la tuto de la 200 hiperbazaroj de la retego. Entute tiamaniere tiu operacio kostas je 1.875.000 euroj — pli ol 12 milionoj da frankoj — pagotaj sen iu ajn garantio pri mendo, pri kvanto, pri pludaŭro de la komercaj rilatoj. Kiam estas subskribita la ĉeko, la mekanismo de moneltrudo senkompate ekfunkcias, povante igi al la malapero de la entrepreno, kaze de ....”senreferencigo”.
Tiamaniere tute ĵuse, al famkonata entrepreno de la nutraĵfako estis depostulitaj 2 pliaj procentoj por “posta marĝeno”. Atinginte la limojn de siaj eblecoj, ĝi ne povis prikonsenti unu kroman rabatan centimon. Por tion sankcii, la du unuarangajn produktaĵojn de ĝia gamo ne plu mendis la aĉetoficejo. Du fabrikoj devige fermiĝis. Estiĝis, en tiu bela familia entrepreno, nek postulado de akciuloj, nek malcedemaj usonaj pensifondusoj. Estis nur la postuloj de la aĉetoficejoj de la franca superbazarismo, kies nesatigebla voremo de profitoj konsistigas minacegon por la ekonomio.