Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En 1944, la Konferenco de Bretton Woods starigis la Internacian Monfonduson, la Mondan Bankon, la or-etalonon kaj la konverteblecon de la dolaro je 35 dolaroj por unco da oro. La famo de John Maynard Keynes pro sia impona komentario pri la Traktato de Versajlo en 1919* kaj liaj originalaj teoriaj proponoj por liberiĝi el la Granda Depresio, gajnis por li la estrecon de la brita delegacio. Kiel Robert Skidelsky* skribas en sia trilogio, Keynes tie alfrontis la usonan Fiskon kiu deziris nepre altrudi striktan financan dependecon al bankrotonta Granda Britio. Dum la milito mem, Prezidanto Franklin D. Roosevelt solvis la problemon per pruntedona-ludona provizado. Sed la konsilisto de la brita registaro devis alfronti multe pli grandajn demandojn pri la postmilita mondordo. Lia rezisto al hegemoniaj postuloj povus ankoraŭ servi al ni kiel fonto de inspiro.
Por la postmilita mondo, Keynes antaŭvidis sistemon en kiu grandaj nacioj ne devus rigardi la plenumon de komercaj konvencioj kiel pli grava ol la celon de socia progreso, precipe plena dungiĝado. Libera komercado kunekzistus kun sistemo de malavara protekto subtenata de internaciaj financaj institucioj. Kerna aspekto de tiu sistemo estus “kredita alĝustigo”. Oni altrudus embargon sur landojn kun favora komercosaldo, kaj ne sur tiujn, kiuj havas saldon deficitan. Tio devigus al la unuaj aŭ akcepti diskriminacion kontraŭ sia eksterlanda komerco, aŭ plilarĝigi siajn internajn merkatojn por ensorbi pli da importaĵoj. Dume, debitoroj rajtus utiligi krediton en internacia kvitigejo subtenata de kompensa mekanismo kaj internacia rezerva valuto — la bancor.
La usonanoj malakceptis kian ajn tian ordon. En la tiama mondo, superregata de la ĉionvenka supereco de la usona manufaktura industrio, ilia idealo estis laissez-faire kaj la or-etalono. Internacia sistemo de elpagado kiu kalkulas kun la interesoj de debitoroj estis tiel fremda al la pensmaniero de Wall Street kiel prizono estrata de prizonuloj. Ŝuldoj kiujn oni prenis sur sin hieraŭ, nepre estu elpagitaj morgaŭ. La riĉuloj estis regontaj la postmilitan financon. Kaj tial la usonanoj konsentis pri Internacia Monfonduso kaj Monda Banko de multe pli tradicia speco ol tiu, kiun Keynes esperis, kun kelkaj cedaĵoj. Cetere, li opiniis netolereble severa la kondiĉojn de prunto, kiun Usono donis al Britio en 1945.
Post iom da tempo, du okazaĵoj malstreĉis la situacion de Britio. Unue, la Malvarma Milito kunportis la Marŝalan Planon kaj grandan kaj relative malavaran mezuron da materiala kaj financa asisto. La soveta militominaco al Okcidenta Eŭropo eble estis (kaj efektive ja estis) troigita, sed la sovetaj modeloj de ekonomio kaj politiko tute ne estis senvalorigitaj tiutempe. La soveta defio plifortigis la postmilitan rekonstruon kaj, en la socia sfero, la efektivigon de farendaj demokratiaj reformoj*.
En Usono okazis restrukturado, parte bazita sur la militistaro, sed multe pli sur la efikoj de ĉi tiu novstila Nova Disdono kaj, poste, sur la socialaj reformoj de la “Granda Socio”* (sociala asekuro, sistemo de san-asekuro Medicare, helpo por loĝigo kaj edukado kaj kredita aĉetado). Ĉi tio modifis la usonan familian konsumadon kaj transformis Usonon en kejnsan lokomotivon por la cetera mondo. Dum tiu tempo realiĝis internacia konverĝo. La kreskoprocento de la malriĉaj landoj superis tiun de la riĉaj.
En la 1970-aj jaroj tamen, ĉi tiu situacio finiĝis kiam la komercaj bankoj reproprigis al si la regon de financo por evoluigo. Sed nur kelkaj jaroj sufiĉis por pruvi, ke Keynes estis prava. Jam de la 1980-aj jaroj tio, kion la ekonomikisto Walt Rostow nomis la “barbara kontraŭ-revolucio” estis jam delonge lanĉita. La tuta sistemo de financo por evoluigo malfunkciis tiel, ke la evolulandojn inundis spekulacia malstabileco kaj la ŝuldo-krizo.
Brazilo estas modela kazo. Jen lando kun proksimume 250 miliardoj dolaroj da ŝuldoj, kun ekonomio en profunda regreso kaj kun favora komercosaldo. La kejnsa rimedo estus klara. Por ke la lando evoluu, ĝi klopodu atingi plenan dungiĝadon dum ĝi penas redukti sian favoran komercosaldon helpate de konvena financado kaj subtenate de la sistemo de internaciaj rezervoj. Male, la hodiaŭa IMF havigas al ĝi prunton de 30 miliardoj dolaroj sub la strikta kondiĉo, ke Brazilo subpremadu sian internan postuladon. Ĉi tiu ne estas nura prunto; ĝi estas metodo por prizorgi la kreditorojn ĝis la tempo kiam ekestiĝos novaj eblecoj investi aliloken.
Cetere, Brazilo tiom ricevas nur pro tio, ke ĝi estas granda lando kun vere maltrankviliga ŝuldaro kaj kie eksupriĝis eventuale minaca maldekstrularo. Argentino, kies politikaj fluoj ankoraŭ malfacile distingeblas, ricevis multe malpli, malgrau la fakto ke dum la tutaj 1990-aj jaroj ĝi estis prezentita kiel modelan landon de liberaliĝo, kontraste kun Brazilo*. En ĉi tiu financa loterio, Turkion trafis simila sorto: modela liberaliĝanto, superŝarĝita de ŝuldoj, kaj tamen helpata nur laŭ sia strategia graveco kaj kunlaboro pri la milito kontrau Irako. Koncerne la tragedion de financa liberaliĝo en Rusio, tio estas tiel bone konata, ke ĝi ne bezonas komenton ĉi tie*.
Bedaŭrinde, malmultaj evolulandoj imitis Ĉinion kaj atingis prosperon adoptinte merkantilismajn politikojn kaj strategiojn de planado. Ankoraŭ ne montriĝis, ĉu la prospero de Ĉinio supervivos ĝiajn lastatempajn sindevontigojn liberaliĝi laŭ la postuloj de la Organizo de Monda Komerco (kaj, cetere, ĉu Ĉinio plenumos tiujn sindevontigojn). Hindio, kiu daurigas limigojn je kurzoj kaj la fluoj de kapitalo, estas en meza situacio ekde la fruaj 1980-aj jaroj, kun kreskado malrapida sed konstanta.
Kaj fine, Eŭropo. Tie ekonomia superŝtato estas starigita, kiu ligixgis al antaŭ-kejnsa koncepto de siaj kapabloj kaj respondecoj. Konforme al la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado, la landoj de Eŭropo devas teni siajn buĝetajn deficitojn malsupre de sojlo kiu estas la sama por ĉiuj, preskau ĉiakoste, kaj precipe sen konsidero de siaj procentoj de senlaboreco (esceptinte la okazon de reala kaj profundega regreso), kaj de siaj investobezonoj. La Centra Banko de Eŭropo rajtas fiksi interezoprocentojn por atingi celojn, kiujn sole ĝi prijuĝas (la stabileco de prezoj havas la prioritaton super ĉiuj aliaj celoj).
La registaroj de la plej malriĉaj regionoj de Eŭropo ne povas sin izoli de ĉi tiu kadro por industriigi sin kiel Ĉinio faris. Ili ne povas pli deprunti por financi siajn kontribuaĵojn al la eŭropa evoluigo, kontraste kun la administracioj de urboj kaj ŝtatoj en Usono, kiuj rajtas fari buĝeton specife por garantii siajn longatempajn elspezojn por ekipaĵoj. Ili ankaŭ eĉ ne povas sin turni al kejnsiaj mekanismoj de makroekonomia stabiligo* krom kiam ekestiĝas absoluta neceso, nek devaluti por protekti la konkurenceblon de siaj industrioj. Tial, ili dependas de spezoj el la buĝeto de la Komunumo. Tiuj ja estas gravaj por la plej malriĉaj regionoj sed ne sufiĉas por kontribui al la makroekonomia stabiligo de grandaj landoj kun malaltaj enspezoj kiel Hispanio kaj Grekio, eĉ sen mencii la novajn kandidatojn por integriĝo en la Eŭropan Union.
En la ekaperanta eŭropa regreso, ĉi tiuj malegalecoj neeviteble fariĝos pli malbonaj. En Eŭropo hodiaŭ, kiel en la Atlantika Alianco de 1945, la potenco de la kreditoroj estas absoluta. Kaj, kiel Keynes prognozis en 1944-45, tiu potenco sin montras ekonomia katastrofo.
Malsame de la Eŭropa Unio, Usono ne estas trafita de iuj el ĉi tiaj problemoj, profitante ĝis nun de tri faktoroj. Unue, la statuso de la dolaro kiel la rezerva valuto de la mondo ebligis, ke Usono ankoraŭ vivu bone malgraŭ la konstantaj deficitegoj de sia spezobilanco.
Due, Usono delonge profitas pro sia statuso de rifuĝejo por financaj investantoj fuĝintaj de la malstabileco, nepotismo kaj korupto en aliaj mondopartoj — praktikoj, cetere, kiujn Usono estas vole nutrinta.
Fine, oni nepre notu, ke la internan politikon de usono ĉiam gvidis fundamentaj kejnsaj principoj. Ilian influon oni sentas je tri niveloj: la pragmata sinteno de la registaro kaj la Kongreso en tempo de ekonomia malrapidiĝo (imposto-reduktoj); la egale pragmata konduto de la Usona Banko de Rezervoj pro la sama kialo (malpliigoj de interezoprocentoj sen tro zorgi pri eventualaj efikoj sur prezojn); kaj ampleksa sistemo da ŝtataj subtenoj, plejparte per diskretaj garantioj por depruntoj kaj kreditoj por importaĵoj, ĉiuj destinitaj por stimuli konsumadon fare de domanaroj, precipe en la sferoj de domkonstruado, kuracado, edukado kaj pensioj.
Sed la estonto de ĉi tiuj usonaj avantaĝoj povus esti necerta. La privilegia statuso de la dolaro verŝajne ne estas tuj malaperonta. Sed sur ĝin povus efiki la ekapero de la eŭro, la profundiĝanta krizo en Japanio, kaj la malbonfamo kiu estas trafinta la eksterlandan politikon de Usono. La usonaj valorpaperaj merkatoj jam ne havas senmakulan reputacion pro la krimaj praktikoj de iuj entreprenoj, kontadaj fraŭdoj, la malfortiĝo de efika reguligo kaj la efiko sur la borson kiam la retkomerca veziko krevis. Aldone, troa malcentralizo transdonis la respondecon pri granda parto de la sociala elspezado al regionaj instancoj (ŝtatoj kaj municipoj), kiuj de nun devos fari severajn detranĉojn kiam la daŭranta regreso multege malpliigos siajn rentojn.
Se la internaciaj riĉaĵoj komencos adiaŭi la usonajn marbordojn, tio malkaŝos ĝian malfacilecon provizi siajn proprajn bezonojn. Tio povus havi gravan efikon sur la internan postuladon, kies disfalo baldaŭ alportos sekvaĵojn al la eksportoj de landoj kiuj dependas de la usona merkato. Tio, siavice, efikos sur ilian kapablon pagi iliajn ŝuldojn. Tia disfalo ne povas ne efiki negative sur la krediton kaj reputacion de usonaj financaj institucioj kiuj gardas la internacian financon kaj la dolaron. Krizo el tia sinsekvo eble ne estas tuj okazonta sed ĝi estas, tamen, konsiderinda. Se oni enkalkulas la militon en Irako kaj nukleajn streĉecojn kaj necertecojn aliloke, ne estas certe, ke Usono daŭre ŝajnos sekura rifuĝejo.
Ĉi tio starigas demandon. Ĉu la pozicio de Usono hodiaŭ vere havas nenion komunan kun tiu de Britio en 1944 kaj 1945? Ĉu ne montriĝas milita supersindevontigo, malfortighinta kapablo eksporti, longa tempodaŭro de mona hegemonio kiu nun ŝajnas minacata, kaj iluzioj pri la neceso interveni en internaciajn aferojn?
Kompreneble, la anoj de la milito-konsilantaroj en Vaŝingtono hodiaŭ ne povas koncepti, ke ilia imperio povus esti fondita sur financa flusablo. Eĉ en Usono, tamen, politika ŝanĝiĝo eblas per ĝenerala elreviĝo pri la naciaj politikaj celoj. La usonanoj ne estas aparte militemaj kaj ilia pacienco pri militaj devontigoj estas proksime ligita al la tiurilata kosto. Ili sendube preferus redoni al la militistaro unuavice defendan rolon kiu ebligus, ke komenciĝu la rekonstruo de la usona ekonomio laŭ pli pacema maniero, ene de renovigita kadro de kolektivaj sekureco-interkonsentoj. Sed tio ankoraŭ dependus de tio, ĉu la internacia financa medio ne tro limigos ilian kapablon mobilizi tiucele rimedojn.
Eble estas vane tiel frue imagi tian foran eventualaĵon. Sed se ĝi efektiviĝos, la usonanoj — kune kun reprezentantoj de la cetera mondo — bezonos la saĝan sintenon de la civitanoj de nova centro de financa aktivado. Preskaŭ certe, tiu troviĝos sur la kontinento de Eŭropo. Kiam la tempo venos, antaŭ ĉio la eŭropanoj nepre evitu la eraron de la usonanoj en 1945, nome transdoni kernajn decidojn kaj instituciojn al homoj kun la mensoj de bankistoj.
JAMES GALBRAITH