Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En la postmilita ĥaoso

Krimoj kaj mensogoj de “liberigo”

La fino de la bataloj en Irako markas etapon en la redifinado de la internacia arkitekturo. Diskutiĝas pri tio la loko de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia juro (vd Anne-Cécile Robert: Internacia justico, politiko kaj juro), la respektivaj roloj de Eŭropa Unio (vd Bernard Cassen: Eŭropa Unio malsana je atlantikismo), de Rusio kaj Usono, tiu de la G8 kaj de la novliberala tutmondiĝo (vd Gustave Massiah: La G8, tre kontestata klubo de riĉuloj) kaj James K. Galbraith: La monda ordo laŭ John Maynard Keynes.

La nova ordo estas markita per la restarigo de protektoratoj — termino tiom koloniisma ke ĝi estis tabua post la unua mondmilito (vd Catherine Samary: En la postmilita ĥaoso — Protektoratoj por mastrumi la venkon).

De Bosnio ĝis Afganio, landoj estas metitaj sub kuratelon. En Bagdado, post milito farita sen la UN kaj kontraŭ la plimulto de la regnoj kiel kontraŭ la monda opinio, instaliĝas administracio gvidata de usona eksgeneralo. Malgaŭ sia milita venko, Usono stumblas super neantaŭviditaj obstakloj ligitaj kun la brutala maniero per kiu ĝi atingis siajn celojn.

Aliĝu al la konkerintoj! Ĝis nun marĝenigitaj de la ondego de la eŭropa opinio decide kontraŭ iraka aventuro, kelkaj voĉoj nun admonas la “pac-tendaron”, kies fiaskon, laŭ ili, signas la eniro de la usonaj trupoj en Bagdadon, ke ili konfesu sian mispaŝon. Daŭrigante sian pozicion, Parizo riskas izoliĝi, kaj la francaj entreprenoj resti ekstere de la kontraktoj pri rekonstruado, ja eĉ bojkotataj en Usono. Submetiĝo estas, laŭ ili, la sole honora eliro. Ne gravas ke la milito estis evidenta perforto de la internacia juro, lanĉita sen permeso de la Unuiĝintaj Nacioj, la forto tranĉis, ni rapidu helpi la venkon!

Ĉu la eniro de la usonaj tankoj en Bagdadon devus konduki nin al modifo de la analizoj kiuj validis antaŭ la 20-a de marto 2003, la dato de ekmilito? Kiu povis dubi pri tio ke Usono, malŝparanto de 45% de la mondaj armad-elspezoj, dispremos Irakon, elĉerpita de dek-du jaroj da embargo, malarmita de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kiu dediĉis al sia armado du milonojn de la sumo kiun Vaŝingtono donas al la sia? La misproporcio de la rimedoj okulfrapas tragike en la bilancoj: Usono perdis 125 soldatojn kaj Britio 30. La plimultoj de la analizistoj samopinias pri la morto de dekmiloj da mortigitaj irakaj soldatoj, inter 2.000 kaj 3.000 estis mortigitaj dum unu sola tago en Bagdado. Tiu venko parencas pli al palombo-pafado ol al heroa faro.

En Nadjaf, rakontas kolonelo Woody Radcliff, la irakaj batalantoj eliris el fabriko kaj, “ondo post ondo, ili venis direkte al niaj trupoj kun AK-47 kaj ili estis ĉiuj mortigitaj”. La komandanto diris: “Ne estas justa, tio estas freneza. Ni frapu la konstruaĵon kun aviadila subteno kaj ni likvidu ilin ĉiujn unufrape”. Soldato komentis: “Mi ne havas pli bonan vorton, sed mi sentas min preskaŭ kulpa pri masakro. Ni oferis amason da homoj, kaj mi demandas al mi, kiom da ili estis senkulpaj. Ni estas malpli fieraj: Ni gajnis, sed kiompreze?”*

* “War in Iraq, a Reason for Shame” [Milito en Irako, kaŭzo por honti], citita de Infopal,, 18-a de aprilo 2003.

Jen revenis la “benita tempo de la kolonioj”, kiam la “civilizitaj” dispremis la “barbarojn”. En 1898, en Omdurman, Sudano, la britaj trupoj, helpate de egiptaj, alfrontis la ribelulojn kiuj liberiĝis el la eksterlanda kuratoreco. Dek-unu mil sudananoj estis mortigitaj, dum la anglaj-egiptaj trupoj — neniu kuraĝus paroli pri “koalicio” — perdis nur 48 homojn. Sed, se la brita imperio asertis voli restarigi la ordon, ĝi almenaŭ ne pretendis eksporti la demokration; ĝi ankaŭ ne ridindigis sin elvokante la danĝeron kiun la sudanaj militistoj reprezentas por Londono...

La milito kontraŭ Irako estis mallonga, sed certe ne ĝojiga. Estas ankoraŭ tro malfrue por bilanci la civilajn perdojn — 2.000 kadavroj estis “listigitaj”, sed kiom kuŝas sub la ruinoj? Aparte de la uzo de armiloj kun malriĉigita urano — kies efikoj montriĝos dum jardekoj, kiel la senlaŭbigiloj uzitaj de Usono kontraŭ la arbaroj en Vjetnamio daŭre viktimigas sennombrajn homojn-, aparte de ĵetado de fragmentiĝaj bomboj en urbaj zonoj, la konduto de la marines montris la grimacan vizaĝon de la “civilizacio”.

Jen la 7-a de aprilo. La tria bataliono de la 4-a regimento de marines alvenas al la periferio de Bagdado. La fotisto Laurent Van der Stockt, “enigita ĵurnalisto”, rakontas: “Malgranda blua kamioneto direktiĝas al la kolono. Tri admonaj pafoj, ne tre celitaj, devus haltigi ĝin. La veturilo daŭrigas, returniĝas, veturas en ŝirmejon, kaj revenas malrapide. La marines pafas. Estas konfuze, ili fine pafas de ĉie. (...) Du viroj, unu virino, estas prisemitaj de kugloj. Jen la minaco. Dua veturilo venas, la scenaro ripetiĝas. la pasaĝeroj estas seke mortigitaj. Avo iras malrapide per lambastono sur la trotuaro. Ili mortigas ankaŭ lin.” Kaj la ĵurnalisto resumas: “Mi rekte vidis dek-kvinon da mortigitaj civiluloj en du tagoj. Mi konas sufiĉe la militon por scii ke ĝi estas ĉiam fia, ke la civiluloj estas ĉiam la unuaj viktimoj. Sed tiel, tio estas absurda.”* Tio ne estas absurda, tio estas militaj krimoj...

* Le Monde, 13-14-an de aprilo 2003. Tiu atesto estis konfirmita de kolego de Laurent Van der Stockt, “enigita” kun li, Peter Maas, en The New York Times Magazine, 20-an de aprilo 2003.

Sed ĉu la nombraj viktimoj ne estas la prezo de la “liberigo” de Irako? Certas ke la irakanoj kontentas pro la fino de la diktaturo de Saddam Jussein, la plej sanga de la regiono. Des pli ke, por ili, la 20-a de marto estis nur etapo de senfina milito kiu, ekde 1991, torturas ilin: permanentaj bombadoj kaj mortigaj sankcioj, kun siaj sekvo de mortoj, de malhavo, de malespero.* Ili sopiris la finon de tiu premsonĝo, reveni en “normalan” mondon. Tamen, la violento de la bombadoj, kiuj detruis jam fragilajn infrastrukturojn, kaj la konduto de la usonaj trupoj vigligis maltrankvilojn kaj demandojn: pri la intencoj de Vaŝingtono, pro la riskoj de la ĥaoso, pri la minacoj de religiaj kunfrapiĝoj... Nenie la “liberigantoj” estis akceptitaj triumfe...

* Estas obscene ke s-ro Anthony Blair elvokis la morton de tiuj infanoj, kaŭzita de politiko kiun li mem apogis, por pravigi la militon. Neeble daŭrigi la sankciojn, ĉar tio signifus, klarigas li, “lasi Irakon en tiu stato — kun mortokvoto de 130 el 1.000 inter la infanoj sub 5 jaroj kaj kun 60% de la loĝantaro dependa de nutraĵa helpo” (Financial Times, 13-an de februaro 2003).

Tiom ke la Pentagono devis organizi televid-efektan eventon: la detruon de la statuo de Saddam Hussein sine de la ĉefurbo, la 9-an de aprilo 2003. Tiuj bildoj rondiris tra la mondo, malgraŭ la eta miso de la stelita flago kovranta la kapon de la diktatoro, rapide anstataŭigita per la iraka flago. Emocie, s-ro Donald Rumsfeld, ministro pri usona defendo, proklamis ke tio memorigis al li la falon de la berlina muro! Li forgesis precizigi ke la malmuntado de Saddam Hussein estis farita de la usonaj fortoj en ĉeesto de homamaso de irakanoj kiujn ne estis pli ol... cento, malpli ol la ĵurnalistoj ĉeestantaj por senmortigi tiujn minutojn... Tiujn bildojn de la vastega placo de Bagdado malplena, kun la escepto de la tankoj kiuj gardis la eniron, kiu montris ilin?...

La “spontanea ĝojo” de la iraka popolo devis tamen kamufli la disfalon de la motivoj elvokitaj de Vaŝingtono por lanĉi sian agreson. Dum monatoj, la usona registaro faris la serĉadon de la amasdetruaj armiloj la standardo de sia krucmilito kontraŭ Bagdado. Tiuj armiloj, kamuflitaj, minacis, laŭ ĝi, rekte la koron de Usono. Kaj la pruvoj abundis. Tiel, la prezidanto Bush klarigis, en sia parolado pri la stato de la Unio la 28-an de januaro 2003, ke Irako provis aĉeti 500 tunojn da uran-okcido de Niĝerio, kiuj povas servi al konstruado de atomarmilo. La ŝtatsekretario Colin Powell donis dokumentojn al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por apogi tiujn akuzojn.

La 7-an de marto, la tuta konstruaĵo disfalis. La ĝenerala direktoro de la Internacia Agentejo pri Atomenergio, Mohamed ElBaradei, anoncis ke la disponigitaj dokumentoj entenis maldelikatajn falsojn... Engaĝitaj ekde 1997 en kampanjoj de misinformado pri Irako, la britaj sekretaj servoj estas ĉe la origino de tiuj falsoj.* Ne gravas! La usonaj amaskomunikiloj apenaŭ mencias tiujn malkonfirmojn, kaj pli ol 40% de la usonanoj restis konvinkitaj, ĵus antaŭ la ekmilito, ke Bagdado posedas la atoman armilon...

* Who Lied to Whom? [Kiu mensogis al kiu?], The New Yorker, 31-an de marto 2003.
Kiam Vaŝingtono helpis al Saddam Hussein

La iraka armeo uzis nek kemiajn nek bakteriologiajn armilojn dum la milito, eĉ ne kiam la reĝimo venis al sia fino; la usonaj trupoj ĝis nun trovis nenion sufiĉan por pravigi militon kaj dekmilojn da viktimoj. Kaj Vaŝingtono kontraŭas la revenon de la inspektisotoj de la UN en Irakon, tamen laŭleĝe necesan por la tuta forigo de la sankcioj. La prezidanto Bush certe kalkulas refoje kun s-ro Blair por ke tiu komplezu lin per fabrikado, en la fermita rondo de la koalicio, de novaj “pruvoj”...

La ligoj inter Al-Qaida, la organizo de s-ro Usama Ben Laden, kaj la iraka reĝimo servis por meti la kampanjon kontraŭ Irako en la tirkeston de la “milito kontraŭ la terorismo”. La CIA mem ne kredis tion, sed 44% de la usonanoj pensas ke certaj aŭ la plimulto de la aer-piratoj de la 11-a de septembro 2001 estis irakanoj; kaj 45% asertas ke Saddam Hussein estis persone implikita en tiuj atakoj.* Tiuj sondaĵoj konfirmas ke, eĉ en malfermita socio, la manipulado disvastigita de la amaskomunikiloj povas komplete falsi la debaton kaj senigi la demokration je ĝia senco.

* “Polls Suggest Media Failure in Pre-War Coverage”, 28-an de marto 2003, editorandpublisher.com

Ekzistas ja efektive komuna trajto inter s-ro Usama Ben Laden kaj la iama prezidanto Saddam Hussein, trajto kiun la irakanoj konas delonge: la du viroj estis, en la a1980-aj jaroj, por Usono strategiaj aliancanoj; neniu el ambaŭ fariĝintus tiom danĝera se li ne profitus de helpo, materia kaj politika, de la sinsekvaj usonaj registaroj. La subteno de Vaŝingtono al la afganaj muĵahidenoj, al la arabaj volontuloj rekrutitaj por batali kontraŭ la soveta okupacio, kaj aparte al s-ro Usama Ben Laden, estas konata.* La rilatoj inter s-ro Saddam Hussein kaj Vaŝingtono estas pli malnovaj.

* Vd John K. Cooley: CIA et Jihad, une alliance désastreuse contre l’URSS, Autrement, Parizo, 2002, kaj “L’insaisissable argent d’Al-Qaida”[La netrovebla mono de Al-Qaid, Le Monde diplomatique, novembro 2002.

Laŭ la biografoj de la diktatoro, liaj unuaj kontaktoj kun la CIA okazis en la 1960-aj jaroj, kiam la junulo estis rifuĝinto en Kairo. En februaro 1963, puĉo renversas la progreseman reĝimon de Abdelkrim Kassem. La ĉasado al demokratoj kaj komunistoj faras milojn da viktimoj. Urĝe reveninte en la landon, Saddam Hussein partoprenas en tio, mortigante kaj torturante propramane. La listoj de malliberigendaj personoj estis liveritaj de la CIA — tiu faris same poste, en 1965, en Indonezio, kie la antikomunista subpremo saldiĝas per 500.000 mortoj... De tiu malnova interkonsento datas la onidiro en la araba mondo ke Saddam Hussein estas... agento de la CIA. La komplot-teorioj havis ĉiam certan sukceson en Proksim-Oriento...

La alianco inter la Baas kaj la registaro de Reagan ampleksiĝas en la jaroj 1980. La homo kiu inaŭguris ĝin ne estas alia ol s-ro Donald Rumsfeld, kiu iras al Bagdado en decembro 1983 por premi la manon de la estonta “Hitlero”: Irako malaperas de la listo de la ŝtatoj subtenantaj la terorismon, la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj restariĝas, Vaŝingtono alportas militan subtenon al Bagdado en ties lukto kontraŭ la “islama revolucio”. Usono scias tamen ke, perfortante internaciajn konvenciojn, la iraka armeo uzas kemiajn armilojn kontraŭ Irano. En 1988, kiam tiu armeo gasumas la kurdojn — mortigante milojn en Halabja-, la usona ŝtatdepartemento subtenas kampanjon de misinformado por provi doni la respondecon al Teherano.*

* Vd Joost R. Hiltermann: “America’s Didn’t Seem to Mind Poison Gas”, The International Herald Tribune, Parizo, 17-an de januaro 2003.

La situacio ŝanĝiĝas kun la iraka invado al Kuvejto, en aŭgusto 1990. Tamen, kiam, en februaro-marto 1991, la loĝantaroj de la sudo kaj la kurdoj ribelas kontraŭ la reĝimo, la usona armeo lasas ilin dispremi, ĉar Vaŝingtono deziras la falon de Saddam Hussein, ne tiun de la reĝimo. S-ro Colin Powell, tiam ĉefo de la stabo, klarigis tion en 1992: “Ekzistas romantika vidpunkto laŭ kiu, se morgaŭ Saddam Hussein estus renversita de buso, jefersoneca demokrato estus preta organizi elektadojn.” [Multaj personoj estus indignitaj] “se ni irintus ĝis Bagdado kaj se ili vidus usonajn soldatojn patrolantajn en la ĉefurbo du jarojn poste serĉante iun Jefersonon.”* La irakanoj memoras tion, aparte la ŝijaismaj loĝantaroj, aparte viktimiĝintaj de la subpremo. Kaj kompreneblas iliaj duboj pri la demokrataj proklamoj de la novaj mastroj.

* Citita en Middle East Report Online, marto 2003,.

Tiuj maltrankviloj estis nutritaj ne nur de la konduto de la trupoj dum la konflikto, sed ankaŭ de fortaj bildoj: tiu de la ministrejo pri nafto gardata de la marines dum la tridek aliaj ministrejoj estis ne nur prirabataj, sed sisteme bruligataj. Tiuj de la priŝteladoj, precipe de la malsanulejoj, sub la indiferenta okulo de la usonaj soldatoj. Tiuj de la prirabado de la Nacia Muzeo kiel de tiu de Mosulo, de la incendio de la Nacia Biblioteko kaj de la Korana Biblioteko, trezoroj de la iraka kaj monda kulturo. La iraka profesoro Shakir Aziz resumis larĝe komunan senton: “Mi vidis propraokule kiel la usonaj trupoj instigis la irakanojn prirabi kaj bruligi la universitaton pri teknologio. Kiaj frenezaj geopolitikaj ambicioj, kia kulturo de malamo pri ĉio araba kaj islama, kia avido pri nafto kaj pri la sukaj kontraktoj pri rekonstruado instigis la usonanojn al tiu orgio de detruo!”* Kelkaj tankoj sufiĉus por protekti tiun homaran heredaĵon, apenaŭ tiom kiom necesis por bari la placon kie Vaŝingtono organizis la malmuntadon de la statuo de Saddam Hussein.

* Citita de Patrick Seale, The Daily Star, Bejruto, 18-a de aprilo 2003.

La irakanoj timas la ĥaoson kaj suspektas Usonon subteni ĝin por pravigi sian ĉeeston, akapari la nafton, instali milit-bazojn. Ĉiuj scias ke ilia socio deliktiĝis ekde la invado al Kuvejto, precipe sub la batoj de la sankcioj — defenditaj de la usonaj registaroj per ungoj kaj dentoj malgraŭ la pruvoj de ilia mortigeco por la loĝantaro. Transvivi, kontraŭe al ĉia ŝtata senco, fariĝis ĉies devizo; la tribismo, subtenata de la povo, fortiĝis; la instrusistemo kolapsis; la plej arkaikaj tradicioj restariĝis, precipe malfavore al la virinoj. La disdonado de armiloj al la triboj dum la 1990-aj jaroj kaj la repreno de tiuj forlasitaj de la armeo en 2003 faris la irakanojn armita popolo, kun bona, sed sendube ankaŭ kun la plej malbona sekvo... Multaj timas ke triumfos ne la demokratio, sed la malordo.

Jam aperas la unuaj tensioj. En Mosulo okazis jam kunpuŝiĝoj inter diversaj komunumoj, dum en Kirkuko arabaj familioj estis forpelitaj de la kurdoj — iam mem ekzilitaj de Saddam Hussein. Inter la ŝijaistoj ankriĝas la plej radikalaj religiaj fortoj. La anglusonaj provoj remeti en la selon iamajn personulojn de la Baas aŭ oficirojn de la loka polico provokas ŝokojn.

La irakanoj rapide asertis ke ili reĵetas usonan “protektoraton” (vd Ignacio Ramonet: Novimperiismo, Catherine Savary: En la postmilita ĥaoso — Protektoratoj por mastrumi la venkon kaj Maurice Lemoine: Pri la “evidenta destino” de Usono). La milito ankoraŭ ne finiĝis, kiam 20.000 homoj manifestaciis en Nasirijo* kontraŭ la kunveno de la opozicio gvidata de la usona “prokonsulo” por Irako, la generalo Jay Garner, arda defendanto de la politiko de s-ro Ariel Sharon. “Jes, jes por la libereco! Jes, jes por islamo! Ne por Usono, ne por Saddam!”, ili kriis. Post tio, nombraj defiladoj reprenas la samajn sloganojn.

* france: Nassiriya

Ĉu tiuj manifestacioj impresas la generalon Garner, falkon inter falkoj, amikon de s-ro Rumsfeld, kiu piafekte klarigas: “[Ni estus venkintaj en Vjetnamio se] ni portintus la militon al la nordo prefere ol atendi en la sudo. Jen kion ni faris en Irako. Se Bush estintus prezidanto, ni venkintus”*? Ne tre verŝajne. Vaŝingtono estas decidita trudi sian rektan administradon, kun helpo de kelkaj kunlaborantoj — kiel s-ro Ahmed Chalabi, homo kondamnita de jordaniaj tribunaloj je dudek-du jaroj da malliberejo pro defraŭdo.

* The International Herald Tribune, Parizo, 15-a de aprilo 2003
Privatigi Irakon

La planoj de rekonstruado estas faritaj kaj kontraktoj atribuitaj al usonaj societoj, rekte ligitaj al la registaro. Necesas ja financi la prezidantan balotkampanjon kiu prepariĝas... La naftokompanio Halliburton, gvidata ĝis 2000 de s-ro Richard Cheney, nuna vicprezidanto de Usono, estas taskita lukti kontraŭ la incendioj de la naftoputoj. La grupo Bechtel, unua usona entrepreno pri publikaj laboroj kaj proksima al la registaro, ricevis alian kontrakton kies valoro devus atingi 680 milionoj da dolaroj* — la Eŭropa Unio cetere decidis fari enketon pri la konformeco de tia kontrakto kun la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK).

* Ĉar la asekuroj rifuzas kovri la riskojn, la prezidanto George W. Bush subskribis dekreton laŭ kiu la eventualaj monkompensoj estos kovritaj de la usona ŝtatkaso, tio signifas de la impostpagantoj. Vd Le Monde de la 20-a de aprilo 2003.

Sed, oni rebatos, ĉu tio ne estas usona mono? Tute ne. El la 2,4 miliardoj da dolaroj voĉdonitaj de la Kongreso por helpi la rekonstruadon de Irako, 1,7 miliardoj venas... de irakaj fondusoj blokitaj ekde 1990 kaj konfiskitaj de Vaŝingtono la 20-an de marto. Sed Usono fidas la receptojn de liberalismo: ĝia plano antaŭvidas la privatigon, en dek-ok monatoj, de ĉiuj ŝtataj societoj kaj la starigon de sendependa centra banko, institucio kiu ekzistas en neniu lando de la regiono.* La nuna registaro imagas sendube senŝtatan Irakon.

* “The US Masterplan”, Middle East Economic Digest, Londono, 14-a de marto 2003.

Ĉu la demokratio ne valoras militon? demandas sin tiuj kiuj kritikas la pozicion de la “pac-tendaro” kaj revas pri “nova Proksim-Oriento”. La regiono spertis, ekde 1948, diversajn konfliktojn, de la unua israela-araba interŝokiĝo ĝis la golfkonflikto (1990-1991), tra la du intifadoj. Ĉiu de ili finiĝis kun humiligoj kaj agaco de la publikaj opinioj, kun fortigo de la regantaj reĝimoj. Neniu alportis pli da malfermeco aŭ da demokratio. En kio la milito kontraŭ Irako do ŝanĝus tion?

Ĝi estis farita kontraŭ la ega plimulto de la araba kaj islamana opinio. Sed, se ĝi estas unuanime kondamnita de la Araba Ligo, duona dekduo de ĝiaj membroj ofertis facilaĵojn al la usonaj trupoj. Paralele, komunikiloj, opoziciaj fortoj, intelektuloj faris laŭdkantojn al la barbara reĝimo, en la nomo de la rezistado al la usona imperiismo. Tiu skizofrenio, tiu sento de senpoveco kaj humiligo, eĉ en la momento dum daŭris, kun la indiferenteco de Vaŝingtono, la dispremado de la palestinanoj, ne kreas kondiĉojn por politika kaj kultura malfermiĝo, sed, male, fertilan terenon por ĉiuj retiriĝoj de identeco, eĉ por la terorismo.

Bagdado estas en la koro de la araba imagado, simbolo de la pasinta grandeco — ĝi estis la ĉefurbo de la plej granda islama imperio, la Abasida Imperio, inter la 8-a kaj la 13-a jarcento-, sed ankaŭ de provoj renaskiĝi en la 20-a jarcento, kun la forigo de la brita koloniismo kaj de ĝiaj agentoj en 1958, kun la ŝtatigo de la Iraq Petroleum Company en 1972. La invado al la Abasida Imperio de la mongolaj “barbaroj”, poste la konkero de Bagdado en 1258, kun la incendio de ĝiaj bibliotekoj, ĝiaj libroj ĵetitaj en la Tigrison — kies akvo nigriĝis cindre-, markas la komencon de la kadukiĝo de la araba-islama mondo. Reprenante la vortojn de la granda historiisto, samtempano de la eventoj, Ibn Al-Athîr, elvokante liajn hezitojn paroli pri tiuj katastrofoj, araba kronikisto skribos eble post jardeko, koncerne la falon de Bagdado en 2003: “Dum jaroj mi detenis min raporti tiun eventon, tiom mi mezuris ĝian katastrofecon kaj naŭziĝis rakonti ĝin. Kiam mi antaŭmetis piedon, mi poste retiris la alian. Ĉar kiu estas la homo al kiu ŝajnas senpene kaj facile, anonci kaj priskribi la morton de la islamo kaj de la islamanoj?”*

* Citita en “La Oriento tempe de la krucmilitoj”, GF Flammarion, Parizo, 2002, paĝoj 116-117.

ALAIN GRESH

Ndlr: Vd ankaŭ la artikolon de May Muzaffar: Vangofrapo al la civilizacio.