Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En la postmilita ĥaoso

La G8, tre kontestata klubo de riĉuloj

Post kelkaj hezitoj, s-ro Georges W. Bush sciigis ke li iros al Eviano venontan junion por partopreni la kunvenon de la G8. Li esperas atingi komunan komunikaĵon pri la “luktado kontraŭ la terorismo”. Pri tiu temo okazos prepara renkontiĝo kun la minstroj pri justico kaj pri la internaj aferoj de la “ok” la 5-an de majo en Parizo. Malgraŭ la pli kaj pli precizaj riskoj de ekonomia recesio, la ĉefoj de ŝtatoj kaj registaroj preparas sin por postuli novan ondon da privatigoj kaj pli grandan malfermon de la merkatoj de la plej malriĉaj nacioj. Kun la paso de la tempo, la plej potencaj landoj tiel arogis al si la rajton regi la mondon.

En Eviano, de la 1-a ĝis la 3-a de junio 2003, la ĉefoj de ŝtatoj kaj de registaroj de la plej riĉaj kaj plej potencaj landoj de la planedo kuniĝos por la dudek-oka fojo ekde 1975. Iom post iom, tiu grupo de gvidantoj fariĝis monda institucio. La kontestadoj kaj rezistadoj al la G8 ricevis novan elanon en la lastaj jaroj, kun la apero de la alitutmondiĝa movado. Ili kritikas la sekvojn de la politikoj kiujn ĝi stimulas kaj la naturon mem de tiu institucio.

Ĉi-jare, la kunveno de la G8 estos markita de la milito farita de Usono kaj Britio en Irako. Tiu agreso malfermas periodon de pezaj malcertecoj, ĵetante krudan lumon sur la du plej gravaj demandoj kiuj, ekde komence, ludis centran rolon en la zorgoj de tiu forumo: la organizado kaj la evoluo de la monda ekonomio; la estonteco de la internaciaj institucioj.

La G8 ne estas monda registaro.* Sed oni ne devas pro tio konkludi ke ĝi estas nura ŝajno. Ĝi grupigas la gvidantojn de la dominantaj landoj en speco de sindikato de plejmult-akciuloj de la monda ekonomio. Kun siaj periodaj kunvenoj de ŝtatĉefoj kaj de la ministroj, siaj “ŝerpoj” (permanentaj konsilistoj kiuj rolas sekretarie), sia mobilizado de ĉiaj ekspertoj, siaj ligoj kun ĉiuj internaciaj institucioj, sia permanenta aliro al ĉiuj amaskomunikiloj, tiu klubo fariĝis permanenta monda institucio.

* Attac: “Le G8 illégitime” [La eksterleĝa G8], Mille et Une Nuits, Parizo, 2003.

Komence estis la tasko ebligi al la precipaj gvidantoj de la planedo superi iliajn kontraŭdirojn. Efektive, nenio estas pli fora de la realo ol vidi la mondon kiel unuecan kaj sen konfliktoj inter la grandaj potencoj. Kvazaŭ en tre ekskluziva angla klubo, la G7, kiu fariĝis G8, havis la taskon difini gentlemen agreements. Tiel do necesis diskuti pri la recesio de la jaroj 1970, pri la monaj kaj naftaj krizoj. Kun la kolapso de la soveta sistemo, la diskuto temis pri la gigantiĝo de Usono. Ekde nun, kun la monda ekonomia krizo kaj la liberala pensado kaj, precipe, la usona milito. la kontraŭdiroj regraviĝas kaj pezas sur la estonto de la institucio.

En novembro 1975, la franca prezidanto Valéry Giscard d’Estaing invitas la ĉefojn de ŝtato aŭ de registaro de Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Germanio kaj Japanio — al kiuj aliĝos Italio, poste Kanado en 1976. La prezidanto de la Eŭropa Komisio estas permanenta invitito. En 2000, la landoj de la G7 reprezentas 12% de la loĝantaro, 45% de la produktado kaj 60% de la militelspezoj de la mondo.* En 1997, la alveno de Rusio, sen forigi la G7, inaŭguras la G8.

* Gérard Duménil kaj Dominique Lévy: L’Histoire et la nature du G8” [Historio kaj naturo de la G8], Cepremap, 2003.

“Ni kuniĝis ĉar ni kundividas la samajn konvinkojn kaj la samajn respondecojn... La kresko kaj la stabileco de niaj ekonomioj helpos la prosperon de la tuta industria mondo kaj de la evoluantaj landoj... Ni estas deciditaj intensigi nian kunlaboradon... sine de ĉiuj internaciaj organizoj.”* Tiu decido de kunlaboro inter la “industriaj demokratioj” estas respondo al la nafto-ŝoko kaj al la konfliktoj aperintaj inter Usono kaj Francio pri la rolo de la dolaro en la internacia monsistemo, sed ankaŭ kun Germanio pri la necesaj respondoj al la ekonomia recesio de 1974-1975.

* Deklaro de Rambouillet de la 17-a de novembro 1975. Oni trovas ĉiujn deklarojn en la oficiala teksejo de la franca prezidejo.

De 1975 ĝis 1980, la novliberalismo anstataŭas iom post iom la kejnsan modelon. La truniĝo finiĝas en 1979, kiam la Federacia Rezervo de Usono (FED) decidas brutale altigi la interez-procenton. Ekde 1980, dum la venecia pintkunveno, la lukto kontraŭ la inflacio fariĝas unuaranga, la referenco al dungado fariĝas platona, la ŝuldokrizo de la tria mondo evidentas.* Komencis la novliberala fazo de la tutmondiĝo.

* Ekzistas pluraj analizoj de la deklaroj de la G8. René Deschutter: “Analyse des déclarations de 1975 à 1995” [Analizoj de la deklaroj de 1975 ĝis 1995], Gresea, Bruselo; Gérard Surdez, ekde 1996, [deklaroj, eltiroj kaj analizoj [en la franca lingvo] en la teksejo http://france.attac.org.
Altorganizado de la novliberala ordo

La tiama G7 ludas aktivan rolon en la trudado de “kredo” kaj en la stirado de la novliberala fazo de la tutmondiĝo. La doktrino kiu gvidas la politikistojn baziĝas sur la triptiko stabiligo, liberaligo, privatigoj. Por respondi al la kreskanta kritiko, la dogmo estas formaligita en 1990 de la ekonomikisto John Williamson, sub la nomo “Vaŝingtona interkonsento”. Ĝi baziĝas sur sep principoj:
‣ fiska disciplino (buĝeta ekvilibro kaj malaltigo de impostoj);
‣ financa liberaligo (interez-procentoj fiksotaj nur de la kapitalmerkatoj);
‣ komerca liberaligo (forigo de doganaj protektoj);
‣ totala malfermo de la ekonomioj al rekta investado;
‣ privatigo de ĉiuj entreprenoj; deregulado (forigo de ĉiuj obstakloj al la konkurenco);
‣ totala protektado de la rajtoj de intelekta propraĵo de la multnaciaj konzernoj.*

* Vd Moises Naim: “Avatars du ‘consensus de Vashington’” [Misaventuroj de la “Vaŝingtona interkonsento”], Le Monde diplomatique, marto 2000.

Por trudi tiujn politikojn, la G8 apogas sin sur la internaciaj financ-institucioj, Internacia Mon-Fonduso kaj Monda Banko, en kiuj ĝi disponas pri la plejmulto de la kapitalo. Ĝi konstruas kun konstanteco la institucian kadron de la novliberala tutmondigo, kies decida elemento estas la Monda Organizo pri Komerco (MOK).

La G8 ne estas supera instanco de potenco: ĝi ne trudas sin al la ŝtatoj, nek eĉ al la registaroj de la landoj kiuj konsistigas ĝin. La ekonomia povo, kvankam malpli videbla, ne estas plu subordigita al la registaroj kaj eĉ malpli al la G8. Sed nenia ekonomio povas funkcii sen politika regulado, sen adaptado de la instituciaj kadroj kaj sen instancoj kiuj portas strategiajn konceptojn por longa daŭro.

La tutmondiĝo estas kontraŭdira proceso, en kiu la G8 havis duoblan funkcion de reproduktado kaj profunda kritiko de la ekzistanta ordo profite al siaj membroj. La G7 (poste la G8) alte organizis la realigon, fare de la gvidantoj de la dominantaj landoj, de strategio de rekonkerado. Ĝi atakis la malkoloniigon, pere de la mastrumado de la ŝuldokrizo kaj apogante sin sur la miskredito de subpremaj kaj koruptaj reĝimoj. Ĝi atakis la sovetismon, pere de la vetarmado kaj la impresa ideologio de la personaj rajtoj, apogante sin sur la miskredito de la reĝimoj kiuj neis la demokratajn aspirojn. Ĝi celis al la postmilita sociala kompromiso, pere de ofensivo kontraŭ la salajreco kiel sociala statuso, apogante sin sur la politikoj de liberaligo kaj de privatigoj, la malfortigo de la publika regulado de la ŝtatoj kaj de la civitana kontrolo.

La kreskanta kontestado de la G8 ebligas alian legadon de la novliberala fazo de la tutmondiĝo.* Ĝi ebligas reliefigi la gravajn demandojn. Ĝis 1984, la G7 ne estis celo de ia ajn protesto. Tamen, la sociala efekto de la rimedoj de ekonomia reĝustigo truditaj al la ŝuldolandoj de la tria mondo kaj de la prezofalo de la krudmaterialo fariĝis tre rapide neeltenebla. Ekde 1980, eksplodoj de popola kolero direktiĝis precipe la Internacian Mon-Fonduson (IMF) kaj, nerekte, la G7.*

* Oni trovas elementojn pri la kontestmovadoj al la G8 en John Hathaway: “Jubilee 2000 and th G8”, Nason Press, Londono, 2000; Christophe Aguiton: “Le monde nous appartient”, Plon, 2001; Philippe Le Prestre: “Les Relations entre le G8 et la société civile”, Observatoire de l’écopolitique internationale de l’Université du Québec à Montréal, Kanado, 2002, kaj ankaŭ en la retpaĝo de Cedetim:.
* Serge Cordellier (sub la dir. de): “Le Nouvel Etat du monde. Bilan de la décennie 1980-1990” [La nova ŝtato de la mondo. Bilanco de la jardeko 1980-1990], La Découverte, Parizo, 1990.

Ekde 1984, pluraj NGO komencas celi rekte tiun por premi kaj/aŭ por kontraŭstari ĝin. La unua kunveno, okaze de la G7 de 1984, en Londono, estis organizita de The Other Economic Summit (La alia ekonomia pintkunveno), pli konata sub la nomo TOES, poste fariĝinta la New Economic Foundation.*

* Mary Kaldor (sub dir. de): “Global Civil Society 2001” [Tutmonda Civila Societo], Oxford University Press, 2002.

En 1989, vide al la instrumentigo de la dujarcentiĝo de la Franca Revolucio, “Ça suffat comme ci”, alvoko subskribita de la verkisto Gilles Perrault kaj la kantisto Renaud, organizas gigantan koncerton ĉe la Bastille. La “unua Pintkunveno de la sep popoloj inter la plej malriĉaj” denuncas la filozofion mem de la G7 kaj kontraŭas ĝin.

La mobiliziĝo okaze de la kunveno de Liono, en 1996, retrovas la elanon de tiu de 1989. Ekde 1996, la G7 estas sisteme traktata. Post la falo de la berlina muro, en 1989, la “vaŝingtona interkonsento” ĝeneraligas la novliberalajn politikojn al ĉiuj landoj kaj kontinentoj. La socialaj movadoj de la jaroj 1994 kaj 1995, en Italio, en Francio, Germanio, Sud-Koreion kaj en Usono mem konverĝis kun la mobiliziĝoj kontraŭ la G7.

La kunveno en Birminghamo, en 1998, spertis la fortiĝon de Jubilee 2000. La strukturo en kiu sidas la “majoritat-akciistoj de la internaciaj financ-institucioj” estas kritikata pro la situacio de ŝuldiĝo de la triamondaj landoj. La mobiliziĝo pri la ŝuldo daŭras en Kolonjo en 1999, kie la G8 anoncas engaĝiĝi en procezo de — kondiĉita — reduktado de la ŝuldo de la plej malriĉaj landoj. En 2000, la G8 kunvenas en Japanio, en Okinavo. La mobilizado denove emfazas la nuligo de la ŝuldo de la malriĉaj landoj, sed ankaŭ la luktadon kontraŭ la daŭrigado de gravaj usonaj militbazoj en Okinavo. La Internacia Forumo de Okinavo pri la sekureco de la popoloj luktas por la kunlaborado kaj la malarmado.

Dum la kunveno de la G8 en Ĝenovo, en 2001, firmiĝis la ecoj de kontestmovado: kapacito de kontraŭ-ekspertizoj kiuj ebligas kontesti la evidentecon de la novliberala kredo; la apero, en la junularo, de nova generacio de batalantoj; la simpatio de publika opinio maltrankvila pro la negativa efiko de la novliberala tutmondiĝo sur la sociala, media kaj demokrata kampoj. Ĝenovo, post la mobiliziĝoj de Kebekio kontraŭ la Zono de Libera Komerco de la Amerikoj kelkajn monatojn antaŭe, markis kvantan kaj kvalitan avancon. La fiasko de la provo, fare de la italaj aŭtoritatoj, krimigi la kontest-movadon, kondukis la G8 elekti, por 2002, kunvenon en Kananaskis, vilaĝeto fore en la kanadaj rokmontaroj.

De Seatlo, en 1999, ĝis Portalegro, en 2001 kaj 2002, la kontestmovado markas la ektransiron de la antitutmondigo al la alitutmondigo. La konverĝo kun la kontraŭmilita movado montriĝis unue en Florenco, en 2002, en la Eŭropa Sociala Forumo, en Portalegro, en januaro 2003, kaj kun la dek milionoj da manifestaciantoj en la tuta mondo kontraŭ la milito, la 15-an de februaro 2003.

Naskiĝo de monda publika opinio

La konsciiĝo de la detruoj kiel sekvo de la ekonomia, politika kaj milita mastrumado de la mondo markas la naskiĝon de monda publika opinio. La firmiĝanta kontestado celas la econ de la G8 kia monda institucio: grupeto de ŝtatestroj reprezentantaj la privilegiitojn de la planedo ne povas, klarigas ĝi, arogi la monopolon decidi por ĉiuj. Certe, la gvidantoj de la G8 estis elektitaj demokrate por gvidi siajn landojn, sed neniu komisiis ilin regi la mondon: ili pretendo ludi tiun rolon estas do senleĝa. La malapero de la G8 cetere ne sekvigus kroman dereguladon; tiu instanco ne malhelpis la militojn kaj la malordon, male ĝi malfortigis la sistemon de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu estas certe kritikinda kaj neperfekta, sed pli laŭleĝa.

La demando de la internaciaj intitucioj aperis ekde la falo de la berlina muro. En la koncepto kiu regis sine de la G8, oni notis klaran preferon por la institucioj de Bretton Woods, konsiderataj kiel efikaj kaj kontroleblaj, precipe la MOK, kun ĝia organo de regulado de malkonsentoj. Tiu devis servi kiel modelo por la reformo de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj, akuzita de burokrateco, malefikeco kaj konsiderata kun granda malfido ekde la malkoloniado.

Sed la angl-usona milito en Irako malfermas novan periodon. Pluraj elementoj anoncis tion: la pfersisto de la financaj krizoj, kaj aparte la argentina krizo; la volo de la Sudaj regnoj — Brazilo, Sud-Afriko, Barato — ne privilegii la rajton de la komerco antaŭ la rajto de la sano, unuavice en la kazo de la paralelaj medikamentoj; la krizo de la liberala pensado ekde la transiro al ultraliberalismo estas kontestata en Rusio.*

* Josph Stiglitz: “La Grande Désillusion” [La granda seniluziiĝo], Fayard, Parizo, 2002.

La internacia sistemo estas konfrontita al la demando de la usona hegemonio. Kiel aprezi tiun fakton? Ĉu kiel novan formon de hegemonio per la malordo, kiel proponas Alain Joxe?* Aŭ ĉu konsideri, kun Immanuel Wallerstein*, ke Usono perdis sian ekonomian kaj ideologian hegemonion kaj ke restas al ĝi nur la milita hegemonio, kio estas la propraĵo de kadukiĝantaj potencoj? Kadukiĝo kiu povas daŭri tre longe kaj kiu kreskigas ĉiujn danĝerojn.

* Alain Joxe: L’Empire du chaos” [La imperio de la ĥaoso], La Découverte, Parizo, 2002.
* Immanuel Wallerstein, eltiroj de “Foreign Policy”, tradukitaj francen en la Courrier international, n-ro 629, 21-an de novembro 2002.

En tiu situacio, la Unuiĝintaj Nacioj pruvis sian valoron. Ili ne estis, dum la iraka krizo, la registrejo, kion certaj deziris kaj aliaj timis. Ili troviĝis tamen ĉe la krucvojo. Sen radikala reformo, estos tre malfacile por ili rezisti al la hegemonio kaj skizi la mondan demokration kiu povus doni novan sencon al la tutmondiĝo.

GUSTAVE MASSIAH.