Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La Eŭropa Unio, dividita pri Irako, povus tamen tiri el tio flankan avantaĝon: nome certigi propran identecon tenante je certa distanco usonan “partneron” kiu konfuzas aliancon kun vasaleco. Sed por tio necesus doni politikan enhavon al la eŭro, kontesti la ĉiopovecon de la merkato kaj disvolvi la eŭropan kompetenton pri juro kaj justico.
En la momento dum kiu ili troviĝas en Ateno, la 16-an de aprilo 2003, por subskribi la aliĝ-traktaton, la reprezentantoj de la dek novaj membrolandoj* de la Eŭropa Unio (EU) kaj tiuj de la dek-kvin aktualaj tute ne estas emociplenaj pro tiu historia kaj geografia rekuniĝo. Se Usono ne fizike ĉeestas, ĝia ombro projekciata de Vaŝingtono kaj Bagdado igas iom surrealismaj la devigajn proklamojn de unueco de la estroj de ŝtatoj kaj de registaroj kiuj pretendas subteni la penadojn de la Unuiĝintaj Nacioj “por garantii la internacian leĝecon kaj la tutmondan respondecon”. Ĉu tiu “internacia leĝeco” ne estas, brutale, kaj en la sama momento, ridindigita en Irako de kelkaj el la partoprenantoj, s-ro Anthony Blair kaj s-ro José Maria Aznar ĉekape, subtenataj de la plimulto de la aliaj kunvenintoj por la “familia foto” antaŭ la Akropolo?
Jam en decembro 2002 en Kopenhago, dum la adopto de la traktato fare de la Eŭropa Konsilio, ĉiu bone komprenis ke, parakokse, tiu dudek-kvin-opa Eŭropo portos eĉ malpli da aŭtonoma eŭropa volo ol antaŭe.* La angl-usona agreso ĵetis akran lumon sur tiu vasaliĝo — dezirata aŭ rezignata, laŭ la kazo-, kiu estis nur implicita en la oficialaj paroladoj. Jen pro kio la psikologia efekto de la anonco de ampleksiĝo je landoj de centra kaj orienta Eŭropa estis nula, ĉar la civitanoj estis tute konsciaj ke la gravaj aferoj okazas aliloke. Antaŭ eĉ provi solvi siajn internajn problemojn, kaj da ili estas miriadoj, la Unio estas do konfrontita kun sia vivdecida demando neniam serioze starigita depost de Gaulle: tiu de la “transatlantika ligo”.
Por ke estu “ligo”, necesus ambaŭflanke ento decidita valorigi ĝin kaj ne konsideri ĝin simpla transmisi-rimeno de la okcidenta bordo de Atlantiko al la alia. Fakte, ekzistas atlantikistoj nur sur tiu ĉi. Ĉar, la granda plimulto de la politikaj, intelektaj kaj komunikilaj elitoj, kaj ne nur en Francio, estas tiom sindonaj, kaj jam de jardekoj, al la “usona partio” (Régis Debray) ke ili rifuzas rigardi rekte la realon: la imperia orgojlo konas nur unu centron — Usonon — kaj ne lasas spacon al kundecido kun ajna alia elemento de la “globa” periferio, al Eŭropo ne pli ol al Rusio. Kaj tio ne datas de s-ro Georges W. Bush: ankaŭ s-ro James Carter kaj s-ro William Clinton estis siatempe unuflankistoj ĉiufoje kiam utilis.*
Oni ja scias ke la korinklinoj estas blindaj, kaj des pli feliĉe por la atlantikistoj. Ĉar se ili nur donus al si la penon legi la usonajn gazetaron kaj oficialajn publikigaĵojn, ili falus en la plej profundan amĉagrenon: en Vaŝingtono, oni havas tiom da konsidero por la Hispanio de s-ro José Maria Aznar kaj la Italio de s-ro Silvio Berlusconi kiom por la reĝlando de Tonga kaj la Salomon-insuloj, ĉiuj egalrajtaj membroj de la fama “koalicio”. Oni povas nur senti ĝenon antaŭ la foto farita dum la pintkunsido Aznar-Blair-Bush en la Azoroj, en marto 2003, kie la prezidanto de Usono, kun avantaĝo de sia alteco, neglekte frapetas la ŝultron de la prezidanto de la hispana registaro, kiel li farus kun sia akompana animalo...
Rilate al la Unuiĝinta Reĝlando, kies gvidantoj tradicie fieris de sia “speciala rilato” kun Usono, s-ro Zbigniew Brzezinski, konsilisto pri la nacia sekureco de la prezidanto Carter (1977-1981) kaj daŭre influhava en la rondoj de la povo, jam delonge diris al ĝi kion li pensas, nome ke tia rilato ekzistas nur en ĝia kapo: “La ligoj de amikeco devas esti nutrataj kun tiu decida subteno de Usono, lojala aliancano, vivdecida militbazo kaj proksima kunlaboranto por la demando de sekretaj informoj. Sed nenio en ĝia politiko postulas apartan atenton. Emerita geostrategia aganto, kun respektinda distanco de la granda eŭropa aventuro farita de Francio kaj Germanio.”* Kaj la sekretario pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, ne diris ion alian kiam li deklaris sin preta invadi Irakon sen konsideri la neglektindan kvanton de la brita ekspedicia trupo. Oni diras ke s-ro Blair estis profunde impresita de tiu dura leciono pri la principoj de la realeco...
Por konstati la konstantecon, en la lastaj jardekoj, de la vaŝingtona politiko rilate Eŭropon — eĉ se ĝi alprenas tonon ĉe la rando de la histerio ĉe la “falkoj”-, kelkaj rapidaj legadoj sufiĉas. Unue la dokumento de 1992 de la Pentagono, Defense Policy Guidance 1992-1994, kie estas dirite, sen preni gantojn, ke Usono malkuraĝigos “la avancitajn industri-landojn fari ajnajn tentojn defii [ĝian] gvidan rolon” kaj ne toleros “estontan aperon de ajna globa konkurento”*, formuloj kiuj tre similas al similportreto de la Eŭropa Unio. Poste, la dokumento titolita National Security Strategy, publikigita de la Blanka Domo en septembro 2002. En tiu ĉi fonda teksto estas unuafoje legitimigita la preventa milito. Kion oni malpli rimarkis, estas ke eĉ ne unu fojon estas menciita la Eŭropa Unio kiel tia, nek iu el ĝiaj membroŝtatoj. Rusio, Ĉinio, Barato, male, estas longe traktataj; kaj la landoj konsiderataj amikaj, kiel Aŭstralio, Sud-Koreio, Meksiko, Brazilo, Kanado, Ĉilio kaj Kolombio, estas mallonge, sed laŭde menciitaj. La “eŭropaj aliancanoj”, sen plia precizigo, estas elvokitaj du- aŭ tri-foje, la vorto “Eŭropo” mem aperas unu solan fojon, kaj en signifohava maniero: “Usono bezonos bazojn kaj kantonmentojn en okcidenta Eŭropo, en Nordorienta Azio kaj aliloke.”
François Mauriac amis tiom Germanion ke li gratulis sin ke ekzistis du da ĝi, liaepoke: FRG kaj GDR. Ankaŭ s-ro Rumsfeld identigas du Eŭropojn: tiun kiun li malestimas, la “oldan”, nesufiĉe obeeman al vaŝingtonaj diktatoj; kaj tiun kiun li amas, la “junan”, iam satelitan de Moskvo, kaj kiu havas efektive “Usonon en la kapo”. S-ro Bush iras eĉ pli antaŭen en sia respondo al demando de la turka minsitro pri eksterlandaj aferoj: “Ĉu ekzistas ankoraŭ Eŭropa Unio? Mi rompis ĝin en tri pecojn!”*
Oni povus pensi ke, vide al tiaj ĉarmaĵoj, releviĝo de realpolitiko trudos al la eŭropaj gvidantoj rezigni kuradon post “partnero” kiu evitas ilin, kaj zorgi pri si mem. Tio ne okazas. En Francio, la “mastro de la mastroj”, la barono Ernest-Antoine Seillière, malaprobis sian propran registaron, kiu tamen aplikas cetere lian politikon, petegante siajn usonajn amikojn sendi protesttelegramojn al la konsulejoj de lia lando, sed antaŭ ĉio ne venĝi sin per la francaj produktoj. Inter la politikistoj, la ĥoro de la atlantismaj ploristinoj — de s-ro Pierre Lellouche ĝis s-ro Bernard Kouchner — reprenis spiron, kun la motivo ke, post la anglusona milita venko en Irako, Francio kaj Germanio retroviĝas en la tendaro de la “perdintoj”.
Kvazaŭ la historio finiĝus ĉe la preno de Bagdado. Kvazaŭ la evidenta kaj agnoskita rompo de la internacia leĝeco fare de granda lando dotita de demokratiaj institucioj ne estus ekscesa prezo pagenda por la faligo de fia diktaturo (celo kiu, cetere, ne troviĝas en la rezolucio 1441, la bazo invokita por la agreso). Kvazaŭ unu totalismo povus esti kaŭciita per la malvenko de alia. Ĉar, kiel skribas William Pfaff en la International Herald Tribune, “la novkonservativuloj estas fanatikuloj. Ili pensas ke estas permesite mortigi homojn pri nepruvitaj ideoj. La tradicia moralo diras ke la milito pravigeblas en kazo de laŭleĝa defendo. La totalisma moralo pravigas la militon por plibonigi la sociojn kaj la homojn”.*
En Eŭropo, la dispecigo de la internacia leĝeco devus esti sentata kiel atenco al la fundamentaj valoroj de la Unio, elstara ento de juro, kie, ekzemple, la diverĝaj internaciaj interesoj akceptas cedi antaŭ proceduroj de decido kiel tiu de kvalifikita plimulto aŭ senapelaciaj decidoj de la Eŭropa Kortumo de Luksemburgo. Tiu fronta atako ne ŝajnas interesi la registarojn kiuj aspiras nur “reglui la pecojn” kun la usona suzereno humile pentante ties indulgon.
Tiu kapitulacia sinteno atestas pri tre malbona taksado de la fortrilatoj. Kun la tempo, Eŭropo bezonos Usonon malpli ol inverse, kion ne mankas noti nombraj usonaj komentistoj. Maltrankviliga ekonomia kaj financa situacio, kiu povus minaci la reelekton de s-ro Bush;* kostoj de “rekonstruado” de Irako tiom astronomiaj ke ili necesigas masivajn financajn helpojn de la Eŭropa Unio kaj de multflankaj institucioj kie, kun ĉiuj siaj membroj, Eŭropa Unio posedas potenciale vetorajton; neeviteblaj politikaj malfacilaĵoj, eble egaj ŝanĝoj en Irako kaj en najbaraj landoj, ktp.: anstataŭ algenuiĝi por atingi kelkajn panerojn el la buĝeto de la USAID, la registaroj de la EU devus kontentiĝi alportante humanitaran helpon al la malfeliĉaj irakaj loĝantaroj, sen tamen kaŭcii la agreson. Kaj atendi. Atendi kion? Ke Usono, kiam ĝi troviĝos en la politika sakstrato de okupacio, kies kostoj cetere ne povas esti kovrataj de iraka nafto kiun akapari malpermesas al ili la IV-a ĝeneva konvencio, petos mem ke la UN revenu en la ludon tra la granda porto, kaj ne nur kiel brankardisto. Kiel diras s-ro Philippe Séguin, “la petantoj de hodiaŭ ne estos nepre tiuj de morgaŭ”.*
Atendi, sed ankaŭ agi en tereno kie la Unio “scias fari”: la juro. Ekzemple alvoki la Internacian Kortumon de Hago por ke estu fiksita la statuso de la anglusona aventuro — milito “justa” aŭ ne? — kaj tiu de la usona prokonsulo en Irako. Tiu punkto estas plej grava por eventuala posta liberigo de komunumaj fondusoj, kiuj, hipoteze, ne devus esti uzataj por ripari detruojn de bombado, por kiuj la anglusonaj detruintoj devas esti la solaj pagantoj. Ankaŭ senĉese memorigi, unuavice al s-ro Blair, la devojn de la okupaciaj potencoj difinitajn en la konvencio IV de Hago de 1907 kaj de la IV-a konvencio de Ĝenevo. Kaj ankaŭ ne forgesi ke la Unuiĝinta Reĝlando kaj Hispanio, kiu, male al Usono, akceptis la kompetenton de la Internacia Pun-Kortumo, povus esti akuzataj tie...
Kaj pli ĝenerale, postuli la pagon de Usono, en la formo de altigitaj doganaĵoj, de la 4 miliardoj da dolaroj de kompenso al kiuj ĝi estis kondamnita de la organo por reguligi la malkonsentojn de la MOK pro uzo de impost-paradizoj de ĝiaj multnaciaj konzernoj. Esplori la ideon, kiu panikas Vaŝingtonon, pagi la nafton al la produktantoj ne plu en dolaroj, sed en eŭroj, kio efikus tuj subfose al la statuso de rezervovaluto de la verda bileto, fundamento de la usona kapablo vivi parazite de la planedo. Ne mankas ideoj por reekvilibrigi la rilatojn inter Eŭropo kaj Usono kaj iomete ordigi la kapon de la “falkoj”. Sed por tio, totale mankas la politika volo al la politikistoj, kun la risko redukti la Union al ŝelo malplena de ĉia signifo kiel komunumo kun estonteco kun propraj interesoj, kaj definitive malinteresigi la plimulton de la civitanoj pri ĝi.
Tiu politiko de “kvietigo” estas komplete senapoga kun la naskiĝo de vera eŭropa publika spaco kiu konstituiĝis kontraŭ la vaŝingtona politiko: eŭropa Eŭropo estas ja naskiĝanta sur la tereno, sed ne ĉe la plimulto de ĝiaj gvidantoj. La masakroj al civiluloj kaj la murdoj al ĵurnalistoj en Irako; la aroganta elmontro de la potenco; la maldeca malŝparo de rimedoj rifuzitaj al la lukto kontraŭ aidoso aŭ malario (unu monato da milito en Irako kostis pli ol la jara sumo de la helpo al evoluo); la indiferento de la marines antaŭ la rabado de la Muzeo de Bagdado (dum la fontoj kaj la ministrejo de nafto, siavice, estis “sekurigitaj”); la kartludo kun la protretoj de la iraka reĝimo, kvazaŭ la milito estus partio de ramio; la obseda alvoko de Dio fare de la gvidantoj ŝajne same iluminataj kiel iu ajn talibano; la atestoj akuzantaj la Usonon de Bush, Cheney kaj Rumsfeld en la sukcesa filmo de Michael Moore, Bowling for Columbine, kaj en lia lasta verko;* sen paroli pri la martirado de la palestinanoj: tiom da faktoj kaj bildoj kiuj, inter multaj aliaj, profunde ŝokas la konsciencojn kaj alvokas la certigon de malsamaj eŭropaj valoroj.
Ĉar la kalendaro hazarde taŭgas bone, la logiko volus ke troviĝus respondoj al tiuj demandoj en la projekto de konstitucia traktato de la Konvencio por la estonto de Eŭropo, kiun ĝia prezidanto, s-ro Valéry Giscard d’Estaing, ne rezignis prezenti fine de junio. Oni scias jam ke la ideo de komuna eksterlanda kaj defenda politiko, ĉar ĝi decidiĝas de kvalifikita plimulto (kaj garantias do jam antaŭe, ĉe la Dudek-Kvin, la submetiĝon al Vaŝingtono) diseriĝis en la ruinoj de Bagdado. Oni scias ankaŭ, post la publikigo lastan februaron de la dek-ses unuaj artikoloj, ke la tratktato decidos la nunan prioritaton de la ekonomiaj kaj de la financaj super la socialaj aferoj en la komunuma konstruado, eĉ se nur per tuta foresto de ajna pozitiva referenco al la publikaj servoj.
Fakte, la germana, belga kaj franca registaroj, kiuj troviĝis ĉe la pinto de la rifuzo al la milito, estas nun en terura kontraŭdiro: por kio taŭgas malagnoski la geostrategian hegemonion de Vaŝingtono se samtempe la politikoj kiujn ili faras en sia lando kaj tiuj kiun ili volas instituciigi eŭropnivele estas nur preskaŭ konformaj kopioj de la ultraliberala anglusona “modelo”? La diversaj kontraŭreformoj de la franca registaro Raffarin (pensioj, edukado, laborjuro, imposto, socia protekto, ktp.) same kiel la detruo de la “socialŝtato” preparata de la germano s-ro Gerhard Schröder (kaj vigle kontestata de la bazo de lia socialdemokrata partio, SPD) estas ankaŭ sukcesoj por s-roj Aznar, Berlusconi kaj Blair, kiuj siavice estas perfekte koheraj en sia liberal-atlantikismo. Ne estas do mirinde ke granda parto de la fortoj kiuj en Eŭropo moviĝis kontraŭ la anglusona agreso, ne domaĝas la certe meritohavajn, sed malkonsekvencajn “disidentojn”, la germanan ĉefministron kaj s-ron Jacques Chirac.
Bernard CASSEN.