Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Morti labore

Sub la silento de la grandaj informiloj, decida dokumento ne estis rimarkita: la raporto* publikigita de la Internacia Labor-Organizo (ILO) kiu denuncas la fakton ke, ĉiujare en la mondo, 270 milionoj da salajruloj viktimiĝas de laborakcidentoj kaj ke 160 milionoj ekmalsanas je profesiaj malsanoj. La dokumento malkaŝas ke la nombro da laboristoj mortintaj dum sia laboro ĉiujare pli altas ol du milionoj... Ĉiutage, do, la laboro mortigas 5.000 personojn! Kaj tiuj ciferoj, diras la raporto, estas sub la realo.*

* Vd sur la retpaĝo de la ILO
* Vd la tutan tekston de la raporto (en la franca): La Sécurité en chiffres. Indications pour une culture mondiale de la sécurité au travail (La sekureco en ciferoj. Indikoj por monda kulturo de la labor-sekureco), la Internacia Labor-Organizo, Ĝenevbo, 28-a de aprilo 2003 (Dokumento en formato .pdf — 580kb).

En Francio, ĉiujare, laŭ la Caisse nationale d’assurance-maladie (CNAM) [ŝtata asekuro pri malsano], 780 salajruloj estas mortigataj de sia laboro (pli ol 2 tage!). Ankaŭ tie, “la ciferoj estas subtaksitaj”. Kaj okazas proksimume 1.350.000 laborakcidentoj*, kio signifas 3.700 viktimojn tage, tio estas, por okhora labortago, 8 vunditaj ĉiuminute...

* Les Echos, 7-a de novembro 2002.

Tiun silentan suferadon, tiun imposton pagatan al la kresko kaj al la konkurkapablo, la defendantoj de la popolo nomis iam: la “sangimposto”* En la nuna momento, kiam aktualas la temo de pensioj, estas bone havi tiun tributon en la memoro. Kaj pensi pri la centmiloj da salajruloj kiuj atingas la finon de sia aktiva vivo nur eluzitaj, elĉerpitaj, kadukaj. Sen la kapablo profiti sian trian aĝon. Ĉar, se la vivespero altiĝis, tio tradukiĝas ankaŭ, pro la sekvoj de la profesia aktiveco, per eksplodo de pensiul-malsanoj: kanceroj, korvaskulaj lezoj, deprimoj, cerbaj apopleksioj, sensoraj handikapoj, senilaj demencoj, alchejmeroj, ktp.

* Vd Les accidents du travail. L’impôt du sang. 19 décembre 1906” [La laborakcidentoj. La sang-imposto. La 19-a de decembro 1906], en La Guerre sociale. Un journal “contre”, Les Nuits rouges, Parizo, 1999.

Tio igas la atakon kontraŭ la pensio-reĝimoj aparte repuŝa. Kunordigita atako, fortigita de la motoroj de la liberala tutmondigo* — G8, Monda Banko*, OEKE* — kiuj, ekde la 1970-aj jaroj, ofensivas kontraŭ la socia sekureco* kaj la prizorgo-ŝtato. Kaj transprenita de la Eŭropa Unio, kies regnestroj kaj ĉefministroj, dekstraj kaj maldekstraj (s-ro Chirac kaj s-ro Jospin por Francio), decidis, dum la pintkunsido de Barcelono, en marto 2002, prokrasti la pensiiĝon je kvin jaroj.* Kio signifas seriozan socialan regreson, kaj la forlason de la projekto konstrui pli ekvilibrajn kaj pli egalecajn sociojn.

* La rilato inter la demando de la pensioj kaj la liberala tutmondigo estas tre streta: la pensioj per kapitaligo nutras — en Usono, Kanado, Aŭstralio, Japanio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando — gigantajn pensio-fondusojn, kiuj fariĝis la centraj agantoj de la nova financkapitalismo.
* Kp la raporton de la Monda Banko Réforme des retraites en Europe: progrès et processus [Pensioreformoj en Eŭropo: progresoj kaj procedoj], depeŝo de AFP, 8-a de majo 2003. Pri la ofensivo de la Monda Banko kontraŭ la socia sekureco, bv. konsulti tiun.
* El País, Madrido, 20-a de majo 2003; [OEKE: Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluo].
* La raporto Chadelat, publikigita en aprilo 2003, kontestas fronte la malsan-asekuron; ĝi celas malmunti kaj privatigi la socian sekurecon. Vd la integran tekston de la raporto.
* Vd Bernard Cassen: “Est-il encore utile de voter après le sommet de Barcelone? [Ĉu ankoraŭ utilas voĉdoni post la barcelona pinto?]”, Le Monde diplomatique, aprilo 2002.

Dum la mezaj klasoj malgrandiĝas kaj malriĉiĝas, la riĉularo daŭre koncentriĝas ĉe la pinto: antaŭ tridek jaroj, mastro ricevis proksimume kvardekoble pli ol meza salajro de laboristo; hodiaŭ, li gajnas miloble pli*... Kaj povas atendi, sen maltrankvilo, la likvidon de sia firmao. Kio tute ne estas la situacio de la ordinaraj salajruloj, aparte de la instruistoj.

* Libération, 21-a de majo 2003.

Centmilope, en Italio, Hispanio, Germanio, Francio, tiuj multigis la strikojn por protesti kontraŭ la malmuntado de la pensi-sistemo, kiun cetere necesa reformi. Ĉar la nombro da aktivuloj malkreskas, dum altiĝas tiu de la pensiuloj. Kaj ĉar la ŝarĝo de la pensioj, je 11,5% de la MEP*, atingos 13,5% en 2020, 15,5% en 2040, kaj fariĝos gravega ŝarĝo por la socio.

* MEP: Malneta Enlanda Produkto, foje nomata Brutta Enlanda Produkto (BEP) -vl.

Spite al la borsokrizo, kiu perdigis al la pensifondusoj pli ol 20% da valoro*, la opcio de pensio per kapitaliĝo ne estas for. Des malpli ke la reformo de la sistemo laŭ kvotigo estas konsiderata nur je kostoj de la salajruloj.

* Vd Martine Bulard: “Les retraités trahis par les fonds de pension [La pensiuloj perfiditaj de la pensi-fondusoj]”, Le Monde diplomatique, majo 2003.

Kvazaŭ temus nur pri teknika problemo, sen sekvoj por la tuta socio. Ĉiuj variabloj — altigo kaj daŭrigo de la kotizoj, aĝo de pensiiĝo, alteco de la pensioj — estas sisteme modifataj malfavore al la salajruloj kaj al la salajro. Nenia alternativo, ekzemple kontribuigi la entreprenojn aŭ imposti la financprofitojn, ne estis konsiderata.

Oni opinias normale ke ĉiutage du francaj salajruloj perdas sian vivon labore, kaj ke ok pliaj viktimiĝas ĉiuminute por la bonfarto de la entreprenoj. Sed ne ke tiuj entreprenoj, nek la kapitalo, partoprenu pli en la pago de la personaj pensioj. Kiel ne kompreni la koleron de la civitanoj?

IGNACIO RAMONET