Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Testo por la elektromagnetaj armiloj

Tuj antaŭ la komenco de la bombadoj, la Pentagono anoncis la finrealigon de ega bombo, tiel nomata “termobarika”, plej forta iam realigita. Ĝia “eta frato” estis uzata en Afganio en 2002. La Pentagono kalkulas testi je natura grandeco aliajn novajn armilojn, tiel la mikroonda bombo, la “e-bombo”, kapabla detrui komputilajn retojn... kaj laŭaserte “ne mortigaj”

Nenia bruo, nenia fumo, nenia odoro. La bombo estas nevidebla: ĝi ne levas polvon, fosas neniun krateron. Neniuj mortoj, ankaŭ neniu brankardo. Tiu armilo, neprobabla, tamen ekzistas. Ĝia nomo: e-bombo, la elektromagneta bombo. Ĝi ankoraŭ neniam estis uzata sur la batalejo.

La efiko de la elektromagnetaj impulsoj sur la elektronikaj sistemoj estis eltrovata, iomete hazarde, kiam la armeoj konstatis ke, proksime de plej potencaj radaroj, la elektronikaj aparatoj ekpaneis. La elektromagneta kampo kreita sekve de nuklea eksplodo en alta atmosfero havis la samajn konsekvencojn.

Necesis ankoraŭ studi plurajn teknikajn solvojn por krei varian gamon de e-bomboj enmeteblaj en obusojn, misilojn, aviadilojn, kamionojn, satelitojn, valizojn, ktp. Iliaj celoj? la kabloj, la retoj, la serviloj, la elektronikaj komunik-cirkvitoj, la proceziloj, la komutiloj, la komputiloj, la koro de la bunkroj — ĉi-tiuj montriĝas malfacile detrueblaj per aliaj rimedoj. Senperaj konsekvencoj? la portempa aŭ porĉiama interrompo de la komunik-sistemoj, de la datenaj interŝanĝoj, de la komand-sistemoj, de la aparatoj por malkovroj, mezuroj kaj kontroloj. Ilia uzo celus, en la kadro de aera au tera ofensivo, izoli la malamikon, igi ĝin nekapabla kontroli siajn rimedojn kaj siajn fortojn, au informiĝi pri la stato de la okazanta batalo.

La e-bomboj apartenas al la kategorio de la armiloj tiel nomataj kun senpera energio — pli precize, al la familio “forte potencaj mikroondoj” (FPM aŭ angle, HPM, high power microwaves weapon). Ili ne plu apartenas al la scienca fikcio “Tiaj armiloj enskribiĝas en la logikan evoluon de la atakaj kaj defendaj teknikoj” komentas s-ro François Debout, sub-direktoro pri la teknikaj strategioj ĉe la franca ĝenerala direkcio pri la armado (STTC-DGA). En la speco, temas pri aparatoj de diversaj grandecoj (de valizo ĝis kamiono) konsistantaj el energifonto, impulsa generatoro, hiperfrekvenca tubo kaj anteno, kaj kapabla produkti tre mallongajn kaj tre potencajn elektomagnetajn impulsojn kun variaj frekvencoj, atingpovo kaj faskoĵeteco.

Ilia senpera atingo kontraŭ la homoj estas juĝata nula, manke de pruvo de la malo. “Pro la mallongeco de la mikroondaj impulsoj, klarigas s-ro Debout, ne estiĝas skuo de la akvaj molekuloj, kapablaj okazigi altigon de la korpa temperaturo.” Alimaniere dirate, la mikroondoj ne havas, teorie, tempon por “kuiri” la vivajn estaĵojn ĉeestantajn en ilia efik-radiuso — escepte en kazo de difekto, kiu estigus longtempan eksponon. Ĉiuj elektraj kaj elektronikaj ekipaĵoj, kompense, estas difekteblaj far’ de tiuj impulsoj. Des pli ke la miniaturigo de la komponantoj pligrandigas ilian sentivecon je la elektromagneta ĉirkaŭaĵo.

De la fino de la jaroj 1980, en Kalifornio, la usona laboratorio Lawrence Livermore, tiu de Los Alamos, kaj laboratorio de la US Air Force, gvidis esplorprogramojn pri tiu tipo de armiloj. Tion atestas la raportoj publikigitaj, depost 1988, de ties esploristoj*, kaj ankaŭ la sekretaj konferencoj organizitaj pri tiu temo en 1993 en Los Alamos, en la ĉeesto de parlamentanoj kaj reprezentantoj de la US Navy kaj de la US Air Force. De la mezo de la jaroj 1990, la buĝetaj dokumentoj mencias ankaŭ la FMP-programojn, tamen sen doni detalojn.

* interalie Robert Antinone kaj W. C. NgD: “HPM (High Power Microwave) Testing of Electronic Components”, Lawrence Livermore National Laboratory, Livermore, Kalifornio, 10a de majo 1989.
Provo en vera grandeco

En 1994 okazis unuaj provoj por finrealigi protekt-sistemojn kontraŭ la e-bomboj, destinataj inter alie al la aviadiloj F-16. En 1996, la studo transiras al la stadio de la informadika modeligo. En la sama jaro estus subskribita la unua kontrakto pri disvolvo, kun konstruisto (kies nomo ne estas publikigita) por produkti generatoron*.

* “ RDT&E exhibit R-2 ”, (neklasifikitaj buĝetaj dokumentoj), 1996, Defense Technical Information Center, Fort Belvoir (VA).

En 1977, provo en vera grandeco estas efektivigata en Kalifornio, havante kiel celon, helikopteron. Ekde 1998, komencas la pli konkreta fazo de disvolvo, post “la demonstro de la operacia ebleco por la FPM detrui difinitajn celojn en natura ĉirkaŭaĵo kaj la validigo de la postulitaj kriterioj por la uzo de tiaj sistemoj”*. La jaro 2000 estas tiu de la ekfabrikado de unu-impulsa armilo, destinata kontraŭi la kontraŭ-aviadajn defendojn

* “ RDT&E exhibit R-2 ”, 1998.

Verŝajne, Usono posedas FPM-armilojn muntitajn sur misiloj kaj planas instali iujn el ili sur aviadiloj kun kaj sen pilotoj. Kompense, ĝi malpli antaŭeniris en laprogramoj pri defendo kontraŭ tiatipaj aparatoj. Laŭ kapitano Tom Jost, de la Sekureca Centro de la Aera Forto (Air Force Safety Center), la programoj entreprenataj por studi la vundeblecon de la aparataroj kaj de la homoj kaj eltrovi protektajn kaj defendajn rimedojn finrezultos al konkretaj kaj ampleksaj aranĝoj en la mezo de 2003*.

* Tom Jost: “DEW Safety Policy Development Plan”, 24a de junio 2002.

Francujo, siaflanke, kondukas esplorojn pri variaj aspektoj, helpata de universitataj laboratorioj (Limoĝo, Lilo) kaj inĝenieraj lernejoj (“Supélec” kaj Politekniko, sur la ebenaĵo de Saclay), “sed nenia programo pri disvolvo estas decidita”, asertas, por la DGA, s-ro Debout. Kiel inkludi FPM-armilojn en la diversaj ekipaĵoj? Kiel garantii la taŭgecon de la rimedoj rilate al la celo, eviti damaĝi amikojn aŭ fordoni tiun teknikon al malamikoj pro, ekzemple, perdo de ekipita misilo? Jen estas iuj el la elvokataj demandoj. Krom Usono, kiu ŝajnas esti parte solvinta aŭ ignorinta tiujn problemojn, la plej antaŭenirintaj estus, se oni kredas la raportoj de la usona defend-departemento, la britoj, la germanoj kaj ĉefe la rusoj

En 1998, laŭ la sveda ĵurnalo Svenska Dagbladet, Aŭstralio kaj Svedujo aĉetis de Rusujo, celante teston, malgrandan FPM-armilon kontraŭ ĉirkaŭ 150 000 dolaroj (tiom da eŭroj). Kaj, de oktobro 2001, la rusa socio Rosoboronexport proponas ekipaĵojn apartenantajn al tia kategorio — el kiu la Ranets-e, movebla defend-sistemo efikanta en radiuso de 10 km kun impulsoj de 10 ĝis 20 nanosekundoj kaj povo de 500 megavattoj.

En aŭgusto 2002, la usona sekretario pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, komprenigis, ke tiaj armiloj — rigardataj en Usono kiel “ne mortigaj”* — povus ankaŭ iĝi parto de la usona armilaro en okazo de konflikto kontraŭ Irako: Li kontentiĝis respondi “You never know” (“Kiu scias?”). Por s-ro Debout, e-bombo aŭ ne, la “pura milito” restas sensenca koncepto: “Mi rifuzas kvalifiki tiun amilon kiel nemortiga. Imagu, ke trafik-aviadilo estus trafita de tia sistemo...”

* Vd Steve Wright: “Hypocrisie des armes non létales”, (hipokriteco de la nemortigaj armiloj), Le Monde diplomatique, decembro 1999.

“Armilo por okazigi akcidentojn”, konkludis, kiel filozofo, Paul Virilio.

Karin POUPÉE