Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post kiam la ceteraj proksimaj familianoj mortis en vendettoj kaj en la bombadoj de la milito en 2001, Sharoukh Khan ekiris por trovi sian Edenon en Anglio. Li havis mapon, iometon da mono kaj la grandegan konvinkon, ke li estas survoje al nova vivo. Li sukcesis atingi Bulgarion, estis elpelita al Turkio, kaj nun estas senespera, senhava kaj sola en Istanbulo. Li ankoraŭ ne aĝas 20 jarojn.
Timemaj ridetoj momente kaŝis liajn maltrankvilon, timon kaj konstantan angoron. Li sidis sur la seĝo fiksrigardante la plankon, kunfrotis la manojn, levis la okulojn kaj ridetis, ekrevenis al sia mondo, diris malmultajn vortojn angle per pakistana akĉento, kaj poste eksilentis denove.
Ni unue renkontiĝis en la oficejo de iu neregistara organizo. Mia amiko, psikologo, kontaktis min pri tio, ĉu juna afgano povus viziti kursojn ĉe la universitato kie mi instruis. Mi promesis helpi. Nia renkontiĝo estis nelonga. La afgano jen montris rideton jen timon, kaj silente aŭskultis nin. “Ĉu vi timas?” mia amiko demandis. “Jes,” li respondis, rigardante la plankon. Mi donis al li mian telefonan numeron, manpremis al li kaj malaperis. La dato estis la 23-a de januaro 2003.
La eventuala studento hejmenrevenis. Poste, je la 21-a de marto 2003, li englutis manplenon da piloloj kaj esperis morti, post kiam la Alta Komisiito de la Unuĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj (AKUNR) en Ankaro malakceptis lian peton pri azilo. Irana sinjorino, ĉe kiu li trovis rifuĝon, savis al li la vivon.
Li nomiĝas Shahroukh Khan, naskiĝis en Kabulo antaŭ 18 aŭ 19 jaroj, kaj estas afgana rifuĝinto en Istanbulo. Li estas timema kaj milda, knabeca kaj ĝentila. Tiu ne estis lia unua provo sin mortigi. Lia patro estis murdita en oktobro 2001. Usonaj bomboj detruis la familian hejmon kaj, iom poste, mortigis lian patrinon kaj du pli junajn gefratojn. La fremduloj venis por liberigi afganojn de la Talibano, sed ili alportis donacojn de rubo, polvo, kadavroj kaj sango. Tiel finiĝis la mondo, kiun Shahroukh konis, kaj li trinkis venenon por ke ankaŭ li mortu, sed najbaro lin savis.
Li dividas sian vivhistorion kun multaj gejunuloj de Centra Azio ĝis Afriko, kun ĝiaj ĉapitraj titoloj de civila milito, bombado, etna elpurigo, militoj de superrego. Li estas soleculo kiu serĉas novan hejmon: lia espero pri tiu hejmo, ĝuste en tiu Usono kiu detruis liajn hejmon kaj familion, disfrakasiĝis kiam la AKUNR malakceptis lian kazon.
Mi sciigis al li mian propran vojaĝon, nome verki libron pri la historioj de migrintoj. “Ĉu vi verkos mian historion?” li demandis. Li deziregis rakonti sian historion al la mondo. Jen do ĝi estas.
Shahroukh havas malaltan staturon. Li ne aspektas pli aĝa ol 16 jaroj sed priparolas sian vojaĝadon kiel maljunulo. Li transiris kvin landojn kaj kvar landlimojn, sole kaj sen iuj ajn kontaktuloj; laŭiris la vojon de urbo al urbo, provinco al provinco, kaj landlimo al landlimo, kun nur mapoj kiel gvidiloj. Bulgara soldato frapis lin sur la kapon per la mapo kiun li trovis en la sako portata de Shahroukh. Vidante afganan adoleskanton transiri la landlimon sole kaj sen kontrabandisto, la soldato konsterniĝis. Shahroukh ridis, rakontante al mi la historion.
Shahroukh bone planis la itineron por atingi sian finan cellokon en la Okcidento. Iun frostan posttagmezon, en kafejo sur strato Istiklal en Istanbulo, li desegnis por mi mapon, zorgeme lokis siajn transitajn landojn, skribis la nomojn de la urboj kiujn li trapasis, kaj instruis al mi lecionon pri la geografio de landlimoj. Li trankvile klarigis, kiel li studis la mapon de Eŭropo kaj elektis sian itineron, kaj poste transiris landlimojn, grimpis sur montojn kaj marŝis trans la plej malglataj terenoj. Li esperis atingi Anglion, trapasinte Iranon, Turkion, Bulgarion, Jugoslavion, Hungarion, Aŭstrion kaj Belgion, sed oni haltigis lin en Bulgario.
Kiam ni unue renkontiĝis en januaro, li loĝis en pensiono apud Aksaray en Istanbulo, dividante ĉambron kun ruso kaj du turkoj, dormante, sidante, vizitante sian preferatan moskeon kaj foje lernante la turkan lingvon. Lia plej intima amiko estis 14-jaraĝa iraka rifuĝinto kiu ankaŭ ne havis familianojn ĉar ili estis mortigitaj de fremdaj bomboj de liberiĝo en la antaŭa Golfa Milito. La amiko foriris de Irako por iri al Irano, loĝis tie dum du jaroj, kaj neleĝe eniris Turkion serĉante azilon. Mi demandis al Shahroukh, kiom ofte li renkontas sian irakan amikon. Li diris, ke ili renkontiĝis nur unu fojon en Ankaro, survoje al siaj intervjuoj pri azilo ĉe AKUNR. Ili kune pasigis unu tagon, ĉiu aŭdis la historion de la alia, ili sentis reciprokan simpation, kaj amikiĝis. Ili neniam plu renkontiĝis persone, sed foje interparolis telefone. Shahroukh tiel trovis iun, kun kiu interparoli, kun travivaĵoj kiel la siaj. Post nelonge la konversacioj ĉesis.
Shahroukh sopiris amikecon kaj deziris esti akceptita de aliuloj kiuj ne perfidos lin, kaj donos al li rifuĝon kontraŭ lia soleco. Li amikiĝis kun ĉiu, kiu kondutis al li bonkore kaj aŭskultis lian historion. Salim, kiu estis lia samklasano dum ses jaroj, telefonis al li okaze de unu el niaj renkontiĝoj en Aksaray. Shahroukh ĝojegis, ridadis longan tempon, kaj rakontis al mi historiojn pri Pakistano. “Salim estas mia plej intima amiko. Li telefonis de Peŝavaro, Pakistano,” li ripetadis.
La alia amiko de Shahroukh estis Yusuf, 20-jaraĝa turka manlaboristo el Adano. Ili renkontiĝis je la unua tago kiam Shahroukh alvenis en Istanbulo, timema kaj malfidema. Yusuf, nekonato, proponis al li turkan gastamecon, helpis lin trovi ĉambron, gvidis lin tra la urbo, kaj donis al li la amon, kiun li ne spertis ekde lia foriro de Afganio. Antaŭ ol Yusuf foriris por edziĝi en sia hejmurbo, li donis al Shahroukh poŝtelefonon, kiun li tenadis en sako dum preskaŭ unu monato. Li montris ĝin al mi iun tagon. “Imagu! Mi kun telefono!” li diris ridetante. Ĉi tiu estis vojo al normaleco kaj la ekstera mondo. Unuafoje li havis sian propran telefonon, numeron, kiun li povas doni al siaj tre malmultaj amikoj: identecon.
Je la fino de nia dua renkontiĝo, mi jam fariĝis al li amiko, nekonato kiun li povas fidi. Mia vivo en Istanbulo sentigis al li sekurecon. Mi kondukis lin por viziti la universitaton. Li estis trankvila, feliĉa kaj parolema. Li promenis tra la universitatejo, admiris la belecon de la medio, kaj rakontis al mi historiojn pri sia pasinteco kaj siajn revojn pri la estonteco. Ni promenis laŭ la bordo de la Bosporo. La vetero estis varma, la aero pura, la perspektivo majesta. La mevoj, fiŝkaptantoj, kaj la suno rebrilanta sur la akvo, ĉio larĝigis la rideton sur lia vizaĝo. Jen mondo kiu malsamas lian pasintecon, kiel ankaŭ la solecan estantecon en Istanbulo. La tago koncize prezentis al li la mondon de la bonŝancaj aliuloj. “Tiu estis unu el la plej bonaj tagoj de mia vivo,” li diris al mia amiko la psikologo.
Mi rimarkis, ke la ŝuoj de Shahroukh estas kadukaj, neadekvataj kontraŭ istanbula vintro. Li diris: “Ili vojaĝis tre longan distancon de Afganio al ĉi tie.” En ili li transiris Pakistanon kaj Iranon, marŝis trans la montaro inter Irano kaj Turkio, pluiris al Vano kaj Istanbulo, trapaŝis la landlimon kun Bulgario, kaj revenis al Istanbulo post sia aresto. La ŝuoj sciis la historion de lia vojaĝo. Li ŝercis pri la ŝuoj, li dronis en malĝojo, kaj poste resaltis. “Mi ĉiam tenos ĉi tiujn ŝuojn,” li diris je la tago kiam li aĉetis paron da botoj kontraŭ la vintro.
Mi konatigis lin al miaj studentoj, kaj provis krei por li reton da fidebluloj. Mi kondukis lin al mia hejmo. Li ridetis pli ofte, foje ŝercis, sentis sin pli normala. Iam li diris al mi, ke li deziras fariĝi piloto. Post unu horo li diris, ke lin interesas matematiko. “Eble fariĝi piloto ne estis bona ideo,” li diris. Instruado scivoligis lin. Instruistoj estas respektataj. Ĉiuokaze, li deziris daŭrigi sian edukadon kaj lerni sep aŭ ok lingvojn. Lia iraka amiko parolas kvar lingvojn, Shahroukh diris admire.
Ekde infanaĝo, la vivon de Shahroukh formadis delokiĝo, perforto, venĝo, kaj milito. Lia praavo forrabis fraŭlinon el alia klano kaj edziĝis al ŝi. Ŝiaj fratoj perforte reprenis ŝin post kiam ŝi naskis la avon de Shahroukh. La praavo mortigis unu el la fratoj. La familio ĵuris fari venĝon. La patro de Shahroukh sciigis la historion al li, dum li plenkreskiĝis en Kandaharo. La patro vivis timante, atentante ŝuldon de sango surprenitan antaŭ sia naskiĝo. Por protekti sian plejaĝan filon kontraŭ perforto, li sendis Shahroukh por studi en Pakistano. “Li volis, ke mi ne estu la sama, kiel la aliaj en Afganio,” Shahroukh diris. Dum la civila milito detruadis Afganion, Shahroukh spertis relativan pacon en Pakistano. Li loĝis kiel rifuĝinto, vizitadis liceon, lernis la anglan, kaj ekentuziasmiĝis pri la sciencoj. Ĉio ĉi finiĝis en oktobro kaj novembro 2001.
La patro de Shahroukh savis sian filon de triba venĝo, sed en oktobro 2001 li mem estis murdita pro la vendetto. Ĉi tion oni sciigis al Shahroukh telefone, kaj li elafliktiĝis. Li funebris pro sia patro, observis internaciajn okazintaĵojn kaj restis en Pakistano preparante sin por ekzamenoj. Poste, en novembro, bomboj trafis lian hejmon en Kandaharo, mortigante lian tutan familion: laŭ la nuna termino, “kromdamaĝo”. Telefona alvoko al Pakistano informis lin, ke li estas orfo.
Shahroukh rapidiris hejmen, entombigis siajn karulojn, adiaŭis al la finaj restaĵoj de sia familio kaj intencis mem morti. “Bedaŭrinde ili savis min, bedaŭrinde je mi,” li diris. Li decidis forlasi Afganion kaj ĉiujn siajn dolorajn memorojn.
Li kontante vendis la familian loĝteron por mil dolaroj por financi la vojaĝon: lia sako enhavis personajn dokumentojn, kaj lian fidelan paron da ŝuoj. Li negocadis kun kontrabandistoj kaj lokaj enloĝantoj, intertraktadis kun la polico, kaj pacience transiradis landlimon post landlimo. Vojirinte tri monatojn, li foriris de Afganio por iri al Pakistano, foriris de Pakistano kaj eniris Zahedanon en okcidenta Irano, veturis aŭtobuse al Teherano kaj poste al Isfahano, pluiris al Urumieh en okcidenta Irano, kaj gvidis sin al la turkia landlimo.
Tie, Shahroukh renkontis vilaĝanon al kiu li diris, ke li estas afgano kaj serĉas helpanton por transiri la landlimon. La vilaĝano promesis helpi lin por cent dolaroj, multe malpli ol la kutima prezo. “Li estis nur vilaĝano, ne kontrabandisto” Shahroukh diris... La viro kondukis lin trans la landlimo kaj rekte al Van. Depreninte 300 eŭrojn de Shahroukh, la vilaĝano hejmeniris. Shahroukh pluiris al Istanbulo, aĉetis mapon de Eŭropo, faris siajn planojn kaj suriris aŭtobuson al Edirno, apud la landlimo kun Bulgario.
Trajno ligis Edirnon al Bulgario. Li trovis la trakon sur la mapo, paŝis al la fina haltejo en Turkio, kaj atendis ĝis la suno subiris. Tiu estis la 17-a nokto de Ramadano. “Mi malfastis kiam la suno subiris kaj sekvis la trakon al Bulgario”. Li paŝadis dum kelkaj horoj, supersaltis barilon, ne sciante ĉu li jam atingis Bulgarion. “Ĉie nebuliĝis”. En mallumeco, malvarmiĝinta, sola, Shahroukh vidis forajn lumojn. Supozante, ke ili estas domlumoj, li pluiris trankviliĝinte, kaj ne haltis ĝis li vidis soldatojn kun fusiloj. “Mi sciis, ke mia vojaĝo finiĝis,” li diris al mi kun petolema rideto.
Shahroukh estis arestita kaj enkarcerigita dum du tagoj kaj noktoj. La bulgaroj deprenis liajn etan valizon kaj posedaĵojn, kaj 400 eŭrojn. Poste, ili transdonis lin al la soldatoj je la dua horo matene. La soldatoj kondukis lin al la landlimo, ĉirkaŭis kaj piedbatis lin kaj instigis siajn hundojn ataki lin. “La hundoj mordis min. Mia kruro forte sangis. Mi apenaŭ povis paŝi.”
La soldatoj montris al li kotan kampon kiu apartigas Bulgarion de Turkio, ordonis al li transiri ĝin, kaj pafis ĉielen por timigi lin. “Mi ne timis iliajn pafilojn, nek morton. La koto atingis miajn genuojn. La mordo sangis. Mi metis koton sur la vundon por ĉesigi la sangadon.” Shahroukh atingis la turkian flankon de la landlimo. Ellaciĝinte, li ripozis ĝis tagiĝo, paŝadis dum kelkaj horoj ĝis kiam li aŭdis la azanon, la preĝalvokon. Li troviĝis en Turkio. Restis al li nur 20 eŭroj.
Dum li estis detenata, Shahroukh renkontis simpatian iranan rifuĝinton, arestitan pro provo transiri la landlimon. “La iranano tre bone parolis la anglan” kaj informis al Shahroukh pri la AKUNR en Istanbulo. Shahroukh sukcesis atingi Edirnon kaj veturis aŭtobuse al Istanbulo. Tie, li petis azilon ĉe AKUNR (li estis atendanta decidon kiam ni unue renkontiĝis).
Proksimume unu semajnon post nia unua renkontiĝo, li diris telefone: “Ĉu ni povas renkontiĝi hodiau? Estas urĝa afero pri kiu mi devas paroli al vi.” Jam tiun tagon ses telefonalvokoj de li ne trafis min; ne povante kontakti min, li telefonadis foje-refoje. Ni do aranĝis rendevui ĉe la restoracio McDonald’s sur strato Aksaray, kie mi kutime rendevuis kun ĉiuj miaj rifuĝintaj kontaktuloj. Tian urĝan alvokon ĉiam sekvis sciigo pri aresto, financa krizo aŭ aliaj problemoj kiujn ili ne povas solvi. Sed kiam li alvenis, li estis ĝojega, salutis min kun larĝega rideto, kaj baldaŭ sciigis al mi tion, kio tiel urĝas. Honteme kaj ekscitite li petis: “Bonvole fotu min.”
Mi jam sciigis al Shahroukh, ke mi faras fotojn por mia libro. Ĉu li deziras, ke mi inkludu foton de li? Sed la foto ne estas por publikigo. Ridante honteme, li rakontis al mi pri renkontiĝo en moskeo, je posttagmezo kiu malsamis ĉiujn de lia vivo. Antaŭ unu-du semajnoj en la Moskeo Suleymaniye, liaj preĝejo kaj rifuĝejo, li renkontis francan fraŭlinon. Eĉ antaŭ la renkontiĝo, la moskeo vekis internan pacon en lia animo, forprenante lin el lia malfeliĉa vivo kaj sentigante al li sekurecon. Pro enuiĝo en la pensiono, kaj manko de mono por kafejoj kaj restoracioj, li trovis sin en la moskeo tagon post tago. “Tre stranga afero allogas min al ĉi tiu moskeo. Kiam mi ekaŭdas la azanon, mi rapidas ĉi tien. Mi deziras veni pro la preĝoj. Mia animo sentas feliĉon post kiam mi preĝas en ĉi tiu moskeo.” Sole tie li sin sentis tiom paca.
En la korto de la moskeo, iun sunan posttagmezon, li rimarkis belan fraŭlinon, solan, kiu fiksrigardis la malaltajn kupolojn ĉirkaŭ la moskeo kaj skizis sur blankajn desegnoblokojn. Nekonata sento ekestiĝis en li. Nepripensinte, li trovis, ke li staras apud la fraŭlino, ridetante, rigardante la kupolojn. Unuafoje li trovis allogaĵon krom preĝoj.
Ŝi estis studento pri arkitekturo kaj demandis al Shahroukh pri la nomo de la konstruaĵo. “Mi ne scias. Ankaŭ mi estas turisto,” li respondis. Li estis elprenita el la vivo de rifuĝinto. Timante, ke ŝi ne ŝatos lin, kaj helpe de sia pakistan-angla akĉento, li prezentis sin kiel hinda turisto. Li ne deziris esti afgano. “Mi mensogis al ŝi. Mi timis, ke ŝi ne parolos al mi. Ĉiuj kredas, ke afganoj estas teroristoj.” Li mensogis pri sia identeco, kaj ĝuis esti ne-afgano dum unu posttagmezo. “Mi devos diri al ŝi la veron.” Li demandis, kiel li povas malkaŝi sian veran identecon al la fraŭlino. Ŝi havas familion, naskiĝis en respektata kaj enviata lando, kaj vojaĝas ĉirkaŭ la mondo. Tio tute mankis al Shahroukh. Sed dum unu posttagmezo, li estis turisto, egalulo de ĉiuj vizitantoj al lia favorata preĝejo.
Poste li revenis al Aksaray, denove rifuĝinto. Karmemora al li estis tiu tago. “Tro mallonga, mi bedaŭras.” Ŝi venis en lian vivon, dolĉigis lian tagon, profunde lin kortuŝis kaj postlasis al li memoron, kiun li tenos en sia koro dum multaj jaroj. Dum sep mallongaj horoj ili promenis en la stratetoj apud Sultanahmet, interparoladis, ĝuis la simplan vivon kaj adiaŭis kiam ŝi suriris la plej malfruan trajnon al Orienta Eŭropo. Shahrouk staris en la stacio, rigardante dum ŝi malaperis en la mallumon sur trajno kiu transiros landlimon, kien li ne povas iri. La bruo de ĝia motoro jam ne aŭdeblis. Ŝi foriris por daŭrigi siajn studojn en Hungario, sed ŝi ne forgesis lin. Ŝi skribis retpoŝte al li de Budapeŝto kaj petis fotojn.
Shahroukh volis montri al mi la lokon kie li renkontis ŝin. Ĉe la pordego de la moskeo Suleymaniye, liaj vizaĝo kaj okuloj brilis ĝoje pro nova sento, sento kiu kuracis lian animon. Li parolis pri la vido de virina beleco ne kaŝvestita per la burko aŭ strikta hiĝabo de Peŝavaro kaj Kandaharo.
Kvankam tage la moskeo estis populara kaj al turistoj kaj al preĝantoj, fruvespere ĝi preskaŭ malpleniĝis. Ni paŝis kviete inter la altaj kolonoj, fiksrigardis la pentraĵojn kaj flustris pri la grandiozeco de la loko. “Stranga silento,” Shahroukh diris. Estis la horo por vespera preĝado.
Aŭdiĝis nur la birdoj flugantaj malalte en la korto, la muziko de la azano, la eĥo de la paŝoj de preĝontoj. La sunsubiro estis glora, vidate de tiu loko sur la montetosupro de Suleymaniye. Estis pace. Mi rigardis, dum la preĝontoj lavis la vizaĝojn kaj manojn en la korto. La sono de akvo terenfalanta harmoniis kun la birdoj kaj la azano. Mi atendis Shahroukh.
Noktiĝis antaŭ ol li elvenis post siaj preĝoj, trankvile, pace, preta por montri al mi la lokon mem kie li renkontis ŝin. La korto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo nun havas plian signifon: ĉi tie li adoris Dion, kaj eltrovis ĉi tie amoron. Li estis ekstaza, memorante ŝin. La Suleymaniye estis doninta al li dozeton de amo. Shahroukh elekstaziĝis.
Unuafoje depost kiam li forlasis Kandaharon, lia vivo ŝajnis preskaŭ normala. Li ankoraŭ loĝis en la pensiono, serĉis laborpostenon, kaj komencis viziti kursojn ĉe prestiĝa universitato. Liaj revoj esti studento realiĝis, kaj li elektis kursojn pri matematiko, fiziko kaj komputeristiko. Li sciigis al mi ekscitite pri novaj aferoj kiujn li lernas kaj la plezuro viziti kursojn.
Sed la intertempa malpremiĝo ĉesis kiam la preparoj komenciĝis por la iraka milito. Registaroj kaj NRO-oj refaris planojn kaj prioritatojn, malpliigante elspezojn, ŝparante pro la milito. Shahroukh estis deprenita de la listo de prioritatoj. La NRO kiu helpis lin, ĉesigis lian financon. Li denove senmoniĝis. Viziti kursojn jam ne eblis. Li retiris sin al sia pensiono. Ĉi tiel komenciĝis nova ciklo da okazoj.
Mi foriris de Istanbulo por veturi al Ateno pro verkado. Post tri semajnoj Shahroukh skribis: “Mi havis tre malbonan sperton ĉi-semajne. Bonvole revenu post nelonge.” Tri kontrabandistoj, bangladeŝano kaj du turkoj, batadis lin ĉe la pensiono. La bangladeŝano eniris lian ĉambron kaj ordonis lin renkonti ilin ekstere. Li rifuzis, kaj la viroj batis lin. Ili forrabis lian amatan poŝtelefonon. La polico ilin arestis kaj sovaĝe batadis. La bangladeŝano estis deportita al Irano. La turkoj estis liberigitaj. “Ili ne redonis mian poŝtelefonon,” Shahroukh diris malgaje.
Shahroukh forlasis la pensionon kaj trovis rifuĝon ĉe bonkora turko kiu permesis al li tranokti en sia apartamento en Aksaray. Rifuĝintino el Irano akceptis lin kiel filon kaj donis al li la patrinecan amon, kiun li sopiris. Li pasigis multajn horojn kun ŝi kaj ŝiaj du infanoj en la subtera karcero en Aksaray kiu estis al ili hejmo, kaj atendis sciigon de la AKUNR pri sia peto por azilo. Tiu estis la fina espero. “Mi estas tre maltrankvila. Ne estas sciigo de la UN. Kial mia kazo okupas tiom da tempo?” li skribis en sia fina retpoŝta letero antaŭ ol mi revenis. Ni aranĝis rendevui ĉe Placo Taksim.
Sabaton la 22-an de marto, tagmeze, mi entuziasme iris al la placo. Li chiam estis akurata. Li ne estis tie. Mi atendis. Li ne aperis. Post duonhoro mi revenis al mia apartamento, telefonis al lia irana surogato-patrino kaj demandis kie li estas. “Bonvole venu tien ĉi por lin viziti?” ŝi petis. “Hieraŭ li englutis troan dozon por sin mortigi. Mi ne scias kion fari. Venu por helpi, mi petas.”
Ŝokite, mi rapidis por viziti Shahroukh. La lastan okazon kiam ni renkontiĝis, li estis tre feliĉa, pozante por mia fotilo kaj parolante espereme pri sia estonto. Nun, li resaniĝas post provo sin mortigi en la domo de amika nekonato. Je la antaŭa tago, oni malakceptis lian peton al AKUNR por azilo: nur la kutima letero de malakcepto kun hoketo en kadro kaj unulinia klarigo de ĝia decido. Li ne kvalifikiĝas por la statuso de rifuĝinto laŭ la Konvencio pri Rifuĝintoj. Li jam ne estas “persono kiu koncernas” AKUNR-on, ne kvalifikiĝas por protekto. “Miaj revoj finiĝis,” li diris. “Mankas hejmo por mi en tiu ĉi mondo. Mi diris la veron al ili pri mia vivo. Kial ili ne akceptis min?”.
La UN rifuzis lian pledon por protekto. Tamen al multaj irakaj militistoj, kiuj turmentis kaj torturis civilulojn, oni donis azilon kaj helpon por reloĝiĝi en Usono. Ili estis “personoj kiuj koncernas”, protektataj de la UN kaj la Okcidento. Hoketo en kadro sur fotokopiita demandilo finis la esperojn de Shahroukh. Li enviciĝis inter dekmiloj da migrintoj kaj azilopetantoj, homoj kiuj transiras multajn landlimojn, vivas en senhaveco, ekzistas en la marĝenoj de negastamaj socioj kaj revas pri pli bona estonteco.
Shahroukh nun loĝas kontraŭleĝe en Turkio. Li ne havas monon kaj ne estas permesite, ke li laboru. Lia sola alternativo estas transiri Fortikaĵon Eŭropon por atingi sian Edenon en Anglio.
Behzad Yamaian