Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekonomiaj kaj sociaj kialoj de prostitucio

Unu el la gravaj progresoj enkondukitaj de feminismo estas, ke ĝi senhavigis prostitucion je io, kio antaŭe banaligis ĝin. Ekde nun, uzi servojn de prostituitino ne plu estas banala ago, ordinara afero de vira seksa vivo, sed vera deviiĝo. Tiom ke Svedio, ekz., igis en 1999 tiun agon jure kondamnenda. Ĉe la “oferta” flanko, t.e. la personoj, kiuj prostituiĝas, la rigardmaniero ankaŭ evoluis: la morala kondamno, kiun suferis la “pekaj virinoj” lasis lokon al pli kompatema rigardo. Ne plu kulpantoj pri diboĉinstigo kaj disvastigo de seksaj malsanoj, prostituitoj hodiaŭ estas konsiderataj ĉefe viktimoj (de soci-ekonomiaj malfacilaĵoj, de psikaj mankoj, aŭ de la prostituisto-perforto).

Tiu ĉi pozitiva evoluo estas tamen nur nekompleta kaj fragila. Fragila ĉar retroiroj ĉiam eblas, kiel montras la ĵusa decido de ministro Nicolas Sarkozy, revivigi la malpermeson de pasiva seksvarbado, kiu malaperis de la punkodo en 1993. Revenas ja sur la tagordo punprema logiko, kontraŭanta la helpan sintenon, kiun Francio ekprenis en 1960; tute certas ties malutilaj konsekvencoj al prostituitoj (pliigita eksterleĝeco, pliigita senŝirmeco, sensekureco, aideso-risko kaj dependeco de prostituistoj*. Nekompleta, ĉar la bildo de prostituciado pripentrita de granda parto de feministoj kaj aboliciistoj* plej ofte forgesas unu el ties tamen esencaj aspektoj, la socian dimension. Tiu ĉi forgeso ne nur kondukas al nekompleta reprezento de la prostituo-mondo, sed ankaŭ kaj ĉefe ĝi nepre rezultigas principajn deklarojn, kiuj malkoincidas kun la atendoj, la zorgoj kaj realaj bezonoj de la prostituitoj.

* La fakto “ĉiumaniere, inkluzive per vestoaspekto aŭ sinteno, varbi publike por instigi al seksaj rilatoj kontraŭ mono aŭ pago-promeso” konsistigas agon punindan per 3750 €-monpuno kaj sesmonata malliberigo.
* Oni tiel nomas la organizojn kiuj favoras abolicion de prostitucio, inter kiuj la ĉefaj estas en Francio Le Mouvement du nid (La nesto-movado), la Fondation Scelles (Scelles-fondaĵo) kaj Mouvement pour l’abolition de la prostitution et de la pornographie (Movado por abolicio de prostitucio kaj pornografio).

La ligoj inter prostituado kaj socia senŝirmeco estas ne nur forgesitaj, sed ankaŭ neitaj. Aboliciistino eĉ skribe asertis, ke “prostituitinoj venas el ĉiuj sociaj tavoloj” kaj ke “prostituiĝo ne plu estas apartaĵo de nuraj ekonomie malfavorataj kategorioj”.* Tian aserton tamen kontraŭdiras ĉiuj iom seriozaj studoj kaj esploroj pri sociaj originoj kaj personaj vivovojoj de prostituitoj. La studo de François Rodolphe Ingold ĉe 341 parizaj geprostituitoj montras troan proporcion (41%) de uloj el “malriĉa aŭ tre malriĉa medioj, foje eĉ marĝenaj medioj”* Siaflanke la norvega enketo de Cecilie Høigård kaj Liv Finstad konkludas, ke “estas virinoj el laborista klaso kaj subproletaro (“lumpenproletariat”) kiuj rekrutiĝas por prostituo”*. François-R. Ingold ankaŭ montras, ke la lerneja nivelo de la prostituitinoj estas tre malalta:”Kiam ekzistas profesia edukeco (ĉe 52% de la prostituitoj) ĝi estas preskaŭ ĉiam nur elementa, kaj tre malofte sankciita per diplomo”.*

* Claudine Legardinier: “La Prostitution”, Tuluzo, Milano, 1996, p.16.
* François-Rodolphe Ingold: “Le Travail sexuel, la consommation des drogues et le HIV” (Seksa laboro, drogo-konsumado kaj HIV), Parizo, IREP, 1993, p. 54.
* Cecilie Høigård, Liv. Finstad: “Backstreets. Prostitution, Money and Love” (Strataĉoj. Prostituo, mono, kaj amo), Kambriĝo, Polity Press, 1992, p.15.
* Verko cit., p. 54 .

Plie, la vivkondiĉoj de prostituitino estas plej necertaj. Studo farita en 1995 ĉe 355 geprostituitinoj kiuj laboris en diversaj francaj urboj montras, ke 61% ne havas socian sekurecon, nur la duono disponas pri vera loĝejo, dum 41% loĝas en hoteloj kaj 2% estas senhejmuloj.* Tiu studo emfazas ankaŭ la oftecon de agresoj: triono de la pridemanditoj estis agresitaj almenaŭ unufojon inter januaro kaj majo 1995.

* Anne Serre kaj al., “Conditions de vie des personnes prostituées: conséquences sur la prévention de l’infection à VIH” (Vivkondiĉoj de prostituitoj: konsekvencoj por Aidoso-prevento), Revue d’épidémiologie et de santé publique (Revuo de epidemiologio kaj publika sano), 1996, vol. 44, n°XX??

Ĉi tiuj faktoj invitas koncepti prostitucion ne nur kiel unu el la plej krudaj esprimoj de vira dominado , sed ankaŭ kiel unu el la plej ekstremaj manifestacioj de ekonomiaj kaj sociaj rilatoj. Oni povas kompreni la signifon de prostituo nur konsiderante la fermitecon de la labormerkato por la ekonomie plej malhavaj frakcioj de la popolo (kaj aparte la ina frakcio),

Vendi sian korpon, aŭ pli ĝuste ludoni ĝin por seksa uzo, estas unu el la lastaj eblaj rimedoj, kiam la laŭleĝaj manieroj akiri monon (ĉefe per laboro aŭ per socihelpaj enspezoj) estas malhaveblaj. Prostituado estas parto de neformala ekonomio, same kiel agadoj kiaj ŝtelo, drogovendado, almozpetado aŭ eĉ, en landoj kie ĝi estas lukra (Usono) la vendado de propra sango. Tial, male al asertoj de iuj prostituitino-asocioj, aŭ iuj feministoj kiuj defendas la “liberecon je prostituiĝo” , enpaŝi en la aĉetebla seksoservo neniam estas propravole decidita ago. Frukto de malhavo de aliaj ekzistorimedoj, tiu ago ĉiam rezultas el trudo, aŭ, apenaŭ pli bone, el rezignacia submetiĝo, adaptiĝo al situacio de manko, senhelpa mizerego aŭ perforto.

Tiu truda aspekto estas pli rekte sentebla ĉe la plej malfirmaj, malcertaj kaj plej dominataj tavoloj: vagantaj junuloj kiuj ne rajtas ricevi la minimuman enspezon (RMI) antaŭ sia 25a jaro, toksomaniuloj, kiuj urĝe bezonas la necesajn sumojn por aĉeti la dependigajn produktaĵojn , patrinoj izolitaj aŭ fremdaj sen paperoj, al kiuj la sociaj monhelpoj estas malhaveblaj... Ĉiuj tiuj ofte ne vidas alian rimedon por pluvivi (eventuale por vivteni siajn idojn) ol akcepti la proponojn de viroj proponantaj pagi seksan rilaton.

Sed oni scias, ke trudo ne estas nur ekonomia; povas temi pri tiu miksaĵo diversproporcia de emocia ĉantaĝo kaj fizika perforto, kiun kutime uzas la prostituistoj. La ĵusa apero de eksterlandaj mafiecaj prostitucio-retoj uzantaj aparte perfortajn metodojn ne devas igi nin konsideri ambaŭ logikojn ekskluzivaj. Fakto estas, ke prostituado, same kiel ĉiuj banditaj agadoj, alportas al viroj el malaltaj sociaj klasoj sen legalaj ekonomiaj eblecoj okazon por rapida riĉiĝo, sed ankaŭ prostituiĝo ludas similan rolon por la prostituitaj virinoj. Cu tiuj estis trompitaj per falsaj dungo-promesoj aŭ ĉu ili plenkonscie forlasis sian landon por prostituiĝi (tamen subtaksante la perforton kaj ekspluatadon al kiuj ili estos submetitaj), tio neniel ŝanĝas la fakton, ke en ĉiu kazo estas serĉata pli bonan estonton en alia lando ol la propra, kies ekonomio ofte estas detruita kaj social-protekta sistemo ruinigita.

Tamen ne ĉiuj prostituitoj estas submetitaj al tiom rektaj kaj krudaj trudoj. Socia frustriĝo estas alia grava kialo por eniri la “seks-merkaton”. Prostituiĝo ja reprezentas unu el la maloftaj vojoj al vivnivelo, kiun ne kapablus atingi homoj el modesta deveno kaj kun malaltnivelaj profesiaj kompetentoj. Elpaŝinte, ĉiam dolore, kaj akceptinte malindecon kaj stigmaton, iuj prostituitinoj ne plu konsideras forlasi la prostituon, ĉar ili scias, ke la labormerkato ne akceptos ilin, kaj ke eĉ “ordinara” dungiĝo ne donos al ili saman ekonomian vivnivelon.

Estas inter tiuj relative privilegiitaj prostituitinoj, ke aŭdeblas plej laŭtaj postuloj de agnosko por iliaj aktivaĵoj kiel “vera metio”, agnosko, kiu laŭ ili prioritate signifas rajton je sociala asekuro kaj pensio, rajton kiuj ili nun ne havas. Tiuj postuloj suspektigas ilin eniri logikon de malakcepto de la plej misfavoritaj prostituitinoj, kiujn ili “veraj profesiulinoj” akuzas, ke ili prezorompas kaj akceptas senŝirajn seksrilatojn, petatajn ja de multaj klientoj, sekve ke ili mallojale konkurencas. Tiuj postuloj tamen atestas la grandegan nefirmecon de la tuta prostituitaro. Ilia aktivado ebligas al ili, ĉu pluvivi tagon post tago, ĉu almenaŭ ekonomie integriĝi en la socio en la plej bonaj kazoj), sed ĉiuj troviĝas senprotektaj antaŭ la vivohazardoj (malsano, agresoj, akcidento...) al kies risko ili estas aparte submetitaj.

Tial kaj tiusense prostituo plene apartenas al tiu logiko de socia “malaniĝo” tiel bone priskribita de Robert Castel*: apartigita de la protektita laboristaro, ĝi konsistigas zonon de malforteco, strĉita inter integriĝo kaj ekskluzivo, ene de kiu individuoj devas akcepti aktivadon malnobligan, riskan kaj ofte kaŝitan por ne sinki en socian neekziston.

* Robert Castel: “Les Métamorphoses de la question sociale” (La metamorfozoj de la sociala demando), Parizo, Fayard, 1995.

En tiuj cirkonstancoj estas kompreneble, ke la propono izoligi la prostituadon en lokoj (bordeloj) aŭ kvartaloj specifaj ne povas esti trafa. Foje postulata de loĝanto-asocioj ĝenataj de la prostituitinoj, tiu propono fakte apartenas al NIMBY-logiko (“Not in my back yard” = “ne en mia ĝardeno”). Same kiel la punado de la seksvarbado, ĝia nura celo estas elpeli la prostituitaron el publika spaco kaj ĝin ĉirkaŭbari en kaŝitaj lokoj aŭ izolitaj zonoj, kie la prostituitinoj estos eĉ pli senhelpe malfortikaj.

Se ili ne integras tiun socialan dimension kaj ne postulas veran socialan politikon favore al prostituitinoj*, la batalantoj por malaperigo de prostitucio ne povas ekkompreni la logikon, kiu kondukas kaj tenas centojn da gehomoj en prostituo. Atestas pri tio ilia duflanka rigardo al prostituitinoj — dependantaj de prostituistoj kies interesojn ili relajsas kaj defendas, aŭ sentaŭguloj nepre viktimoj de psikaj traŭmoj. Tio apriore senrajtigas ĉian publikan parol-provon kaj depostuladon de la prostituitinoj. Sekve, iuj feministoj kaj aboliciistoj izoliĝas en principaj deklaroj neakcepteblaj de la prostituitoj, kiuj konsideras ilin kiel malamikojn puritanajn kaj senigas sin de ilia subteno por la necesa kaj legitima batalo kontraŭ politiko de la ministro pri internaj aferoj, kiu kriminaligas malriĉecon.

* Vojindikoj por tiuspeca politiko skize troviĝas en Lilian Mathieu: “La prostitution, zone de vulnérabilité sociale” [Prostitucio, zono de sociala malfortikeco], Nouvelles questions féministes (Feministaj novaj demandoj), Parizo, vol. 21, n°2, 2002.

Lilian MATHIEU