Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La balkanaj konfliktoj estis tro ofte kaj tro rapide prezentitaj kiel interetnaj militoj, sen ajna klarigo pri la signifo de etneco en tiu regiono. La etnologo Jean-François GOSSIAUX bone konas Balkanion, kie li gvidis esploron dum dudeko da jaroj. Li ĵus publikigis unu el la plej gravaj kaj plej novigaj libroj pri la regiono.*
La uzo de la termino “etno” ja ebligas igi Balkanion Aliulo, des pli minacanta, ke ĝi situas ĉe la limo de unuiĝinta Eŭropo. Deirante de pripenso pri etneco kaj rilatoj inter etneco kaj politiko, la aŭtoro pritraktas kelkajn esencajn aspektojn de la nacio-teorioj, aplikante ilin al Balkanio. Li citas ekzemplon de la Armens-popolo — aŭ “Aroumains”, aŭ “Valaĥoj”, t.e. la sola balkania popolo kiu ne konstruis ŝtaton nek evoluigis daŭran naciisman movadon — por elmontri la mekanismojn funkciantajn en la ŝtat- kaj naci-kreado.
Naciismo ja estas politika projekto, kiu por legitimi sin, bezonas uzi kulturajn aŭ etnologiajn argumentojn, unuvorte “krei” etnecon. La aŭtoro ankaŭ elmontras kiel la “principo de naciecoj” establita de la fino de la unua mondmilito, entenas en si mem nocion de malplimulto, ĉar ĉiu kreado de naci-ŝtato aŭ etno-ŝtato en pli vasta tuto karakterizita de nacia, lingva, religia, historia aŭ kultura plureco, implicas dividon kiu aŭtomate kreos gajnantojn kaj malgajnantojn. Li brile analizas la legitimig-mekanismojn de ĉiuj balkanaj ŝtatoj, rifuzante ajnan “faton” de la balkanaj militoj kaj konfliktoj laŭdire etnaj.
Ĉi tiun etnologian rigardon oni profite kunfrontiĝos al valorega historia atesto, tro longe forgesita sed ĵus reeldonita en la franca. Leo Troski ja estis ĵurnalisto kaj kiel tia “kovris” la balkanajn militojn de 1912-1913*. Unue, Serbio, Montenegro, Grekio kaj Bulgario alianciĝis por liberigi la lastajn eŭropajn teritoriojn ankoraŭ sub turka dominado. Poste, ĉiuj balkanaj landoj ligiĝis kontraŭ la hegemoniaj ambicioj de Bulgario. La faŭtaj linioj de tiuj balkanaj militoj ankoraŭ nun determinas iujn geopolitikajn aksojn en nuntempa Balkanio.
Revoluciulo, Trotski nature interesiĝas pri disvolviĝo de serbaj kaj bulgaraj social-demokratioj, sed la politika aktivulo ofte lasas la unuan lokon al la ĵurnalisto: “Sepdekjarulo kun frakasita kranio, miloj da virinoj kaj infanoj malsatmortintaj, revoluciaj “ĉetnikoj” fariĝintaj banditoj, policestro protektanto de la rabistoj: jen la spektaklo de la socia vivo en la liberigitaj provincoj” li skribas pri Makedonio kiun la bulgara armeo ĵus reprenis de la Turkoj. En Balkanio Trotski kunfrontiĝas ja la unuan fojon en sia vivo, kun absurdeco de la milito: “mi ne sukcesas akordigi la ĉiutagan vivon, la kokidojn, la cigarojn, la nudpiedajn kaj nazlikajn infanojn, kun la tragika kaj nekredebla realo de la milito”, li konfesas.
Trotski aperas kiel unu el la plej trafaj observantoj de la granda balkana ŝiriĝo, antaŭsigno de la unua mondmilito. La libro malkaŝas neatenditan personeco-faceton de la timiga organizanto de la Ruĝa Armeo, kaj reprezentas nepran klasikaĵon por kiu deziras kompreni la nuntempan historion de Balkanio.
Jean-Arnault DERENS